tion ĉi ankaŭ siatempe en la gazeto „L’Esperantiste a , kiam li
represis tie diversajn partojn de tiu artikolo. Sekve se vi diras,
ke al la esperantismo konvertis vin nur tiu artikolo, dum ĉiuj
aliaj ĝistiamaj propagandaj artikoloj vin ne povis konvinki, —
vi ŝuldas vian konverton al la dirita persono anonima. Atentan
legadon de tiu artikolo ni varmege rekomendas al ĉiu esperantisto, kiu havas iajn dubojn pri la certa estonteco de nia afero,
aŭ kiu timas iajn venontajn konkurantojn de Esperanto.
Respondo 5. La Revuo 1906, Decembro .
1907
N-ro 118. Pri la Esperanto-Stilo
„Lingvaj Respondoj“ (Plena Kolekto), paĝ . 77 — 79.
En mia traduko de „La Revizoro” troviĝas iafoje frazoj ne
tuj kompreneblaj; precipe ofte vi trovos tiajn frazojn en la
paroloj de Osip. Tamen ne ĝusta estas via supozo, ke tiuj
frazoj estas laŭvorta traduko de la rusa stilo. Osip parolas
ne per stilo tute logika kaj literatura, sed per stilo de malklera rusa servisto, kaj mi devas almenaŭ iom konservi tiun
stilon, por ne forpreni de liaj paroloj ilian tutan karakteron.
Li ofte simple kripligas la vortojn. Mi penis tion ĉi eviti,
ĉar, se por la leganto oni povus doni klarigojn en la mal-supro de la paĝo, al la aŭdanto en la teatro oni tion ĉi ne
povas fari. Nur en unu loko mi devis uzi „registreto u anstataŭ
„kolegia registratoro“ (malalta ofica rango en Rusujo), kaj anstataŭ doni enuigajn klarigojn, mi simple donis al la vorto signetojn de citado, por montri, ke la vorto estas ne normala. En
aliaj lokoj mi uzis esprimojn ne ĝustajn, tamen ne kripligitajn
1 komp . III. 2.
1C Dletterle, Zamenhof.
241
II. B. Gazetartikoloj el
(ekzemple mi intence uzis „kartetoj“ anstataŭ „kartoj“ (ludaj),
„publikajo“ anstataŭ „publikeco“ k.t.p.). Mi esperas, ke la
leganto aŭ aŭdanto facile komprenos, ke tio ĉi estas ne stilo
de bona Esperanto, sed stilo de malklera homo, aŭ speciala
stilo de tiu aŭ alia prezentata persono.
Kelkaj esperantistoj pensas, ke mi uzas en miaj vortoj
stilon slavan. Tia opinio estas tute erara. Estas vero, ke
slavoj ofte posedas en Esperanto pli bonan stilon, ol germanoj
aŭ romanoj; sed tio ĉi venas ne de tio, ke la stilo en Esperanto estas slava, sed nur de tio, ke la slavaj lingvoj havas
vortordon pli simplan kaj sekve ankaŭ pli proksiman al la
vortordo en Esperanto. La vera stilo esperanta estas nek
slava, nek germana, nek romana, ĝi estas — aŭ almenaŭ devas
esti — nur stilo simpla kaj logika.
Tamen ĉio devas esti en ĝusta mezuro. Ankaŭ en Esperanto troviĝas diversaj (nemultaj) idiotismoj, kaj tute malprave
kelkaj esperantistoj ilin kontraŭbatalas, ĉar lingvo absolute
logika kaj tute sen idiotismoj estus lingvo senviva kaj tro peza;
sed kvankam kelkaj el la esperantaj idiotismoj estas prenitaj
ankaŭ el la lingvoj slavaj (dum aliaj estas prenitaj el aliaj
lingvoj), ili tamen estas ne slavismoj, sed esperantismoj,
ĉar ili fariĝis parto de la lingvo.
La stilo esperanta ne imitas blinde la stilojn de aliaj lingvoj,
sed havas sian karakteron tute specialan kaj memstaran,
kiu ellaboriĝis en la daŭro de longa uzado de la lingvo kaj
pensado en tiu ĉi lingvo antaŭ ol la lingvo estis publikigita. Se
iu slavo ne havas ankoraŭ sufiĉe da sperto en la lingvo kaj
volos traduki en Esperanton laŭvorte el sia nacia lingvo, lia
stilo estos tiel same malbona kaj sensenca, kiel la esperanta
stilo de nesperta romano aŭ germano. Por ekzemplo mi citos
al vi pecon de unu el tiuj leteroj, kiujn mi ofte ricevas de
rusoj, kiam ili ellernis la gramatikon kaj vortojn de Esperanto,
sed ne konas ankoraŭ ĝian stilon kaj tradukas laŭvorte el sia
nacia lingvo. Komparu la stilon de tiu ĉi peco (gramatike kaj
vortare senerara!) kun la stilo esperanta, kaj tiam vi tuj vidos,
kiel erara estas la opinio de kelkaj personoj pri la „slaveco“
de la esperanta stilo:
„Favora Regnestro! Honoro havas alkuŝigi, kio laŭ kaŭzo
de antaŭskribita al mi kun kuracisto kuraco mi en efektiva
tempo ne en stato elpleni de donita kun mi al vi promeso;
apud kio postaperigas, ke mi turnos sin al domo tra du monato,
ne pli frue de fino de aŭgusto“.
