Выбрать главу

— Zla-ti-ca! He-e-ej! Aŭdiĝis vokoj jam pli proksime.

— Mario! Paĉjo! — ĝojkrie ŝi respondis kaj sentante novan forton eknaĝis al la direkto el kiu ŝi estis aŭdanta la vokojn…

La ĉielo ankoraŭ estis kovrita per nuboj sed jam kelkaj sunradioj trapenetris ilin falante sur la amason kiu mute staris de la marbordo. La motorboato enhaveniĝis… Retenante spiron ĉiuj febre atendis. Malrapide surbordiĝis la maljuna fiŝisto apogante sian filinon. Mario portis la fratineton Mare kiu dormis sur lia ŝultro. Ĉiuj eliris el la motorboato.

— Savitaj ili estas! — ekis ĝojkrioj. La patrino, kies vizaĝon malsekiĝis larmoj alkuris ilin balbutante: — Infanoj miaj… infanoj! — Ĉiu deziris ion demandi, ekscii kie kaj kiel oni trovis ilin…

— Lasu ilin unue ripozi! — grumblis iu el la savantoj. — Ni ĉiuj tion nepre bezonas. Poste vi povas babiladi kiom ajn vi volas. Nur ion mi nun deziras diri al vi. Rigardu Zlatican! Nian Zlatican, pri kiu vi fojfoje mokeme diradis «grandurba sinjorino»… Sciu, ke ŝi luktis tri horojn sola sur la marondegoj! Ŝi pruvis al ni ke ŝi restis vera fiŝista filino… Filino de la maro. Fieru pri ŝi!

La tuta amaso silente akompanis la savitojn kaj iliajn gepatrojn ĝis la domo. Mute ekstaris la patro ĉe la sojlo. Nur per forta manpremo li dankis al siaj amikoj-fiŝistoj.

La suno reaperis salutkaresante la insuleton perdiĝintan en la marovasto.

* * *

Neniam ŝi vidos kiom ŝia patrino maljuniĝis, kiom la haroj de la patro griziĝis dum tiu fatala posttagmezo. Nur palpkaresante iliajn vizaĝojn ŝi malkovros novajn sulkojn kiujn ŝi antaŭe ne konis.

Srdj Arandjelović

(el «Monda Kulturo»)

Ekzercoj

58. Leginte la supran rakonton, respondu jenajn demandojn:

1. Kial Zlatica ne povis restadi la tutan jaron en sia hejmvilaĝo?

2. Kiom da homoj troviĝis en la velboato?

3. Pri kio pensis Zlatica en la boato?

4. Kiamaniere la patro perdis sian pipon?

5. Kio subite okazis por elrevigi Ziatican?

6. Kiel Zlatica divenis la alvenon de tempesto?

7. Kial Mario ne atentis tuj pri la minacanta danĝero?

8. Priskribu la alvenon de la tempesto.

9. Kion faris la gefratoj, kiam la boato renversiĝis?

10. Pri kio pensis Zlatica, dum ŝi portiĝis de la ondoj?

11. Kial la patrino ne rimarkis la ŝanĝiĝon de la vetero?

12. Kion faris la fiŝistoj, kiam ili eksciis pri la mankantaj infanoj?

13. Kie kaj kiel oni trovis Marion?

14. Kion vi komprenas per la vorto «marlupo»? Klarigu, kial ĝi estas pitoreska esprimo.

15. Kiel Ziatica liberiĝis de la moknomo «grandurba sinjorino»?

59. Reskribu ĉiufoje la tri propoziciojn en formo de unu korekta kaj eleganta propozicio, ne uzante la vorton KAJ:

1. La patro rigardis la larĝon de la maro. Li karesis la malsekajn harojn de Mare. Mare silente ploris en lia sino.

2. La motorboato malrapidis. Ĝi eniris la havenon. En la haveno atendis mute amaso da homoj.

3. Zlatica luktis kontraŭ la ondegoj. Mario ne plu vidis ŝin. Jam delonge li ne aŭdis ŝin.

4. La fiŝistoj forlasos la havenon. Ili eniris la motorboaton. Ĝi estis atendanta ĉe la bordo.

5. Zlatica palpkaresos la vizaĝojn de la gepatroj. Ŝi malkovros novajn sulkojn. Ŝi antaŭe ne konis ilin.

6. Ŝi imagas ridete la vilaĝaninojn. Ili rigardos dimanĉe ŝian patrinon. Tiam la patrino portos tiun kaptukon.

7. Ŝi havis instinktan antaŭsenton. Ili tro malproksimiĝis de la bordo. Ŝia frato ne rimarkis tion.

