t. e. mezo-nombre po 1£ kopekoj por ekzemplero. Sekve la supre diritaj 204,85 r. donis al mi la eblon presi ĉirkau 13 660 ekzemplerojn,
kaj la restajn 14 340 mi presis je mia propra kalkulo kaj risko, esperante kovri la elspezojn iom post iom per vendado de la 14 340 ekzempleroj. La 13660 ekz., presitajn por la mono fremda (t. e. por
la oferoj, kiuj kolektiĝis ĉe mi) mi transdonis senpage, por senpaga
disdonado kaj dissendado en la celoj de nia afero, al la sekvantaj
personoj:
al s-ro Gernet en Odeso.10 160 ekz.
al s-ro de Beaufront en Epernay. 1 500 w
al la Klubo Esper. en Upsala. 1 500 „
al d-ro Costa e Almeida en Rezende. 500 „
Kune 13 660 ekz.
(Krom la montrita nombro da ekzempleroj, ricevitaj senpage por
senpaga dissendado, la nomitaj personoj, precipe s-roj de Beaufront
kaj Gernet, aĉetis ankorau kelkan nombron da ekzempleroj por sia
propra uzado aŭ por vendado.)
Por ke la diritaj 13 660 ekz. povu esti kiel eble plej baldaŭ dissenditaj laŭ diversaj adresoj, estas bezonata kelka sumo da mono por
poŝtaj elspezoj. Personoj, kiuj volas finance helpi al la dissendado,
volu sendi siajn oferojn al s-ro V. Gernet en Odeso.
N-ro 104. Pretaj manuskriptoj 1
Wiister: Man
„Lingvo Internacia “ I. 1896, n-roj 6—7, paĝ. 126.
Mi sciigas la amikojn de nia afero, ke ĉe mi troviĝas kelkaj
manuskriptoj, kiujn estus tre utile eldoni prese. La manuskriptoj
estas jam tute pretaj, trarigarditaj, kaj la plej granda parto jam eĉ
cenzuritaj 2 (por presado en Rusujo), ĉar mi havis la intencon eldoni
ilin je mia propra kalkulo. Sed mia nuna financa stato bedaŭrinde
tion ĉi ne permesas al mi. Tial mi turnas min al niaj amikoj, ĉu iu
el ili ne volus preni sur sin la eldonon de tiuj ĉi verkoj? La afero
prezentas nenian riskon, ĉar pli aŭ malpli frue la enspezoj de la vendado kovros la elspezojn de la presado. La tuta malfacileco konsistas
nur en tio, ke la eldonanto devos atendi kelke da jaroj, ĝis la vendado tute kovros liajn elspezojn de presado. La manuskriptoj estas:
1) la plena lernolibro por poloj, kun antaŭparolo kaj 2 vortaroj (ana-1 La artikolo troviĝas ankaŭ en „Jarlibro Esperantista”. Upsala
1897, paĝ.32. 2 tiel en la teksto!
219
II. B. Gazetartikoloj el
logia al la rusa verko n-ro 77); 2) plena lernolibro por portugaloj (analogia n-ro 77; tio ĉi devas anstataui la verkon n-ro 57, kiu enhavas
multajn erarojn); 3) lernolibro por angloj, kun 2 vortaroj (nova eldono
de n-ro 52, de kiu ĉiuj ekzempleroj perdiĝis); 4) plena lernolibro por
hispanoj (anstataŭ la verko n-ro 36, kiu tute ne povas esti uzata);
5) angla traduko de la „Ekzercaro“ (n-ro 72); 6) germana tradŭko de
la „Ekzercaro“. — Dezirantaj eldoni tiujn ĉi verkojn volu sin turni
al L. Zamenhof en Grodno, Rusujo. Kompreneble, la manuskriptoj
estos donitaj al la dezirantoj nur en tia okazo, se la aŭtoroj de la
manuskriptoj nenion havos kontraŭ tio ĉi.
1897
N-ro 105. Nekrologo pri Wasniewski
Wŭster: Wasn
v Lingvo Internacia“ II. 1897 , n-ro 3, paĝ. 34 — 35.
ĵus mi ricevis la malĝojan sciigon, ke vespere la 19-an de
Februaro post 10-a hora malfacila suferado mortis en Varsovio
(de malsano de koro) unu el la plej fidelaj amikoj de nia afero,
la pola ĵurnalisto kaj poeto Jozef Wasniewski. Niaj amikoj
konas bone tiun ĉi nomon el la diversaj artikoloj, kiujn la
mortinto skribis antaŭe en la „Esperantisto“ kaj poste en la
„Lingvo Internacia“. S-ro W. estis la ĉefa kaj plej laborema
reprezentanto de nia afero en Varsovio kaj entute en Polujo.