Tiu ĉi sama peco en stilo esperanta sonus tiamaniere:
242
aliaj gazetoj 1907. — N-roj 118—121
„Estimata sinjoro! Mi havas la honoron raporti al vi, ke
kaŭze de kuracado, rekomendita al mi de la kuracisto, mi en
la nuna tempo ne povas plenumi la promeson, kiun mi donis
al vi; mi ankaŭ sciigas vin, ke mi revenos hejmen post du
monatoj, ne pli frue ol en la fino de Aŭgusto.”
Respondo 1. La Revno 1906, Decembro.
N-ro 119.
Pri la lingvaj demandoj en „La Revuo”
„Lingvaj Respondoj“ (Plena Kolekto), paĝ. 82.
La anonco de „La Revuo“, ke „D-ro L. L. Zamenhof sola
povas verki artikolojn pri la lingvo”, tute malĝuste naskis ĉe
kelkaj legantoj la opinion, ke mi aŭ la redakcio de „La Revuo“
volas malpermesi al iu la paroladon pri diversaj demandoj
tuŝantaj la lingvon! Nek mi, nek „La Revuo“ havis iam tian
intencon. Se la redakcio decidis akcepti lingvajn artikolojn,
venantajn nur de mi, tio ĉi estas privata afero de la redakcio,
kaj ĝi faris tiun ĉi decidon ne laŭ interkonsento kun mi, sed
simple laŭ sia propra deziro (kredeble por eviti polemikon
kaj disputojn, aŭ eble por eviti konfuzon kaj malĝustajn lingvajn regulojn, kiujn ofte alportas artikoloj, verkitaj de ne sufiĉe
spertaj aŭtoroj). Respondo 9. La Revuo 1907, Februaro.
N-ro 120. Pri miaj respondoj
„Lingvaj Respondoj“ (Plena Kolekto), paĝ. 82.
Multaj personoj turnas sin al mi kun diversaj demandoj.
Respondi al ĉiu aparte estas por mi fizike ne eble. Tial mi
petas, ke ĉiu, kiu opinias, ke respondo pri lia demando povus
havi kelkan intereson ankaŭ por aliaj personoj, volu sendi sian
demandon ne al rni, sed al la redakcio de „La Revuo rt .
La redakcio elektos tiujn demandojn, kiujn ĝi opinios pli interesaj, kaj sendos ilin al mi, kaj tiam mi en iu el la venontaj
numeroj respondos ilin en „La Revuo rt .
Respondo 10. La Revuo 1907, Februaro.
N-ro 121. Pri la stilo en miaj lastaj verkoj
„Lingvaj Respondoj“ (Plena Kolekto), paĝ. 79—81.
Parto de ĉi tiu respondo, „ Vi ja scias … ne tute klara“, aperis en
»Lingvo Internacia“ XII. 1907, n-ro 10, paĝ. 470 — 471.
Vi skribas, ke en miaj lastaj tradukitaj verkoj iufoje troviĝas frazoj malfacile kompreneblaj. Vi volis konvinki iun ne-esperantiston pri la bonega komprenebleco de Esperanto, vi
16 *
243
II. B. Gazetartikoloj el
komencis traduki antaŭ li unu lokon el „La Rabistoj” kaj kun
granda ĉagreno vi trovis frazon, kiun vi mem ne bone komprenis, aŭ tradukis malsame! Mi komprenas vian ĉagrenon,
kaj, se ĝi estis kaŭzita de mia malbona traduko, mi petas vian
pardonon; sed … permesu al mi diri, ke parte vi ankaŭ mem
estis kulpa. Por fari nepreparite eksperimenton antaŭ neesperantisto, vi devis elekti ne verkon klasikan kaj seriozan,
sed ian verkon pli simplan. Se tiu aŭ alia frazo en verko de
antaŭ longe mortinta klasikulo estas ne klare komprenebla, ĝi
estas plej ofte ne la kulpo de la traduka lingvo, sed la kulpo
de la aŭtoro mem. Vi ja scias, ke la grandaj verkistoj, kiuj
pli zorgas pri la enhavo de siaj verkoj, ol pri plena popu-lareco de ilia formo, ofte bezonas komentariojn, ĉar eĉ