estas ne sole tre malfacila kaj la kompetenta esploro kaj fikso
de ĉiuj el la senlima multego da vortoj postulas multege da
tempo kaj fortoj, sed tia laboro estus eĉ rekte malutila. Se
tian grandampleksan fiksitan vortaregon, kiun povas krei nur
tre longa kaj ĉiuflanka uzado kaj elprovado, ni volus pretigi
teorie kaj „en rapideco w , ni tre danĝere enkatenigus nian
lingvon, ni malpermesus al ĝi libere kaj sane disvolviĝi;
ni perforte altrudus al la lingvo multajn formojn, kiuj al tiu
aŭ alia kunlaboranto de la vortaro pro nesufiĉa elprovo en la
unua momento ŝajnis bonaj, sed kiuj poste en praktika uzado
povus montriĝi tute malbonaj. Tia konsidero estis interalie
ankaŭ la kaŭzo, pro kiu mi, publikigonte mian unuan libron
pri Esperanto, decidis forjeti la tro grandan vortaron kaj tro
abundan afiksaron, kiujn mi estis pretiginta teorie, kaj mi
decidis publikigi vortareton nur tre malgrandan kaj nur plej
necesan por la ordinara vivo, lasante ĉion alian al libera,
iom-post-ioma ellaboriĝado. Sed se la Lingva Komitato ne
povas doni al ni jam nun plenan vortaregon oficiale fiksitan,
ĝi povas tamen fari ion alian (kaj parton de tio ĝi jam faris
kaj faras): dividinte la grandegan laboron inter ĉiuj komitatanoj
(el kiuj ĉiu nepre devas ion fari) kaj inter aliaj helpantoj, ĝi
povas krei en ne tro longa tempo plenan vortaregon provizoran. Kiam tiu vortarego estos preta, ĝi servos kiel neoficiala
kaj nedeviga konsilanto por ĉiuj, kiuj bezonas uzi tiun aŭ
alian vorton aŭ nomon, sed ne povas aŭ ne volas mem ĝin
elekti kaj ne havas la eblon serĉi en nia tuta literaturo, ĉu
kaj kiamaniere iu jam uzis tiun vorton. Tiu „rapidece“ pretigita
vortarego tute ne estus deviga: ĉiu, kiu trovus, ke tiu aŭ alia
vorto estas malbona, havus plenan rajton uzi alian vorton;
kaj poste la Lingva Komitato povus periode publikigadi listojn
da vortoj, pri kiuj ĝi estos konstatinta, ke la vivo kaj kom-petentula uzado fiksis por ili alian formon, ol kiun ili ĝis nun
havis en la provizora vortarego; sed ĉiuj vortoj, kiuj oficiale
ne estos anstataŭigitaj, restos uzeblaj. Tiamaniere la Provizora
Vortarego kun ĝiaj estontaj periodaj Aldonoj restos ĉiam plej
grava konsilanto por ĉiuj verkantoj, kaj el la vortarego provizora
iom post iom elkreskos la estonta vortarego oficiale fiksita. —
Mia ideo estas kompreneble nur teoria: ĉu ĝi estas efektiviginda
kaj efektivigebla, — pri tio povas juĝi nur la estraro de la
Lingva Komitato, kiu sola havas aŭtoritaton kaj sperton pri
tiu demando; tamen mian respondon pri la vortarego rni donas
256
aliaj gazetoj 1911, 1915, 1917. — N-roj 127—129
publike por tio, ke niaj samideanoj havu okazon pripensi la
aferon kaj eble esprimi ian utilan opinion, aŭ proponi sian
helpon al la Komitato, se tiu lasta ĝin bezonus.
Respondo 58. Oficiala Gazeto IV. 1911, paĝ. 223 .
1915
N-ro 128. (Anonco pri Vendo de Aŭtoraj Rajtoj)
VVuster: Aut
„The British Esperantist“ XI. 1915, paĝ. 165.
(La gazeto ripetis ĉi tiun anoncon, senditan de d-ro Zamenhof la
15-an de Julio, en la Novembra numero XI. 1915, paĝ.201.)
Pro kelkaj cirkonstancoj (kiuj havas karakteron pure personan kaj neniom koncernas la sorton de nia lingvo) mi deziras
vendi por ĉiam la aŭtorajn rajtojn pri ĉiuj miaj verkoj (kompreneble nur en tiu grado, en kiu ili estas mia propraĵo). Kiu
deziras aĉeti, volu sin turni al mi.
Julio 15. 1915. L. L. Zamenhof,
Varsovio, str. Krolewska, No 41
(Komunikaĵojn oni povas adresi al B.E.A., kiu transsendos
ilin tuj kiam eble.)
1917
N-ro 129. Mi serĉas Eldoniston!
„The British Esperantist“ XIII. 1917, paĝ.4.
