La mortinto estis persono tre konata en la mondo kiel
fama okulkuracisto kaj ankaŭ kiel ĉiuflanke instruita verkisto;
krom tio li estis bone konata kaj influa en sia lando kaj urbo
ankaŭ kiel politikisto.
De la momento, kiam li, antaŭ kelke da jaroj, estante jam
blinda, ekkonis Esperanton, li fordonis sin al ĝi per sia tuta
koro. Kvankam blinda kaj maljuna, li en la daŭro de tre mallonga tempo perfekte ellernis Esperanton. Li legigis al si
preskaŭ ĉion, kio aperis en aŭ pri Esperanto, kaj li konis
bonege la tutan literaturon kaj historion de Esperanto. Li tre
multe korespondadis pri Esperanto, skribante preskaŭ ĉiujn
leterojn propramane, per helpo de aparta skriba aparato, elpensita de li mem. En la lastaj du jaroj li vivis preskaŭ
ekskluzive nur por Esperanto, kaj al lia energia laborado nia
afero dankas multajn el siaj sukcesoj en Francujo. En la lasta
tempo li fervore laboris, por igi la francan registaron, enkonduki Esperanton en ĉiujn lernejojn.
Estante jam ne tute sana, li veturis tamen al la kongreso
Ĝeneva. En Oktobro mi, laŭ lia deziro, vizitis lin en Parizo;
kaj, malgraŭ ke li tiam estis jam serioze malsana kaj antaŭdiris al mi, ke li ne vivos pli ol kelke da monatoj, li pasigis
kun mi kelkajn tutajn tagojn en laborado esperanta, li faris
kun mi vizitojn, preparajn studojn k.t.p. Kiam ni pri unu
punkto neniel povis interkonsenti kaj miaj profesiaj okupoj ne
permesis al mi, resti pli en Parizo, tio ĉi lin tiel turmentis,
ke li tute serioze estis preta veturi kun mi Varsovion, por
daŭrigi la diskutadon. Blindulo-maljunulo volis pro Esperanto
veturi en malproksiman kaj danĝerplenan landon! Post mia
forveturo li, malgraŭ sia malbona farto, veturis ankaŭ Bruselon,
por priparoli kelkajn demandojn de propagando kun la komand-anto Ch. Lemaire.
Javal estis esperantisto en la plej bela senco de tiu ĉi
vorto. Li estis esperantisto pure idea. Esperanto povas esti
fiera pro tio, ke ĝi havis Javalon; Esperanto estos feliĉa kaj
glora, se ĝi havos multe da Javaloj.
Mi ne povas jam saluti vin, kiel mi faris tiom multe da fojoj,
— mi salutas malĝoje vian cindron, kara, neforgesebla amiko!
247
II. B. Gazetartikoloj. el
N-ro 124. Pri reformoj en Esperanto
■Wŭster: Ref Revuo
„La Revuo“ I. 1906/07, paĝ. 385—387.
En la lasta tempo inter la esperantistoj kuris la famo, ke
mi intencas „reformi Esperanton a . Tiu ĉi famo, kiu povas
fariĝi tre danĝera, estas absolute malvera. Mi neniam intencis
arbitre reformi la lingvon, ĉar tio ĉi ne sole estus pereiga
por nia afero, sed mi havas por tio ĉi eĉ nenian moralan rajton. De la tempo, kiam mi, antaŭ 18 jaroj, publikigis la „A1-donon al la Dua Libro“, Esperanto ĉesis aparteni al mi, —
ĝi apartenas de tiam al la tuta mondo esperantista, kaj mi
neniam intencis malsaĝe repostuli por mi ian rajton de mastreco,
kiun mi nun jam repostuli ne povas, ĉar sur la fundamento,
kiun mi donis, multaj aliaj homoj jam tre multe konstruis kaj
laboris. Oni scias, ke de la momento, kiam mi en la jaro 1889
fordonis mian mastrecon, mi neniam permesis al mi fari propravole en la lingvo ian eĉ plej malgrandan ŝanĝon. Se mi
ne faris tion ĉi ĝis nun, tiom pli mi ja certe neniam ekdezirus
fari tion ĉi nun, post la Bulonja Deklaracio (kiun mi ja donis
propravole), post miaj longatempe pripensitaj klarigoj en la
Antaŭparolo al la „Fundamento de Esperanto“ kaj post la fondo
de la „Lingva Komitato”, al kiu mi propravole fordonis ĉiun
aŭtoritatecon en la aferoj de la lingvo. Sekve, konante mian
agadon kaj mian rilaton al Esperanto en la daŭro de 20 jaroj,
la esperantistoj povas esti tute trankvilaj: mi neniam surprizos ilin per ia arbitra ŝanĝo en la lingvo, por kiu mi, simile al ĉia alia esperantisto, jam delonge havas nenian rajton;
neniam mi altrudos al ili mian personan deziron; kaj se eĉ
mi volus iam freneze fari tian senrajtan kaj pereigan faron,
ĉiuj esperantistoj povas kontraŭmeti al mi la Bulonjan Deklaracion kaj diri: „ni ne permesas“.
