221
II. B. Gazetartikoloj el
kompreneble ne ebla, kaj la ideon, de kiu ni multe esperis, ni devis
forĵeti. A1 la kelkaj (tre malmultaj!) personoj, kiuj alsendis la pagon
por la unua volumo, ni jam resendis ilian monon returne, kaj abonojn
por la Kongreso ni de nun jam ne akceptas.
La projekto de la Kongreso estis la lasta provo, kiun ni faris, por
unuigi ĉiujn personojn, kiuj nomas sin amikoj de la ideo de lingvo
internacia. ĉi montris al ni ankoraŭ unu (nun jam la lastan) fojon,
ke ĉiuj penoj kaj provoj kontentigi niajn kontraŭparolantojn, estas tute
vanaj kaj kondukas al nenio. Ni forlasu do por ĉiam ĉiujn provojn
de cedado kaj ni iradu de nun trankvile nian vojon, ĉiam rekte antaŭen,
memorante, ke la vero estas sur nia flanko kaj ke kiu volas kontentigi
ĉiujn, kontentigas neniun.
1901
N-ro 108. Nekrologo pri W. H. Trompeter
Wŭster: Tromp
„Lingvo Internacia“ VI, 1901, n-roj 10 — 11, paĝ, 140,
E1 Essen en Germanujo mi ricevis la tre malĝojan sciigon,
ke la 7-an de novembro, post longa, pacience elportata suferado,
tie mortis, en la aĝo de 63 jaroj, W. H. Trompeter …
W. H. Trompeter mortis! Neatendinte kaj tiom pli ŝarĝe
trafis min tiu ĉi funebra sciigo! Jam longan tempon mi havis
de li nenian leteron; mi pensis, ke li estas ankoraŭ en vojaĝoj,
ke li estas tre okupita … kaj dume li malfacile suferadis kaj
bataladis kun la morto.
Hieraŭ mi skribis al li leteron; sed antaŭ ol mi havis la
tempon por enĵeti la leteron en la poŝtan keston, mi ricevis
de la familio de Trompeter la funebran sciigon. Kaj mi devis
disŝiri mian leteron, kaj anstataŭ ĝi mi sendis al la familio
de la mortinto leteron kondolencan en mia nomo kaj en la
nomo de ĉiuj niaj amikoj esperantistaj.
Mi ne rakontos nun pri la signifo, kiun la mortinto havis
por nia afero; mi ne raportas pri ĉiuj liaj meritoj por nia
afero. Ĉiuj esperantistoj scias tion ĉi tre bone, kaj sendube
ili ĉiuj kune kun mi sentas la tutan perdon, kiu nin atingis.
A1 la novaj esperantistoj mi diros nur mallonge, ke sen W. H.
Trompeter nia afero nun eble jam de longe ne ekzistus. Antaŭ
10 jaroj la stato de nia tiam ankoraŭ tre juna afero estis tre
malbona; ekzistis neniaj rimedoj, por ion fari, kaj nia sola
tiama gazeto devis ĉesi eliradi. Tiam aperis Trompeter kaj,
kvankam mem homo ne tre riĉa, prenis sur sin la tutan
financan ŝarĝon de nia gazeto, ne sole prenis sur sin ĉiujn
elspezojn, sed difinis ankaŭ el sia poŝo salajron por la redaktoro, kaj sen bruado, sen sinlaŭdado, li per siaj propraj rimedoĵ
aliaj gazetoj 1901, 1903. — N-roj 107—109
en la daŭro de tri jaroj kondukis la gazeton ĝis tiu momento,
kiam ĝi ekpovis jam stari sur propraj piedoj. Li ne rifuzis
sian helpon ankaŭ poste, kiam s-ro Gernet komencis eldonadi
novan esperantan gazeton. Per lia mono ankaŭ aperis siatempe kelkaj tre gravaj libroj, al kiuj li, pro celo de propagando, difinis tiel malgrandan koston, ke la enspezoj ne povis
kovri eĉ duonon de la elspezoj. Ĉion li faradis sen bruo,
modeste kaj silente, tiel ke la plimulto da esperantistoj eĉ
nenion sciis pri liaj grandaj’ oferoj.
Se nia afero ne mortis, sed vivas kaj floras, tio ĉi estas
en tre granda parto merito de la mortinto. Ripozu en paco,
kara kaj multemerita amiko de nia afero! La esperantistoj
neniam forgesos vian nomon. En la historio de Esperanto
al vi apartenas ĉiam la plej grava, neniam elŝirebla, neniam
elstrekebla paĝo!
1903
N-ro 109. Pri la mistera „kontrakto“
Wŭster: Hach Mist
„Lingvo Internacia “ VIII. 1903 , n-ro 4 , paĝ. 77 — 80.
