kreita artefare, ĉar unuflanke la memamo de la popoloj neniam permesus, ke lingvo de unu ia ajn popolo fariĝu dominanta, kaj aliflanke
ĉiu el la ekzistantaj lingvoj, kiel kombiniĝinta blinde kaj senkontrole,
estas tro malfacila por lernado. Sed la lingvo artefarita tuŝus nenies
nacian fierecon kaj ĝi povas esti samtempe perfektigita ĝis la plej
granda reguleco, simpleco kaj facileco por lernado. Jam Leibniz estis
veninta al tiu konvinko, ke la estonta lingvo internacia devas esti
kreita artefare; al la sama konvinko venis ankaŭ post Leibniz diversaj
pensuloj kaj scienculoj de la socio, — kaj en la nuna tempo tiun ĉi
konvinkon havas ĉiuj personoj okupiĝantaj kaj interesiĝantaj je la
problemo pri la lingvo internacia.
Tuj post kiam stabiliĝis la konvinko, ke la lingvo internacia devas
esti kreita artefare, komencis aperadi ankaŭ la provoj krei tian lingvon.
Sed la aŭtoroj de tiuj provoj limiĝis nur per Ia projektoj kaj plue
ne progresis; sole unu el ili (Schleyer) kreis efektive pretan lingvon
(„Volaptik“). Sed „Volaptik“ prezentante per si laŭvere lingvon,
enhavas tamen en si nenion internacian: ĝi estas lingvo arbitre elpensita, por neniu komprenebla kaj de neniu (krom certa nombro da
adeptoj) akceptita. Utileco de tiu ĉi lingvo estas do nur konvencia
kaj tial ekstreme dubinda: se la mondo akceptos tiun ĉi lingvon, ĝi
estos utila, sed se la mondo ĝin ne akceptos, tiam ĝi neniun signifon
havas kaj absolute neniun utilon al siaj adeptoj donos.
Mi unua, laŭŝajne, sukcesis ellabori la lingvon, kiu povas fariĝi
peranto inter la popoloj. Krom siaj, tieldire, internaj kvalitoj (kiaj
estas ekzemple la eksterordinara facileco, natureco, sonoreco, fleksebleco k. s.) — ĝi havas unu ekstreme gravan kvaliton, kiu en simila
afero ludas unuan rolon, nome: ĝia utileco ne estas problemeca, sed
reale palpebla kaj senkondiĉa. ĉi ne estas lingvo, kiu „povas fariĝi
internacia en la okazo, se la mondo ĝin akceptos,“ — ĝi estas lingvo,
per kiu oni povas jam nun facile interkompreniĝi kun ĉiu pli aŭ malpli
klera eŭropano. Tio okazas, ĉar la vortaro de la lingvo ne estas
kombinita arbitre, sed kompilita tiamaniere, ke ĉiu vorto estu pli aŭ
malpli konata al ĉiu pli aŭ malpli klera homo. Ĉion, kio estas skribita en la proponita de mi lingvo internacia, ĉiu mezklera homo povas
facile kompreni, eĉ se li havas neniun komprenon pri tiu ĉi lingvo, —
li povas kompreni tion ĉi komence kun ŝlosilo en la mano kaj post
kvinminuta sperto jam eĉ sen la ŝlosilo.
Pro la nediskutebla utilo, kiun mia lingvo jam nun alportas al
ĉiu lernanta ĝin (je absoluta malmulteco da elspezata laboro, — ĉar
por ellerni ĝin sufiĉas kelkaj tagoj kaj kompreni ĝin kun helpo de
213
II. A. Aldono. — N-ro 100
la ŝlosilo oni povas jam tuj, sen ĉia ajn antauprepariĝo), ĝi akiras
konstante ĉiam pli kaj pli grandan rondon da amikoj. La Amerika
Filozofia Societo (en Philadelphia), speciale okupinta sin en la fino
de la pasinta jaro je la problemo pri ebleco aŭ neebleco krei kaj
enkonduki universalan lingvon kaj pri formo, kiun tia lingvo devas
havi, menciis mian lingvon kun granda laŭdo.
