Diplomatoj flugis tien kaj reen, ridetis por la fotografoj, frazis kave. Komentistoj serĉis signifon en la frazoj kaj represigis malnovajn mapojn kun novaj simboloj kaj novaj longiĝantaj, kurbaj sagoj. La edzino de fervojisto ĵus naskis kvaropon. Belegaj infanoj, ĉiuj kvar estis knabetoj. Oni vokis la knabojn naskitajn antaŭ dek ok jaroj al la flago. Sed faro longtempan kontrakton kun la armeo por interesa aventuroplena vivo. Ni havas la interesajn novajn armilojn. Flegistino riskis la vivon por savi akuŝantinon dum incendio en la hospitalo. La patrino kaj la bebo bone fartas. Niaj novaj tankoj montras grandegan teknikan progreson. Ili tiom deziris infanon, ke la edzino defiis kuracistojn kaj vetludis pri la vivo por naski. Tri kuracistoj avertis pri la danĝero de stroncio-90 en la atmosfero. Dekses-jarulino petis permeson edziniĝi: ni tiom amas unu la alian. Ni ne cedos eĉ centimetron de nia sankta teritorio. Mil cent dek kvar homoj proponis hejmon al la hundido trovita en la trajno. Ni devos esti fortegaj por defendi la pacon. Radioaktiva pluvo falis sur Pacifika insulo. Sciencisto forkuris orienten. Dancistino forkuris okcidenten.
La astronomo karesis la aeroliton, solidan objekton kiu jam forvaporiĝis laŭ la ordonoj de la sorto. Ĝi restos, li pensis. La aerolito, la rifuĝinto el alia sistemo, estis konsole solida, difinita objekto en timige disvaporiĝema mondo. La astronomo vespiris kaj ŝaltis la radioaparaton.
Sloganoj, generaloj, ĝeneraligoj, konfliktoj, debatoj, voĉdonoj, li denove vizitis la ĉefministron, la ambasadoro reflugis al la ĉefurbo, ni ne cedos unu centimetron, ni defendos niajn rajtojn, la kvar grandaj potencoj, la malgrandaj potencoj, la senpotencaj amasoj, nova provo pri la hidrogenbombo, tre interesaj rezultoj, stroncio-90, uranio-235, tre interesaj numeroj, la tiraneco de la bolŝevikoj, la militemo de la kapitalistoj, imperiismo, opresado, cenzurado, ŝtatperfido, spionado, la urbo estas kaptita per sturmo kaj oni portos malpli longajn jupojn ĉi-jare; ekspozicio pri novaj aviadiloj por varbi promesplenajn junulojn al la aerarmeoj; epidemio de poliomjelito la Ministerio de Publika Sano diras sterileco pro laboro inter radioaktivaj substancoj la Papo diras dudek mil novaj rifuĝintoj multaj vunditoj la Ruĝa Kruco diras striko inter la fervojistoj la Ministerio de Trafiko faras anoncon stroncio-90 uranio-235 hidrogeno kobalto ni ne cedos unu centimetron prestiĝo akuŝhospitalo tri grimpantoj mortis proksime al la pinto kaj jen la futbalrezultoj.
La astronomo malŝaltis kaj rerigardis la ĵurnalon. Li bezonis dormon, eĉ urĝe. Amaso da bildoj kaj konceptoj ĥaosis en la kapo, pri mondo kiu havis ion por feliĉiĝi, sed ŝajne ne havis la saĝon por permesi al si feliĉon. Kio okazos finfine? li diris. Ni jam revas pri kolonioj sur aliaj planedoj kaj ne kapablas toleri unu la alian sur tiu ĉi bela, nature vivsubtenema planedo. Marso tradicie simbolas militon; tamen sur Marso troviĝas, eble ia verdaĵo, sed ne homoj.
«Mi enlitiĝos,» la astronomo diris. «Eble la mondo aspektos pli feliĉa kiam mia cerbo estos freŝe vigla.»
Sed, por konvinki sin pri solideco, li tenis la malgrandan aeroliton sur la manplato, kaj sentis kiel la centro de la tero allogas la premantan pezaĵon. La pezo estis iel konsola, kuraĝiga.
«Ĉiu rifuĝinto povus rakonti historion,» la astronomo pensis, kaj remetis la aeroliton sur la leterojn; sed li daŭre fiksrigardis ĝin, pro la inerteco de granda laco; la malgranda objekto komencis iom hipnotigi lin; ĝiaj konturoj iĝis maldifinitaj antaŭ la dolorantaj okuloj. Lia kapo ekzumis kaj la aerolito iĝis tremanta planedo, mondo en alia sistemo.
