Vi ĉiuj unuanime kunvenis ĉi tie, kun koro ĉe koro, kun animoj, superverŝitaj de la Dia Amo, sopirante kaj laborante por la unueco de la mondo.
Vere tiu ĉi kunveno estas spirita kunveno ! Ĝi estas kiel aroma ĝardeno ! La Ĉiela Suno verŝas sur ĝin siajn orajn radiojn, kaj ĝia varmo penetras kaj gajigas ĉiun atendantan koron. La Amo de Kristo, kiu superpasis ĉian komprenon, estas inter vi, kaj la Sankta Spirito estas via helpanto.
Tagon post tago tiu ĉi kunveno iĝados pli granda kaj pli potenca, ĝis grade ĝia spirito konkeros la tutan mondon !
Penu per viaj tutaj koroj esti volemaj fluejoj por la Malavareco de Dio. Ĉar mi diras al vi, ke Li elektis vin, ke vi estu Liaj diskonigantoj de Amo tra la mondo, ke vi estu Liaj Portantoj de la spiritaj donacoj al la homoj, ke vi estu disvastigantoj de unueco kaj konkordo sur la tero. Danku Dion per viaj tutaj koroj, ke Li donis al vi tiun ĉi privilegion. Ĉar vivo dediĉita al glorado ne estas tro longa, por danki Dion por tia favoro.
Levu viajn korojn super la estantecon kaj per la okuloj de kredo rigardu la estontecon ! Hodiaù la semo estas semata, la grajno falas sur la teron, sed venos la tago, kiam elkreskos el ĝi glorinda arbo, kies branĉoj estos ŝarĝitaj de fruktoj. Ĝoju kaj estu feliĉaj, ke tiu tago jam ekmatenis, penu ekkompreni ĝian povon, ĉar vere ĝi estas mirinda ! Dio kronis vin per honoro kaj en viajn korojn Li lokis radiantan stelon; vere, ĝia lumo lumigas la tutan mondon !
Du specoj de lumo
la 5-an de novembro 1911.
Hodiaŭ la vetero estas nuba kaj malserena. En Oriento la suno konstante brilas, la steloj neniam estas vualitaj kaj tre malmulte da nuboj estas tie. Lumo ĉiam leviĝas en Oriento kaj sendas siajn radiojn en Okcidenton.
Ekzistas du specoj de lumo. Ekzistas la videbla lumo de la suno, dank' al kiu ni povas ekkoni la belecon de la mondo ĉirkaŭ ni; sen ĝi ni povus nenion vidi.
Malgraŭ tio, kvankam la funkcio de tiu lumo estas videbligi al ni objektojn, ĝi ne povas doni al ni la povon vidi aŭ kompreni, el kio konsistas iliaj diversaj ĉarmoj, ĉar tiu lumo ne havas inteligentecon, ne havas konscion. La scion kaj komprenon donas al ni la lumo de intelekto, kaj sen tiu ĉi lumo la fizikaj okuloj estus senutilaj.
La lumo de intelekto estas la plej alta lumo, kiu ekzistas, ĉar ĝi estas naskita de la Dia
lumo.
La lumo de intelekto kapabligas nin konscii kaj kompreni ĉion, kio ekzistas, sed nur la Dia Lumo povas doni al ni la eblon vidi aferojn nevideblajn, kaj nur ĝi kapabligas nin vidi la Verojn, kiuj estos videblaj por la mondo nur post miloj da jaroj.
Dank' al la Dia Lumo la profetoj povis vidi antaŭ du mil jaroj la okazontajn aferojn, kaj hodiaŭ ni vidas la realigon de iliaj vizioj. Sekve tio ĉi estas la Lumo, pri kiu ni devas klopodi, ĉar ĝi estas pli granda, ol ĉiu alia.
Dank' al tiu ĉi Lumo Moseo povis vidi kaj kompreni la Dian Malkaŝiĝon kaj aŭdi la Ĉielan Voĉon, kiu parolis al li el la brulanta arbusto ( Eliro III 2).
Pri tiu ĉi lumo parolas Mahometo, kiam li diras : " Allaho estas la Lumo de la Ĉielo kaj de la tero ".
Serĉu per viaj tutaj koroj tiun ĉi Dian Lumon, por ke vi ricevu la povon kompreni la realecon, por ke vi ekkonu la sekretojn de Dio, por ke la kaŝitaj vojoj iĝu klaraj antaŭ viaj okuloj.
Tiun ĉi Lumon oni povas kompari kun spegulo, kaj kiel spegulo reflektas ĉion, kio estas antaŭ ĝi, tiel tiu ĉi Lumo montras al la okuloj de nia spirito ĉion, kio ekzistas en la Regno de Dio, kaj videbligas al ni la realecojn de l'aferoj. Dank'al tiu ĉi radiantega Lumo ĉiuj spiritaj interpretoj de la Sanktaj Libroj iĝis klaraj al ni, la kaŝitaj aferoj de la Dia universo iĝis malkaŝitaj, kaj ni ricevis la povon kompreni la Diajn celojn koncerne homon.
