Выбрать главу

 

Rimarko. — La sekcioj de la Komitato de Agado devas alportadi

al la diversaj landaj societoj esperantistaj nur helpon, sed severe

evitadi ĉian konkuradon kun ili.

 

11. — La membroj de ĉiuj aliaj specialaj Komitatoj povas loĝi

en malsamaj urboj. Ili estas elektataj en la sekvanta maniero: ĉiujn

membrojn por la unua jaro elektas la autoro de Esperanto; en ĉiu

sekvanta jaro ĉiu Komitato mem eligas -J-de siaj membroj (reelekteble)

kaj anstataŭigas ilin per aliaj, per voĉdonado, aranĝita 2 monatojn

antaŭ la Kongreso, de la Komitata prezidanto, kiu sendas al ĉiu membro

la nomaron de ĉiuj personoj kiuj esprimis al li la deziron eniri en la

Komitaton. La rezultato de la voĉdonado estas prezentata por aprobo

al la Kongreso.

 

12. — La Komitato de la Lingvo okupas sin je la solvado de ĉiuj

 

duboj, kiuj aperas pri la ĝusta senco de tiu aŭ alia vorto, pri la uzado

de tiu aŭ alia[ vorto nova (kiun la Komitato sen decido de la Ligo

povas tamen nur rekomendi sed ne oficialigi). La komitato havas

la rajton decidi nur pri punktoj „dubaj £< , sed ne fari ian „ŝanĝon a en

la lingvo (la rajton fari ŝanĝojn, se tiaj montriĝus efektive „necesaj a ,

havas nur la Kongreso, post antaŭa decido de la Centra Komitato

kaj post 3-monata publikiteco de tiu decido laŭ la paragrafo 7). La

Komitato de la Lingvo konsistas el 15 personoj, kiuj devas posedi

bone la lingvon Esperanto. Ĉiu esperantisto, kiu havas ian dubon

pri vorto aŭ regulo, prezentas demandon pri ĝi al sia grupo; se la

 

grupo ne povas doni respondon kaj se ĝi trovas la demandon sufiĉe

 

grava, ĝi sendas ĝin (kun pagita respondo) al ĉiuj 15 membroj de la

Komitato de la Lingvo kaj la ricevitajn respondojn ĝi transsendas al

la prezidanto de la Komitato kun la peto, ke li publikigu la decidon

de la plimulto en la Centra Organo de la Ligo. En okazo de tro granda

diferenco de opinioj, kiu faras la decidon ne ebla, la prezidanto de

 

la Komitato denove proponas la demandon (kune kun la ricevitaj

 

opinioj) al la voĉdonado de la membroj kaj se ankaŭ tiam la voĉoj

estas tro malsamaj, tiam decidas la voĉo de la prezidanto.

 

13. — La komitato de Kongreso zorgas pri la regula kaj sukcesa

aranĝado de la ĉiujaraj internaciaj Kongresoj Esperantistaj. ĉi konsistas el 2 partoj a) parto konstanta, elektota de nun; b) parto

okaza, kiu estas ĉiujare la grupo esperantista en tiu urbo, kie devas

en tiu jaro havi lokon la Kongreso. Por ke la aranĝado de la Kongresoj ne trovadu sin ĉiufoje en manoj novaj kaj tute ne spertaj, ĉiuj

rimarkoj, konsiloj kaj helpoj por la Kongresoj devas ĉiam esti direktataj

al la konstanta prezidanto de la Komitato, kaj tiu ĉi lasta jam

transsendas ĉion al la parto okaza, t. e. al la organizantoj de la Kongreso en tiu jaro.

 

14. — La Komitato de Cenzuristoj zorgas pri la pureco de la

lingvo en la eldonataj verkoj esperantaj, por doni al la lernantoj de

 

233

 

II. B. Gazetartikoloj el

 

Esperanto garantion kontrau la uzado de malbonaj libroj, kiuj instruas

tute eraran lingvon kaj enkondukas grandan kaj nerebonigeblan konfuzon en la aferon de Esperanto. La Komitato konsistas el 25 personoj, kiuj posedas bone la lingvon Esperanto. Ĉiu autoro, kiu deziras,

ke lia verko havu oficialan aprobon, devos peni, ke la manuskripto

de la verko estu legita kaj aprobita de ne malpli ol 2 membroj de la

Komitato de Cenzuristoj. Tiam li havas la rajton presigi sur sia

verko la aprobon de la Ligo, tamen kun la nepra publikigo de la

nomoj de tiuj cenzuristoj, kiuj aprobis la verkon.

