90. Kiel nomiĝas:
1. homo, kiu defendas viajn interesojn en juĝejo?
2. insekto vivanta en societo, kiu konstruas domojn, paŝtas «bovinojn» kaj havas armeojn?
3. homo servanta en restoracio?
4. tabelo de objektoj ordigitaj laŭ difinita ordo?
5. marborda alta krutaĵo?
6. facetita diamanto?
7. ĉiu el la du moveblaj membranoj, kiuj proksimiĝante kovras la okulglobon?
8. substanco uzata kiel saniga rimedo?
9. speciala signo metita sur io kaj servanta por rekonigi kaj distingigi ĝin?
10. papera saketo, en kiun oni metas leteron por ĝin enpoŝtigi?
91. Kiu vorto priskribas:
1. voĉon, kiu pro malvarmumo aŭ trouzado iĝis malklara kaj obtuza?
2. ion, kiu ripetiĝas kun ĉiam sama interspaco?
3. ion, kio estas detale kaj severe difinita?
4. menson, kiu preferas senton kaj fantazion al intelekto kaj racio?
5. manieron senpaciencan kaj facile inciteblan?
6. poemon malpezan, supraĵan, malprofundan?
7. agon, kiu montriĝis senutila?
8. ion, kio estas sola en sia speco?
9. ondaron, kiu estas blankkapa?
10. diskuton tro teorian kaj nekonkretan?
92. Kvankam «Unu jaron en la feinlando» estas vjetnamia, tamen simila fabelo estas konata en multaj landoj kaj lingvoj. Rakontu alian fabelon el vialanda kulturo.
Paŝo dek sepa
Vortaro
ABSOLUTA: senkondiĉa, senescepta, senmanka.
AEROLITO: ŝtono falinta sur teron el la spaco.
AKUŜI: elpuŝi el si idon.
AMBASADORO: oficiala reprezentanto de regno eksterlande.
AMETISTO: violkolora gemo.
AMONIAKO: gaso, NH3.
ARMEO: granda militistaro.
ARTO: homa kreado, plejofte prezentanta iel belon.
ASTRO: ĉiela korpo.
AŬTENTIKA: nepre vera, originala; oficiale certigita.
AVIADI: aerveturi.
BEBO: infaneto, suĉinfano.
BOLŜEVIKO: adepto de komunismo.
BRODI: ornami teksaĵon per fadenaj desegnaĵoj.
BUKLO: harvolvaĵo.
CENZURI: oficiale kontroli presaĵojn k. a.
ĈELO: malgranda konsistaĵero.
DEBATO: diskuto laŭ orda maniero.
DIAGRAMO: klariga desegno.
DIPLOMATO: politikisto, kiu rilatas kun alilandaj registaroj.
DRAKO: fabela besto havanta flugilojn kaj ungegojn.
DRESI: celkonforme eduki (plej ofte bestojn).
EBENA: samnivele plata.
EFEMERA: nedaŭra, rapide pasanta.
EKSPOZICIO: publika elmontriĝado.
EPIDEMIO: disvastigita malsano.
EPIZODO: unu flanka agado en rakonto aŭ historio.
ESTETIKO: beltaksado.
ETAĜO: samnivela parto de domo.
FARTI: stati sane.
FEKUNDA: fruktodona, naskipova.
FELO: besthaŭto.
FOKUSO: kunigpunkto de tralensaj lumradioj.
FRAZO: vortkunaĵo; parolo belsona sed malmultsenca.
FUTBALO: ludo, en kiu oni batas pilkon per la piedoj.
FUNGO: speco de kreskaĵo foje manĝebla, foje venena.
GENERALO: armeestro.
GRAFIKO: arto desegne reprezenti objektojn.
GRUNDO: kulturebla tero.
HAJLO: glaciiĝinta pluvo.
HIDROGENO: senkolora malpeza gaso (H).
HOSPITALO: kuracejo.