Sed por ke la lingvo internacia plene alportu tiun utilecon, kiun
oni povas atendi de ĝi, estas necese, ke ĝi konstante pliperfektiĝadu,
ke ĉiuj evidentiĝantaj mankoj en ĝi estu publike pridiskutataj kaj ke
la nombro de personoj lernantaj ĝin energie plikreskadu; ĉar nur tiam,
kiam plimulto da alilanduloj ekkomprenos nin en tiu ĉi lingvo libere
kaj senŝlosile, — nur tiam oni povos diri, ke la lingvo plene atingis
sian celon. Por ke tiu ĉi celo povu esti kiel eble plej baldaŭ atingita,
estas necese, ke en la lingvo internacia aperadu iu perioda eldonaĵo,
kiu per sia ekzistado montru praktike, kiomgrade Ia lingvo taŭgas por
preciza esprimo de la homa penso, kiomgrade ĝi kapablas anstataŭi
la aliajn lingvojn (krom la gepatra, kompreneble), kio ankoraŭ mankas
en ĝi k.t.p.; tiu ĉi eldonaĵo zorgus pri plibonigo de la lingvo, kona-tigus inter si la amikojn de tiu ĉi lingvo kaj, kuncentrigante iliajn
disajn fortojn, farus ilian agadon efektive fruktodona kaj utila por la
socio. E1 diversaj urboj en Ruslando kaj alilande mi konstante ricevadas leterojn kun la peto komenci eldonadon de perioda folio en la
lingvo internacia. Pri permeso al mi, eldonadi similan folion, mi do
nun turnas min kun plej humila peto al la Ĉefa Administrejo pri la
presaferoj.
Konsiderante, ke simila eldono en ĉiu okazo povas alporti neniun
eĉ plej malgrandan malutilon, sed en favoraj kondiĉoj ĝi povas alporti
grandegan utilon, mi permesas al mi esperi, ke la Ĉefa Administrejo
ne rifuzos al mi pri mia peto. En la okazo, se la Ĉefa Administrejo
ekdezirus ekkoni pli proksime la aferon, pri kiu mi parolis en tiu ĉi
skribaĵo, mi aldonas ĉi-kune po unu ekzemplero de la eldonitaj de mi
verkoj pri la lingvo internacia.
214
II. B. Gazetartikoloj el aliaj gazetoj 1896. — N-ro 101
B. EL ALIAJ GAZETOJ (1896—1917)
Ĉiuj artikoloj en ĉi tiu parto aŭ aperis kun la subskribo
de Zamenhof, aŭ ĉe ili estas menciite de la redakcio, ke li
sendis ilin. Do, la subskribon de Zamenhof mi ne presigis.
* #
*
1896
N-ro 101. Memstareco
Wuster: Mem
„Lingvo Internacia u L 1896, n-roj 6 —7, paĝ . 101 — 103.
Kelkaj amikoj min demandas, kial mi nenion skribas en
nia nuna gazeto „Lingvo Internacia”, kelkaj eĉ konkludis el
tiu ĉi fakto, ke mi eble havas ian nekontentecon kontraŭ la
nova gazeto. Mi rapidas raporti al la demandantoj, ke tiu ĉi
konkludo estas tute erara.
Nia nuna gazeto ne aperas kiel io nova, partia, kiel kelkaj en la komenco pensis; ĝi estas — kvankam sub alia redakcio — pura daŭrigo de la gazeto antaŭa; ĝi prezentas nian
komunan, tre bone redaktatan centran organon, kaj mi varmege
rekomendas ĝin kiel unuan kaj plej necesan objekton por niaj
amikoj. Ĉion alian niaj amikoj povas fari aŭ ne fari; sed kiu
ne abonas nian standardon, la „Lingvon Internacian*, tiu ne
estas esperantisto.
De la tago de naskiĝo de nia afero ĝis decembro 1895 la
kondukado de nia afero trovis sin ĉiam en la manoj de ĝia
iniciatoro. Tio ĉi estis ne bona, ĉar vole-ne-vole tio ĉi donadis al la afero karakteron iom personan. Sed bedaŭrinde alie
ne povis esti, ĉar ekzistis ankoraŭ neniu, kiu volus kaj povus
preni sur sin la kondukadon de la afero. Sed la nuna gazeto,
kiu estas bonege redaktata, en kiu mi eĉ unu vorton ne trarigardas antaŭ la presado kaj de kiu aperas jam la sepa numero,
montras tre konvinke, ke nun nia afero estas jam tute memstara kaj ne bezonas pli ne sole mian kondukadon, sed eĉ
mian helpadon. Tio ĉi estas tre grava cirkonstanco, kaj, kiel
tute ĝuste rimarkis s-ro Ben-David en la n-ro 2, tio ĉi faras
epokon en nia afero. Ĝis nun oni povis ankoraŭ timi, ke
nia afero vivos nur tiel longe, kiel vivos ĝia iniciatoro; nun,
kiam la afero jam ses monatojn iras tre bone tute sen mia
enmiksiĝado, la supre esprimita timo tute malaperas kaj nia
afero metis jam sian piedon en la eternecon.
215
II. B. Gazetartikoloj el
Estas tre dezirinde, ke la senpersoneco kaj memstareco
de nia afero ĉiam pli kaj pli fortiĝu; tial mi nun penos de-tenadi min de ĉia gvidanta partoprenado en nia organo. Mi
okupas min nur je konstanta registrado kaj adreso-kolektado
de ĉiuj esperantistoj (kio devas fariĝadi ĉiam senŝanĝe en unu