antaulegos niajn projektojn; kaj la Kongreso elektos per voĉdonado
tiun projekton, kiun ĝi trovos la plej oportuna. Se la Kongreso deziros havi por la unua tempo nur provizoran Centran Komitaton sen
difinita regularo, tiam mi intencas proponi, ke oni elektu por la provizora Centra Komitato la sekvantajn personojn:
a) la redaktorojn de ĉiuj gazetoj esperantistaj, kiuj estis eldonataj
ne malpli ol en la dauro de ses monatoj;
b) la prezidantojn de ĉiuj grupoj esperantistaj, kiuj havas ne
malpli ol 100 membrojn;
c) la prezidantojn de ĉiuj tutlandaj societoj esperantistaj.
Kompreneble la membroj de la Kongreso havos la rajton proponi
ankaii ian alian manieron de elektado de la Centra Komitato, kaj la
Kongreso elektos lau tiu maniero, kiun ĝi trovos la plej bona.
Tiuj el la elektitaj personoj, kiuj troviĝas en la Kongreso, faros
inter si apartan kunsidon, en kiu ili decidos pri la maniero de sia
estonta agado kaj elektos inter si Sekretarion (eble ankau Prezidanton),
kiu zorgadas pri la kondukado de la aferoj de la Komitato.
235
II. B. Gazetartikoloj el
N-ro 113.
Pri Projekto de Deklaracio pri la Esenco de la Esperantismo
Wŭster: Dekl Ant
Paul Boulet, „Kongresa Libro. 1-a Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer.“ 1905, paĝ. 81 — 82.
»Lingvo Internacia“ X. 1905, n-ro 14, paĝ.311.
Tre multajn personojn fortenas de nia afero nur la nesciado
de ĝia esenco. Oni pensas, ke ni volas mortigi la naciajn
lingvojn, ke ni havas iajn kaŝitajn celojn, ke Esperanto estas
unu el multaj ekzistantaj lingvoj internaciaj, kies reciproka
konkurado ne estas ankoraŭ finita, ke ni batalas ne por ideo
de lingvo internacia, sed nur nepre por nia partia lingvo, ke
Esperanto estas ia pure persona afero kaj ĉiuj ĝiaj partianoj
dependas ĉiam de la konstante ŝanĝiĝontaj kapricoj de ĝia
aŭtoro, ke nia afero estas ia entrepreno komerca ktp. Sef
ĉiuj esperantistoj estas sufiĉe elokventaj, por rebati ĉiujn diritajn atakojn, kaj se ili eĉ rebatas, oni ne kredas al ili, ĉar ili
ne povas prezenti sufiĉe kredindajn pruvojn. Tial mi pensas,
ke estus utile, se ni uzos la Kongreson en Boulogne-sur-Mer
por ellabori ian oficialan deklaracion pri la esenco de la
esperantismo, por ke tiu deklaracio subskribita de la reprezentantoj de la esperantismo el ĉiuj landoj de la mondo, povu
servi kiel plej bona rebatilo kaj fermu la buŝon al niaj kontraŭuloj kaj kalumniantoj. La Oficialan Deklaracion ni povus tuj
post la Kongreso dissendi al ĉiuj plej gravaj gazetoj de la
mondo.
La Deklaracio estas tre grava ankaŭ por la esperantistoj
mem, ĉar ĝi difinus klare la principojn, kiujn por la bono de nia
afero ĉiu esperantisto devas observi, por ke ni ĉiuj laboradu
ĉiam tute konsente kaj ne tiru la aferon ĉiu al sia flanko.
Mi atentigas la legantojn, ke mian proponon de Deklaracio
mi tute ne prezentas kiel ion pretan, mi prezentas ĝin nur
kiel ekzemplon. Se la principo de deklaracio plaĉos al la
Kongreso, tiam mi petos, ke diversaj personoj prezentu tiujn
tekstojn de Deklaracio, kiujn ĉiu el ili proponas akcepti. kaj
post voĉdonado ni elektos la plej bonan.
