Выбрать главу

ĉiu publike aprobita de mi verko estos ja konkuranto al miaj

propraj verkoj, kiuj dank’ al tio estos malpli vendataj. Tial

oni facile komprenos, kial mi tiel longe ŝanceliĝadis, antaŭ ol

mi fordonis mian personan liberecon kaj subskribis la kontrakton, kaj ke subskribi ĝin fine decidigis min ne la espero

de ia riĉiĝo, sed la konvinko, ke tio ĉi estas necesa por la

 

224

 

aliaj gazetoj 1903. — N-ro 109

 

potenca disvastiĝado de nia afero. A1 mi persone la kontrakto alportis ĝis nun ankoraŭ nenian bonon*; sed ke al

nia afero la kontrakto alportis jam multe da bono, tion ĉi

montras ja la grandegaj progresoj de nia afero en la daŭro

de la lastaj lf jaroj.

 

Jen estas la kaŭzo kaj la esenco de la kontrakto:

 

Jam longe ni sentis la bezonon havi ian grandan libreldonan firmon, kiu okuj>adus sin je la afero esperanta.

ĉis nun ĉiuj verkoj pri Esperanto estis eldonataj de personoj

privataj, kiuj ne sole ne havis sufiĉe da mono, por eldoni

ĉion necesan, por tuj presi novan eldonon, kiam la antaŭa

eldono elĉerpiĝis k.t.p., — sed, kio estas la plej grava, havis

nenian eblon venigi siajn verkojn en la manojn de la

publiko! Ni laboradis, ni propagandis, la gazetoj de la tuta

mondo multe skribadis pri nia afero; sed kiam iu volis aĉeti

libron pri Esperanto, ĝi estis nenie ricevebla!!! Neniu librovendejo en la tuta mondo havis niajn librojn nek povis ilin

liveri al la dezirantoj, ĉar neniu librovendejo volas kaj povas

havi aferojn kaj malgrandajn kalkuletojn kun privataj personoj;

en tia maniero nia tuta laborado en la daŭro de longa tempo

perdiĝadis preskaŭ tute vane kaj nia afero progresadis tro

inalrapide.

 

Tial niaj senlacaj, multege laborantaj kaj multege meritaj

francaj amikoj faris ĉion kion ilin povis, por akiri por ni tian

firmon. Ilia penado havis sukceson, kaj la firmo Hachette decidis preni la aferon en siajn manojn.

 

Sekve ĉiuj niaj amikoj devas danki la francajn esperantistojn

por tio ĉi, sed ne fari al ili nemeritajn riproĉojn.

 

* La francaj amikoj, kiuj ĝis nun ne sole pli ol ĉiuj laboris pro

Esperanto, sed ankaŭ pli ol ĉiuj zorgis ĉiam pri tio, ke iliaj sukcesoj

ne alportu perdojn al la aŭtoro de Esperanto, esperigas min, ke dank’

al la kontrakto poste pliboniĝos ankaŭ mia persona situacio. Ĉu iliaj

esperigoj plenumiĝos — montros la tempo. Sed ĝis nun la rezultatoj

estis sekvantaj: da laboroj mi havis en la jaro 1902 forte pli multe

ol en la antaŭaj jaroj (ĉar kun la kreskado de la nombro de la esperantistoj kreskas ankaŭ la nombro de miaj korespondantoj, el kiuj

multaj ŝarĝas min per tro multe da laboro, ĉar tiun ĉi „privilegion a

mi bedaŭrinde ne perdis); sed da enspezoj mi en tiu ĉi jaro, malgraŭ

la tre grandaj progresoj de nia afero, ne sole ne havis proporcie pli

multe, sed la sumo de miaj enspezoj en 1902 estis rekte pli malgranda, ol en la antaŭaj jaroj. Estas al mi tre malagrable, se mi

devas paroli pri tiu ĉi pure persona demando, kiu ne povas enhavi

intereson por la esperantistoj; sed la naskiĝintaj supozoj, ke mi oferis

Esperanton al niaj-francajinteresoj, devigis min tuŝi tiun ĉi demandon.

 

15 Dl 225

 

II. B. Gazetartikoloj el

 

Sed se apartaj personoj faras tion aŭ alian pro la ideo,

multepersona komerca firmo ne povas tiel agi kaj devas sin

nepre gvidadi en ĉio per siaj komercaj interesoj. Tial estas

tute nature, ke la firmo Hachette, entreprenante la laboradon

por nia afero, postulis, ke ni donu al ĝi garantion, ke la

financaj fruktoj de ĝia laborado apartenos al ĝi mem kaj ne

al aliaj personoj aŭ firmoj, kiuj senpage uzados la fruktojn

de ĝiaj laboroj. La firmo sciis tre bone, ke ĉiujn rajtojn

de mastro en la afero esperanta mi forĵetis de mi; tial ĝi

ankaŭ tute ne postulis, ke mi fordonu al ĝi „monopolon

super Esperanto”, kiel tre erare kaj tute senkaŭze pensas

multaj esperantistoj. La afero esperanta nun kiel antaŭe,

restas libera apartenaĵo de la tuta mondo: ankaŭ nun

ĉiu povas libere, petante nenies permeson kaj nenion

al iu pagante, eldoni en aŭ pri Esperanto ĉion, kion li

volas. La firmo postulis nur, ke mi fordonu al ĝi min persone, t. e. mian personan laboradon en Esperanto, — ĉar

