mia situacio tiam estus multe pli bona ol nun. Se ili, cion
sciante, tamen rakontas al la mondo, ke mia sintenado en la
reforma afero estas kaŭzita de mia „ligiteco kun la firmo
Hachette” — ilin juĝu ilia propra konscienco.
aliaj gazetoj 1911. — N-roj 125—126
N-ro 126.
Propono pri la Organizo de niaj Kongresoj
Wiister: Org
„Oficiala Gazeto u III. 1910/11, n-ro 8, paĝ.281—282.
„Lingvo Internacia u XVI. 1911, n-ro 3, paĝ. 126 — 128.
„Dana Esperantisto u IV. 1911, n-ro 4, paĝ.32—33.
„The British Esperantist u VII. paĝ. 69.
Internacia esperantista kongreso estas antaŭ ĉio festo de
la esperantismo kaj propaganda manifestado. Sed krom tio
ĝi havas (aŭ almenaŭ devus havi) ankoraŭ alian tre gravan
rolon: diskuti kaj decidi pri ĉiuj demandoj, kiuj koncernas nian
tutan aferon kaj ne povas esti solvataj de apartaj personoj,
societoj aŭ institucioj esperantistaj.
Ĉiu esperantisto estas homo libera, kaj neniu havas la
devon partopreni en ia komuna esperantista entrepreno; sed
la plimulto de la esperantistoj havas la deziron tion fari,
ĉar ili konscias tre bone, ke Esperanto prosperas nur tiam,
kiam ni laboros kune; tial apartaj personoj kuniĝas en grupojn
kaj societojn, kaj la grupoj kaj societoj devas interkomunikiĝi,
por pripargli kaj aranĝi entreprenojn komunajn. Tiel longe,
kiel ni tion ne havos, ni ĉiam estos tute senfortaj, ĉar ĉiufoje,
kiam aperos la neceso fari ian laboron komunan, troviĝos
neniaj plenumantoj; ĉiu aparta persono aŭ societo diros: „mi
estas tro malforta aŭ ne sufiĉe aŭtoritata”, aŭ: „mi ne volas
labori sola por la tuta esperantistaro, ĉar eble oni povus
rekompenci min nur per atakado aŭ nekompreno de miaj bonaj
intencoj“. Se ni ne volas esti tute senfortaj, la esperantistaj
grupoj kaj societoj devas en orda maniero, per rajtigitaj delegitoj,
periode priparoli kaj aranĝi ĉiujn necesajn komunajn entreprenojn. La plej bonan rimedon por tio prezentas niaj internaciaj kongresoj.
Ĉar ĉiu esperantisto estas homo libera, neniu havas ankaŭ
la devon alkonformigi sin al la volo kaj opinio de ĉiuj aliaj
esperantistoj (se li nur ne ŝanĝas la lingvon laŭ sia bontrovo
kaj ne perdas per tio la rajton sin nomi esperantisto); sed la
plimulto de la esperantistoj havas la deziron alkonformigi
sin al la volo kaj opinio de ĉiuj aliaj, ĉar ili konscias tre bone,
ke nia afero postulas antaŭ ĉio plenan unuecon, kaj Esperanto
progresos nur tiam, kiam siajn proprajn kapricojn, dezirojn aŭ
opiniojn ĉiu esperantisto submetos al la deziro kaj opinio de
la plimulto. Tial estas necese, ke pri ĉiu aperanta demando
ni havu la eblon scii la veran opinion de la plimulto. Tiel
longe, kiel ni tion ne havos, al ni ĉiam minacos anarĥio, ĉiam
253
II. B. Gazetartikoloj el
troviĝos personoj, kiuj diros, ke nur ilia opinio estas la opinio
de la plimulto, kaj ke ĉia alia opinio estas nur rnaljusta altrudo
aŭ provo de regado. Se ni deziras, ke la esperantistoj laboru
en plena unueco, ni devas, de tempo al tempo, en orda maniero,
ankaŭ per rajtigitaj delegitoj, esplori kaj publike klarigi pri
diversaj aperantaj demandoj la deziron kaj opinion de la
plimulto, kaj por tio ankaŭ la plej bonan rimedon prezentas
niaj internaciaj kongresoj.
Bedaŭrinde ĝis nun niaj kongresoj ne povis plenumi sian
agadan rolon, ĉar ili ne estis organizitaj kaj ne havis la eblon
aranĝi aŭtoritatan voĉdonadon. Ni povis decidi nur pri demandoj
plej malgravaj, kiujn oni povis solvi per aklamo; pri ĉio pli
grava, pri kio la opinioj ne estis egalaj, ni nenion povis decidi,
ĉar niaj decidoj, faritaj ne de orde elektitaj delegitoj, havus
nenian valoron en la okuloj de la esperantistoj.
