la demandon teorie. Danke la senlacan kaj sentiman laboron
de tiuj ĉi personoj, la demando pri la lingvo tutmonda iom
post iom komencis ricevadi tute alian vidon. Iom post iom
oni venis al la konvinko, ke lingvo tutmonda tute ne estas
absolute ne ebla. La homoj komencis kredi, ke la efektiviĝo ne
estas jam tre malproksima. (Ni parolas, kompreneble, nur pri
tiuj personoj, kiuj kun intereso observadis la disvolvon de la ideo;
ĉar por tiu grandega plimulto de la homoj, kiuj estas surdaj kaj
blindaj por ĉia nova movo — por ili nia demando staras nun
ankoraŭ sur tiu sama ŝtupo, sur kiu ĝi staris antaŭ mil jaroj.
Per malsaĝa kaj nepripensita ridegado ili penas malhelpi la
progresadon de la afero. Sed kiam la afero tute atingos la celon,
— tiam tiuj ĉi sinjoroj skribados pri ĝi instruitajn traktatojn.)
Ce tia staro de la demando al la publiko antaŭ 10 jaroj
estis proponita arta lingvo sub la nomo „Volapŭk“. La mondo
estis jam sufiĉe preparita por lingvo tutmonda kaj atendis senpacience, ke post ĉiuj teoriaj projektoj kaj provoj oni prezentu
al ĝi fine ion pretan; kaj kiam sinjoro Schleyer diris: „jen vi
havas pretan lingvon tutmondan, venu kaj laboru!“ — tiam
amasoj da idealistoj sin ĵetis al tiu ĉi voko blinde kaj tute ne
demandante sin, kion oni donis al ili sub la nomo de lingvo
tutmonda, ĉu ĝi estas efektive lingvo faciliganta la interkomunikiĝon 1 internacian kaj ĉu ĝi povas efektive iam fariĝi lingvo tutmonda, aŭ ĝi estas nur uzurpatoro, kiu tute sen rajto kaj fondo
alprenis nomon ne apartenantan al ĝi. Ripetiĝis tio, kio ofte
ripetiĝas en la historio kaj en la vivo: kiam ni longe kaj sen-1 teksto: interkomuniĝo; komp. la notojn 1 al paĝ . 144 kaj 161.
III. Traktaĵoj
pacience atendas iun nekonatan bonfaranton, tiam, se venos
al ni la unua sin trovinta persono kaj anstataŭ ĉia legitimado
li nur diros al ni, ke li estas tiu sama persono, kiun ni atendas, — ni blinde nin ĵetas al lia kolo!
Danke la tre favoran staton de la animoj, danke la tre
laŭdindan kaj mirindan energion de la aŭtoro de Volapŭk kaj
de kelkaj ĝiaj amikoj, kaj ankoraŭ pli danke la tre lerte uzatan
reklamon, Volapŭk trovis multajn amikojn, kiuj trovinte unu
fojon ian vojon, kiu promesas konduki ilin al nia celo, ekiris
sur tiu vojo, tute ne demandante sin en la minutoj de flameco,
ĉu ili efektive elektis la bonan vojon aŭ dekliniĝis flanken.
Volapŭk ne estas la sola provo por krei lingvon tutmondan. Estis multaj provoj antaŭ Volapŭk kaj post ĝi. Sed ili
ĉiuj, donante nenion pretan, pripensitan kaj elprovitan, prezentis
nur neklarajn projektojn kaj perdiĝis tuj post la naskiĝo, ne
povinte ricevi eĉ unu adepton. Aparte malbona estis la sorto
de tiuj sistemoj, kiuj naskiĝis post Volapŭk. Ĉar ĉiuj idealistoj,
kiujn altiradis la ideo mem, jam estis volapŭkigitaj kaj tial ne
sole ne subtenis la novajn sistemojn, sed kontraŭe, en la interesoj de unu lingvo por la tuta homaro ili penadis dispremi ĉian novan sistemon; kaj ĉiuj tiel nomataj homoj „praktikaj“, kiuj trovis malutile labori por Volapŭk, ne volis ankaŭ labori
por la novaj sistemoj, ĉar ankaŭ en tiuj ĉi sistemoj ili trovis
nenian utilon. „Volapŭk“, diras multaj, „ebenigis la vojon
por novaj sistemoj kaj faciligis al ili la batalon!” Sed vi vidas, sinjoroj, ke ĝi estas tute ne tieclass="underline" Volapŭk ne faciligis,
sed forte malfaciligis tiun ĉi batalon; ĉar la novaj provoj,
veninte en la mondon, renkontis danke la Volapŭkon — jam
neniun amikon, sed multajn pretajn malamikojn. Kie Volapŭk
en sia tempo renkontis malamikojn, tie ankaŭ la novaj sistemoj
renkontis tiujn samajn malamikojn, ankoraŭ pli obstinajn, ĉar
la „naskiĝado de ĉiam novaj lingvoj tutmondaj“ aldonis ankoraŭ
pli da nutro al ilia ridado; kaj kie Volapŭk renkontis amikojn,
tie la novaj sistemoj jam rekte renkontis malamikojn ne pasivajn,
sed penantajn rekte ilin detrui. Kie do ili povis trovi amikojn?