Mi preĝas, ke Dio en Sia Favoro lumigu viajn korojn kaj animojn per Sia Glorega Lumo; tiam ĉiu el vi brilos, kiel radianta stelo, en la mallumaj lokoj de la mondo.
La spiritaj aspiroj en Okcidento.
la 6-an de novembro 1911.
'Abdu'l-Baha diris :
Koran bonvenon al vi ! El la orientaj landoj mi venis en Okcidenton, por resti inter vi dum mallonga tempo. En Oriento oni ofte diras, ke la okcidentuloj ne havas spiritecon, sed mi ne trovis la aferon tiel. Dankon al Dio, mi vidas kaj sentas, ke estas multe da spiritaj aspiroj inter la okcidentuloj, kaj ke en kelkaj okazoj ilia spirita percepto estas eĉ pli penetrema, ol tiu de iliaj orientaj fratoj. Se la instruoj, donitaj en Oriento, estus konscience disvastigitaj en Okcidento, la mondo estus hodiaŭ pli luma loko.
Kvankam en la pasintaj tempoj ĉiuj grandaj spiritaj instruistoj aperis en Oriento, estas tie tamen multaj homoj, tute senigitaj de spiriteco. Rilate al la aferoj de l'Spirito ili estas senvivaj kiel ŝtono. Kaj ili ne deziras esti aliaj, ĉar ili opinias, ke homo estas nur supera speco de besto kaj ke la aferoj de Dio ne koncernas lin.
Sed la ambicio de homo devas flugi super tion ĉi. Li devas rigardi ĉiam pli alten, super sin mem, ĉiam supren kaj antaŭen, ĝis per la Kompatemo de Dio li atingos la Regnon de Ĉielo. Estas ankaŭ homoj, kies okuloj estas malfermitaj nur al la fizika progreso kaj al la evolucio en la mondo de materio. Tiuj ĉi homoj preferas studi la similecon inter sia propra fizika korpo kaj tiu ĉi de simio anstataŭ konsideri la glorindan parencecon inter sia spirito kaj tiu ĉi de Dio. Ĝi estas efektive stranga, ĉar nur fizike homo similas la malpli altajn kreatojn, kaj koncerne la intelekton li tute malsimitas ilin.
Homo ĉiam progresas. La sfero de lia scio ĉiam pligrandiĝas kaj lia mensa aktiveco fluas tra multaj kaj diversaj fluejoj. Rigardu, kion homo efektivigis sur la kampo de scienco, konsideru liajn multajn malkovrojn, liajn sennombrajn elpensaĵojn kaj la profundan komprenon de la leĝoj de l'naturo.
En la sfero de arto okazas ĝuste la samo, kaj tiu mirinda evoluado de la homaj kapabloj iĝas ĉiam pli rapida kun la fluo de l'tempo ! Se oni povus kunmeti la malkovrojn kaj
elpensaĵojn de la lastaj dekkvin jarcentoj, vi vidus, ke dum la lastaj cent jaroj okazis pli granda progreso, ol dum la antaŭaj dekkvar jarcentoj. Ĉar la rapideco, kun kiu homo progresas, kreskas de jarcento al jarcento.
La povo de intelekto estas unu el la plej grandaj favoroj de Dio donitaj al la homoj; ĝi estas la povo, kiu faras ĝin kreaĵo pli alta ol besto. Ĉar, dum la homa inteligenteco jarcenton post jarcento kaj tempon post tempo kreskas kaj iĝas ĉiam pli penetrema, tiu de bestoj restas en la sama stato. Ili ne estas pli inteligentaj hodiaŭ ol antaŭ mil jaroj ! Ĉu oni bezonas pli grandan pruvon por montri, kiel homo malsimilas al la kreaĵoj de la besta mondo ? Sendube ĝi estas klara, kiel tago !
La spiritaj perfektecoj estas laŭnaskaj rajtoj de homo kaj apartenas al li sola el la tuta kreaĵaro. Homo estas en realeco spirita estaĵo, kaj nur kiam li vivas en la spirito li estas vere feliĉa. Tiu spirita sopiro kaj percepto apartenas egale al ĉiuj homoj, kaj mi estas firme konvinkita, ke la okcidentuloj posedas grandajn spiritajn aspirojn.
Mi preĝas varmege, ke la stelo de Oriento verŝu siajn brilantajn radiojn sur la okcidentan mondon, kaj ke la popoloj de Okcidento leviĝu en forto, fervoro kaj kuraĝo, por helpi siajn fratojn en Oriento.
Parolado en kunvenejo en Parizo.
la 6-an de novembro 1911.
Tio ĉi estas vere bahaa domo. Ĉiufoje, kiam tia domo aŭ kunvenejo estas fondita, ĝi fariĝas unu el la plej grandaj helpoj en la ĝenerala progreso de la urbo aŭ lando, al kiu ĝi apartenas. Ĝi akcelas kreskon de instruiteco kaj scienco kaj estas konata pro sia intensa spiriteco kaj pro amo, kiun ĝi disvastigas inter homoj.