Por meti finon al tiu stato kaj doni al niaj kongresoj la
eblon labori kun klaraj rezultatoj, mi proponas, ke oni enportu
la malsupre donitan aldonon en la regularon de niaj kongresoj.
Ĉar ni ne havas ankoraŭ ian aŭtoritatan institucion, kiu
povus pli rajte decidi pri mia propono, tial mi prezentas mian
proponon al la Konstanta Komitato de la Kongresoj. Se ĝi
aprobas mian proponon, tiam mi petas, ke ĝi publikigu sian
decidon kiel eble plej baldaŭ en la Oficiala Gazeto, por ke
al la Antverpena Kongreso ĉiuj esperantistoj povu jam prepariĝi laŭ la nova ordo.
Aldono al la Regularo de la Universalaj Kongresoj de Esperanto 1
1 .
Ĉiu decido de Internacia Esperantista Kongreso estas deviga
nur por la komunaj esperantistaj institucioj oficialaj, tio estas
por tiuj, kiuj estas kreitaj kaj subtenataj de la tuta esperantistaro. Por la esperantistoj privataj ĝi havas valoron nur
moralan, montrante al ili la deziron aŭ opinion de la plimulto.
2 .
Partopreni en la Kongreso kaj en ĝiaj diskutoj havas la
rajton ĉiu, kiu pagis la kotizon kaj submetiĝas al la Kongresa
Regularo; sed rajton de voĉdonado havas nur la regule elektitaj
delegitoj de esperantistaj grupoj aŭ societoj.
1 Ĉi tiun proponon d-ro Zamenhof poste mem citas kiel proponon
„Pri Rajtigitaj Delegitoj “.
254
aliaj gazetoj 1911. — N-roj 126—127
3.
Kiel delegito estas rigardata ĉiu persono, kiu prezentas al
la Kongresa Komitato rajtigan leteron, kiun, en la nomo de
la grupo aŭ societo, subskribis ĝia prezidanto kaj ne malpli
ol 25 membroj.
4.
Grandaj grupoj aŭ societoj povas elekti po unu delegito
por ĉiuj 25 membroj, malgrandaj grupoj aŭ izolitaj esperantistoj povas, por elekto de delegito, kuniĝi kun aliaj grupoj.
Sed neniu havas la rajton, doni sian subskribon pli ol por
unu elekto.
5.
Ĉiu grupo povas elekti siajn delegitojn aŭ inter siaj propraj
membroj, aŭ inter aliaj esperantistoj, kiuj partoprenos en la
Kongreso. Ĉiu delegito havas tiom da voĉoj, kiomfoje po
25 anoj havas la grupoj aŭ societoj, kiujn li reprezentas.
6 .
La tagordon de la Kongreso fiksas la Prezidanto de la
Konstanta Kongresa Komitato post interkonsiliĝo kun la aliaj
anoj de tiu Komitato, kaj li publikigas ĝin du monatojn antaŭ
la Kongreso en la Oficiala Gazeto, por ke ĉiuj societoj
kaj grupoj havu la eblon esprimi al siaj delegitoj sian opinion
pri la diskutotaj demandoj.
Se ia propono ne estas akceptita en la tagordon, ĝia aŭtoro
havas la rajton, disdoni ĝin dum la Kongreso al la delegitoj
de la Kongreso, kaj se ne malpli ol 20 delegitoj subskribas
ĝin kiel diskutindan, la Kongresa Komitato devas enporti ĝin
en la tagordon.
7.
Ĉiu tiu projekto estas nur provizora. En la Antverpena
Kongreso la rajtigitaj delegitoj diskutos kaj voĉdonos pri ĉiu
paragrafo aparte kaj faros en la projekto ĉiujn ŝanĝojn, kiuj
montriĝos utilaj.
N-ro 127. Pri Plena Vortarego
„Lingvaj Respondoj“ (Plena Kolekto), paĝ. 33—35.
Efektive, ni ekstreme bezonas plenan vortaregon, kiu enhavus
ne sole ĉiujn vortojn de la ordinara vivo, sed ankaŭ ĉiujn
vortojn teknikajn de ĉiuj sciencoj, artoj kaj metioj, ĉiujn nomojn
geografiajn, historiajn, personajn k.t.p.; nia Lingva Komitato
farus al ni tre grandan servon, se ĝi per komuna laboro de
255
II. B. Gazetartikoloj el
ĉiuj siaj membroj pretigus tian vortaregon. Sed eldoni tian
vortaregon kun karaktero oficiale fiksita, la Lingva Komitato nun ne povas kaj longe ankoraŭ ne povos, ĉar tia laboro