efektive ekzistas en la plej granda parto de lingvoj, sed timigas
multajn nur tial, ke en aliaj lingvoj ĝi ne havas por si apartan
literon en la alfabeto) ĉiu povas jam nun elparoladi kaj
skribadi kiel simplan u kaj la lingvo de tio ĉi tute ne ŝanĝiĝas;
la sono ĥ, kiu multajn konfuzas, ne sole en la tuta gramatiko,
sed ankaŭ en la tuta fundamenta vortaro ne estas renkontata eĉ unu fojon kaj estas konservita nur por okazoj de
bezono! Tamen provu elĵeti el Volapŭk la sonojn a, 6 , ŭ —
tiam vi jam devos tute transformi Volapŭk’on de la komenco
ĝis la fino!
c) Eble la Volapŭk distingiĝas per aparta natureco kaj vivo-kapableco? A priori oni povis esti preparita, ke lingvo, kreita
arte en la kabineto de instruitulo, distingiĝos per plena manko
de vivo. Sed por kio estas la genio de sinjoro Schleyer?
Kredeble tie ĉi jen ĝi sin montris? Sed ne, la genio de sinjoro
Schleyer ne trovis necesa fari kun sia elpensaĵo iajn provojn
praktikajn, kaj Volapŭk restis tute morta: en ĝi oni povas
skribi, sed preskaŭ neniu povas en ĝi paroli; ĉar en la elparolado diversaj vortoj (kiel ekzemple: bap, pab, pap, pap,
pep, pop, peb, pob, bob, bob, pop, pup, bub, pub, pŭb,
bib, pip, pŭp etc.) estas tiel similaj unu je la alia, kaj ni
renkontas tian sovaĝan kunmetadon de diversaj vortoj kaj vortaj
267
III. Traktaĵoj
partetoj (ekzemple eimatabometobos), ke la plej bona volapŭkisto ne povos sin orienti en tiu ĉi sovaĝa labirinto. Tiel
en Volapŭk ĝis hodiaŭ ankoraŭ nur tre malmultaj personoj
povas paroli, malgraŭ ke ĝi ekzistas jam 10 jarojn, dum en
la lingvo Esperanto, kiu ekzistas publike ne pli ol 2 jarojn,
ĝiaj amikoj jam nun ofte kaj kun plezuro parolas inter si.
Gi venas de tio, ke la lingvo Esperanto ne nomis sin preta,
antaŭ ol kiam kun ĝi estis faritaj praktike multaj provoj de
skribado kaj parolado.
Sed mi ne intencas analizi ĉiujn flankojn de Volapŭk, kaj
mi transiros rekte al ĝiaj ecoj „absolute bonaj“. Tiajn ecojn
la volapŭkistoj montras du: facileco kaj mallongeco.
(Daŭrigo.) 1890, paĝ. 25—27. — La facileco de la Volapŭk
estas la plej amata ĉevaleto, sur kiu ili elveturas al ĉiu okazo.
„Schleyer montris al la mondo“, ili diras, „ke la homa lingvo
povas esti simpligita kaj faciligita en tia grado, pri kiu la
homoj, kutimintaj je ĉiuj malfacilaĵoj de la lingvoj naturaj, ne
povis eĉ sonĝi. Schleyer venkis la plej ĉefan malfacilaĵon,
kaj tiuj, kiuj eliris kun provoj post Schleyer, havis antaŭ si
jam la plej gravan parton de la temo finitan, kaj al ili restis
nur fari plibonigojn kaj perfektigojn“. Tiel parolas la partizanoj
de sinjoro Schleyer. Kelkaj el ili, konantaj nek la historion
de la demando, nek ĝian naturon, efektive mem kredas, kion
ili parolas aŭ, pli ĝuste, kion ili ripetas laŭ vortoj de aliaj;
aliaj konscias, ke ili parolas sensencaĵon, tamen, pro la bono
de la Volapŭk, ili tion ĉi eterne ripetadas al la publiko, estante
certaj, ke la plej granda parto de la publiko prenas ĉion kun’
kredo, ne dezirante kaj ne povante kritike sin teni al la demando. Sed ni rigardu, en kio konsistas tiu ĉi eksterordinara
simpligo kaj faciligo de la lingvo, kiu, laŭ la vortoj de la
volapŭkistoj, estas tia grandega merito de s-ro Schleyer. Kion
respondos al ni la volapŭkistoj? „Aliaj lingvoj havas multajn
deklinaciojn, — Volapŭk havas nur unu; aliaj lingvoj havas
multajn konjugaciojn — Volapŭk havas nur unu; en aliaj lingvoj
unu vorto estas de vira sekso, alia de virina, alia de neŭtrala,
— en Volapŭk ĉiuj estas de unu sekso; aliaj lingvoj havas
grandan amason da diversaj neregulaĵoj, — Volapŭk ilin ne
havas! w Efektive, tiu ĉi apartaĵo de Volapŭk, en komparo kun
lingvoj naturaj, faras ĝian gramatikon senkompare pli facila
