„Dana Esperantisto (i IV. 1911, n-ro 2, paĝ. 9 — 10.
„The British Esperantist (( VII. 1911, paĝ. 69 — 70.
Antaŭ pli ol tri jaroj kelkaj personoj faris aferon, kiun mi
ne povis aprobi. De tiu tempo oni komencis senĉesan serion
da atakoj kontraŭ Esperanto kaj kontraŭ mi persone. Dum pli
ol tri jaroj mi pacience legis ĉiujn insultojn kaj malverajn
akuzojn, kaj mi silentis; verŝajne mi ankaŭ plue silentos, ĉar
mi estas tro fiera kaj havas ankaŭ tro malmulte da libera tempo,
por defendi min kontraŭ diversaj elpensoj de personoj, kiuj
scias tre bone, ke ili diras malveron aŭ prezentas faktojn en
malĝusta lumo, kaj kiuj post unu refutita malĝustaĵo baldaŭ
elŝovus dek aliajn.
Nur pri unu akuzo mi decidis nun doni malgrandan klarigon,
ĉar mi konvinkiĝis, ke tiu akuzo trovis kredon eĉ ĉe personoj
bonintencaj. Mi volas paroli pri mia rilato al la firmo Hachette.
Oni penis kredigi, ke Esperanto nepre bezonas reformojn,
ke la esperantistoj tion komprenas, sed nur mi pro iaj personaj
motivoj kontraŭstaras. Kvankam eĉ nun ankoraŭ oni tion ofte
ripetas, la akuzantoj tamen scias tre bone, ke tio estas absoluta
mensogo. Ĉiuj komprenas, ke plenan perfektecon de Esperanto
neniu dezirus tiel forte kaj sincere, kiel mi, ĝia aŭtoro; ke se
troviĝis bonaj homoj, kiuj grandanime prenis sur sin la plibon-igon, mi povus esti nur tre danka al ili, kiel patro estus tre
danka, se bonaj homoj volus senpage perfektigi kaj feliĉigi lian
profunde amatan infanon, la revon de lia tuta vivo. Ĉiuj scias
tre bone (ĉar tion distrumpetis miaj akuzantoj mem), ke kelkajn
fojojn, kiam mi opiniis, ke venis la ĝusta tempo, por fari
revizion de Esperanto, mi mem elpaŝis kiel iniciatanto (kompreneble en formo lojala); sed kiam mi konvinkiĝis, ke tio
alportos al nia afero nur malbonon, mi retiris min malgraŭ
ke min, neriĉan kuraciston, oni penis allogi per tre granda
sumo da mono, kiu permesus al mi tute forĵeti mian profesion,
vivi tute oportune kaj feliĉe, kiu liberigus min de ĉiuj zorgoj
pri la morgaŭa tago kaj pri la estonta sorto de mia familio
kaj kiu permesus al mi fordoni min plene kaj ekskluzive al
miaj amataj idealoj*.
* Estas al mi tre malagrable tuŝi tiun historion, pri kiu mi nun
la unuan fojon parolas publike. La legantoj pardonu min, ĉar la
cirkonstancoj devigas min tion fari. La propono de la mono ne
250
aliaj gazetoj 1911. — N-ro 125
Ĝar sekve ne al ĉiu oni povas facile kredigi, ke mi kontraŭbatalas reformojn pro persona oportuneco, tial oni uzas
alian rimedon: apogante sin sur iam aperinta famo pri ia
mistera kontrakto kun Hachette, oni skribas en libroj, gazetaj
artikoloj kaj privataj leteroj, ke mi rifuzis reformojn tial, ke
mi „estas ligita kun la firmo Hachette“. Kun plej senhonta
konscienco oni rakontas, ke mi vendis Esperanton al Hachette,
ke Esperanto estas monopolo de tiu firmo, k.t.p… . Sinjoroj!
Se iu el vi iam volis lerni Esperanton, aŭ instrui Esperanton,
aŭ eldoni ian verkon en aŭ pri Esperanto, kaj mi aŭ la firmo
Hachette malpermesis al li tion, — li elpaŝu kaj akuzu min
publike! Vi scias tre bone, ke la rakontoj pri la venditeco
de Esperanto al Hachette estas malnobla mensogo; vi scias
tre bone, ke pri la lingvo Esperanto ĉiu el vi havas tute kaj
plene tiujn samajn rajtojn, kiujn havas mi aŭ la firmo Hachette;
vi konas tre bone la „misteran kontrakton“, ĉar mi neniam
faris el ĝi ian sekreton. Pri tiu kontrakto mi povus rakonti
al vi kelkajn interesajn aferojn, se mi volus imiti la agadon
de niaj kontraŭuloj kaj nigrigi personojn, nur pro tio, ke ili
apartenas ne al nia partio. Nun mi nur ripetos al vi tion,
kion ĉiuj scias, t.e. la tuta terura, mistera kaj krima kontrakto
konsistas sole kaj ekskluzive nur en tio, ke miajn personajn
librojn (ne gazetajn artikolojn aŭ ion similan, sed ekskluzive
nur librojn)mi promesis publikigi ĉiam per la firmo Hachette!
