esti dividataj nur en lingvoj tre tutmondaj, pli tutmondaj kaj
plej tutmondaj. Se oni donas al vi vinon malbonan, vi povos
pli malpli diri, en kio konsistas ĝia malboneco; sed se sub
la nomo de vino oni donos al vi senceremonie simplan akvon,
kiu ne havas kaj eĉ ne pensas havi eĉ la plej malgrandan
aludon de vino, tiam vi restos tute sen vortoj. En tia situacio
mi min trovis, kiam mi ekkonis la Volaptik’on; mi estis
preparita, ke mi trovas la tutmondecon de Volaptik malforta,
264
Esperanto kaj Volapŭk. 1889—1890. — N-ro 1
ne sufiĉa; sed kiam mi vidis, ke de tiu tutmondeco tute ne
ekzistas eĉ la plej malgranda signo kaj la tuta tutmondeco
konsistas nur en la nomo, kaj ke oni povas la unuan trovitan
ŝtonon nomi butero kaj proponi al la homoj ŝmiri ĝin sur
pano, — mi estis tiel frapita, ke se la ideo de lingvo tutmonda
ne estus por mi tiel kara, mi estus preta en la unua minuto
fariĝi volapŭkisto! La lingvo turka ne estas lingvo tutmonda,
ĉar, sciante la lingvon turkan, vi ne povas kompreniĝi kun
personoj kiuj tiun ĉi lingvon ne scias; nun mi fosis en la
tuta libro de sinjoro Schleyer por trovi, kiel mi povas per la
Volapŭk kompreniĝi kun personoj kiuj ne ellernis la Volaptik’on; mi nenion trovis, sed videble la Volapŭk tamen estas
lingvo tutmonda, ĉar jam la nomo mem ĝin ja montras!! Se
vi diros france „artiste“, multaj homoj en la mondo vin ne komprenos; sed diru nur „kanal a , tiam la tuta mondo tuj komprenos,
ke vi pensas pri artisto, — ne vere, sinjoroj volapŭkistoj?
ĉar vi ja esprimis vin en la „lingvo de la tuta mondo!“
Ĉiuj provoj pazilogiaj, proponitaj al la mondo en diversaj
tempoj, penis, kvankam ne feliĉe, doni al la mondo ion kion
donas neniu el la ekzistantaj lingvoj, — t. e. doni al ĉiu el
ni ian eblon kompreniĝi kun homoj, kiuj ne scias nian lingvon;
sed sinjoro Schleyer ne trovis necese doni eĉ kion ajn similan,
kaj anstataŭ ĉio ĉi li donis nur la sofismon: „jen vi havas
novan lingvon: se la tuta mondo ĝin akceptos, tiam ĝi alportos
al la mondo grandegan utilon“. Tiu sofismo en la komenco
estis ĉie akceptita kompreneble kun rido; sed kiam sinjoro
Schleyer ne perdis la energion kaj malgraŭ la rido 1 daŭrigadis
sian aferon, agitadis, eldonadis verkojn etc. kaj kiam la senlaca
reklamo trumpetis, ke amasegoj da homoj ellernis la Volapŭk’on,
ke ĝi faras grandegajn progresojn etc. etc. — tiam baldaŭ troviĝis
amaso da homoj, kiuj ricevis respekton por la „potenca Volapŭk“, kaj ili aliĝis al ĝi, magnetizitaj de la volo de Taŭtoro.
Se unu fojon homo ricevis kredon por ia afero, li komencas
serĉadi en tiu afero diversajn bonajn flankojn; kaj kiu serĉas,
tiu kompreneble trovas, tiom pli se li ne estas tre postulema
kaj anstataŭ kritike analizadi siajn trovojn li estas preta trompadi
sin mem, por nur pravigi sian kredon en siaj propraj okuloj.
Per tia maniero la partizanoj de la Volaptik komencis baldaŭ
trovadi en tiu ĉi lingvo multajn bonajn flankojn kaj ili ĉie
ilin eltrumpetas. Pri tiuj ĉi „bonaj flankoj“ de la Volapŭk mi
ne devus eĉ paroli, ĉar se la plej ĉefa eco de la afero ne
ekzistas, tiam la ecoj malpli gravaj havas por ni nenian signifon.
1 teksto: ridon.
265
III. Traktaĵoj
Tiel, ekzemple, se vi bezonas muzikiston, kaj sian servon
proponos al vi homo, kiu la muzikon tute ne komprenas sed
kiu por tiu ne drinkas, ne ŝtelas etc., vi kompreneble tuj lin
forpelos, ĉar de muzikisto vi postulas ke li sciu ludi,
kaj vi ne povas kontentiĝi je tio, ke li ne drinkas kaj ne
ŝtelas. Tiel de la Volapŭk, kiu sin nomas lingvo tutmonda,
ni atendas antaŭ ĉio, ke ĝi donu al ni ian eblon kompreniĝi
kun ĉiu bone edukita homo, kaj se tiun’ ĉi econ la Volapŭk
ne havas, tiam ĉiuj aliaj ĝiaj flankoj havas por ni nenian
signifon. Sed por ke la volapŭkistoj min ne kulpigu, ke mi
kaŝas la bonajn flankojn de ilia lingvo, mi analizos tie ĉi ĉiujn
bonajn ecojn de la Volapŭk, malgraŭ ke ili, kiel mi jam diris,
danke la mankon de la ĉefa eco, havas por ni nenian signifon.