la firino opinias, ke en la daŭro de ankoraŭ longa tempo miaj

personaj verkoj (aŭ verkoj korektitaj de mi persone) estos

rigardataj en la mondo esperantista kiel la seneraraj laŭ sia

lingvo. Pro la bono de nia afero mi la postulojn de la firmo

plenumis kaj per kontrakto mi promesis al ĝi: 1-e, ĉiujn miajn

personajn verkojn mi eldonados kaj reeldonados ĉiam nur

per tiu ĉi firmo; 2-e, se iu alia aŭtoro de esperanta libro

deziros, ke mi persone korektu lian libron, tiam mi permesos

al li publikigi sur la libro la fakton de mia persona korektado

nur en tia okazo, se li eldonos sian verkon per la dirita firmo

aŭ kun ĝia kunsento. Sed tio ĉi tute ne signifas, ke ĉiu libro

aŭ gazeto esperanta, kiu ne portas sur si mian publikan aprobon,

estas malaprobita aŭ malpermesita de mi!

 

La legantoj sekve vidas, ke la tuta kontrakto estas afero

tute privata kaj persona; ĝi ligas nur min, sed neniun

alian. Mi oferis nur mian personan liberecon, ĉar mi esperas,

ke tiu ĉi mia ofero estos tre utila por la disvastiĝado de

Esperanto. — Ĉu la firmo pravigos mian konfidon kaj esperon

aŭ ne — tio ĉi estas alia demando, kiun la tempo respondos;

sed en ĉiu okazo tio,ĉi estas afero tute privata, kaj mi kore

petas ĉiujn amikojn, ; principe la gazetaron esperantan, ke ili

ĉesu paroladi pri la ^ontrakto; ĉar niaj kontraŭuloj, kiuj ne

scias (aŭ ne volas scii) la veran karakteron de la interkonsento,

legante en niaj gazetoj pri „kontrakto“, povos diri, kvazaŭ nia

afero estus „vendita“.

 

226

 

aliaj gazetoj 1903, 1905. — N-roj 109—110

 

1905

 

N-ro 110. Esperanto kaj Volapŭk 1

 

„Germana Esperantisto “ II. 1905, n-ro 2, paĝ. 25—26.

 

Volapŭk ne estas la sola provo por krei lingvon tutmondan. Estis

multaj provoj antaŭ Volapŭk kaj post ĝi. Sed ili ĉiuj, donante nenion

pretan, pripensitan kaj elprovitan, prezentis nur neklarajn projektojn

kaj perdiĝis tuj post la naskiĝo, ne povinte ricevi eĉ unu adepton.

Aparte malbona estis la sorto de tiuj sistemoj, kiuj naskiĝis post

Volapŭk. Ĉar ĉiuj idealistoj, kiujn altiradis la ideo mem, jam estis

volapŭkigitaj kaj tial ne sole ne subtenis la novajn sistemojn, sed

kontraŭe, en la interesoj de unu lingvo por la tuta homaro ili penadis

dispremi ĉian novan sistemon; kaj ĉiuj tiel nomataj homoj „praktikaj“,

kiuj trovis malutile labori por Volapŭk, ne volis ankaŭ labori por la

novaj sistemoj, ĉar ankaŭ en tiuj ĉi sistemoj ili trovis nenian utilon.

„Volapŭk“, diras multaj, „ebenigis la vojon por novaj sistemoj kaj

faciligis al ili la batalon!” Sed vi vidas, sinjoroj, ke ĝi estas tute ne

tieclass="underline" Volapŭk ne faciligis, sed forte, forte malfaciligis tiun ĉi batalon;

ĉar la novaj provoj, veninte en la mondon, renkontis dank’ al Volapŭk

 

— jam neniun amikon, sed multajn pretajn malamikojn. Kie Volapŭk

en sia tempo renkontis malamikojn, tie ankaŭ la novaj sistemoj renkontis tiujn samajn malamikojn, ankoraŭ pli obstinajn, ĉar la „naskiĝado de ĉiam novaj lingvoj tutmondaj” aldonis ankoraŭ pli da nutro

al ilia ridado: kaj kie Volapŭk renkontis amikojn, tie la novaj sistemoj

jam rekte renkontis malamikojn, kaj ankoraŭ malamikojn ne pasivajn,

sed penantajn rekte ilin detrui.

 

Kie do ili povis trovi amikojn? Preskaŭ nenie! Jen estas la kaŭzo