ol la gramatiko de ĉiu alia lingvo. Sed ĉu estas en tio ĉi ia
merito de s-ro Schleyer? Ĉu montris sin tie ĉi la frukto de
lia genio, kiu ebenigis kaj faciligis la vojon al liaj „postirantoj“
(kiel la volapŭkistoj nomas inter aliaj ankaŭ la aŭtoron de la
268
Esperanto kaj Volapŭk. 1889—1890. — N-ro i
lingvo Esperanto, ne komprenante ke la lingvo Esperanto estis
ellaborita tute sendepende de Volapŭk)? Tio ĉi estas ja afero
tute natura, alia la gramatiko de arta lingvo ne povis eĉ esti,
kaj se ĝi estus alia, tio ĉi estus jam ne manko de genio, sed
simpla frenezo. Ĉu al homo, kiu fosas kanalon inter du lokoj,
oni povas kalkuli kiel meriton, ke li faras tiun ĉi kanalon rekta
kaj ne elfleksita kaj neregula kiel ĉiuj riveroj naturaj? Fari
tiun ĉi kanalon rekta estas ja afero multe pli natura kaj
facila, ol fari ĝin fleksita kaj neregula, kaj se tiu homo farus
la kanalon artan elfleksita kiel la riveroj naturaj, tio ĉi estus
jam ne manko de genio, sed simpla frenezo. La lingvoj naturaj,
kiuj ellaboriĝis blinde kaj laŭ la volo de okazo, havas multajn
neregulaĵojn; sed se homo, kiu kreas lingvon arte, volus enkonduki en ĝin diversajn neregulaĵojn, tiam 1 mi ne dirus, ke
li estas ne sufiĉe genia, sed rigardus lin simple kiel freneza.
Ĉar al kiu venos en la kapon enkonduki kelkajn deklinaciojn,
se li povas kontentiĝi je unu? Kiu volos arte kaj intence krei
neregulaĵojn? La kreado de lingvo regula, kun unu deklinacio,
kun unu konjugacio k. c. ne sole ne estas pli malfacila ol la
kreado de neregula kaj ne postulas apartajn artifikojn, sed
kontraŭe, la kreado de lingvo neregula estus afero senkompare
pli malfacila, ĉar la aŭtoro ne sole sin turmentus vane super
la kreado de dua kaj tria deklinacio, sed li absolute ne scius,
kie alpendi tiun ĉi superfluan balaston; tial se homo, kreinte
artan lingvon, donis al ĝi nur unu solan deklinacion k. c., tio
ĉi estas afero tute natura kaj neniel povas esti alkalkulata kiel
merito. Kiu ajn el vi, sinjoroj legantoj, se vi volus krei artan
lingvon, ĉu vi farus alie? Ĉu vi kreus intence iajn neregulaĵojn, kaj eĉ povus al vi veni en la kapon io simila?
Sed eble tiu ĉi simpleco de la gramatiko, kiun tiel laŭdas
la volapŭkistoj, estas io simila al la ovo de Kolumbo? Eble
ĝi ŝajnas al ni tiel ordinara afero nur nun, kiam oni ĝin jam
montris al ni? Sed en tia okazo rigardu ĉiujn tiujn provojn
pazigrafiajn aŭ pazilaliajn, kiuj estis faritaj antaŭ Volapŭk —
ĉu vi trovos eĉ en unu el ili kelkajn deklinaciojn, kelkajn
konjugaciojn aŭ iajn neregulaĵojn? Se la simpleco de la
gramatiko postulas iajn apartajn geniajn artifikojn, tiam la
aŭtoroj de ĉiuj diritaj provoj estis geniaj artifikistoj, ĉiuj ili
mirigis nin per unu sama ovo de Kolumbo, kaj tiu ĉi merito
sekve denove ne apartenas al s-ro Schleyer.
Sinjoro Schleyer pardonu al mi, se mi detruis lian ĉefan
aŭreolon, se mi faris nulon el tio, kion liaj amikoj nomas lia
1 arkaika formo: tian
269
III. Traktaĵoj
plej ĉefa merito. Mi faris tion ĉi ne, ĉar mi envius liajn
laŭrojn aŭ volus malgrandigi lian indon; kontraŭe, mi alte
estimas s-ron Schleyer kaj donas plenan konfeson al liaj grandegaj laboroj kaj al lia nobla deziro alporti utilon al la homaro.
Mi pli ol iu alia scias, kian grandegan laboron kaj feran
paciencon postulas la kreado de kiu ajn arta lingvo, kaj se en la
laboro de s-ro Schleyer mi vidas malfeliĉan provon, konstruitan
sur erara fundamento kaj ne havantan estontecon, mi en ĉiu
okazo la laboron kaj la bonan deziron de s-ro Schleyer tenas
tre alte. Sed mi ne povas vidi meriton tie, kie absolute
nenia ekzistas. Cetere mi silentus pri tio ĉi, se ne la cirkonstanco 1 , ke tiun ĉi malveran meriton de s-ro Schleyer kelkaj