JUPO: virina vesto por la malsupra korpoparto.
KANONO: pafilego.
KAPITALO: profitodona riĉaĵo.
KARIKATURO: troigita kvazaŭportreto.
KIRLI: rondirigi fluaĵon.
KOBALTO: metalo (Co), kies kombinaĵoj blukoloras.
KOLONIO: grupo da homoj loĝantaj konstante en lando fremda.
KOMENTI: klarigi la signifon de io.
KONTRAKTI: interŝanĝi skribitajn promesojn pri io komune plenumota.
KVARCO: tre malmola ŝtono
LABORATORIO: scienca laborejo.
LAFO: materio, kiu elfluas el vulkanoj.
LAKO: briliga ŝmiraĵo.
LERTA: tre kapabla.
LOGI: tente altiri.
MAJUSKLO: ĉeflitero, granda preslitero.
MAMO: elstara brustparto, kiu ĉe inoj donas lakton.
MAPO: geografia karto.
MARSO: la kvara planedo de nia suno; militodio.
MASO: kvanto da materio konsistiganta iun korpon.
MERLO: speco de birdo.
METIO: manlabora profesio.
MINERALO: substanco, kiu estas nek besta nek vegetaĵa.
MINISTERIO: ministrejo.
MODO: aktuala kutimo rilate vestojn ks.
MURDI: krime mortigi.
NITROGENO: senkolora gaso (N).
NODO: ŝnurkunligaĵo.
OKSIGENO: senkolora gaso (O), necesa por spirado.
OPRESI: tirane premegi.
ORBITO: vojo de unu astro ĉirkaŭ alian.
ORDENO: honora signo.
PACIFIKO: la oceano inter Ameriko kaj Azio.
PAPO: estro de la katolika eklezio.
PERFIDI: mallojale trompi.
PERTURBO: malordo en korpo, socio, ks.
PLANTI: meti vegetaĵon en la teron por ke ĝi kresku.
PLATA: senreliefa.
POLIOMJELITO: speco de epidemia malsano.
PROBABLA: verŝajna.
RIBELI: rifuzi obeon.
RITMO: perioda reveno de akcentoj.
SAGO: akrapinta pafaĵo.
SATELITO: korpo, kiu ĉirkaŭiras planedon.
SEKURA: estanta en sendanĝera loko.
SKALPO: haŭto sur la kaposupro.
SLOGANO: konciza propaganda frazo.
SMERALDO: verdkolora gemo.
SPEKTROSKOPO: ilo, per kiu oni studas spektron.
SPIONO: homo, kiu sekrete observas.
STATISTIKO: cifertabeloj pri iu temo.
STERILA: nekapabla naski.
STILO: karakteriza maniero esprimi siajn pensojn aŭ fari ion.
STRIKO: ĉeso de laboro por subteni iun postulon.
STRIKTA: severe preciza.
STRONCIO: flava metalo.
STURMI: kurataki.
ŜALTI: funkciigi elektron.
ŜIKA: laŭmode bongusta.
ŜTATO: regno.
ŜUTI: verŝi substancon nefluidan.
TANKO: milita aŭtomobilego.
TEMPERATURO: grado de varmo.
TERITORIO: difinita lando sub iu aŭtoritato.
UNGO: malmola kreskaĵo sur fingropinto.
URANIO: kemia elemento (U).
VAKUO: malplena spaco.
VARBI: instigi al aligo.
VARII: prezenti sinsekvajn diversajn ŝanĝiĝojn.
VERMO: malgranda senpieda besto.
VOLBO: arkforma plafono.
VUNDI: difekti korpon.
Legaĵo:
Fenikso
La okuloj de la astronomo ruĝis kaj doloris. Dum longa juvelita nokto li staris ĉe la teleskopo aŭ skribis en notlibro, faris etajn krucojn sur grafikaĵoj, komparis diagramojn. Li estis laca.
