«Leonoj, teruraj leonoj en la ĉambro! Ho Dio, savu min! Ho Dio, ili saltis al mi, grandaj, sovaĝaj leonoj! Tiu diablo, tiu vampiro kaj lia sorĉarto, tiu monstro el infero!»
«Sed kio estas, kio estas?» voĉoj demandis al ŝi.
«En tiu ĉambro, tie, leono atakis min. Ĝi estas leona monstro. Ne eniru, pro la sanktuloj ne eniru: ĝi estas terura monstro, ĝi preskaŭ disŝiris min per la ungegoj… pli ol unu futon longaj! Ĝi saltegis al mi, ĝi havas kornojn, — je Dio, ne malfermu la pordon — estas ĉiuspecaj monstroj tie!»
«Trankviliĝu, ne tremu, ni helpos!» diris la voĉoj; sed la dommastrino nur kriadis el tuta gorĝo panikan galimation da kontraŭdiroj. Iu vokis policanojn.
«Nu,» diris unu el la policanoj, «regu vin kaj diru al ni, pri kio temas.»
«En tiu ĉambro, numero ok, estas teruraj bestformaj monstroj. Apenaŭ mi eskapis viva?»
«Nu, nu, ne ekscitiĝu, ni protektos vin,» diris la policano, per tono, kiun oni uzas por pacigi frenezulon. «Ĉu la bestoj havis gajajn kolorojn?» Kompreneble la policanoj pensis, ke ŝi estas aŭ freneza aŭ ebria. «Estu nur trankvila, ni forigos la bestojn, ne ĝenu vin, lasu al ni!»
«Jes, jes, forigu ilin tuj — estu singarda, eniru armite — voku pastron, ke li ekzorcu la diablojn!»
«Donu al ni la ŝlosilon!» diris la policano tute trankvile, kaj duonridete li kaj lia kolego alproksimiĝis al la pordo, sed ĝuste tiam aŭdiĝis muĝo el la ĉambro.
«Jen, jen,» kriis la dommastrino. «Ĉu mi ne diris?»
La grupeto da homoj tuj forkuris for de la pordo, kaj la du policanoj restis senmove. Post hezito unu diris al la alia: «Ni ne rajtas eniri privatan ĉambron sen serĉmandato.»
Esprimo de malŝarĝo heligis la vizaĝojn de la policanoj de tiu elturno. Ili sin turnis al la dommastrino:
«Kie troviĝas la luanto de la ĉambro?»
«En la foiro, ĉe stando 13. Lia nomo estas Samuel Rogers.» La du policanoj iris al la stando kaj flustre parolis al Benzo. Li kviete foriris kun ili.
Pasis tri tagoj, dum kiuj nin jukis la scivolo. Ĵaŭde matene li revenis, pasante tra la aleoj kun iom de la malnova aplombo.
Ni kuris al li. «Kio okazis?» ni demandis.
«Aranĝite, knaboj!» diris Benzo. «Nu kio? Iom da tondro kaj hajlo en la policejo, sed tio tusis min kiel akvo anseron. Nun ja ili transprenis la zorgon, kaj ĝi donis al ili urtikon en la kalsonon! Kion fari? Ili devis eltiri la leonon kun helpo de cirkaj dresistoj, kaj ili loĝigis ĝin ĉe la cirko. Tamen la besto ja restis mia! Tion ili ne povis ŝanĝi. Ili akuzis min pri rompo de l’ paco; mi kontraŭatakis, ke ili senrajte forprenis mian propraĵon. Diable, do mutigis ilin! Ili estis inter martelo kaj amboso — ne sciis kion fari. Mi vidis ilin danceti kiel kato sur fornoplato. Fine mi konsentis intertrakti, kaj ili vendis la leonidon al la zo’o — kredu, mi bone remburis la prezon! Jes, knaboj, lasu min fari: mi scias min aranĝi. En mia cerbo ne kreskas herbo. Kiu min tuŝas, min sentas!»
Tion rakontis Benzo; sed pri tiu parto de la rakonto mi ne garantias. Mi mem rakontas nur la puran veron, kiel bonpia bazarulo; sed vi ĉiuj scias, ke Benzo mensogas kiel funebra parolo!—
Cezaro Rossetti
(el «Kredu Min, Sinjorino!»)
Ekzercoj
99. Leginte la supran rakonton, respondu jenajn demandojn:
1. «Li estis en vera kaĉo.» Klarigu tiun metaforon.
2. «Sklavumis.» Klarigu kiel la sufikso -UM ŝanĝas (plivastigas) la sencon de la vorto, kaj kial ĝi estas pli pitoreska ol ekzemple «laboris».
3. «Iom da pundoj»: kial tiu frazo estas pli trafa ol simple «kelkajn pundojn»?
4. «Ŝtopi vian kvakantan faŭkon.» Esprimu tion, unue ĝentile, poste per similaj malĝentilaj frazoj.
5. «Vi ekŝrumpas kiel pikita baloneto.» Elpensu simile trafajn komparojn, kompletigante la subajn propoziciojn:
Li gapis stulte kiel …
Ŝi grumblis kiel …
Li estis aplomba kiel …
Ŝi lamentis kiel …
Ĝi staris rekta kiel …
6. «Zorgumis.» Kian impreson ĉi tie liveras la sufikso -UM?