Li tradukis en lingvon polan la propagandan broŝureton kaj
penadis ĉiam vastigadi ĝin kiel eble plej multe; li tradukis en
lingvon polan ankaŭ la lernolibron n-ro 77, sed tiu ĉi traduko,
pro manko de mono, bedaŭrinde ĝis nun ne povis esti eldonita.
En la „Esperantisto“ li kondukadis siatempe la rubrikon „E1
la mondo“. Sed lia ĉefa merito por nia afero konsistis en tio,
ke li la unua komencis la tre gravajn vojaĝojn inter-esperantistajn, kiuj poste trovis imitantojn kaj brilante montris al la
mondo la grandan taŭgecon de nia lingvo por buŝaj komunikiĝoj
inter personoj de malsamaj landoj kaj nacioj. Tri fojojn li
vizitis Svedujon, kie li uzadis la lingvon Esperanto, kaj en la
lasta tempo li vizitis Danujon, kiel ni vidas el lia letero en
la Januara numero de nia gazeto. En somero de 1896 li
akceptis en Varsovio la esperantistojn svedajn kaj servis al
ili en tiu ĉi urbo kun la plej sincera amikeco. Li uzadis ĉian
okazon, kiun li nur povis, por paroligadi pri nia afero la polajn
gazetojn.
Saluton al via tombo, nia kara, tro frue mortinta amiko!
220
aliaj gazetoj 1897. — N-roj 104—107
N-ro 106.
Danko okaze de la Dekjara Ekzisto de Esperanto
Wtister: Jardeko
„Lingvo Internacia“ II. 1897, n-roj 6 — 7, paĝ. 83.
Kaŭze de la finiĝo de la unua dekjaro de publika ekzistado
de Esperanto mi la 10./22. de Junio ricevis de multaj amikoj
el diversaj urboj kaj landoj tre varmajn gratulajn telegramojn
kaj leterojn. A1 ĉiuj gratulintoj mi esprimas mian plej koran
dankon. La plej malfacila parto de la vojo estas jam pasita;
malgraŭ ĉiuj malhelpoj kaj materialaj malfacilaĵoj Esperanto
vivas kaj progresas regule kaj senhalte kaj prezentas jam literaturon de 108 verkoj; tio ĉi devas doni al ni kuraĝon por la
tempo estonta. Esperanto vivos kaj floros kaj pli aŭ malpli
frue atingos plene sian celon, kaj niaj laboroj kaj multaj suferitaj
kaj suferataj malagrablaĵoj estos rekompencitaj per la plej dolĉaj
fruktoj.
N-ro 107. Raporto pri la „Skriba Kongreso <£
Wtister: Skrib
„Lingvo Internacia“ II. 1897, n-roj 6 — 7, paĝ. 83.
La invitoj aperis kiel broŝuretoj, presitaj en rusa eldonejo en 4 lingvoj
(angla, franca, germana, rusa) sub la titolo „Elekto de Internacia Lingvo (i ,
1897.
Post antaŭa konsiliĝo kun multaj amikoj, ni en la komenco de Majo
dissendis al 6.000 plej gravaj gazetoj de la mondo kaj al la reprezentantoj
de diversaj partioj mondolingvaj inviton al „Skriba Kongreso por priparolado kaj decidado de la demando de lingvo internacia“. Nun ni bedaŭrinde devas sciigi la legantojn, ke tiu ĉi Kongreso ne povas efektiviĝi.
La plimulto de la gazetoj tute silentis pri la projekto, aliaj prezentis
ĝin al siaj legantoj en la plej kripligita sensenca formo. La nombro
da personoj, kiuj esprimis deziron partopreni en la Kongreso, estas
tre kaj tre malgranda, malgraŭ ke pasis jam 2 \ monatoj de la tago
de dissendo de la prospektoj. La reprezentantoj de aliaj partioj mondlingvaj, timante videble certegan malvenkon, rifuzis partopreni en la
Kongreso, malgraŭ ke ni montris al ili, ke la celo de la Kongreso
estas nur klarigi la aferon, ke nenio ilin ligas kaj ke, en okazo de
eĉ la plej malgranda supozo de ne-senpartieco de la Kongreso, ili
havas ja la rajton ne akcepti ĝian decidon; ni klarigis al ili, ke ĉe la
severe senpersona kaj senpartia aranĝo de la Kongreso kaj ĉe la severa
kalkula raporto, kiun ni donos pri ĉiuj elspezoj kaj enspezoj, ĉia partio
havas egalan ŝancon venki, se ĝi sentas sin prava; al kelkaj ni eĉ
proponis, ke ili mem prenu sur sin la tutan kondukadon de la Kongreso,
kion ni fordonos al ili kun plezuro, ĉar ni la homon ne timas, — sed
nenio helpis. Ĉe tiaj cirkonstancoj la efektivigo de la Kongreso fariĝis