la manon kaj promesos al mi, ke ili neniam ĉesos laboradi
por nia afero, tio ĉi estos por mi rekompenco tute sufiĉa kaj
multe pli agrabla, ol ĉiuj specialaj honoroj, kiujn oni volus
fari al mi kaj kiuj nur venenus al mi la estadon en la kongreso.
N-ro 112.
Projekto de Regularo de Tutmonda Ligo Esperantista
Wtister: Ligo Bu
»Lingvo Internacia “ X . 1905, n-ro 13, paĝ. 295—301 .
1. — La Tutmonda Ligo Esperantista havas la celon, disvastigadi
en la mondo la uzadon de la lingvo internacia „Esperanto“ kaj solvadi
ĉiujn dubojn, kiuj povas aperi pri diversaj punktoj de la lingvo kaj
pri la manieroj de ĝia disvastigado. La Ligo estas la plej alta kaj
decidanta aŭtoritato en ĉiuj aferoj koncernantaj la lingvon Esperanto,
kaj ĉiuj decidoj de la Ligo estas devigaj por ĉiuj esperantistoj egale,
ne esceptante ankaŭ la aŭtoron de la lingvo Esperanto.
2. — Membro de la Ligo estas ĉiu persono, kiu abonas la „Centran
Organon de Esperanto“ eldonatan de la Ligo. La Centra Organo elirados sub la redakcio de la sekretario de la Ligo unu fojon en
monato en amplekso ne konstanta, depende de la kolektiĝanta kvanto
da oficiala materialo. Ĝia kosto estas 3 frankoj por jaro kaj la tuta
mona profito de tiu ĉi organo apartenas al la kaso de la Ligo. La
adresoj de ĉiuj membroj de la Ligo estas presataj en la Centra Organo.
Rimarko. — Atingado de membreco de la Ligo per simpla abonado
de la Centra Organo estas aranĝita kun tiu celo, ke la apartenado
al la Ligo ne estu malhelpata de la leĝoj de tju aŭ alia lando,
230
aliaj gazetoj 1905. — N-roj 111—112
3. — Ĉiu membro, kiu deziras partopreni aktive en la aferoj de
la Ligo devas aliĝi al ia Grupo Esperantista, ĉar rajton de voĉo en
1a aferoj de la Ligo havas ĉiu grupo esperantista, kiu enhavas en si
ne malpli ol 10 membrojn de la Ligo. Ĉiu grupo havas tiom da voĉoj,
kiom da dekoj da membroj de la Ligo ĝi posedas.
4. — La Ligo estas regata de „Centra Komitato*, kiu estas ĉiujare elektata en la Kongresoj Esperantistaj en la sekvanta maniero:
lando, en kiu ĉiuj grupoj esperantistaj estas ligitaj inter si en formo
de komuna landa societo, konsistanta el ne malpli ol 100 ligorajtaj
membroj elektas en sia antaukongresa komuna kunveno reprezentantojn po unu persono por ĉiu plena cento de siaj ligorajtaj membroj
kaj prezentas la nomojn de tiuj elektitoj al la Kongreso, kiu akceptas
ilin (se ne aperas gravaj protestoj) kiel membrojn de la Centra Organo.
Landoj, kiuj ne havas propran landan organizacion esperantistan, au
havas organizacion, kies nombro da ligorajtaj membroj estas malpli
ol 100, ligiĝas inter si en la Kongreso kaj per komuna interkonsentiĝo
de siaj delegitoj ili elektas po unu reprezentanto por ĉiu plena cento
da siaj kunekalkulitaj ligorajtaj membroj. La nombro de la membroj
de la Centra Komitato devas esti 25; tial se la nombro da elektitaj
reprezentantoj estas malpli ol 25, tiam la reprezentantoj mem per voĉdonado elektas inter si 25 personojn por la Komitato. Tuj post sia formiĝo la Centra Komitato elektas al si mem prezidanton en la persono de
unu el siaj membroj, kaj tiu ĉi persono fariĝas prezidanto de la Ligo.
5. — Unu fojon en ĉiu jaro estas farata Internacia Kongreso
Esperantista, kies loko kaj tempo estas decidata en la antauirinta
Kongreso. Ĉiu ligorajta grupo esperantista sendas al la Kongreso
siajn delegitojn, kiuj devas havi la aĝon de ne malpli ol 21 jaroj kaj
prezenti al la organizantoj de la Kongreso rajtigan leteron subskribitan
de ĉiuj personoj, kiuj ilin rajtigas. Ĉiu grupo esperantista havas la
rajton sendi al la Kongreso po unu delegito por ĉiu plena deko de
siaj membroj, kiuj pagis por tiu ĉi jaro sian kotizaĵon al la Ligo kaj
estas publikigitaj en la Centra Organo. Grupoj, kiuj ne povas sendi
al la Kongreso sian delegiton, povas transdoni siajn voĉojn al ia alia
esperantisto, kiu veturas al la Kongreso.