Mi deziras komenci sisteman tradukadon de diversaj plej
famaj verkoj el la tutmonda literaturo. Sed bedaŭrinde mia
financa situacio ne permesas al mi entrepreni tian laboron
proprarimede: tial mi serĉas ian bonhavan eldoniston, kiu volus preni sur sin tiun entreprenon. Kiu havas la intencon,
preni sur sin tiun aferon, volu min sciigi, en kia formo kaj
sub kiaj kondiĉoj li deziras tion fari.
17 Dietterle, Zamenhof.
257
III. TRAKTAĴOJ
La surskribo „7raktaĵoj“ por la IH-a parto valoras precize
ja nur por la du unuaj verkoj de la parto. Laŭ sia enhavo
ili ne estas esperantaj gazetartikoloj en la senco de la Il-a
parto (kvankam la dua pri Volapŭk aperis en v La Esperantisto“). Zamenhof skribis la duan por ĝenerale defendi la mond-helplingvan ideon kaj la unuan,por speciale kritiki Volapŭkon.
La aliaj numeroj de la IH-a parto ankaŭ ne estas gazetartikoloj pri Esperanto. Ili kompreneble pro sia tuta tendenco
aludas Esperanton, sed laŭ sia ĉefa enhavo ili pritraktas la
politikan kaj religian v kredon“ de Zamenhof. Li mem ĉiam
deziris, ke oni laŭ ĝi ne taksu kaj propogandu Esperanton.
Se li mem povus eldoni hodiaŭ sian originalan verkaron, li
certe mem donus al ili apartigitan lokon. Ili estas kvazaŭ
flugfolioj kaj flugbroŝuretoj. Mi supozas, ke ne ekzistas aliaj
tiaj Zamenhofaĵoj.
Pro tia situacio mi envicigis ĉi tiujn Zamenhofaĵojn en la
parton III, kies preciza titolo devus esti v Traktaĵoj kaj
kelkaj aliaĵoj“.
*
1889—1890
N-ro 1. Esperanto kaj Volapŭk
Traktaĵo nefinita el v La Esperantisto“ 1889/90. (1889, paĝ. 2—6;
paĝ. 9 — 12. — 1890, paĝ. 24 — 27; paĝ. 37 — 38.) La artikolo estas
skribita en germana lingvo kaj en Esperanto.
1889, paĝ. 2—6. — En la profunda antikveco, rakontas la
biblia legendo, la homoj volis konstrui turon altan ĝis la ĉielo.
Ekkolerinte pro tiu ĉi fiera entrepreno de la homoj, Dio miksis
ilian lingvon, kaj la homoj ĉesis kompreni unu la alian. Tio
ĉi estis unu el la plej grandaj malfeliĉoj de la homaro. Multe
la homoj devis kaj devas suferi pro tiu ĉi mikso de la lingvoj,
kaj tre ofte en siaj sonĝoj ili transportadis sin al tiu legenda,
paradiza antaŭbabilona tempo, kiu perdiĝis por ili ŝajne je eterne.
Prezentante la pentrojn de ia feliĉa tre malproksima tempo
estonta, la profetoj kaj poetoj promesas al ni, ke estos iam
unu popolo sur la tuta tero kaj ĉiuj homoj parolados unu lingvon. Ĉu tiu dolĉa ora tempo estas frukto de fantazio neniam
efektivigebla? Longan tempon neniu en la mondo respondis
258
Esperanto kaj Volapŭk. 1889—1890. — N-ro 1
tiun ĉi demandon alie oclass="underline" „Jes, lingvo tutmonda estas dolĉa
utopio, kiu neniam povas efektiviĝi!“ Kaj en nia tempo ankoraŭ
la plej granda parto de tiel nomataj „prudentaj“ homoj, kiuj
ne amas pripensi ian novan demandon kaj por kiuj ĉia nova
celado estas absurda, — kun jupitera graveco respondas al
vi: „Lingvo tutmonda estas sensencaĵo, kaj tiuj, kiuj sin okupas
je ĝi, estas idiotoj!“ Kaj se tiuj ĉi „prudentaj“ homoj havas
ankoraŭ ian influon sur la amasoj, tiam tiuj ĉi amasoj blinde
ripetadas iliajn vortojn kaj eĉ ne prenas sur sin la laboron
rigardi, kio estas „lingvo tutmonda“, ne donas al si eĉ por
unu minuto la demandon: kial oni nomas tiujn homojn utopiistoj? eble tiuj utopiistoj estas pravaj?
Sed la ideo de lingvo tutmonda estis tro altiranta, por ke
la homoj tute rifuziĝus je ĝi. Trovis sin homoj, kiuj laboris
super tiu ĉi afero, oferis al ĝi multajn jarojn, faris diversajn
provojn de praktika efektivigado de tiu ĉi ideo, aŭ prilaboradis