En la pasintaj tempoj la progreso en la materiala sfero ne estis tiel rapida, nek la sangoverŝado tiel abunda. En la antikvaj militoj oni konis neniajn kanonojn, pafilojn, dinamiton, bombojn, torped-ŝipojn, militŝipojn, subakvajn veturilojn. Nun dank'al la materiala civilizacio ni havas ĉiujn tiujn elpensaĵojn, kaj milito farigas ĉiam pli kaj pli terura. Eŭropo mem iĝis kvazaŭ unu grandega arsenalo, plena de eksplodaĵoj, kaj Dio bonvolu gardi kontraŭ fajrigo, ĉar se tio ĉi okazus, la tuta mondo estus enplektita.
Mi deziras komprenigi al vi, ke la materiala progreso kaj la spirita progreso estas du diferencaj aferoj, kaj ke nur se la materiala progreso iros manon ĉe mano kun spiriteco, povos okazi vera progreso kaj la Plej Granda Paco povos ekregi en la mondo. Se la homoj sekvus la sanktajn konsilojn kaj la instruojn de la Profetoj, se la Dia Lumo brilus en ĉiuj koroj kaj la homoj estus vere religiaj, ni baldaŭ vidus pacon sur la tero kaj la regnon de Dio inter la homoj. La Leĝoj de Dio povas esti komparitaj kun la animo kaj la materiala progreso kun la korpo. Se la korpo ne estus vivigata de la animo, ĝi ĉesus ekzisti. Mi preĝas fervore, ke spiriteco ĉiam kresku kaj plimultiĝadu en la mondo, por ke lumigitaj estu la moroj kaj starigita estu paco kaj harmonio.
Milito kaj rabo kun la akompanantaj ilin kruelaĵoj estas abomenaj al Dio kaj sekvigas sian propran punon, ĉar la Dio de Amo estas ankaŭ Dio de Justeco, kaj ĉiu homo devas nepre rikolti, kion li semas. Ni penu kompreni la Ordonojn de la Plej Alta kaj aranĝi niajn vivojn, kiel Li direktas. Vera feliĉo dependas de spiriitaj bonaĵoj kaj de ĉiama malfermiteco de la koro por ricevadi la Diajn Malavaraĵojn.
Se la koro forturnas sin de la benoj, kiujn Dio oferas, kiel ĝi povas esperi feliĉon ? Se ĝi ne bazas sian esperon kaj fidon sur la Dia Kompatemo, kie ĝi povas trovi trankvilon ? Ho, fidu je Dio, ĉar Lia Malavareco estas eterna, kaj je Liaj Benoj, ĉar ili estas plejsuperaj. Ho, konfidu vin en kredo al la Ĉionpova, ĉar Li ne malfidelas kaj Lia boneco daŭras eterne. La Suno senĉese donas lumon kaj la nuboj de Lia Malavareco estas plenaj de la akvo de Kompato, per kiu Li akvumas la korojn de ĉiuj, kiuj fidas je Li. Lia refreŝiga Blovo ĉiam portas sur siaj flugiloj kuracon al la sekiĝintaj animoj ! Ĉu estas saĝe turni sin for de tia amema Patro, kiu verŝas Siajn Benojn sur nin, kaj preferi esti sklavoj de materio ?
Dio en Sia senfina Boneco glorlevis nin al tiel granda honoro kaj faris nin mastroj de la materiala mondo. Ĉu ni do fariĝu ĝiaj sklavoj ? Ne, ni serĉu prefere nian naskorajton kaj penu vivi la vivon de spiritaj filoj de Dio. La glora Suno de l'Vero refoje leviĝis en Oriento. De la malproksima horizonto de Persujo ĝia radieco disiras for kaj malproksimen, dispelante la densajn nubojn de superstiĉoj. La lumo de la unueco de l'homaro komencas lumigadi la mondon kaj baldaŭ la standardo de Dia harmonio kaj de solidareco de la nacioj flirtos alten al la ĉielo. Vere, la blovoj de la Sankta Spirito inspiros la tutan mondon !
Ho, popoloj kaj nacioj ! Leviĝu kaj laboru kaj estu feliĉaj ! Kuniĝu sub la tendo de la unueco de l'homaro !
Doloro kaj ĉagreno.
la 22-an de novembro 1911.
En tiu ĉi mondo ni estas influataj de du sentoj : ĝojo kal doloro.
Ĝojo donas al ni flugilojn. En ĝojo niaj fortoj estas pli vivopovaj, nia intelekto pli vigla kaj nia komprenemo malpli vualita. Ni ŝajnas pli kapablaj kontraŭstari al la mondo kaj trovi nian propran sferon de utileco. Sed kiam malĝojo venas al ni, nia forto forlasas nin, nia komprenemo estas malklara kaj nia inteligenteco vualita. La aktualaĵoj de la vivo ŝajnas gliti preter nia kompreno, la okuloj de nia spirito malsukcesas malkovri la sanktajn misterojn kaj ni iĝas kvazaŭ mortuloj.
Ne ekzistas homa estaĵo, kiu ne estus influata de tiuj ĉi du sentoj; sed ĉiuj malĝojoj kaj ĉagrenoj, kiuj ekzistas, devenas de la mondo de materio - la spirita mondo havigas nur ĝojon !
Se ni suferas, tio estas la sekvo de materialaj aferoj, kaj ĉiuj afliktoj kaj zorgoj devenas de tiu ĉi mondo de iluzio.