Ne! Neniam mi havis kaj neniam mi havos la intencon
proprajuĝe reformi Esperanton. La kaŭzo de la malĝusta faro
pri la „reformoj“ estis jena:
Jam antaŭ longe mi trovis, ke oni povus enkonduki en Esperanton kelkajn plibonigojn per vojo natura, sen reformoj,
sen ia rompado de la lingvo. Tiu ĉi sendanĝera kaj natura
vojo estas la vojo de „neologismoj kaj arĥaismoj“, pri kiu mi
parolis en la Antaŭparolo al la „Fundamento de Esperanto“.
Mi ellaboris en la lastaj jaroj tabelon da neologismoj, kiun mi
intencis prezenti al la esploro de la Lingva Komitato.
Sed antaŭ ol prezenti mian projekton al la Lingva Komitato,
mi ĝin prezentis private al kelkaj esperantistoj, kaj tiam mi
248
aliaj gazetoj 1907. — N-ro 124
baldaŭ konvinkiĝis, ke la malsameco de la opinioj estas tiel
grandega kaj interkonsentigi inter si la diversajn opiniojn estas
tiel malfacilege, ke eĉ la plej senkulpa vojo de neologismoj
povus nin enmeti en tre grandan danĝeron. Tial post tre
longa korespondado kaj priparolado (por kiu mi eĉ speciale
veturis Parizon kaj Bruselon) mi fme decidis forĵeti mian
projekton. Sekve mia projekto de neologismoj, pri kiuj multaj esperantistoj aŭdis sub la tute malĝusta nomo de „reformoj“, nun ne estos prezentita al la Lingva Komitato. Mi
atendos kun ĝi, ĝis venos tempo pli oportuna kaj ĝis ni havos
plenan certecon, ke parolado pri neologismoj jam ne povas
kaŭzi inter la esperantistoj ian konfuzon aŭ malpacon.
Sed se pri neologismoj, kiuj, nenion ŝanĝante nek rompante, prezentas por la lingvo nenian danĝeron, mi pli aŭ
malpli frue eble ankoraŭ reparolos, — pri reformoj ni absolute neniam devas paroli (almenaŭ ĝis la tempo, kiam nia
lingvo havos plenan leĝdonan sankcion de la registaroj). Dudek
jaroj de nia praktika laborado montris, ke Esperanto tre bone
taŭgas por ĉio, kion ni bezonas, kaj ke la vojo, kiun ni iras,
estas bona; ni gardu do nin de ĉia tro frutempa deflankiĝo,
antaŭ ol Esperanto atingis tute plenan venkon! Ĉar per serĉado de plibono, pri kiu ni fantazias, ni povus facile perdi la
bonon, kiun ni posedas.
Nia ŝipo estas nun en la mezo de la maro! Gi iras bone
kaj ĝi naĝas bonorde al sia celo. Tial ni gardu nin fari kun
ĝi iajn eksperimentojn kaj elvoki malpacon inter la ŝipanoj
en la mezo de la maro! Ni atendu, ĝis la ŝipo venos al la
haveno!
Ne pro obstineco, ne pro malamo al progreso kaj ne pro
aŭtora amo al mia verko mi tion ĉi parolas. Mi esperas, ke
la amantoj de reformoj tion ĉi komprenos kaj ili oferos siajn
personajn gustojn kaj opiniojn por la bono de nia afero. Se
troviĝos tiaj malkontentuloj, kiuj ne volas tion ĉi fari aŭ kiuj
obstine restas ĉe sia opinio, ke mi eraras, ke mi estas tro
malkuraĝa kaj ke la bono de Esperanto nepre postulas reformojn, mi petas ilin, ke ili prezentu sian proponon ne al mi,
sed al la Lingva Komitato. De mia flanko mi promesas, ke,
kvankam mi ĉiam dirados al la Lingva Komitato mian opinion
kaj ĉiam penados per admonoj deteni ĝin de ĉiu danĝera aŭ
neĝustatempa paŝo, mi tamen ĉiun bonorde ekzamenatan kaj
leĝe voĉdonitan decidon de la Komitato ĉiam akceptos sen
protesto.
249
II. B. Gazetartikoloj el
1911
N-ro 125. Pri mia Rilato al la Firmo Hachette
Wuster: Hach Hil
„Oficiala Gazeto“ III. 1910/11, n-ro 8, paĝ.251—254.