kial ĉiuj novaj provoj, kiuj englutis kredeble ne malmulte da tempo,
laboro kaj oferoj materialaj, mortis preskaŭ tuj post la naskiĝo.
Tial estis la malfavoraj cirkonstancoj, inter kiuj devis sin prezenti
al la publiko la lingvo Esperanto. Montrante la suprediritajn kondiĉojn,
la amikoj de la aŭtoro per ĉiuj fortoj penis deteni lin de la publikado
de sia sistemo, kaj kiam li poste tamen donis ĝin en la presejon, ili
rigardis lin kiel homon perditan. Eldonistoj neniel volis preni sur
sin la eldonadon de mia verko: „jam ekzistas ja Volapŭk“ oni diris
al mi ĉie. Sed kiam la lingvo Esperanto sin montris publike, la afero
aliformiĝis. Malgraŭ ke Ia tuta kampo ŝajne estis jam okupita kaj ne
restis jam kie ricevi partianojn, la lingvo Esperanto baldaŭ ricevis
multegon da amikoj, de kiuj la nombro konstante kaj senhalte kreskas.
Tiuj ĉi amikoj venis de la ambaŭ flankoj, de kiuj oni ŝajne neniun
povis atendi: multaj el la indiferentuloj, kiuj pri la Volapŭk nenion
volis scii kaj ŝajne estis perditaj je eterne por la lingvo tutmonda,
— fariĝis varmegaj amikoj de la lingvo Esperanto, ĉar ili vidis, ke
15 *
komp. III. 1.
227
II. B. Gazetartikoloj el
ĝi estas lingvo efektive praktika, alportanta senkondiĉan utilon kaj
havanta estontecon; multaj volapŭkistoj, vidante la grandegan diferencon inter la lingvo Esperanto kaj la reklamata Volapŭk, baldaŭ transiris sur la flankon de Esperanto, malgraŭ ke ili estis jam forte kunligitaj kun Volapŭk, jam multe laboris por ĝi kaj tial en la komenco
estis pretaj per ĉiuj fortoj dispremi la novan lingvon; multaj aliaj
influaj volapŭkistoj, kiuj estis ankoraŭ tro kunligitaj kun Volapŭk kaj
ne havis ankoraŭ la kuraĝon transiri sur nian flankon publike, konfesis al mi, ke ili vidas en Esperanto la solan kaj la plej bonan vojon
por atingi nian celon.
N-ro 111 . Pri la kongreso
Wŭster: Bul
„Lingvo Internacia“ X. 1905, n-ro 12, paĝ . 275 — 278 .
La kongreso alproksimiĝas. Ĝi estos sendube unu el la
plej gravaj momentoj en la historio de nia afero, ĉar ĝi estos
nia unua oficiala prezentiĝo al la tuta inondo. Se la kongreso
estas bone aranĝita, ĝi altirus al ni la okulojn de la tuta
mondo, ĝi faros sur la mondon pli grandan kaj pli daŭran
impreson, ol ĉia nia teoria admonado. Seka admonado kaj
filozofado, se ĝi eĉ estas la plej logika kaj konvinka, lasas la
mondon malvarma: oni aŭskultas, oni dubas, oni eble eĉ diras
„bone“, sed tuj oni forgesas, kaj ĉio estas finita. Sed granda
soleno, kiu penetras en la korojn de la homoj per la sentoj,
per senkonscia potenca impreso, altiras forte kaj ne facile
elviŝiĝas el la meinoro. Ĉiu veraĵo, dum ĝi restas abstrakta
doktrino, havas nenian influon sur la mondon; sed kiam oni
ĝin vidas en formo konkreta, en formo de amaso da homoj,
kiu vivas kaj sin movas antaŭ niaj okuloj, kiu levis standardon,
entuziasme bruas kaj kantas, tiam ia mistera forto senkonscie
puŝas la rigardantojn al la entuziasmigita amaso, — kaj ideo,
kiu ĝis nun ŝvite gutadis, per unu fojo disverŝiĝas en la
mondon simile al maro.
Fari impreson — tia devas esti antaŭ ĉio la celo de nia
kongreso. La tuta mondo devas scii pri nia kongreso, ĝi
devas veni al ni amase, el simpla scivoleco, kiel al kurioza
festaĵo, kaj poste foriri entuziasmigita, multe rakontante, multe
babilante pri la spiritaj ĝuoj, kiujn ĝi havas ĉe ni, kaj senkonscie infektante la mondon per nia ideo.
Nia kongreso devas fari impreson, per la okuloj, per la
oreloj, per la koro. Por tiu ĉi celo ni devas bone prepari
nian kongreson. Tial mi miras, ke ĝis nun la mondo esperantista ne sufiĉe multe sin okupas je la estonta kongreso.