Ekzemple komercisto perdas sian negocon kaj el tio sekvas lia malĝojo. Laboristo estas eksigita kaj malsatmorto staras antaŭlia vizaĝo. Terkulturisto havis malbonan rikolton kaj maltrankvilo plenigas lian menson. Homo estas konstruinta domon, kiu forbrulis ĝis la fundamento, kaj li estas subite senhejma, ruinigita kaj en malespero.
Ĉiuj tiuj ekzemploj celas montri al vi, ke la afliktoj, kiuj akompanas ĉiun nian paŝon, ĉiuj niaj ĉagrenoj kaj doloroj, malhonoroj kaj zorgoj estas naskitaj en la mondo de materio. La Spirita Regno, kontraŭe, neniam kaŭzas malĝojon. Homo, vivanta kun siaj pensoj en la Spirita Regno, iĝas konstante ĝoja. Ĉiuj korpaj malbonoj ne preterpasas lin, sed ili tuŝas nur la supraĵon de lia vivo, kaj la profundaĵo restas trankvila kaj serena.
Hodiaŭ la homaro klinas sin sub la ŝarĝo de zorgoj, malĝojoj kaj ĉagrenoj. Neniu estas libera de ili. La mondo estas malseka de larmoj, sed dank' al Dio, ni havas kuracilon ĉe niaj pordoj. Ni forturnu niajn korojn de la mondo de materio kaj vivu en la spirita mondo ! Nur ĝi sola povas doni al ni liberecon ! Se ni estas cirkaŭitaj de malfacilaĵoj, ni devas nur alvoki Dion, kaj de Lia granda Kompatemo ni ricevos helpon.
Se venas al ni malĝojo kaj malfeliĉo, ni turnu la vizaĝojn al la Regno, kaj la ĉiela konsolo estos verŝita sur nin.
Se ni estas malsanaj kaj en mizero, ni petegu de Dio kuracon, kaj Li respondos niajn preĝojn.
Kiam niajn pensojn plenigas la maldolĉeco de tiu ĉi mondo, ni turnu la okulojn al la dolĉeco de la Dia Kompatemo, kaj Li sendos al ni ĉielan trankvilon ! Se en la materiala mondo ni estas malliberuloj, nia spirito povas flugi en la ĉielon, kaj ni estos vere liberaj !
Kiam la tagoj de nia vivo venas al la fino, ili pensu pri la eterna mondo kaj ni estos plenaj de ĝojo.
Ĉie ĉirkaŭe vi vidas pruvojn de nesufiĉeco de la materialaj aferoj, vi vidas, ke ĝojo, kontenteco, trankvilo kaj konsolo ne estas troveblaj en la pasemaj aferoj de la mondo. Ĉu ne estas do malsaĝe rifuzi serĉi tiujn ĉi trezorojn, kie ili povas esti trovitaj ? La pordoj de la Spirita Regno estas malfermitaj al ĉiuj, kaj ekster ili estas absoluta mallumo.
Dankon al Dio, ke vi en tiu ĉi kunveno havas la scion pri ĉi tio, ĉar en ĉiuj malĝojoj de la vivo vi povas ricevi plejsuperan konsolon. Se viaj tagoj sur la tero estas kalkulitaj, vi scias, ke la eterna vivo vin atendas. Se materialaj zorgoj ĉirkaŭvolvas vin per malluma nubo, spirita radieco lumigas vian vojon. Vere, tiuj, kies pensoj estas lumigitaj de la Spirito de la Plej Alta, havas plejsuperan konsolon.
Mi mem estis en malliberejo dum kvardek jaroj; unu sola jaro estus neelportebla - neniu elportis tiun malliberecon dum pli ol unu jaro ! Sed, dank' al Dio, dum ĉiuj tiuj kvardek jaroj mi estis ekstreme feliĉa ! Pasigi ĉiun tagon estis kvazaŭ aŭdi bonan novaĵon, kaj en unu nokto senfina ĝojo estis al mi donata. Spiriteco estis mia konsolo kaj sinturno al Dio estis mia plej granda ĝojo. Se ne estus tiel, ĉu vi pensas, ke estus eble por mi travivi ĉiujn tiujn jarojn en la malliberejo ?
Tiel spiriteco estas la plej granda donaco de Dio, kaj " Eterna Vivo " signifas : " Sinturno al Dio ". Ĉiuj kaj ĉiu kresku vi tagon post tago en spiriteco, fortiĝadu en ĉiuj bonaj ecoj, pli kaj pli grandan helpon ricevadu de la Dia konsolo, estu liberigitaj per la Sankta Spirito de Dio, kaj la potenco de la Ĉiela Regno vivu kaj efiku inter vi.
Tio ĉi estas mia plej varma deziro, kaj mi petegas al Dio, ke Li bonvolu doni al vi tiun ĉi favoron.
La perfektaj homaj sentoj kaj virtoj.
la 23-an de novembro 1911.
'Abdu'l-Baha diris :
Vi ĉiuj devus esti tre feliĉaj kaj dankaj al Dio por la granda privilegio, kiu estas al vi
donita.
Tio ĉi estas pure spirita kunveno ! Gloro estu al Dio - viaj koroj estas turnitaj al Li, viaj animoj estas altiritaj al la Regno, vi havas spiritajn aspirojn kaj viaj pensoj flugas super la mondo de polvo.