«Mi bezonas bonan tagplenon da dormo,» li diris. «Sed, unue, legi miajn leterojn kaj la matenan ĵurnalon.»
Li iris al sia skribotablo.
Miloj kaj miloj da astroj; milionoj da kilometroj; lumjaroj; orbitoj kaj sistemoj; temperaturoj kiuj vaporigas feron kaj solidigas nitrogenon; aliaj gravitoj, lafaj montoj, amoniakaj maroj; glacirokoj kaj drivanta polvo; vasta matematiko de longaj nulovicoj; ekkompreneti tiun lumtremantan vualon el nigra veluro, gembrodita, tra kiu aerolitoj ofte trenas longajn lumfadenojn; la konoj kiuj ĉiam kreskigas nian respekton al la kosma mistero; tio estis la vivo de la astronomo. Lumo; lumjaroj; kaj mondoj kiuj pro la nulovicaj distancoj ŝajnas manoplenoj da brilega polvo ŝutitaj sur la vualon.
Nun la okuloj de la astronomo, tiel longe fokusigitaj sur lumjarmile foraj steloj, fokusiĝis sur paperpecoj, ĉe la skribotablo en la studĉambro. Li revenis al la planedo Tero.
Naŭzo kaj tremetoj maltrankviligis tiun eĉ pli malgrandan teron kiu estis lia korpo, tiun etetan sateliton, ligitan per gravito al la surfaco de planedo.
La leteroj ne tre urĝis, kaj li metis ilin sub sian paperpremilon. La paperpremilo estas peco da fero: aerolito malgranda. La plimulto de la fera maso forvaporiĝis en la flugo antaŭ ol la aerolito trafis la teron. La objekto ne havis estetikan belon, sed ĝi plaĉis al la astronomo pro la profesia intereso kaj pro la mistero. Ĝi estis peceto de mortinta stelo, kiu traflugis grandajn vakuecojn kaj, esceptaĵo inter la matematikaj probabloj, renkontis alian stelon sufiĉe frue por ne tute elvaporiĝi.
La astronomo prenis la matenan ĵurnalon. Grandegaj majuskloj hurlis nervŝire.
Aŭtentikaj fotaĵoj de murdistoj kiuj portis mankatenojn kaj generaloj kiuj portis brilajn ordenojn konkure postulis atenton. Ribeluloj, rifuĝintoj, protestaj procesioj, procesoj kun konfesoj, la konfesoj de kulpuloj kies vangoj estis kavaj kaj kies manoj senĉese tremetadis; filmstelinoj kun planedaj mamoj, sennaciecaj perdituloj sen pasportoj, tiuj astretoj sen normala gravito; karikaturo sur kiu fumofungo kreskis en trietaĝa ŝpruco; ferigaj, konsolaj statistikoj pri tankoj, kanonoj, aviadiloj, atombomboj, hidrogenbomboj, kobaltbomboj; la lastmodaj aktualaĵoj de Dior kaj Schiaparelli (ŝikaj virinoj portos malpli longajn jupojn ĉi-jare; la harnodo eksmodiĝas kaj la lernejknaba buklaro iĝas lastmoda; drakosango estos la nova koloro por unglako); la plej lastmodaj aktualaĵoj de la laboratorioj (ĉiu ŝika registaro nun havas stokon da hidrogenbomboj: la senskalpa harstilo baldaŭ estos laŭmoda, ĉiuj mondkonsciaj virinoj portos sterilecon sub la jupo kaj la lastmodaj jupoj mem estos faritaj el forvezikiĝinta haŭto; homsango estos la lastmoda kolorilo por la manoj de la ministraj moŝtoj); epizodoj sur landlimoj kiuj perturbas multajn nervsistemojn kaj pro kiuj pluraj nervsistemoj ne plu funkcias; la astronomo legis la ĵurnalon kaj sentis tordiĝantan vermonodon sub la stomako.