En la daŭro de la lastaj 1 \ jaroj, en la gazetaro esperanta,
de tempo al tempo aperas artikoloj aŭ rimarkoj pri la mistera
kontrakto, kiun mi faris kun la firmo Hachette kaj per kiu mi
kvazaŭ fordonis al tiu ĉi firmo la sorton de nia afero. Mi
estus pli kontenta, se mi povus ne tuŝi tiun ĉi demandon, kiu
laŭ sia esenco tute ne devus esti objekto de publika priparolado; sed ĉar multaj esperantistoj vidas en tiu ĉi nekonata al
ili kontrakto ian misterajon, tial mi decidis diri kelke da vortoj
pri tiu ĉi objekto.
Antaŭ dekkvin jaroj mi diris publike, ke ĉiujn miajn aŭtorajn
rajtojn pri Esperanto mi rifuzas kaj ke Esperanto estas libera
apartenaĵo de la tuta mondo. Tion ĉi mi diris publike, kaj
ĉiu povas tion ĉi legi kaj scii. Sed ĉu de tiu tempo mi eĉ
unu fojon ie diris publike, ke mi reprenas miajn vortojn?
Ĉu iu volis eldoni ian verkon en aŭ pri Esperanto kaj mi
malpermesis al li? Ĉu iu volis fondi ian gazeton, entrepreni
ian propagandon kaj mi malhelpis al li? Ĉu la esperantistaro
volis ion decidi pri Esperanto kaj mi diris: „Haltu, mi estas
la mastro de la afero?“ Ĉiuj esperantistoj scias tre bone,
ke mi neniam faris ion similan. Mi ne sole al neiyu ion
iam malpermesis, sed mi al ĉiu ĉiam helpis, ki^m nur
mia tre okupita tempo kaj malforta sano al mi permesis. Sekve
ĉiuj devus kompreni, ke la „kontrakto“, pri kiu mi en la
223
II. B. Gazetartikoloj el
daŭro de \ jaroj neniam skribis pubiike eĉ unu vorton
kaj pri kiu mi sekve neniam postulis, ke ĝi havu ian
ligantan signifon por la esperantistoj, estas mia afero
pure privata kaj persona.
Multaj pensas, ke la kontrakto donos al mi la eblon riĉiĝi.
Efektive, la intenco de la iniciatoroj de la kontrakto estis
interalie ankaŭ plibonigi iom mian financan situacion, kiu tute
ne apartenas al la plej brilantaj. Sed eĉ se efektive la tuta
privata kontrakto inter mi kaj Hachette (kontrakto kiu ligas
nur min kaj neniun alian) donus al mi la eblon iam riĉiĝi,
— ĉu mi tiam devus antaŭ iu pravigi min? Se mi memvole
forĵetis de mi ĉiujn rajtojn de kreinto kaj mastro, mi tamen
ne estas ia krimulo, kiu devas havi malpli da rajtoj, ol ĉiu
alia esperantisto kaj kiu ne havas la rajton disponi je sia
propra persono kaj siaj personaj laboroj. Sekve se la
kontrakto eĉ efektive donus al mi la eblon iam riĉiĝi, mi
antaŭ neniu bezonus min pravigi pri tio ĉi. Sed la malkontentuloj povas esti trankvilaj: malgraŭ la plej bonaj intencoj
de la iniciatoroj, la plibonigo de mia financa situacio per la
kontrakto estas tiel duba (almenaŭ laŭ mia opinio), ke mi tre
nevolonte akceptis la kontrakton, kaj post tre longa ŝanceliĝado mi decidis subskribi la kontrakton nur tial, ĉar mi
konvinkiĝis, ke ĝi alportos grandan utilon al nia afero.
Multaj aŭdis, ke Hachette pagas al mi, kaj ili pensas, ke
tio ĉi allogis min fari la kontrakton. Por trankviligi la personojn, kiuj timas, ke mi „baldaŭ fariĝos riĉegulo a , mi devas
klarigi la jenon: por la malsupre dirata privilegio mem la
firmo pagis al mi nenion; ĝi nur promesis pagadi al mi kelkan
procenton de ĉiu verko, kiun mi trarigardos kaj aprobos.
La procento, kiun mi persone havos de ĉiu aprobita verko
(se ĝi ne estos rekta represo de ia mia propra verko), estas 1 , 60 .
Sekve se ekzemple ia verko havos la prezon de unu franko
kaj estos presita en mil ekzempleroj, tiam mi por ĉiuj mil
ekzempleroj ricevos dek-ses frankojn, t. e. ses rublojn. Por
tiuj ĉi ses rubloj mi devos korekti, korespondi, preni sur min
la publikan respondecon, aperi antaŭ la mondo kiel riĉiĝanto,
k.t.p. Kaj eĉ tiujn ĉi ses rublojn ĉu mi ricevos ilin kiel
puran profiton? Ne, ili venos … el mia propra poŝo! Ĉar