8. La leĝera;boato ĉiam pli kaj pli supreniĝas. Ĝi similas al iu ĉevalo. La ĉevalo estas transsaltanta barojn.

9. La voĉo de Mario gvidis ŝin. Ŝi naĝis kuraĝe. La ondoj fojfoje superiris ŝian kapon.

10. La patro forlasis la fenestron. Li eniris la kuirejon. Tie lia edzino okupiĝis pri lavado.

60. Kiom da radikoj vi povas skribi, uzante nur la literojn de la vortoj TEMPESTO SUR MARO?

61. Konstruu propoziciojn, uzante la subajn radikojn unue substantive, poste adjektive, adverbe kaj verbe:

BOAT BRAV FADEN FAN FANTOM FIRM NEPR ŜAŬM LEĜER VEL

62. Skribu rakonton, en kiu blindulo savas la vivon de vidanto. Aŭ pri sireno. Aŭ en kiu homa fiereco kaŭzas katastrofon.

63. «Junuloj neniam estas prudentaj». Diskutu.

Paŝo dek dua

Vortaro

ALARMO: signalvoko.

ASEKURI: kontrakti kontraŭ eventuala perdo.

AŬDIENCO: oficiala akcepto.

BANDO: araĉo.

BOMBO: eksplodaĵo.

BOVO: kampara besto, kies ino donas lakton.

DEMONO: diablo.

EKSTERMI: tute detrui, neniigi.

ELEFANTO: plej granda landbesto.

FLOKO: malpeza peceto.

FOJNO: sekigita herbo.

FORMIKO: speco de insekto, tre laborema.

GAJNI: akiri profite.

GRENO: kreskaĵo, el kiu oni faras panon.

GURDO: muzikilo, kiun oni funkciigas per turnilo.

INCENDIO: brulego.

INDULGI: trakti pardoneme.

KAĈO: manĝaĵo el faruno, kun lakto aŭ akvo.

KAPRO: barbhava kampara besto.

KOMFORTO: ĉio, kio agrabligas la vivon.

LAKTO: blanka fluaĵo de bovino.

LAMENTI: plendadi ĝemante.

MUŜO: fluginsekto.

PLEDI: prezenti sian aferon antaŭ juĝisto.

LOTI: decidi ion laŭ hazardo.

LINO: kreskaĵo, el kiu oni faras tolon.

PORKO: besto, kiun oni grasigas por manĝi.

PROFESIO: okupo, per kiu oni vivtenas sin.

PROVIANTO: provizoj de manĝaĵo.

PRUNO: speco de frukto.

PULO: parazita suĉinsekto.

SAKO: ujo el maldelikata ŝtofo.

SEKALO: speco de greno.

SEMI: disĵeti grajnojn sur la teron.

STALO: bestloĝejo.

STERKO: io uzata por plifekundigi la teron.

SVARMI: amase kunestadi kaj moviĝi.

SVATI: sin proponi al iu kiel edz(in)on.

TABAKO: sekigitaj folioj, kiujn oni fumas.

TASKO: difinita laboro.

TERNI: brue kaj subite elspiri tra la nazo.

(BRIKSEN = ekzilloko de la aŭtoro.)

Legaĵo:

Dia mastrumado

(Parolas Peruno, dio de la antikvaj slavoj:)
«Vi sensperte vivas certe, neestinte dio. False ŝajnas, ke mi gajnas en la profesio!
Mi matene devas pene rosi kampan valon, hejti sunon, kaj la lunon fermi en la stalon.
Noktfantomojn kaj demonojn en la sakon loki, la stelflokojn kiel kokojn al nestejo voki.
Ĉies buŝo: birdo, muŝo, pulo, elefanto, frue jam ĝi volas manĝi el di-provianto.
La ekstaro de l’ homaro, ah, ĝi kaŭzas servojn! La lamento de l’ homgento ŝiras miajn nervojn!
Nur se pikoj de formikoj vian aŭdon ĝenus, la matenan aŭdiencon eble vi komprenus.
Preĝoj svarmas kaj alarmas, ĝis mi preskaŭ surdas: tiu kantas, flustras, larmas, tiu psalmojn gurdas.
Ĉu kalkuli la postulojn? Estus vane peni! Kapo krevus, se mi devus ĝin nur memorteni:
Doni sanon kaj infanon, panon por satmanĝi; ke fabrikoj ĉesu ŝpini, devus di’ aranĝi!
„Gardu grenon kaj ĝardenon!’ oni al mi taskas; nova krio: „Helpu dio! La bovino naskas!“
La vetero estu varma kaj samtempe frosta, la sekalo estu kara kaj malmultekosta.
Pluvu! Iu semis linon, di’ ĝin rosu bene! Pluvi? Oj ne! Sed porfojne brilu sun’ serene!
Ve, ke estis virinaĉoj estigitaj per mi! La ĉagrenan bandon ĝenan devos mi ekstermi!