de unuanimeco en tia afero kiel lingvo tutmonda, kaj vidante
en mi, per malvera komprenado de mia laborado, reformatoron
kaj rompanton de la unuanimeco, ili penas per ĉiuj fortoj de
sia honesta kaj al la afero aldonita animo deteni la volapŭkistojn
de transiro al Esperanto. „Concordia parvae res crescunt, discordia maximae dilabuntur” 1 ripetadas ili sur ĉiu paŝo. Ne
komprenante, kial sur nian flankon transiras nun multaj el tiuj
volapŭkistoj, kiuj antaŭ nelonge ankoraŭ mem fanatike staris
kiel muro kontraŭ ĉia nova sistemo, — ili kun teruro vidas
en tiu ĉi „nekonstanteco“ la finon de nia afero! Penante per
ĉiuj fortoj deteni siajn amikojn de „forkuro“, ili en la sama
tempo penis labori rekte super mi persone, petante min en la
interesoj de nia afero forĵeti mian laboron kaj aliĝi al Volapŭk. „Post vi“, ili diris, „iros via tuta partizanaro, tiam ekregos plena unuanimeco, kaj nia afero rapide venos al la celo.“
Kun plezuro kaj kun estimo, kiun oni sentas por ĉiu profunde
kredanta animo, mi konservas ankoraŭ la leteron de unu nobla
sinjorino, kiu, konfesante la superecon de Esperanto antaŭ
Volapŭk, penis per ĉiuj fortoj konvinki min rifuziĝi je la disiĝo
kaj pro la pli bona ne meti en danĝeron la bonan. Mi vidis
el tiu ĉi letero, ke tiu sinjorino estus feliĉa, se ŝiaj vortoj
min konvinkus kaj se per tia maniero estus enkondukita plena
unuanimeco en nian aferon. Jes … sed mi mem estus ankoraŭ multe pli feliĉa, se mi havus la plej malgrandan eblon
fari tion, kion petas de mi tiuj ĉi volapŭkistoj!
Sinjoroj! Vane vi vidas en mi gloraman reformatoron, kiu
volas detrui la bonan, ĉar li povas doni ion pli bonan. Por
neniu el vi la ideo de lingvo tutmonda estas kaj povas esti
tiel kara, kiel por mi. Mi kunkreskiĝis kun ĝi, mi kunligis
kun ĝi mian tutan vivon, mi oferis al ĝi ĉion kion mi povis,
mi multe pro ĝi suferis kaj suferas, kaj nenio min detenus de
novaj oferoj, se mi scius, ke mi povas per ili servi al nia
sankta afero. Elmontru al mi, ke la vojo, sur kiun vi vin ĵetis
en la unua flama minuto, povas alkonduki nin al la celo, —
kaj mi la unua ĵetos mian laboron kaj aliĝos al vi. Se mi
povus kredi, ke Volapŭk havas eĉ la plej malgrandan eblon
fariĝi iam lingvo de la mondo, mi neniam elpaŝus kun nova
sistemo nur tial, ke ĝi estas en miaj okuloj pli bona; per
mia tuta animo mi aliĝus al la Volapŭk, malgraŭ ĝia arbitra
1 Latina proverbo: per konkordo kreskas malgrandaj aferoj, (sed) per
malkonkordo pereas (eĉ) la plej grandaj .
262
Esperanto kaj Volapŭk. 1889—1890. — N-ro 1
kaj malfacila vortaro, malgraŭ la sovaĝeco de ĝiaj sonoj. Ĉar
la eksperimentojn reformatorajn mi ĉiam tenis por danĝeraj
por nia afero, ĝis ĝi ne tute ankoraŭ fortiĝis, kaj unuanimeco
en nia afero estas laŭ mia opinio la unua kondiĉo, por ke la
afero povu progresadi. Jes, sinjoroj: concordia parvae res
crescunt, discordia maximae dilabuntur! Pli bone estas iri
laŭ vojo, kiu alkondukos nin al la celo pli rapide.
Unuanimeco estas afero tre laŭdinda, sed ĝi ne devas esti
blinda, ĉar tiam ĝi jam estas simple obstineco kaj donas
rezultatojn tute aliajn. La frazo pri „concordia u per si mem
estas tre bela kaj bona, sed la sola frazo ne kondukos al
bono; kaj se vi decidas iri unuanime sur ia vojo, rigardu antaŭ ĉio, ĉu tiu ĉi vojo ne dekondukas vin de via celo anstataŭ alkonduki al ĝi; ĉar ĉe unuanimeco sur tia vojo ne
„parvae res crescunt“, sed „maximae dilabuntur”.
Kiu iom interniĝis en la lingvon Esperanto, tiu povis
facile vidi, ke mia laboro ne estis elvokita de la „sukcesoj de
Volapŭk”, kiel pensas kelkaj volapŭkistoj. Kiam mi antaŭ
13 jaroj komencis mian laboron, tiam Volapŭk ankoraŭ ne estis
en la mondo. La laboro estis tre malfacila, kaj nur tiuj, kiuj
mem provis komenci similan laboron, komprenos, kiom da
pacienco kaj zorgoj ĝi postulis. Kiam la plej granda parto de
mia laboro estis jam finita, tiam sur la scenon venis Volapŭk.
