sciigi nin, ĉu li deziras ricevi por sia restinta mono iajn librojn
el nia literaturo, kaj ni tuj elsendos 1 al li. Kiu ne volas ricevi
librojn, tiu povas ricevi sian restintan monon en signoj de poŝto.
La oferojn, kiuj kolektiĝis ĉe ni kaj kiuj estis difinitaj por fondi
konkursan premion, ni transdonos al la juĝanta komitato (vidu
n-ron 2/62), kiam tiu ĉi komitato decidos pri la uzo de tiu
ĉi mono.
Kun doloro en la koro mi devas por kelka tempo diri al
vi adiaŭ, miaj karaj amikoj kaj kunbatalantoj. Kiam la cirkonstancoj pliboniĝos, mi komunikiĝos kun vi denove. Dume mi
petas vin alporti vian konfidon kaj helpon al tiuj amikoj, kiuj
fondos aliajn gazetojn por nia afero. Por ne preni sur min
moralan respondecon, mi la fondadon de gazetoj al neniu rekte
proponas, sed mi lasas tion ĉi al ĉiuj, kiuj deziros kaj povos
tion ĉi fari. La redaktoro.
N-ro 98. paĝ. 69—70 2
Kun bedaŭro ni devas sciigi, ke la „Biblioteko de la lingvo
internacia Esperanto a , de kiu ni ne sen rajto tiom multe atendis,
nun devas ĉesi eliradi. Dank’ al la konata bato la „Biblioteko a
fariĝas ne atingebla por la pli granda parto de siaj abonantoj
kaj ne povas pli ekzistadi, almenaŭ nun. Ni esperas, ke la
cirkonstancoj pli aŭ malpli frue pliboniĝos, la nemerititaj malhelpoj kontraŭ nia afero foriĝos, — kaj tiam ni esperas denove
komenci la eldonadon de la „Biblioteko a . Dume ni petas niajn
amikojn eksterlandajn, kiuj, havante neniajn malhelpojn, povas
multe pli multe fari ol ni, — ke ili ne forgesu pri la grava
signifo, kiun havas por nia afero la kreskado de nia literaturo;
ili volu de tempo al tempo eldoni ian novan verkon en nia
lingvo.
1 „elsendi“ ofte uzata por „sendi“ aŭ „alsendi “. 2 Verkita de
Zamenhofĉar li estis la administranto de la „Biblioteko“-entrepreno .
210
„La Esperantisto a 1895. — N-roj 97—100
N-ro 99. paĝ. 81 1
A1 la abonantoj de la gazeto „Esperantisto“
Antaŭ kelke da tagoj estis dissendita al la abonantoj la 4-a
(Aprila) numero de nia gazeto. E1 niaj rusaj abonantoj neniu
ricevis tiun ĉi numeron. En la lastaj monatoj multaj niaj rusaj
abonantoj ne ricevis tiun aŭ alian numeron; ni klopodadis,
ni sendadis denove, ni havis malagrablaĵojn en granda amaso
kaj ni penadis bataladi kontraŭ ĉiuj malhelpoj. Sed nun la
cenzuro en Rusujo decidis tute ne enlasadi pli la „Esperantiston“ en Rusujon! Niaj amikoj scias, kun kiaj grandaj malfacilaĵoj ni jam sen tio devis batali, — kaj nun oni subite
fermis al ni la tutan Rusujon, t. e. deŝiris de ni per unu fojo
preskaŭ § de ĉiuj niaj abonantoj! La bato estis tiel subita
kaj neatendita, ke ni eĉ ne povis nin prepari al tio ĉi!
Ni kutimis jam sufiĉe al malfacilaĵoj kaj al batoj de la
sorto; ni ne perdas la esperon kaj ni tute ne ĉesos laboradi
kaj daŭrigadi nian aferon. Sed la neatendita bato devigas
nin vole-ne-vole interrompi por kelke da monatoj la eldonadon de nia gazeto, ĝis ni tute ordigos la aferon. Niaj
abonantoj volu pardoni al ni tiun ĉi interrompon, ne dependantan de nia volo. Post 3 — 4 monatoj nia gazeto denove
aperos — eble sub ŝanĝita formo, titolo aŭ loko de eldonado,
responde al la metotaj postuloj de la cenzuro, — kaj niaj abonantoj ricevos tiam per unu fojo ĉiujn numerojn por la interrompita
tempo.
Ankaŭ la eldonadon de la „Biblioteko“ ni devas interrompi, sed ankaŭ nur por mallonga tempo, ĝis ni ordigos
la aferon; post 3—4 monatoj la „Biblioteko“ denove daŭrigos
eliradi. Ciujn abonantojn de la „Biblioteko“, kiuj ankoraŭ ne
pagis, ni petas, ke ili volu alsendi al ni la pagon por la folioj,
kiujn ili ĝis nun ricevis.