228
aliaj gazetoj 1905. — N-roj 110—111
La senlaca sinjoro Michaux, kune kun la Grupo Bulonja,
laboras tre energie kaj faras ĉion, kion li povas; sed unu
persono kaj unu grupo ne povas ĉion bone pretigi, se la tuta
mondo esperantista ne helpos per ĉiuj fortoj. Mi opinias, ke
niaj gazetoj devus pli multe paroli pri la kongreso, niaj grupoj
en la tuta mondo devus fari la kongreson ĉefa objekto de ĉiuj
niaj kunvenoj, priparoloj kaj zorgoj, pripensadi kaj pretigadi
rimedojn por pli granda solenigo de la kongreso, sendi monon ktp.
Ili devus disvastigadi en siaj urboj kaj landoj oftajn sciigojn
pri la estonta kongreso por ekinteresigi la mondon kaj allogi
la neesperantistojn veni en granda nombro al la kongreso (kiel
gastoj); sed kompreneble ili devas tion ĉi fari lerte kaj takte,
evitante ĉian nelertan altrudadon kaj tedadon. Eble estus ankaŭ
bone, se la esperantistoj, kiuj intencas veturi al la kongreso,
interkonsentus kun kelkaj sialokaj gazetoj, sendadi al ili el la
kongreso korespondojn kaj eĉ telegramojn.
Estus ankaŭ utile, se la grupoj aranĝus muzikan ekzerciĝadon, por ke ĉiuj esperantistoj, kiuj partoprenos en la kongreso, povu partopreni en la ĥora kantado almenaŭ de kelkaj
plej gravaj himnoj esperantistaj (ekzemple „Espero t( de Adelskold, „LaVojo a de Deshayes, aŭ kelkaj aliaj pli entuziasmigaj
himnoj, kiujn la organizanta komitato de Ia kongreso eble volos
elekti kaj dissendi al ĉiuj grupoj esperantistaj); estus ankaŭ
bone, se la esperantistoj scius bone parkere la esperantan
tradukon de la franca nacia himno, kiun Ia esperantistoj kiel
gastoj de Francujo, sendube kantos en la kongreso (la esperanta traduko de tiu ĉi himno, farita de s-ro Ben Elmy, estis
publikigita en la n-ro 10 de „The Esperantist” de 1904).
Sed la plej grava, kion ni ĉiuj devas kunporti kun ni al
la kongreso, estas paco kaj reciproka amo kaj toleremeco.
Se ni deziras, ke nia kongreso ne faru fiaskon, ni devas antaŭ
ĉio aperi al la kongreso ĉiuj kiel fratoj, entuziasme kaj sindone ligitaj per unu amata ideo, kiu devas esti por ni, almenaŭ
en la tagoj de la kongreso, pli sankta ol ĉiuj diversaj personaj
ambicioj, kalkuloj, kapricoj aŭ opinioj. Ĉiu el ni kredeble
havos la eblon esprimi en la kongreso sian opinion pri tiu
aŭ alia punkto, sed ĉiu devas tion ĉi fari trankvile kaj sen-pasie kaj ne batali kontraŭ la decidoj de la plimulto; neniu
devas peni altrudi sian opinion aŭ volon, neniu devas koleri,
se lia opinio ne estos akceptita. Se troviĝos inter ni persono,
kiu profanas nian feston per persona ambicio aŭ per semado
de malpaco, ni ĉiuj deturnos nin de li, se li eĉ estas homo
de plej grandaj meritoj.
229
II. B. Gazetartikoloj el
En la fino mi permesas al mi, diri ankoraŭ kelkajn vortojn
pri mia persona rilato al la kongreso. Mi scias, ke multaj
esperantistoj vidas en mi kvazaŭ la personiĝadon de nia afero
kaj ili volos eble fari al mi en la kongreso iajn apartajn
honorojn. Mi scias, ke la organizantoj de la kongreso volis
enmeti en la programon specialan feston por mia honoro, ke
unu esperantisto verkis „himnon al Zamenhof” k.t.p. Mi kore
petas ĉiujn, ke oni tion ĉi ne faru, ĉar alie mi sentus
min tre nebone. La kongreso devas honori nur la aferon,
sed ne ian personon, ĉar alie la kongreso perdus tre multe
de sia simpatieco, kaj tiu persono, al kiu oni per persona
honorado volus fari agrablaĵon, havus nur malagrablaĵon.
Se la esperantistoj opinias, ke ili devas esprimi al mi sian
dankon, mi tiun ĉi dankon ja ricevos en alia maniero: kiam
mi vidos grandan sukceson de tiu afero, al kiu mi dediĉis
mian vivon, kiam centoj da kunbatalantaj amikoj premos al mi