Kaj en la unua minuto mi estis ĝoja, kiam mi ĝin aŭdis. „Vi
estas libera”, mi diris al mi mem: „via amata sonĝo efektiviĝis, vi povas nun komenci uzi la vivon!“ Sed kiam mi pli
proksime ekkonis la Volapŭk’on, mi baldaŭ vidis, ke ekster la
nomo sen ia fondo kaj ekster laŭdaj reklamoj ĝi nenion en
si enhavas, — kaj mi denove reiris al mia laboro. Kiam mia
laboro jam estis finita, pasis kelkaj jaroj, ĝis mi ricevis la eblon
eldoni mian verkon. En tiu tempo Volapŭk rapide faris progresojn,
kaj kiam mi eliris kun mia sistemo, mi tiel havis jam multajn
malamikojn en la multaj volapŭkistoj. Batalo antaŭstaris jam
tial tre malfacila, kaj mi kun la plej granda plezuro ĝin forĵetus,
se mi povus trovi en mia konscienco ian eĉ la plej malgrandan
pravigon por mia faro. Sed eĉ nun ankoraŭ, kiam la nombro
de la amikoj de mia afero komencis rapide kreski, dum la
Volapŭk komencas fali, — eĉ nun ankoraŭ, por la sankta
unuanimeco, mi kun granda plezuro forĵetus mian
laboron kaj aliĝus al la Volapŭk, se mi povus kredi,
ke Volapŭk, en ĝia nuna formo aŭ en formo plibonigita, havas eĉ la plej malgrandan eblon atingi la celon.
Sed ni rigardu, kio estas Volapŭk, kaj ĉu ĝi povas havi iajn
esperojn je la estonteco.
263
III. Traktajoj
(Daŭrigo.) 1889, paĝ. 9—12. — Kio estas Volapŭk? Ĝi
estas arta kaj arbitre elpensita lingvo, kiun neniu en la mondo
komprenas kaj per kiu vi kun neniu povas komunikiĝi. Ĝi
estas nomita lingvo tutmonda nur pro tio, ke se la tuta mondo
ĝin ellernos, tiam ĉiuj ĝin komprenos! Nenian alian
econ tutmondan tiu ĉi lingvo havas, kaj sinjoro Schleyer eĉ
ne trovis necese peni doni al sia lingvo iajn ecojn, per kiuj
ĝi povus faciligi la komunikiĝojn internaciajn! w La tuta mondo
ellernu Volaptik’on a , diris sinjoro Schleyer, „kaj tiamĝi alportos
al la mondo grandegan utilon!” Kaj multaj obeis tiun ĉi vokon,
ne vidante, kiom da ridinda estas en ĝi! Kaj antaŭvidante,
kian grandegan utilon la Volaptik alportos al la mondo, se la
tuta mondo ĝin akceptos, la amikoj de sinjoro Schleyer jam
kun entuziasmo nomas lin la plej granda genio deThomaro!
Sinjoroj, ĉu vi efektive ne vidas, kiel ridinda ĝi estas? Ja
ĉia lingvo, eĉ la lingvo de Hotentotoj, alportos al la mondo
grandegan utilon, se la tuta mondo^ ĝin akceptos! Kial
do oni bezonis elpensi Volaptik’on? Ĉu malmulte da lingvoj
estas en la mondo? Ĉu efektive, sinjoroj volaptikistoj, vi
estas tiel naivaj aŭ tiel blindigitaj de entuziasmo, ke vi ne
vidas, ke la tuta malfacileco de la demando, super kiu la homaro
laboras jam tiel longe, estas en la trovado de tia lingvo, kiu per
si mem ebligus la komunikiĝojn internaciajn, kaj ne de tia lingvo,
kiu povus fariĝi tutmonda, se la tuta mondo ĝin akceptos?
Kion la Volaptik per si mem enhavas tutmondan kaj per
kio ĝi faciligas la komunikiĝojn internaciajn?
Mi vane serĉis en la tuta libro de sinjoro Schleyer kaj
mi nenion, absolute nenion trovis! Sed eble mi estas blinda,
eble vi, sinjoroj, estis pli feliĉaj kaj trovis en la Volaptik ian
tutmondecon, — tiam estu tiel amindaj kaj montru ĝin al mi!
Kion la volaptikistoj povas respondi al mi? Absolute
nenion, — ĉar Volaptik enhavas absolute nenion tutmondan,
kaj per ĝi oni povas kompreniĝi kun multe pli malgranda
nombro da homoj ol per la lingvo de kiu ajn popolo de Afriko.
Se Volaptik estas lingvo tutmonda, en tiu okazo lingvoj netut-mondaj tute ne ekzistas en la mondo, kaj ĉiuj lingvoj povas