Выбрать главу

Por serenigi la atmosferon mi komencis rakonti ian anekdoton, sed mi ne povis fini ĝin, ĉar en la salonon ŝtorme eniris la gastoj el la suba salono kaj post ili inter la tabloj ekrampis la musoj, kunikloj, serpentoj, kolubroj, ratoj k.a. bestoj de la iluziisto Ĉarli Gicov. Okazis vera paniko, en kiu, kiel mi sukcesis vidi, la respondeculo svenis en la brakoj de unu dika sinjorino, kiu siavice konsideris lin muso kaj ekkriis per laŭta voĉo. Sia krio infektis ĉiujn ceterajn kaj baldaŭ la tuta salono eksimilis al vivanta maro, en kiu viroj kaj virinoj interpuŝante unu la alian, renversante kaj rompante ĉion sur sia vojo, direktiĝis al la eliro.

Mi plifortigis la tumulton imitante per la mikrofono la voĉojn de diversaj sovaĝaj bestoj, de jaguaro ĝis bengala tigro. Do, persone por mi, la amuzo iris tre gaje kaj plene diferencis de aliaj tiaspecaj aranĝoj.

La postan tagon, tamen, vokis min la ĉefa respondeculo kaj klarigis al mi, ke li sugestis al mia ĉefo, ke sentaŭguloj kiel mi ne devas okupi ŝtatan postenon. Poste li daŭrigis:

— Krome, «Kara amiko», je via konto ni kalkulis ĉiujn elspezojn por la amuzvespero, inkluzive la rompitajn kaj difektitajn objektojn je sumo 15 624 levoj. Kaj nun — konkludis li — for de ĉi tie, ĉar semi vidos vin ĉi tie refoje, mi sufokos vin per miaj propraj manoj.

Dirante tion li ekĝemis «Oh» kaj kaptis sin je la okulo, kiu estis bluiĝinta — kredeble, la dika sinjorino frapis lin je tiu loko, opiniante lin muso.

Sed, «se»… Mi mem intencis forlasi tiun filistran urbon kaj translokiĝi en la ĉefurbon, por tie plene dediĉi min al la arto.

Kaj se la vizitantoj de la amuzvespero ne komprenis, ke mi estas la plej originala kaj kuraĝa konferanseo, ja vi karaj legantoj plene komprenis tion. Mi petas vin, kunhelpu, ke mi estu enoficigita kiel ŝtata konferanseo en Sofia. Skribu al la adreso: Vasil Conev, Sofia, Str. 6 septembro №49.

Vasil Conev

el la bulgara tradukis Metodi Panĉev (el «Belarto»)

Ekzercoj

116. Leginte la supran rakonton, respondu jenajn demandojn:

1. «… iu reĝfilino estas ŝtelita de ciganoj, ŝi suferas kaj mortas …» Kial ĉi tie estas uzita la nuntempo (-as)? La unua parto de la propozicio estas pasiva:

reskribu ĝin aktive. Donu sinonimon de reĝfilino.

2. «La barbo estas farita el kapra vosto.» Skribu ankaŭ tiun propozicion aktive.

3. «Kiel eble plej rapide.» Skribu propoziciojn, uzante kiel eble plej kun jenaj vortoj:

EVIDENTA; IMITINDA; NEGLEKTE; ORIGINALA; ARTIFIKE.

4. «La salono apenaŭ ne detruiĝis…» skribu unuvortan sinonimon de apenaŭ ne.

5. «Mi estas bone, kiel vi fartas?» Jen ekzemplo de idiotisma Esperanto. Gramatike, la unua frazo devus legiĝi: «Al mi estas bone» (kial?), sed ofta kaj kutima uzado de la plena frazo kaŭzas, ke la frazo de la aŭtoro restas tute komprenebla kaj natura. Kial li ne povis skribi «Mi estas bona»?

6. «… rigardis min kun certa dubo.» Jen denove idiotismo, sufiĉe disvastiĝinta. Ĉi tie la vorto certa estas uzita anstataŭ iom daia. Kion signifas fundamente la vorto certa?

7. «Mi frapis la teleron je la plankon kaj la kravaton disŝiris je pecoj.» Laŭeble klarigu la diferencon signifan inter la du uzoj de «je».

8. «Ŝia krio infektis ĉiujn ceteraj…» Klarigu la metaforon.

9. «… la tuta salono eksimilis al vivanta maro.» Klarigu tiun similigon.

10. Kial la vortoj «kara amiko», en la fina parolo de la ĉefa respondeculo, estas skribitaj inter citiloj?

117. Skribu po du propozicioj, uzante la subajn vortojn. En la unua propozicio uzu la vorton senmetafore; en la dua uzu ĝin metafore (vidu ekzercon 114):

DORNO; MORDI; TIGRO; TIKLI; TUMULTI; JUKI; KUNIKLO; LAFO; NODO; ORBITO.