Jen estas mia tuta krimo! Eĉ se tiu kontrakto prezentus
por mi ian oportunaĵon, — kiu havas la rajton akuzi min pri
tiu afero, kiu estas ja mia afero pure persona kaj nenion tuŝas
Esperanton nek la esperantistojn? Sed miaj akuzantoj scias
estis ia malnoblaĵo de la flanko de la proponintoj, ĉar ili havis la
plej bonan intencon; mia rifuzo ne estis ia heroaĵo de mia flanko, ĉar
agi alie mi ne povis. Tial mi al neniu parolis pri tiu afero, kaj la
unuan fojon mi rakontis pri ĝi private kaj nur unu jaron post la fakto,
kiam oni faris al mi riproĉon, ke mi estas konservativa „pro financaj
motivoj*.
* La rakontoj pri tio, ke mia kontrakto malpermesas al mi, publikigi artikolojn en aliaj gazetoj krom la „Revuo“, estas simple fanta-ziaĵo. Mi promesis al la direktoro de la „Revuo“ (libere, sen ia
kontrakto), ke mi en ĉiu numero de lia organo publikigos parton de
miaj tradukoj; sed mi neniam promesis al li (kaj tion li ankaŭ neniam
diras) publikigi artikolojn nur en lia organo. Kiu el vi povas kun
pura konscienco akuzi min pro tio, aŭ kiu el vi iom suferas de tio,
ke en la tre malmultaj horoj, kiujn mi devus uzi por ripozo aŭ por
mia familio, mi faras tradukojn por la „Revuo“, kiu pagas al mi por
tiuj tradukoj kaj per tio donas al mi la eblon, plibonigi la vivon de
mia familio kaj venadi ĉiujare al la kongresoj?
II. B. Gazetartikoloj el
tre bone, ke la kontrakto (kiu ligas nur min, sed neniom ligas
la firmon) tute ne estas ia oportunaĵo por mi, ke longe mi ne
volis ĝin subskribi, ke se mi fine ĝin subskribis, .mi faris tion
ne pro mia profito, sed nur por fari servon al Esperanto, kiu
tiam tre bezonis la apogon de ia solida firmo. Sekve se ekzistas
en la mondo iu, kiu havus la rajton plendi pri tiu kontrakto,
tio estas nur mi, mi sola. Sed mi ne plendas, ĉar mi scias
tre bone, kiajn grandajn servojn la firmo alportis al nia afero.
Oni diras, ke Hachette pagis al mi por mia kontrakto ian
grandan sumon da mono; oni diras, ke mi ricevas procenton
de ĉiuj eldonoj de Hachette, ke mi sekve havas intereson zorgi
pri la profitoj de la firmo k.t.p. Ĉio ĉi tio estas malnobla
mensogo. Kiel al ĉiu alia aŭtoro, tiel ankaŭ al mi Hachette
pagas nur por miaj personaj verkoj; sed neniam mi prenis
de Hachette ian apartan pagon, ian donacon aŭ salajron; de
la libroj eldonataj de Hachette, se ili ne estas verkitaj de mi mem
aŭ kun mia kunlaborado kaj ne portas malkaŝe mian propran
nomon, mi neniam ricevas eĉ unu centimon. Eĉ kiam por
miaj propraj verkoj (presataj en la „Revuo“) Hachette en la
komenco difinis al mi tro grandan pagon, kiun la enspezoj
de la „Revuo“ ne povis kovri, mi baldaŭ poste per mia
propra volo tion rifuzis (simple pro tio, ke mi ne volas esti
ies morala ŝuldanto) kaj mi postulis, ke Hachette prenu al si
la rajton, eldoni tiujn verkojn senpage en formo de libroj en
tia nombro da ekzempleroj, ke ĉiuj elspezoj kovriĝu.
Kion do suferas la esperanta afero de mia fama, pure
persona, kontrakto? Per kio ĝi povas influi la iradon de la
esperanta afero? Se mi volus akcepti reformojn, fari tian aŭ
alian agon, skribi tian aŭ alian artikolon, — per kio Hachette
povus min malhelpi aŭ influi? Se mi dezirus publikigi ian libron,
kiu ne estus oportuna por Hachette, la firmo havus nur la
rajton ne eldoni ĝin, nenion pli; sed ĉiuj scias, ke tiam mi
ja tre facile trovus alian firmon, kiu eldonus mian libron kun
granda plezuro.
Miaj kontraŭuloj scias tre bone, ke se mi volus aliĝi al la
reformistoj, ne sole neniu kaj nenio povus min malhelpi, sed