6. — La Centra Komitato estas la plena mastro kaj plej alta
juĝantaro en ĉiuj demandoj koncernantaj la taskon de la Tutmonda
Ligo Esperantista. Ĉiuj decidoj de la Centra Komitato estas farataj
en la sekvanta maniero: se iu membro de la Ligo deziras akiri por
io la decidon de la Centra Komitato, li turnas sin al sia grupo, kaj
se tiu ĉi lasta aprobas lian proponon, ĝi dissendas ĝin al ĉiuj membroj
de la Centra Komitato kune kun poŝta marko por respondo. Sur la
ricevita propono ĉiu membro de la Komitato skribas sian opinion
per „jes a aŭ „ne a kaj resendas la respondon al la esperantista grupo.
Se pli ol duono de la membroj de la Komitato respondis per „jes a
231
II. B. Gazetartikoloj el
tiam la grupo farinta la proponon, sendas ĝin kune kun la subskriboj
de la membroj de la Komitato al la sekretario de la Ligo, kaj tiu ĉi
publikigas la enhavon de la propono en la plej proksima numero de
la Centra Organo kiel „decidon de la Centra Komitato“.
7. — Ĉiuj decidoj de la Centra Komitato havas en la komenco
nur signifon provizoran. En la plej proksima Kongreso ĉiuj decidoj
de la Komitato faritaj en la dauro de la pasinta jaro, estas prezentataj
al la voĉdonado de ĉiuj delegitoj de la grupoj esperantistaj; kaj nur
tiam, kiam la delegitoj per plimulto da voĉoj akceptas la decidon, ĝi
ricevas jam definitivan sankcion, kiel „decido de la Ligo“. Por ke
ĉiuj delegitoj, partoprenantaj en la Kongreso, havu la eblon bone prijuĝi en siaj grupoj ĉiun proponon, decidotan en la Kongreso, oni voĉdonas en la Kongreso nur pri tiuj decidoj de la Centra Komitato, kiuj
estis publikigitaj en la Centra Organo ne malpli ol 8 monatojn antau
la komenco de la Kongreso.
8. — La Centra Komitato okupas sin nur je tiaj demandoj, kiuj
ne povas esti solvataj de la specialaj komitatoj, ekzemple: ŝanĝoj en
la Regularo de la Ligo, demandoj pri plibonigoj en la lingvo, plendoj
de apartaj grupoj kontrau ia ago de tiu au alia speciala komitato k.t.p.
Sed je la kurantaj konstantaj aferoj de la Ligo okupas sin komitatoj
specialaj, kiuj kondukas siajn aferojn tute memstare (se la Centra
Komitato ne donas al ili specialajn instrukciojn) kaj nur ĉiujare prezentas al la Kongreso siajn raportojn, petante ilian aprobon de la
Kongreso. La specialaj komitatoj estas: Komitato de Agado, Komitato
de la Lingvo, Komitato de Kongresoj, Komitato de Cenzuristoj, Komitato de Ekzamenistoj.
9. — La Komitato de Agado okupas sin je la praktika plenumado
de ĉiuj decidoj de la Ligo kaj je la kondukado de ĉiuj kurantaj praktikaj aferoj de la Ligo. La prezidanto kaj vicprezidanto de la Komitato
de Agado estas nomataj sekretario kaj vicsekretario de la Ligo. Ĉiuj
membroj de la Komitato de Agado devas loĝi en unu urbo. La Komitato de Agado eldonadas la Centran Organon de la Ligo kaj administras
la kason de la Ligo.
10. — La Komitato de Agado jam de si mem aranĝas kaj konstante kontrolas diversajn sekciojn por diversaj funkcioj, ekzemple:
a) Sekcion de Propagando (kie koncentriĝados el la tuta mondo
diversaj projektoj de propagandaj rimedoj kaj ilia pripensado, prijuĝado kaj plenumado kun interkonsento kaj helpo de ĉiuj grupoj
esperantistaj): b) Sekcion de Informoj (al kiu ĉiuj grupoj esperantistaj sin turnados kun sendado kaj petado de diversaj informoj);
c) Sekcion de Librovendado (kie estos la Centra vendejo por ĉiuj
verkoj esperantistaj kaj abonejo por ĉiuj gazetoj esperantistaj; tiu ĉi
sekcio numerados kaj katalogados ĉiujn aperantajn verkojn en aŭ pri
Esperanto k.t.p.
232
aliaj gazetoj 1905. — N-ro 112