Ioko) kaj je eldonado de la „Biblioteko“ de la lingvo Esperanto.
Venis jam la tempo ellabori detalajn teĥnikajn vortarojn
de nia lingvo por ĉiuj sciencoj, profesioj, sportoj k.t.p. Tiujn
ĉi vortarojn devas ellabori nepre specialistoj, ĉiu en sia
specialeco. Por ĉiuj, kiuj posedas ian specialon kaj konas
ankaŭ bone nian lingvon, tiu ĉi laboro estos tute ne malfacila; ili agas erare, se ili atendas tiajn vortarojn de mi.
Se mi, kuracisto, volus verki detalan teĥnikan vortaron ekzemple por inĝenieroj aŭ por brandfaristoj k.t.p., mi kreus nur
sensencaĵon, dum ili, ĉiu en sia specialeco, kreos tre bonajn
detalajn vortarojn, eĉ se ili nian lingvon posedas ne tute perfekte. Tiel same en ĉiu alia Iingvo la popolo kaj la aŭtoritataj verkistoj ellaboris nur la komunan lingvon; sed la
specialajn teĥnikajn vortojn ellaboras nur tiuj specialistoj,
kiuj ilin bezonas, kaj en tiu ĉi okazo ia eĉ la plej malklera
profesiisto kreas sian bezonatan vorton bone, dum la plej aŭtoritata beletristo aŭ filologo kreus ĝin sensence.
Ce la kreado de detalaj teĥnikaj vortaroj la specialistoj
devas sin gvidi je tiuj samaj reguloj, laŭ kiuj oni kreas ilin
en ĉiuj lingvoj, t. e.:
1) Antaŭ ĉio oni demandas sin, ĉu tia vorto ne ekzistas
jam en la komuna lingvo; ekzemple, se velocipedisto bezonas
la vorton „rado“, li kompreneble ne kreos novan vorton, sed
prenos la vorton ekzistantan jam en la komuna vortaro.
2) Se oni scias, ke la bezonata vorto ankoraŭ ne ekzistas,
t. e. simple ne estis ankoraŭ uzata, oni penas krei la vorton
el la aliaj radikaj vortoj, kiuj jam ekzistas en la lingvo. Ekzemple, se en ia juna lingvo la unuan fojon devas aperi matematika verko, la verkanto, bezonante esprimi ekzemple „mult-obligi*, „dividato“ aŭ „triangulo“, kreos tiujn vortojn facile
el la vortoj jam ekzistantaj en la vortaro.
3) Se, fine, la vorto ne ekzistas en la komuna vortaro kaj
krei ĝin el la ekzistantaj vortoj estas malfacile aŭ donas esprimon neklaran, tro longan kaj ne oportunan, la specialisto,
ne longe pensante kaj ne ĝenante sin, simple prenas la vorton
el ia alia lingvo, donante al ĝi nur la ortografion de sia 1
lingvo. La elekto ordinare ne estas malfacile, ĉar la plej
1 teksto: lia.
216
aliaj gazetoj 1896. — N-roj 101 —103
granda parto da vortoj de tiu ĉi 3-a kategorio estas egale
uzataj 1 (kiel vortoj „fremdaj“) en ĉiuj lingvoj kaj estas sekve
jam per si mem internaciaj. Se vi dubas, ĉu la bezonata
vorto estas uzata en ĉiuj lingvoj egale aŭ malegale, vi povas
simple preni la vorton el la vortaro franca (kiun ĉiu povas
ja facile havi), aŭ helpi al vi en ia alia maniero, tiel same,
kiel en ĉiu juna lingvo helpas al si la kreantoj de novaj specialaj vortoj ne turnante ja sin al ia beletristo aŭ filologo.
Kion ajn vi devos fari, prezentu al vi de nun ĉiam, ke la
iniciatoro de la lingvo jam ne ekzistas, ke ekzistas nur la
lingvo mem kaj ĝia popolo (la esperantistoj). La nuna vortaro
de nia lingvo estas multege pli riĉa ol la vortaro de ĉia juna,
ankoraŭ ne sufiĉe potenca popolo; sekve se en tiuj lingvoj
rapida riĉigado de la lingvo per fortoj komunaj iras tre facile
kaj rapide, des pli facile ĝi iros en nia lingvo.
1896
N-ro 102. Pri la „Biblioteko“
^Vŭster: Bibl LI
^Lingvo lnternacia “ /. 1896, n-roj 10 — 11, paĝ. 189.
Tre malfavoraj financaj cirkonstancoj devigas min bedaŭrinde ĉesi
la eldonadon de la „Biblioteko“. La kajero „E1 la vivo de esperantistoj“ estas la lasta, kiun mi eldonis. La abonantojn, kiuj ne pagis
ankoraŭ por ĉiuj kajeroj, mi kore petas, ke ili volu alsendi al mi la
pagon por la ricevitaj kajeroj.