7. «Senbruigi»: kiom da sinonimaj vortoj kaj esprimoj vi povas listigi?
8. «La dommastrino tujtuj fermtiris la pordon.» Ripetado de la radiko tuj emfazas ĝin. Ĉu vi konas aliajn tiajn duoblaĵojn?
9. «Kriĉi kiel lokomotiva fajfilo.» Elpensu simile trafajn sonkomparojn: muĝi kiel …; murmuri kiel …; knari kiel …; kraki kiel …; boji kiel …; pepi kiel …; bleki kiel …; zumi kiel …; ĝemi kiel …
10. «Mi bone remburis la prezon.» Klarigu tiun metaforon.
11. Lernu la uzitajn proverbojn kaj idiotismajn esprimojn, nome:
Tio tuŝis min kiel akvo anseron.
Ĝi donis al ili urtikon en la kalsonon.
Esti inter martelo kaj amboso.
Danceti kiel kato sur fornoplato.
En mia cerbo ne kreskas herbo.
Kiu min tuŝas, min sentas.
Mensogi kiel funebra parolo.
100. Uzu korekte en propozicioj jenajn prepoziciajn frazojn:
NAJBARE DE; NOME DE; NORDE DE; OKAZE DE; PROKSIME DE; MALPROKSIME DE; REZERVE DE; REZULTE DE; SEKVE DE; TRANSE DE.
101. En la «Ekzercaro», Zamenhof citis 52 senchavajn vortojn formitajn el la radiko SAN per aldono de sufiksoj kaj vortfinaĵoj. Al la listo li aldonis «k.t.p.» Kiom da vortoj vi povas per sufiksoj kaj vortfinaĵoj formi el jenaj radikoj: KURAĜ; BRU; SALT?
102. Kiom da senchavaj vortoj vi povas formi, uzante neniun radikon sed nur sufiksojn kaj vortfinaĵojn?
103. SIMPLIGITA ANATOMIO, Sub tiu titolo la konata ŝerculo Raymond Schwartz sprite proponis (en «La Ĝoja Podio») sinonimojn por diversaj korpopartoj. Sekvas kelkaj el ili; pri kiuj korpopartoj temas?:—
kapfadenoj; vidiloj; flarilo, aŭ mukfonto; manĝotru-rando; kiskusenoj; kapfolioj, aŭ aŭdiloj; maĉiloj; ir-stangoj; sidkarno; digestujo.
104. Traduku la antaŭlastan alineon de la legaĵo en vian nacian lingvon.
Paŝo dek naŭa
Vortaro
ABOMENI: malamegi.
AKORDO: sameco de opinioj inter pluraj personoj.
ANĜELO: ĉiela di-servanto.
BENKO: longforma sidilo.
BURĜONO: ŝvelaĵo sur vegetaĵo, el kiu formiĝas folioj aŭ floroj.
FIRMAMENTO: ĉiela arkaĵo.
IMPLIKI: malorde ĉirkaŭvolviĝi.
INDIGNI: senti koleron kaj malestimon.
KAJTO: fluganta infanludilo.
KRABO: manĝebla marestaĵo kun du pinĉilegoj.
KVADRATO: ortangulaĵo, kies kvar linioj estas samlongaj.
MILDA: malsevera.
OSTO: malmola substanco, kiu formas skeleton.
PAPERO: folio, sur kiu oni skribas.
PEKINO: la ĉefurbo de Ĉinujo.
PERSEKUTI: konstante turmenti.
PLUMBO: tre peza, griza metalo.
RIVALO: konkuranto.
SKELETO: interna malmolaĵo, bazo de la homo aŭ besto.
SKOLOPENDRO: multpieda ringforma krablanta insekto.
TABULO: plata longa peco da ligno.
TABURETO: sendorsa seĝeto.
TEGOLO: maldika plataĵo, per kiaj oni kovras tegmentojn.
Legaĵo:
Kajto
Vintre en Pekino, kiam sur la tero ankoraŭ troviĝas restanta neĝo kaj grizaj, kalvaj arboskeletoj disetendas siajn branĉojn en la serena spaco, en malproksimo ŝvebas unu aŭ du kajtoj. Por mi tio estas io surpriza kaj malĝojiga.
La kajtsezono en mia naskiĝloko estas la dua monato de printempo. Aŭdante zumadon de vent-rado vi vidos kaplevante grizan kraboforman aŭ palbluan skolopendroforman kajton. Troviĝas ankaŭ solecaj tegolformaj kajtoj, kiuj ne havas vent-radon, ŝvebas malalte kaj aspektas kompatinde deprimitaj. En tiu tempo, sur la tero, salikoj kaj fruaj persikujoj burĝonas jam kaj kreas printempan mildon, en akordo kun la infanaj ornamaĵoj sur la firmamento. Kie mi estas nun? Ĉirkaŭe staras ankoraŭ la vintra rigoro, sed la delonge forpasinta printempo de la delonge adiaŭita naskiĝloko jam naĝas en la aero.