118. Uzu jenajn vortojn korekte en propozicioj:

PRILABORI; PRISKRIBI; PRIPENSI; PRIKANTI; PRIRABI; PRIŜTELI; PRILUMI; PRIDISPONI; PRIMOKI; PRIPAROLI.

119. Uzu jenajn vortojn korekte en propozicioj:

DEMETI; DEKUTIMIGI; DELOGI; DEFLANKIGI; DETENI; DEPRENI; DELONGE; DENASKA; DEVOJIGI; DEVENI.

120. Kiun adjektivon vi uzus por priskribi:

a) personon, kiu helpadas al homoj senhavaj?

b) priskribon troigan kaj, kvankam ne tute malveran, tamen iom misprezentan?

c) virinon allogan kaj mode vestitan?

d) novaĵon maltrankviligan?

e) paroladon komplete sensencan?

f) kutimon tre provizoran kaj paseman?

g) okazaĵon tre absurdan?

h) homon tre religian?

i) virinon, kiu ne kapablas naski?

j) spacon tute malplenan?

121. «Iu reĝfilino estas ŝtelita de ciganoj, ŝi suferas kaj mortas kiel almozulino malproksime de sia hejmo.» Do verku tian teatraĵeton — nu, ne necesas trakti la temon tute serioze!

Paŝo dudek dua

Vortaro

AŬTONOMIO: politika sendependeco.

FIBRO: kunplektitaj korpaj aŭ vegetaĵaj fadenoj.

FORTIKA: malfacile rompebla.

IZOLI: apartigi de la aliaj.

KALUMNII: malutili al iu per mensogaj akuzoj.

LITOVUJO: provinco en tiama rusia Pollando.

MORO: ĝenerala vivmaniero. kutima konduto.

MOTIVO: kialo.

ORATORO: homo, kiu publike paroladas.

PREDIKI: fari religian aŭ kvazaŭreligian paroladon.

RUSA: rilata al Ruslando.

ŜOVINISTO: fanatika patrioto.

TEORIO: supozo rezulte de rezonado.

Legaĵo:

Vortoj de Zamenhof

(1) Pri Patriotismo

La dua kulpigo, kiun ni ofte devas aŭdi, estas tio, ke ni esperantistoj estas malbonaj patriotoj. Ĉar tiuj esperantistoj, kiuj traktas la esperantismon kiel ideon, predikas reciprokan justecon kaj fratecon inter la popoloj, kaj ĉar laŭ la opinio de la gentaj ŝovinistoj patriotismo konsistas en malamo kontraŭ ĉio, kio ne estas nia, tial ni laŭ ilia opinio estas malbonaj patriotoj, kaj ili diras, ke la esperantistoj ne amas sian patrujon. Kontraŭ tiu ĉi mensoga, malnobla kaj kalumnia kulpigo ni protestas plej energie, ni protestas per ĉiuj fibroj de nia koro! Dum la pseŭdo-patriotismo, t.e. la genta ŝovinismo, estas parto de tiu komuna malamo, kiu ĉion en la mondo detruas, la vera patriotismo estas parto de tiu granda tutmonda amo, kiu ĉion konstruas, konservas kaj feliĉigas. La esperantismo, kiu predikas amon, kaj la patriotismo, kiu ankaŭ predikas amon, neniam povas esti malamikaj inter si. Ĉiu povas paroli al ni pri ĉiuspeca amo, kaj ni kun danko lin aŭskultos; sed kiam pri amo al la patrujo parolas al ni ŝovinistoj, tiuj reprezentantoj de abomeninda malamo, tiuj mallumaj demonoj, kiuj ne sole inter la landoj, sed ankaŭ en sia propra patrujo konstante instigas homon kontraŭ homo — tiam ni kun la plej granda indigno nin deturnas. Vi, nigraj semantoj de malpaco, parolu nur pri malamo al ĉio, kio ne estas via, parolu pri egoismo, sed neniam uzu la vorton «amo», ĉar en via buŝo la sankta vorto «amo» malpuriĝas.

Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfeliĉa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi forlasis vin kiel juna knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en miaj sonĝoj, vi, kiun nenia alia parto de la tero iam povos anstataŭi en mia koro, vi atestu, kiu vin pli multe, pli kore kaj pli sincere amas: ĉu mi, idea esperantisto, kiu revis pri frateco inter ĉiuj viaj loĝantoj, kvankam mi devis bedaŭrinde forlasi vin, simile al multaj centoj da miloj da aliaj viaj filoj — aŭ ĉu tiuj personoj, kiuj deziras, ke vi apartenu nur al ili, kaj ĉiuj aliaj viaj filoj estu rigardataj kiel fremduloj aŭ sklavoj! Ho, patriotismo, patriotismo, kiam fine la homoj lernos kompreni ĝuste vian sencon! Kiam via sankta nomo ĉesos esti armilo en la manoj de diversaj malhonestuloj! Kiam fine ĉiu homo ricevos la rajton kaj la eblon algluiĝi per sia tuta koro al tiu peco da tero, kiu lin naskis!