Uzante la okazon, mi sciigas, ke krom la „Projekto dej*ig6“,
kiun mi publikigis, kaj la „Projekto de Deklaracio“, kiun mi
nun publikigas, mi intencis proponi al la Kongreso ankoraŭ
du gravajn projektojn; sed por eviti tro multajn disputojn en
la Kongreso, mi decidis forlasi mian intencon kaj la du aliajn
projektojn mi prezentos iam poste ne al la kongreso, sed al
la Centra Komitato, kiun la Kongreso elektos.
236
aliaj gazetoj 1905. — N-roj 113—114
N-ro 114. Projektata Teksto de la „Deklaracio“
kaj definitiva „Teksto de la Deklaracio”
Wŭster: Dekl
F. Schneeberger, „Detala Raporto pri la oficialaj paroladoj .. . de
la Unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo sur Maro.“
Oficejo de Esperanto & Stenografio. Laufen (Svisujo) 1905. paĝ. 18-21.
„Lingvo Internacia“ X. 1905, paĝ.312—314 kaj 397 — 398.
„Oficiala Gazeto“ I. 1908/09, paĝ. 202 — 203.
„Esperantista Dokumentaro“, kajero unua (Aŭg. 1906), paĝ.31 — 32.
„Esperantista Dokumentaro“, kajero dudekdua (Aŭg.1913), paĝ.2—3.
„Germana Esperantisto“ II. 1905, paĝ. 111.
(Ĉi tie mi donas samtempe [ĉar tio estas ebla kaj rekomendindaj la
projekton de la Deklaracio kune kun la definitive dum la I-a Kongreso
akceptita Deklaracio. La partojn de la „Projekto“, kiujn oni forstrekis, mi donas en kursiva skribmaniero.)
Ĉar pri la esenco de la esperantismo multaj havas tre malveran ideon, tial ni subskribintoj, reprezentantoj de la esperantismo en diversaj landoj de la mondo, kunvenintaj al la internacia Kongreso esperantista en Boulogne-sur-Mer, trovis necesa
laŭ la propono de la aŭtoro de la Lingvo Esperanto doni la
sekvantan klarigon:
1. La esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo
la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu „ne entrudante sin en
la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la
ekzistantajn lingvojn naciajn u , donus al la homoj de malsamaj
nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel
paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj
nacioj batalas inter si ^prfj/la lingvo, kaj en kiu povus esti
publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj
popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia esperantisto ligas kun la esperantismo estos lia afero pure privata,
por kiu^ la esperantismo ne respondas.
2. Ĉar en la nuna tempo neniu esploranto en la tuta mondo
jam dubas pri tio, ke lingvo interpacia povas esti nur lingvo
arta, kaj ĉar el ĉiuj multegaj pr^voj, faritaj en la daŭro de
la lastaj du centjaroj, ĉiuj prezentas nur teoriajn projektojn,
kaj lingvo efektive finita, ĉiuflanke elprovita, perfekte vivipova
kaj en ĉiuj rilatoj pleje taŭga montriĝis nur unu sola lingvo
Esperanto, tial la amikoj de la ideo de lingvp internacia, konsciante, ke teoria disputado kondukos al nee^io, kaj ke la celo
povas esti atingita nur per laborado praktika, jam de longe
ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la sola lingvo Esperanto kaj laboras por
ĝia disvastigado kaj riĉigado de ĝia literaturo. (Sed se kon -
traŭ ĉiu atendo iam montriĝus , ke per ia alia vojo la ideo
237
II. B. Gazetartikoloj el
de lingvo internacia povas esti realigita pli bone, pli rapide,
ol per Esperanto, tiam la aŭtoro de Esperanto aliĝos al tiu
nova vojo kaj kune kun li espereble ankaŭ ĉiuj esperantistoj.)
3. Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco
rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privi-legiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas „nenies propraĵo“, nek en rilato materiala, nek en rilato morala.
Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo kaj
ĉiu deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn,
kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj; kiel
spiritaj mastroj de tiu ĉi lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj personoj, kiuj de la mondo esperantista estos konfesataj kiel la
plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu ĉi lingvo.
4. Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la
kreinto de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj
de ĉiu alia esperantisto, karakteron absolute privatan kaj