 

Rimarko. — Ĉar la aprobado de la Ligo ĉesigos la ĝisnunan

aprobadon de L. Zamenhof kaj tio ĉi povus nejuste kauzi perdojn al

la firmo Hachette kaj K io kaj ĝiaj diverslandaj reprezentantoj, kiuj,

havante de L. Zamenhof promeson de rekomendado, elspezis jam

multe da mono por progresigado de la afero Esperanta, tial la Ligo

havas la rajton aranĝi cenzuradon kaj aprobadon nur en tiu okazo,

se ĝi antaŭe interkonsentas pri tio ĉi kun la firmo Hachette kaj K io

kaj ĝiaj reprezentantoj, kaj se la diritaj firmoj, ricevinte de la Ligo

ian privilegion, liberigos la aŭtoron de la lingvo de lia promeso korekt-adi kaj aprobadi la verkojn, kiujn ili eldonas.

 

15. — La Komitato de Ekzamenistoj okupas sin je ekzamenado

de personoj, kiuj deziras ricevi oficialan certigon, ke ili posedas bone

la lingvon Esperanto. La Komitato konsistas el 25 personoj, kiuj

posedas bone Ia lingvon Esperanto. Ĉiu, kiu deziras ricevi diplomon,

devas traduki en Esperanto ian verkon, enhavantan de 10.000 ĝis

15.000 vortoj, aldoni la certigon per vorto de honoro, ke li faris la

tradukon tute memstare, sen ies helpo aŭ korekto, kaj prezenti ĉion

al 2 membroj de la Komitato de Ekzamenistoj. Se la ekzamenistoj

subskribas sub la tradukita verko, ke ili trovis ĝin „senerara sed ne

perfekte bonstila”, tiam la kandidato sendas la tradukon kaj la certigon

al la prezidanto de la Komitato kaj ricevas de li „Diplomon Esperantan de la dua grado w . Se la ekzamenistoj subskribas, ke la traduko

estas „senerara kaj perfekte bonstila”, tiam la ekzamenito ricevas

„Diplomon Esperantan de la unua grado“. Sur ĉiu diplomo estas subskribitaj la prezidanto de la Komitato de Cenzuristoj kaj la 2 ekzamenistoj. Por la diplomo la kandidato pagas al la prezidanto de la Komitato 10 frankojn, kaj la prezidanto transdonas tiun ĉi sumon en la

kason de la Ligo. La nomoj de la diplomitoj estas presataj en la

Centra Organo.

 

16. — En la nuna Regularo, la Ligo havas la rajton faradi ĉiujn

necesajn ŝanĝojn, elĵetojn, aŭ aldonojn aŭ eĉ anstataŭigi la tutan

Regularon per ia alia per decidoj de la Centra Komitato, sankciitaj

de la Kongreso konforme al la paragrafo 7 de tiu ĉi Regularo,

 

234

 

aliaj gazetoj 1905. — N-ro 112

 

A1 d o n o

 

Por eviti ĉian malkompreniĝon, mi atentigas la legantojn, ke mian

projekton mi publikigas ne kiel ian nepran deziron de mia flanko

sed nur kiel supozon, por la okazo, se la Kongreso decidos akcepti

ian pretan organizacion kaj se neniu pli bona projekto estos prezentita.

 

Kiam mia projekto estis jam sendita por publikigo al s-ro Michaux,

mi komencis ricevadi diversajn leterojn, el kiuj mi konvinkiĝis, ke la

esperantistoj kredeble ne volonte akceptos ion pretan. Tial, por eviti

ĉian moralan premon, mi intencas prezenti al la voĉdonado de la

Kongreso antau ĉio la sekvantan demandon:

 

„Ĉu la Kongreso opinias, ke ia komuna organizacio por la Afero

Esperantista, estas dezirinda au ne dezirinda? a

 

Tiun ĉi demandon estas necese fari, ĉar kelkaj esperantistoj

esprimis la opinion, ke Esperanto devas esti ne „afero ft , sed nur

„lingvo ft , kaj simila al ĉiu alia lingvo ĝi ne devas posedi organizacion.

 

Se la Kongreso decidos, ke organizacio ne estas dezirinda, tiam

mi proponas al voĉdonado kelkajn proponojn pri tio, kiamaniere la

lingvo devas plue disvastiĝadi kaj kiamaniere devas esti solvataj

diversaj dubaj demandoj en nia lingvo.

 

Se la Kongreso decidos, ke organizacio estas dezirinda, tiam mi

proponas por voĉdonado la sekvantan demandon:

 

„Ĉu la Kongreso deziras akcepti pretan organizacion, au ĝi deziras nur elekti provizoran Centran Komitaton, kiu, esplorinte ĉiujn

prezentitajn kaj prezentotajn projektojn, mem ellaboros definitivan

projekton de organizacio, kiun ĝi prezentos por aprobo al la venonta

dua Kongreso? ft

 

Se la Kongreso deziros havi ion pretan, tiam mi kaj la aliaj autoroj