Al la astronomo ĝi rakontis historion.
«Tie, kie nun nigras absolute vaka spaco, kie nek gasoj kirliĝas nek roko pendas sur gravitoreto, iam estis planedo, planedo kun tero kaj maro, poste kun vivantaj estaĵoj en la maro, poste kun vivantaj estaĵoj en la maro kaj sur la tero. Sur tiu planedo, kiun vi neniam vidis per teleskopo, troviĝis montoj kiuj lumis purpurete sub la radioj de la stelo kiu estis la granda centro de tiu sistemo. Glaciriveroj malrapide fluis. Vivantaj estaĵoj spiris atmosferon malpli densan ol tiu de la tero, kun multe malpli da oksigeno. La gravitotiro estis malforta sur la malgranda planedo, kaj ĉiuj vivantaj estaĵoj havis piedetojn kun suĉteniloj. La plantoj marŝis serĉante la plej varmajn lokojn. La lumo estis tre forta pro la glacio kaj la neĝo. Ĉiuj vivantaj estaĵoj kiuj havis okulojn havis tre dikajn palpebrojn duoblajn; la travideblaj palpebroj kovris la okulojn ĉiam escepte dum la noktoj, kiam nur la astroj, inkluzive la Teron, estis videblaj, kaj la aliaj palpebroj ripozigis la okulojn.
La plej inteligentaj bestoj sur tiu planedo estis la rjuiaoj; ili estis kovritaj per mallonga, densega ora felo, kiu brilis sub la forta respegulita lumo. La pensa aparato estis en la plej malsupra parto de la korpo, pro sekureco kontraŭ neĝŝtormoj kaj hajlo.
Ĉio malsimilas al la plantaro kaj bestaro de la Tero; eble kosmaj memoroj malofte ĵetas detaleton de tiu planedo en vian menson dum sonĝo; sed teraj vortoj ne ekzistas por klarigi al vi la plimulton de tiuj detaloj. Lumo, koloroj, sonoj, substancoj, samis; sed ĉiuj kunmetaĵoj malsamis. Vi scias ke, laŭ la atestoj de la spektroskopo, la samaj elementoj, aŭ pluraj el ili, troviĝas ĉie… Sed alie, ĉio malsamis al la Tero.
Ĉu feliĉo povis ekzisti sur tiu planedo? Ĉar la spektroskopo ne povas trovi feliĉon. Jes; feliĉo povis ekzisti sur tiu planedo. La rjuiaoj kapablis elekti unu la alian kiel kunulojn, admiri unu la alian kaj zorgi unu pri alia. Laŭ la difinaj vortoj de la Tero, Amo ekzistis inter ili; kaj familioj; kaj grupoj; kaj kiam ili pli evoluis, la grupoj grandiĝis.Rjuiaoj luktis kune, kontraŭ malvarmo, kontraŭ ŝtormoj; ili dresis plantojn por ke ili restu en bonaj lokoj; ili ebenigis montojn kaj trovis mineralojn en la grundo. Ili beligis sin per ametistoj kaj smeraldoj. Ili komencis regi la aliajn bestojn; kaj la aliaj bestoj iĝis pli grandaj, pli belaj, pli fekundaj.
Iu vidis similecojn inter kvarco kaj glacio kaj la okulaj lensoj de amata rjuiaino; kaj alia provis rekrei la trajtojn de sia morta patrino sur roko. La arto naskiĝis.
Jarmiloj kaj jarmiloj. Semi, konstrui, porti, komuniki, ariĝi.
Ĉu do malfeliĉo ekzistis sur tiu planedo, inter belaj, lertaj, fortaj bestoj kiuj tiom kapablis feliĉi kaj venki la naturon?
Jes, ankaŭ malfeliĉo povis ekzisti. La plimulto de la rjuiaoj havis bonajn intencojn kaj nur eraris kelkfoje pro malforteco aŭ miskompreno; sed ĉiam kelkaj perceptis ke la plej rapida vojo al ĝuado estis forpreni la laborfruktojn de aliaj. Envio ekzistis inter ili; malpacienco kaj, tial, malamo.
Ili povis kvereli; ili provis distiri unu la alian per suĉiloj; poste ili lernis kiel ĵeti rokpecojn. Akraj glacipecoj… kaj poste ili trovis feron.