membroj de ilia propra nacio ne ĉiam tute bone komprenas
tiun aŭ alian frazon el iliaj verkoj. Tial ne miru, ke en miaj
tradukoj de la klasikaj verkoj vi trovos iufoje lokon, kiu en
la unua momento ŝajnos al vi ne tute klara. Se mi volus
doni nur tradukojn kun tute populara stilo, tiam mi devus:
a) elekti por traduko nur verkojn popularajn; b) ĉiujn ne perfekte kompreneblajn aŭ ne facile tradukeblajn frazojn tute elĵeti, aŭ traduki ilin libere laŭ mia plaĉo. Tia maniero de agado
estus por mi tre oportuna kaj postulus de mi multe malpli da
tempo, ol mia nuna 1 maniero de traduko, kiu ofte devigas min
longe mediti pri tiu aŭ alia esprimo aŭ frazo. Sed kvankam
la ŝajna valoro de miaj tradukoj tiam multe pligrandiĝus, ilia
efektiva valoro multe malgrandiĝus, ĉar: 1) nia literaturo
konsistus tiam nur el verkoj malgravaj; 2) la tradukoj estus
ne fidindaj kaj donus malĝustan kopion de la tradukita verko;
3) nia lingvo ne riĉiĝus kaj ne disvolviĝus. Precipe pri tiu
ĉi tria punkto mi volus atentigi niajn verkistojn: estas tre
dezirinde, ke ni ne evitu malfacilajn tradukojn, sed kontraŭe,
ke ni ilin serĉu kaj venku, ĉar nur tiamaniere nia lingvo plene
ellaboriĝos. Naciajn idiotismojn, kiuj ne prezentas necesajon,
ni devas kompreneble eviti kaj ni devas peni traduki ilian
sencon en maniero plej logika kaj internacia; sed tiajn esprimojn, kiujn ĉiu lingvo nepre devas posedi, ni devas peni
en tiu aŭ alia maniero nepre traduki, sed ne simple eviti
ilin, pro timo, ke nia esprimo eble ne plaĉos al la legantoj
aŭ ne ĉiuj ĝin tuj bone komprenos. Unu el la plej ĉefaj taskoj
de niaj verkistoj devas esti la ellaborado de la lingvo; tial,
se ia esprimo, kiun ne ĉiuj tuj komprenas (ekzemple „elri-gardi u , „subaĉeti“ k.t.p.), ŝajnas al ili nebona, ili devas peni
1 en la „Plena Kolekto u malĝuste: „unua “.
aliaj gazetoj 1907. — N-roj 121—122
anstataŭigi ĝin per esprimo pli bona: sed se ili, por ne mal-beligi sian stilon, simple evitos tiajn frazojn, ili faros al nia
lingvo tre malbonan servon. Kompreneble, en ĉi tio, kiel en
ĉio alia, devas esti observata la deca mezuro. Ne tro krude,
ne tro multe per unu fojo! Novaj esprimoj devas esti en-kondukataj nur iom post iom, nerimarkeble. Krom tio ni
devas memori, ke nia lingvo devas servi ne sole por dokumentoj kaj kontraktoj, sed ankaŭ por la vivo; tial ofte (precipe en vivaj dramaj dialogoj) pli bona estas frazo ne tute
logika kaj ne perfekte preciza, sed mallonga kaj viva, ol frazo
perfekte preciza, sed enuige peza kaj tro kabineta.
Respondo 25. La Revuo 1907, Oktobro .
N-ro 122. Pri la germanaj vortaroj
Wŭster: EG Rim Kelkaj
nGermana Esperantisto i6 IV. 1907, n-ro 5, paĝ. 57.
En mia antaŭparolo al la germanaj vortaroj de la firmo
Esperanto-Verlag, Moller kaj Borel, en la lasta linio estas
erare presite „redaktataj“ anstataŭ „redaktitaj“. Bedaŭrinde
tiu ĉi eraro kaŭzis malkompreniĝon, kaj tial mi devas doni
kelkan klarigon.
La unua eldono de la diritaj vortaroj estis redaktita de mi,
kaj ĉiuj novaj vortoj, kiuj tie aperis, estis donitaj de mi (kiel
privata rekomendo). Sed kiam oni devis presi novan eldonon,
tiam la eldonantoj, dezirante, ke ilia vortaro ne estu malpli
plena ol diversaj aliaj esperantaj vortaroj, decidis enpreni en
siajn vortarojn diversajn vortojn, kiuj estas komune uzataj en
la esperanta literaturo, sed ne estis presitaj en la unua eldono de la germanaj vortaroj. Ĉar la diritaj vortoj prezentas
ne ian novan kreajon, sed simple nur vortojn komune konatajn kaj komune uzatajn, kaj tiujn vortojn la eldonantoj prezentis al mi manuskripte antaŭ la presado, tial, kiam la eldonantoj demandis mian opinion, mi respondis al ili, ke mi
nenion havas kontraŭ la enpreno de la novaj vortoj, nek kontraŭ la elĵeto de kelkaj vortoj, kiuj al la eldonantoj ŝajnis malpli necesaj, nek kontraŭ la korekto de kelkaj eraroj de la unua
eldono. Sed bedaŭrinde tiu ĉi fakto naskis la opinion, kvazaŭ
mi „kreis novan serion da vortoj kaj ŝanĝis aŭ malaprobe forĵetis aliajn vortojn” kaj kvazaŭ la nova eldono de la vortaroj
senvalorigis la antaŭan eldonon, Tiu ĉi opinio estas tute erara.