Feliĉe tiuj bonaj flankoj en la Volapŭk estas tiel malmultaj,
ke mi ne bezonos multe turmenti per ili la leganton.
a) Ĉu la Volapŭk estas bonsona? Ne! Kiu legis nur
malgrandan pecon en Volapŭk, devas ekkrii: fi, kiaj sovaĝaj
sonoj! Se la lingvo Esperanto estus malbonsona, mi povus
pravigi min per tio, ke mi ne povis krei la vortojn tute laŭ
mia volo kaj arbitro, ke mi devis preni ilin laŭ certaj leĝoj,
ke ili estu rekoneblaj; ke mi devis ilin subigi al diversaj aliaj
gravaj reguloj kiuj faciligas la vortfaradon etc.; mi povus diri,
ke mi devis oferi la agrablan pro la utila. Sed sinjoro Schleyer,
kiun neniaj gravaj leĝoj ligis, kiu pri la komprenebleco de la
vortoj ne zorgis kaj kreis la vortojn kiel li volis, — li povis
almenaŭ tre facile krei lingvon tre agrablan kaj bonsonan!
Tamen komparu pecon skribitan en Volapŭk kun peco skribita
en Esperanto, kaj certe ne malfacile estos por vi diri, kio estas
pli bonsona.
b) Eble la Volapŭk estas facile elparolebla? Ĉar la sola
leĝo por sinjoro Schleyer estis lia propra volo kaj se ia litero
ne plaĉis al li, li ĝin kuraĝe eljetis (ekzemple la gravan literon r), — tial li povis tre facile elĵeti el sia lingvo ĉian literon
maloportunan. Tamen la tuta Volapŭk estas plena je la literoj
a, 6 , ii, kiujn la plej granda parto de Tmondo neniel povas
elparoli. Ankaŭ en la lingvo Esperanto ekzistas kelkaj sonoj,
kiuj por kelkaj popoloj estas maloportunaj; sed ili restis en
la lingvo ne pro la arbitro de la aŭtoro, sed por ebligi la
rekoneblecon de la vortoj kaj ne enkonduki malagrablan mono-tonecon; ankaŭ la sonoj estas tiaj, ke kutimiĝi je ili estas
facile por ĉiu popolo, kiu ilin ne havas en sia propra lingvo.
Tiel, ekzemple, multaj plendas la sonon ĵ; sed ne parolante
iam pri tio, ke ĉe grandega amaso da vortoj prenitaj el la
lingvo franca tiu ĉi sono estas necesa, ĝi efektive al neniu
266
Esperanto kaj Volapŭk. 1889—1890. — N-ro 1
povas prezenti ian malfacilecon. Popolo, kiu elparolas la sonojn
t kaj d, p kaj b, s kaj z, tre facile povas elparoli la sonon
ĵ, se ĝi havas la sonon ŝ; ĉar la sono ĵ estas farita el ŝ laŭ
tiu sama leĝo, laŭ kiu b estas farita el p, z el s etc. Kaj
ĉar preskaŭ ĉiuj civilizitaj popoloj havas la sonojn s, z kaj
ŝ, tial al neniu el ili estos malfacile elparoli la sonon ĵ, se ĝi
eĉ en ilia propra lingvo ne ekzistas. Tiel ekzemple en la nuna
rusa lingvo vi povas tre ofte renkonti la sonon f, kiun sen ia
eĉ la plej malgranda malfacileco sur ĉiu paŝo elparolas ĉiu
ruso edukita aŭ tute ne edukita; tamen al la rusoj eĉ ne
venas en la kapon, ke la sono f en la vortoj pure rusaj neniam
ekzistis kaj tiu ĉi sono estas enportita el ekstere! Havante
la sonon v, la rusoj facile komencis elparoladi la sonon f,
eĉ ne scietante ke ĝi estas sono tute nova por ili! Tamen
devigu tiun saman ruson elparoli a, 6 , ŭ, por kiuj li havas
en sia lingvo nenian sonon analogian — li aŭ tute ne povos
ilin elparoli, aŭ konstante intermiksados la a, 6 kaj e, la ŭ,
i kaj ju. A1 tio ĉi kelkaj sonoj, kiuj eniris en la lingvon
Esperanto kaj povus esti maloportunaj al kelkaj popoloj, havas
en la lingvo Esperanto rolon ne gravan, kaj en okazo de
efektiva bezono estonta akademio povas ilin facile elĵeti, tute
ne rompante la lingvon. Tiel, ekzemple, la sonon ŭ (kiu