Aprilo 1895. La redakcio de la „Esperantisto“.
N-ro 100. Aldono
Al la artikoloj el „La Esperantisto“ mi aldonas interesan artikolon,
kiu rilatas la planon de Zamenhof, jam baldaŭ post la apero de Esperanto
aperigi Esperanto-gazeton en Rusujo. La tradukon kaj la noton sub la teksto
afable prizorgis s-ro N.Nekrasov, Moskvo. (Komp. en ĉi tiu libro V. 62.)
1 Paĝo sen numero; la paperfolio estas supernombra, algluita al la
gazeto-numero. La artikolo estas skribita de la „redakcio“, do, de
Zamenhof.
14*
211
II. A. Aldono al la Gazetartikoloj el
Ekspono de la motivoj,
instigantaj min, peti permeson por eldono de ĉiusemajna folio
en la lingvo internacia. 1
Scio de la lingvoj alilandaj estas nuntempe ĉiutaga bezono por
ĉiu pli-malpli klera persono. Unuflanke, dum la viglaj rilatoj internaciaj
la homo ne posedanta lingvojn alilandajn trafas ofte en la staton de
mutulo; aliflanke eĉ tiuj personoj, kiuj havas neniujn rilatojn kun alilanduloj, estas devigataj nepre scii la plej ĉefajn lingvojn alilandajn,
se ili ne deziras, ke la konstante naskiĝantaj novaj akiraĵoj de la civiliz-ado restu por ili kiel libro sub sep sigeloj. La necesecon scii lingvojn alilandajn neniu nuntempe kontrauparoli povas; tial en nia patrolando, same kiel ankaŭ en ĉiuj aliaj ŝtatoj, instruado de la lingvoj
alilandaj estas enkondukita al deviga programo de ĉiuj lernejoj.
Ni rigardu tamen, kion ni atingas nuntempe per lernado de la
lingvoj alilandaj. Devigitaj lerni samtempe kelkajn lingvojn, ni ordinare neniun el ili povas ellerni fundamente, kaj eĉ tiuj malmultuloj,
kiuj havis eblecon speciale dediĉi al lernado de la lingvoj tutan vicon
da jaroj, finfine scias nur la lingvojn de du ĝis tri popoloj, sed la tuta
cetera mondo restas por ili fermita kiel antaŭe. Sed ja kiom da oferoj
oni bezonis fari por atingi tiujn ĉi mizerajn rezultojn. Oni bezonis
dum tuta vico da jaroj turmenti la junajn kapojn per diversaj malregulaj deklinacioj kaj konjugacioj, per esceptoj kaj per esceptoj el la
esceptoj, per sennombra multeco da fremdaj vortoj kaj esprimoj; oni
bezonis dum tuta vico da jaroj forŝiri ilin de la deca ellerno de la
gepatra lingvo.
Nenio tia ĉi estus, kompreneble, se en la vico kun la naciaj lingvoj
ekzistus iu komuna internacia lingvo por internaciaj rilatoj. La tuta
mondo estus tiam malfermita por ni, kaj la tempon, kiun ni preskaŭ
senfrukte forperdas por lernado de diversaj lingvoj, oni ppvus uzi
tiam pli produktive, dediĉante ĝin al fundamenta ellerno de la gepatra
lingvo kaj al ellerno de diversaj utilaj sciencoj. Ĉar tiam ni devus
krom la gepatra lingvo lerni nur unu fremdan lingvon.
Pro ĉio supredirita estas kompreneble, kial la enkonduko de la
lingvo internacia de post la plej antikvaj tempoj apartenas al la plej
1 Tiu ĉi artikolo estis skribita de d-ro L. L. Zamenhof ruslingve en
la jaro 1888 kiel oficiala peticio al la ĉefa Administrejo de la presaferoj
en S. Peterburgo. Gia originalo estas nun konservata en la Leningrada
Centra Historia Arĥivo inter aliaj dokumentoj , rilatantaj al la movado
esperantista dum la antaŭrevolucia epoko. La prezentata peticio de
d-ro L. Zamenhof estis tiutempe rifuzita , same kiel multaj aliaj peticioj
samenhavaj en la sekvinta tempo, ĉar la reakcia cara registaro tute ne
deziris , favori iujn ajn internaciajn ideojn. Nur post la revolucio 1905
povis aperi unua rusa gazeto esperantista.
212
La Esperantisto* 1895. — N-ro 100
amataj revoj de la homaro. Estis farataj diversaj provoj kun la celo
enkonduki tiun aŭ alian el la ekzistantaj lingvoj en ĝeneralan uzadon
ĉe ĉiuj civilizitaj popoloj. Sed ĉiuj ĉi tiuj provoj estis finiĝantaj per
nenio. La sperto montris, ke la estonta lingvo internacia devas esti