Preskaŭ nenie! Jen estas la kaŭzo kial ĉiuj novaj provoj, el
kiuj ĉiu englutis kredeble ne malmulte da tempo, laboro kaj
oferoj materialaj, mortis preskaŭ tuj post la naskiĝo.
Tiaj estis la malfavoraj cirkonstancoj, inter kiuj devis sin
prezenti al la publiko la lingvo Esperanto. Montrante la
suprediritajn kondiĉojn, la amikoj de la aŭtoro per ĉiuj fortoj
penis deteni lin de la publikado de sia sistemo, kaj kiam li
poste tamen donis ĝin en la presejojn, ili rigardis lin kiel
homon perditan. Eldonistoj neniel volis preni sur sin la eldon-260
Esperanto kaj Volapŭk. 1889—1890. — N-ro 1
adon de mia verko: „jam ekzistas ja Volapuk” oni diris al mi
ĉie. Sed kiam la lingvo Esperanto sin montris publike, la
afero aliformiĝis. Malgraŭ ke la tuta kampo ŝajne estis jam
okupita kaj ne restis jam kie ricevi partizanojn, la lingvo Esperanto baldaŭ ricevis multegon da amikoj, de kiuj la nombro
konstante kaj senhalte kreskas. Tiuj ĉi amikoj venas de la
ambaŭ flankoj, de kiuj oni ŝajne neniun povis atendi: multaj
el la indiferentuloj, kiuj pri la Volapŭk nenion volis scii kaj
ŝajne estis perditaj je eterne por la lingvo tutmonda, — fariĝis varmegaj amikoj de la lingvo Esperanto, ĉar ili vidis, ke
ĝi estas lingvo efektive praktika, alportanta senkondiĉan utilon
kaj havanta estontecon; multaj volapukistoj, vidante la grandegan
diferencon inter la lingvo Esperanto kaj la reklamata Volapŭk,
jam multe laboris por ĝi kaj tial en la komenco estis pretaj,
per ĉiuj fortoj dispremi la novan lingvon (tiel, ekzemple, ankaŭ la redaktoro de tiu ĉi gazeto estas estinta prezidanto de
klubo volapŭka); multaj aliaj influaj volapŭkistoj, kiuj estas
ankoraŭ tro kunligitaj kun la Volapŭk kaj ne havas ankoraŭ
la kuraĝon transiri sur nian flankon publike, konfesis al mi,
ke ili vidas en Esperanto la solan kaj la plej bonan vojon por
atingi nian celon, kaj ili korespondas tre bone en tiu ĉi lingvo.
Sed granda parto de la volapŭkistoj ĝis nun ankoraŭ vidas
en la lingvo Esperanto malamikon, kontraŭ kiu oni devas batali
per ĉiuj fortoj. Preskaŭ ĉiuj ĉi sinjoroj ĝis nun havas ankoraŭ
nenian ideon pri la lingvo Esperanto kaj pri ĝiaj celoj, ĉar en
fanatika obstineco ili ĝis nun ne volis ankoraŭ eĉ tralegi mian
malgrandan libron. (Multaj volapŭkistoj, kiuj nun fariĝis varmegaj amikoj de la lingvo Esperanto, konfesis al mi, ke eĉ havante
mian libron, ili longan tempon ne volis ĝin eĉ legi, estante
konvinkitaj, ke ĉia nova sistemo estas absolute malutila! Tio
ĉi rememorigas la tempojn de la inkvizicio, kiam por ĉiu bona
kristano estis mortinda peko eĉ preni en la manon iun verkon,
kiu enhavis en si la plej malgrandan freŝan bloveton.) Se mi
volus tie ĉi paroli kun tiaj personoj, miaj vortoj, kompreneble,
estus perditaj, ĉar tiuj ĉi homoj kun sankta teruro fermus al
si la orelojn. Sed estas inter la volapŭkistoj ankaŭ tiaj personoj, kiuj ne fermis la okulojn por la nova movo; la lingvo
Esperanto estas al ili konata, sed tamen ili volas resti fidelaj
al la Volapŭk ĝis la fino. Ili estas konvinkitaj, ke la enkonduko de nova sistemo, kiel ajn bona ĝi estus, metus en danĝeron la tutan estontecon de nia ideo, kaj kun doloro en la
koro ili rigardas ĉiun paŝon antaŭen de la lingvo Esperanto.
Havante tute malveran ideon pri la kaŭzoj, karakteroj kaj celoj
de mia laborado, ili vidas en mi ian revoluciiston, ian Katilina’n,
261
III. Traktaĵoj
kiu pro persona gloramo aŭ oportuno volas fari renversojn kaj
meti en danĝeron la sanktan aferon. Sentante la tutan gravecon