Preĝu al Dio, ke Li fortigu vin en la diaj virtoj, por ke vi estu en la mondo kiel angeloj, lumegaj lampoj, malkovrantaj la misterojn de la Regno al tiuj, kiuj havas komprenemajn korojn.
Dio sendis Siajn Profetojn en la mondon, por instrui kaj klerigi la homojn, por klarigi al ili la misteron de la potenco de la Sankta Spirito, por ebligi al ili reflektadi la lumon kaj iĝi, siavice, fonto de gvido por aliaj. La Ĉielaj Libroj, la Biblio, la Korano kaj la aliaj Sanktaj Verkoj estis donitaj de Dio, kiel gvidiloj sur la vojo de Dia virto, amo, justeco kaj paco.
Tial mi diras al vi, ke vi devas peni sekvi la konsilojn de tiuj ĉi benitaj Libroj, kaj tiel aranĝi viajn vivojn, por, sekvante la metitajn antaŭ vi modelojn, fariĝi mem sanktuloj de la Plej Alta !
Materiala kaj spirita progreso.
la 2-an de novembro 1911.
'Abdu'l-Baha diris :
Kiel bela estas la vetero hodiaŭ, la ĉielo estas klara, la suno brilas kaj la homa koro ĝojas pro tio !
Tia bonega kaj belega vetero donas novan vivon kaj forton al homo, kaj, se li estas malsana, li eksentas denove en sia koro la ĝojigan esperon de resaniĝo. Ĉiuj tiuj donacoj de la naturo koncernas la fizikan flankon de homo, ĉar nur lia korpo povas ricevadi la materialajn donojn.
Se homo bone prosperas en sia negoco, arto aŭ profesio, li akiras per tio la eblon pligrandigi sian fizikan bonstaton kaj doni al sia korpo certan kvanton da oportuneco kaj komforto, kiun ĝi tiel ŝatas. Ĉie ĉirkaŭe ni vidas hodiaŭ, kiel homo ĉirkaŭigas sin per ĉiaspecaj modernaj oportunaĵoj kaj lukso, kaj nenion rifuzas al la fizika kaj materiala flanko de sia naturo. Sed gardu vin, ke pensante tro fervore pri la korpaj aferoj, vi ne forgesu la aferojn de la animo; ĉar materiaj profitoj ne altigas la spiriton de homo. Perfekteco en mondaj aferoj estas ĝojo por la korpo de homo, sed neniel ĝi glorigas lian animon.
Povas okazi, ke homo, kiu havas ĉian materialan kontentecon kaj vivas, ĉirkaŭita de ĉiuj plej grandaj komfortaĵoj, kiujn la moderna civilizacio povas doni al li, estas senigita de la gravegaj donaĵoj de la Sankta Spirito.
Progresi materiale estas vere bona kaj laŭdinda afero, sed ĉe tio ni ne malzorgu la pli gravan spiritan progreson kaj ne fermu niajn okulojn al la Dia lumo, brilanta meze de ni.
Nur plibonigante nian spiritan staton same, kiel la materialan, ni povas vere progresi kaj iĝi perfektaj estaĵoj. Por alporti tiun spiritan vivon kaj lumon en la mondon aperis ĉiuj grandaj Instruistoj. Ili venis, por ke la Suno de l'Vero ekaperu kaj ekbrilu en la homaj koroj, kaj por ke per ĝia mirinda povo homoj atingu la eternan vivon.
Kiam Kristo Sinjoro venis, li verŝis la lumon de la Sankta Spirito ĉien ĉirkaŭ Si, kaj Liaj disĉiploj kaj ĉiuj, kiuj ricevis la lumon de Li, iĝis lumigitaj, spiritaj estaĵoj.
Por aperigi tiun ĉi lumon Baha'u'llah estis naskita kaj venis en la mondon. Li instruis la Eternan Veron al la homoj kaj verŝis la Dian lumon en ĉiujn landojn.
Ve ! Ĉar homo malatentas tiun ĉi lumon. Li iras plue sian vojon en mallumo kaj aparteco, kaj malpacoj kai kruelaj militoj estas ankoraŭ oftaj.
Li uzas materialan progreson, por kontentigi sian sopiron al milito, kaj li faras detruajn ilojn kaj instrumentojn, por ekstermadi siajn kunfratojn.
Sed ni prefere klopodu por akiri la spiritain profitojn, ĉar ĝi estas sola vojo de vera progreso, kiu venas de Dio, kaj kiu sola estas Dia.
Mi preĝas por ĉiu el vi kaj por ĉiuj, ke vi ricevu la Malavaraĵojn de la Sankta Spirito; tiam vi vere estos lumigitaj kaj progresados ĉiam antaŭen kaj supren al la Regno de Dio. Tiam viaj koroj estos pretaj ricevi la ĝojan novaĵon, viaj okuloj estos malfermitaj kaj vi vidos la Gloron de Dio; viaj oreloj estos malŝtopitaj kaj vi aŭdos la vokon de la Regno, kaj per elokventigita lango vi alvokados la homojn al ekkompreno de la Dia Potenco kaj Amo de Dio.
La evoluado de materio kaj progresado de la animo.
la 3-an de novembro 1911.