Estante nun tre okupita por iom rebonigi mian personan situacion,
mi petas, ke niaj amikoj valu pardoni al mi, se mi nun en la daŭro
de kelka tempo devos esti neakurata en la korespondado, ĉar mankos
al mi la tempo por skribi multe da leteroj. Pro tiu ĉi sama kaŭzo
mi devas nun interrompi la eldonadon de la ĉiumonataj Provizoraj
Adresaroj, kaj mi eldonos ĉiujn kolektitajn adresojn de esperantistoj
en Februaro aŭ Marto de 1897.
Kun ĉiuj demandoj, proponoj, helpoj kaj oferoj oni volu sin turnadi al s-ro V. Gernet en Odeso.
N-ro 103. Kalkula raporto
Wŭster: Kalk
v Lingvo Internacia u I. 1896, n-roj 6—7, paĝ. 124 — 126.
Mi permesas al mi nun doni kalkulan raporton pri la mono, kiu
kolektiĝis ĉe mi en la daŭro de la lastaj l^jaroj, t. e. de la tempo de
mia lasta kalkula raporto en la „Esperantisto“ n-ro 2 de 1895*.
Laŭ la tiama raporto kolektiĝis ĉe mi ĝis februaro de 1895 jaro
80,94 rubloj, en februaro 1895 al tio aliĝis 19,06 r., ricevitaj de du
1 tiel en la teksto! 2 komp. II. 90.
217
II. B. Gazetartikoloj el
anonimaj amikoj (por rondigi la sumon), kaj mi sekve havis la sumon
de 100 rubloj. Tiu ĉi sumo estis difinita por konkursa premio; sed
ĉar pro konataj cirkonstancoj la konkurso ne povis efektiviĝi, tial,
lau voĉdonado farita inter la membroj de la konkursa komitato (vidu
„Lingvo Internacia* N-ro 2, paĝoj 20—21), mi uzis la monon por eldonado de propagandaj broŝuroj, pri kiuj mi malsupre donas kalkulon.
Krom la supre diritaj 100 rubloj, ĉe mi kolektiĝis poste ankorau
la sekvantaj sumoj:
A) De marto ĝis augusto 1895 mi ricevis (kaj publikigis en
„Esperantisto a ):
per d-ro I. G. oferojn de diversaj personoj, prezentantaj
kune la sumon de.52,00
de s-rino M. Sereda.1,05
de s-ro K. Hŭbert.2,00
de s-ro W. H. Trompeter por la signoj de poŝto, kiujn
li ricevis de diversaj personoj.12,00
de d-ro D. Marignoni.1,20
de s-ro Seleznet. 1,00
B) De aŭgusto 1895 ĝis nun mi ricevis (kaj publikigis en
„Lingvo Internacia a ):
de d-ro D. Marignoni.0,90
de s-ro J. Lojko… . 2,70
Kune r. 72,85
Ĉesigo de „Esperantisto a en 1895. Dank’ al konataj cirkonstancoj mi en la mezo de 1895 devis ĉesigi la eldonadon de la gazeto
„Esperantisto a . Ĉar la plej granda parto da abonantoj pagis jam por
la tuta jaro, tial, laŭ kalkulo donita en n-ro 5/6 de „Esperantisto a 1895
mi restis ŝulda al ĉiu rusa abonanto po 40 kop. kaj al ĉiu abonanto
ekster Rusujo po 58 kop. La plej granda parto da abonantoj sekvis
mian inviton en n-ro 5/6 de „Esperantisto a 1895 kaj venigis al si de
mi aŭ returne sian monon, aŭ diversajn librojn, aŭ kovris per tiu ĉi
sumo sian ŝuldon por la „Biblioteko a k.t.p. Sed 67 abonantoj ĝis nun
ne respondis mian demandon kaj ne sciigis min, kion mi devas fari
kun la mono, kiun mi restis ŝulda al ili. Tial mian ŝuldon al tiuj
67 personoj (kiu prezentas kune la sumon de 32 rubloj), mi rigardas
kiel oferojn por la celoj de nia afero kaj mi almetas ilin al alia mono,
kiu kolektiĝis ĉe mi por nia afero kaj pri kiu mi donas kalkulan
raporton.
Sekve ĉio kune, de mia lasta kalkula raporto ĝis nun, ĉe mi
kolektiĝis:
a) de la estinta konkursa premio.100,00
b) diversaj oferoj privataj.72,85
c) nereprenita mono| de la estintaj abonantoj de „Esperantisto a en 1895 . 32,00
Ĉio kune r. 204,85
218
aliaj gazetoj 1896. — N-roj 103—104
De la propaganda broŝureto en diversaj lingvoj mi presis ĝis nun
28 000 ekzemplerojn kaj pagis por la presado de ili ĉirkau 420 rubloj,