Ĉar la estontaj eldonoj de la germanaj vortaroj sendube
enhavados ĉiam pli kaj pli da novaj vortoj, ĉerpitaj el la verkoj
de bonaj esperantaj aŭtoroj, kaj ĉar mi, havante nenion kon-245
II. B. Gazetartikoloj el
trau la enprenado de tiuj vortoj, tamen ne deziras, ke ĉiu serio
da novaj vortoj estu rigardata kiel „publike sankciita a de mi,
tial mi petis la eldonantojn de la germanaj vortaroj, ke en la
estontaj eldonoj ĉiu nove enprenita vorto, kiu ne troviĝas en
la unua eldono, havu antaŭ si ian specialan signeton.
N-ro 123. D-ro Emilo Javal
(Nekrologa artikolo. 21.1. 1907)
Wiister: Jav
„La Revuo“ 1. 1906/07, paĝ. 289—291.
Foriris unu el la plej gravaj esperantistoj, falis unu el la
plej ĉefaj niaj kunbatalantoj,— mortis Doktoro Emilo Javal.
Tre doloran impreson ĝi faris sur min, kiam mi antaŭ dek
tagoj eksciis pri lia senespera stato; kaj kvankam mi en la
daŭro de dek tagoj havis sufiĉe da tempo, por alkutimiĝi al
la atendata neevitebla, fina katastrofo, tamen, kiam mi hieraŭ
ricevis la sciigon pri la morto de Javal, ĝi frapis min tre preme.
Multaj esperantistoj konis la nomon de Javal, sed ne multaj sciis precize, kian gravan rolon li ludis en nia afero, ĉar
li apartenis al tiuj tre maloftaj homoj, kiuj faras ĉion silente,
kaj kiuj serĉas sian tutan rekompencon ne en la laŭdado de
la homoj, sed en la konscio, ke ili faras bonan faron. Antaŭ
pli ol unu jaro, tuj post la Bulonja kongreso, li grandparte
partoprenis en la fondo de la „Centra Oficejo rt , kaj ankoraŭ
en la Ĝeneva kongreso, t. e. post tuta jaro, nur 4—5 personoj
sciis, ke li estis la ĉefa monhelpanto de tiu oficejo kaj ke, por
doni al ĝi la eblon bone aranĝiĝi, disvolviĝi kaj regule funkcii
en la daŭro de certa nombro da jaroj, li oferis por ĝi el sia
propra poŝo tre grandan sumon.
Sed kiel ajn malavara estis lia donaco al la afero esperanta, — liaj ĉefaj meritoj konsistis ne en tiu donaco, sed en
lia energia, sindona kaj konstanta laborado por nia afero.
Se lia donaco eble ne donos tiajn grandajn fruktojn, pri kiaj
li revis, kaj se liaj laboroj ne alkondukis ankoraŭ al tiu celo,
pri kies baldaŭa atingo li estis tute konvinkita, — liaj faroj
kaj lia sindona kaj senĉesa laborado havos grandan signifon
por la estonteco de Esperanto; kaj des pli meritaj estas liaj
penadoj, ke ili estis farataj de homo, por kiu ĉia laboro estas
multe pli malfacila, ol por aliaj, — de homo blinda; ne de
homo blinda de naskiĝo, sed de homo, kiu blindiĝis en la
62. jaro de sia vivo kaj tamen ne fariĝis apatia por ĉio en la
mondo, kiel la pliparto de liaj samsuferuloj, sed ne ĉesis servi
al siaj idealoj kaj al la homaro.
La plimulto de ni konis la mortinton kiel eminentan blindan
246
aliaj gazetoj 1907. — N-roj 122—123
esperantiston, nenio pli; ĉar li partoprenis en nenia publike
aganta komitato, li ne bruis per siaj faroj; tamen en la lasta
tempo li estis la centro, ĉirkaŭ kiu grupiĝis ĉiuj plej eminentaj
esperantistoj, ĉar antaŭ ol ni sciis, ke li havas la intencon
kaj la povon fari al Esperanto malavaran donacon materialan, ni
konis lian grandan valoron moraian, ni konis lin kiel homon tre
kleran, saĝan, bonegan lingviston, noblan, laboreman kaj influan.