En Parizo fariĝas malvarme, tiel malvarme, ke ni baldaŭ devos forveturi, sed la varmo de via amo retenas min ankoraŭ ĉi tie. Se plaĉos al Dio, mi esperas resti ankoraŭ inter vi dum kelka tempo; la korpa malvarmo kaj varmo ne povas influi la spiriton, ĉar ĝi estas varmigata per la fajro de Amo de Dio. Kiam ni ekkomprenas tion ĉi, ni komencas kompreni ion el nia vivo en la estonta mondo.
Dio en Sia Malavareco lasis nin antaŭgustumi ĝin ĉi tie, donis al ni certajn pruvojn pri la diferencoj, kiuj ekzistas inter la korpo, la animo kaj la spirito.
Ni vidas, ke malvarmo, varmego, sufero ktp. koncernas nur la korpon; ili ne influas la spiriton.
Kiel ofte ni vidas homon malriĉan, malsanan, mizere vestitan, havantan neniajn vivrimedojn, tamen spirite fortan. Kion ajn devas suferi lia korpo, lia spirito estas libera kaj sana ! Aliflanke, kiel ofte ni vidas homon riĉan, fizike fortan kaj sanan, sed kun animo morte malsana.
Estas tute evidente al vidanta menso, ke la homa spirito estas io tre malsimila al lia fizika korpo.
La spirito estas senŝanĝa, nedetruebla. La progresado kaj evoluado de la animo, ĝojo kaj malĝojo de la animo estas sendependaj de la fizika korpo.
Se amiko kaŭzas al ni ĝojon aŭ suferon, se amatino montriĝas fidela aŭ malfidela - impresita estas la animo. Se niaj karuloj estas for de ni - la animo ĉagreniĝas, kaj la malĝojo aŭ zorgo de la animo povas kaŭzi reagon de la korpo.
Tiel, kiam la spirito estas nutrata per sanktaj virtoj, la korpo estas ĝoja; se la animo falas en pekon, la korpo suferas turmentojn !
Kiam ni trovas veramon, konstantecon, fidelecon kaj amon, ni estas feliĉaj, sed kiam ni renkontas mensogemon, malfidelecon kaj ruzecon, ni estas malfeliĉaj.
Ĉio tio estas aferoj, koncernantaj la animon, kaj ne korpaj malsanoj. Estas do evidente, ke la animo, same kiel la korpo, havas sian propran individuecon. Sed se la korpo estas subigita al sanĝoj, la spirito ne bezonas esti tuŝita. Se vi rompas spegulon, en kiun brilas la suno, la spegulo estas rompita, sed la suno plue brilas ! Se oni detruas kaĝon, en kiu birdo estis fermita, la birdo ne estas vundita ! Se oni rompas lampon, la flamo tamen povas lume brili !
La samo koncernas la spiriton de homo. Kvankam morto senvivigas lian korpon, ĝi havas nenian influon je lia spirito - tiu ĉi estas eterna, ĉiama, sennaska kaj senmorta.
Koncerne la animon de homo post lia morto, ĝi restas sur tiu grado de pureco, ĝis kiu ĝi evoluis dum la vivo en la fizika korpo, ĝi restas en la Oceano de la Dia Kompatemo.
De la momento, kiam la animo forlasas la korpon kaj alvenas en la Ĉielan Mondon, ĝia evoluado estas spirita, kaj tiu ĉi evoluado estas : Alproksimiĝado al Dio.
En la sfero de la fizika kreiteco la evoluado okazas de unu grado de perfekteco al alia. La mineraloj kun siaj mineralaj perfektecoj trapasas al la vegetaĵoj; la vegetaĵoj kun siaj perfektecoj trapasas en la mondon de bestoj, kaj tiel plu, ĝis la mondo de homoj. Tiu ĉi mondo estas plena de ŝajnaj kontraŭaĵoj; en ĉiu el tiuj ĉi regnoj ( la minerala, la vegetaĵa kaj la besta ) la vivo ekzistas konforme al sia grado. Kvankam kompare kun la vivo de homo la tero
ŝajnas esti morta, ĝi tamen ankaŭ vivas kaj havas sian propran vivon. En tiu ĉi mondo kreaĵoj vivas kaj mortas, kaj vivas denove en aliaj formoj de vivo, sed en la mondo de l'Spirito estas tute alie.
Ne estas leĝo de la animo evolui de grado al grado, ĝi nur evoluas pli proksimen al Dio, per la Kompatemo kaj Malavareco de Dio.
Mia fervora preĝo estas, ke ni ĉiuj estu en la Regno de Dio kaj proksime al Li.
La spiritaj kunvenoj en Parizo.
la 4-an de novembro 1911.
Tra la tuta Eŭropo oni aŭdas hodiaŭ pri kunvenoj kaj asocioj kaj oni fondas ĉiaspecajn societojn. Estas inter ili tiaj, kiuj interesiĝas pri komerco, scienco, politiko, kaj multaj aliaj. Ĉiuj ili estas por materialaj servoj, kaj iliaj celoj koncernas la programon kaj lumigon de la mondo de materio. Sed malofte blovas sur ilin la spiro de la Sankta Spirito. Ili ŝajnas esti senkonsciaj pri la Dia Voĉo, senzorgaj por la aferoj de Dio. Sed tiu ĉi kunveno en Parizo estas la vere spirita. La Dia Spiro estas blovita mezen de vi, la lumo de la Regno brilas en ĉiuj koroj. La Sankta Amo de Dio estas potenco inter vi, kaj kun soifantaj animoj vi ricevas la bonan novaĵon de granda ĝojo.