Выбрать главу

Vi apartenas al la mondo de pureco kaj ne kontentigas per la besta vivmaniero, per pasigado de la tagoj en manĝado, trinkado kaj dormado. Vi estas vere homoj. La celo de viaj pensoj kaj ambicioj estas akiri homan perfektecon. Vi vivas por fari bonon kaj porti feliĉon al aliaj. Via plej granda deziro estas konsoladi funebrantojn, fortigadi malfortulojn kaj esti kaŭzo de espero por malesperantoj. Tage kaj nokte viaj pensoj estas turnitaj al la Regno kaj viaj koroj estas plenaj de Amo de Dio.

Tiel vi konas nek kontraŭstaron, nek malsimpation aŭ malamon, ĉar ĉiu vivanta kreaĵo estas kara al vi kaj la bono de ĉiu estas la celo de viaj serĉoj.

Tio ĉi estas perfektaj homaj sentoj kaj virtoj. Se homo havas neniun el ili, estus por li pli bone ĉesi ekzisti. Se lampo ĉesis donadi lumon, estus pli bone ĝin neniigi. Se arbo kreskigas neniajn fruktojn, estus pli bone forhaki ĝin, ĉar ĝi nur estas superflua sur la tero.

Vere, estas por homo milfoje pli bone morti, ol kontinui la vivon sen virtoj.

Ni havas okulojn, por ke ni vidu per ili, sed se ni ne uzas ilin, kian profiton ili donas al ni ? Ni havas orelojn, por ke ni aŭdu per ili, sed se ni estas surdaj, kian utilon ni havas de ili ?

Ni havas langon, por ke ni gloru Dion kaj proklamu la bonan novaĵon, sed se ni estas mutaj, kiel senutila ĝi estas !

La Ĉion-amanta Dio kreis homon, por ke li disradiigadu la Dian Lumon kaj heligadu la mondon per siaj vortoj, agoj kaj vivo. Se li estas sen virto, li fariĝas ne pli bona, ol nura besto, kaj besto, ne posedanta inteligentecon, estas malinda estaĵo.

La Ĉiela Patro donis al homo la netakseblan donacon de inteligenteco, por ke li iĝu spirita lumo, penetranta la mallumon de materialeco, kaj alportanta al la mondo bonecon kaj veron. Se vi sekvos fervore la instruojn de Baha'u'llah, vi vere fariĝos lumo de la mondo, animo por la korpo de la mondo, konsolo kaj helpo por la homaro kaj fonto de savo por la tuta universo. Penu do per la tuta koro kaj animo sekvi la konsilojn de la Benita Perfekteco, kaj estu certaj, ke se vi sukcesos vivi tian vivon, kian li difinas por vi, la Eterna Vivo kaj ĉiamdaŭra ĝojo apartenos al vi kaj la ĉiela subteno estos sendita por doni al vi forton dum ĉiuj tagoj de via vivo.

Mia elkora preĝo estas, ke ĉiu el vi atingu tiun perfektan ĝojon !

Kruela indiferenteco de popoloj konceme suferadon de aliaj nacioj.

la 24-an de novembro 1911.

'Abdu'l-Baha diris : Oni ĵus diris al mi, ke terura akcidento okazis en tiu ĉi lando. Vagonaro falis en riveron kaj almenaŭdudek personoj estas mortigitaj. Tio ĉi estas hodiaŭ diskutota en la franca Parlamento kaj la direktoro de la Stataj Fervojoj estas alvokota por paroli. Li estos kruc-esplorata koncerne la kondiĉojn de la fervojo kaj kaŭzon de la akcidento, kaj okazos varmega diskutado. Mi estas plena de miro kaj surprizo je la vido de la interesiteco kaj ekscito, kiujn vekis tra la tuta lando la okazo de morto de dudek personoj, dum oni restas malvarma kaj indiferenta kontraŭ la fakto, ke miloj da italoj, turkoj kaj araboj estas mortigitaj en Tripoliso ! La teruro de tiu amasa buĉo absolute ne maltrankviligis la registaron ! Tamen tiuj malfeliĉuloj ankaŭ estas ja homoj !

Kial oni elmontras tiom da intereso kaj varma simpatio al tiuj ĉi dudek individuoj, dum oni havas neniom por la kvin mil personoj ? Ili ĉiuj estas homoj, ili ĉiuj apartenas al la homara familio sed ili estas el aliaj landoj kaj nacioj. Ne estas la afero de la indiferentaj landoj, ke tiuj homoj estas masakritaj ; tiu amasa buĉo ne tuŝas iliajn sentojn ! Kiel maljusta, kiel kruela ĝi estas, kiel ekstreme senigita de ĉia bona kaj alta sento ! La homoj el tiuj aliaj landoj havas infanojn kaj edzinojn, patrinojn, filinojn kaj filetojn ! En tiuj landoj hodiaŭ apenaŭ estas iu domo, libera de la sonoj de maldolĉa ploro, apenaŭ oni povas trovi hejmon, netuŝitan per la kruela mano de l'milito.

Ve ! Ni vidas en ĉiuj flankoj, kiel kruela, plena de antaŭjuĝoj kaj maljusta estas homo, kaj kiel malrapidema li estas, por ekkredi je Dio kaj sekvi Liajn ordonojn.

Se tiuj homoj amus kaj helpus unu la alian, anstataŭ esti tiel fervoraj, por ne neniigadi per glavo kaj kanono, kiom pli noble ĝi estus ! Kiom pli bone, se li vivus kiel aro da kolomboj, en paco kaj harmonio, anstataŭ simili lupojn kaj ŝiri sin reciproke en pecojn.

Kial homo estas tiel malmolkora ? Ĝi estas pro tio, ke li ankoraŭ ne konas Dion. Se li havus scion pri Dio, li ne povus agi tute male al Liaj leĝoj; se li posedus spiritan menson, tia kondutmaniero estus neebla por li. Se oni nur kredus, komprenus kaj sekvus la leĝojn kaj ordonojn de la Profetoj de Dio, militoj ne mallumigadus plu la vizaĝon de la tero.

Se homo havus almenaŭ la principojn de justeco, tia stato de aferoj estus neebla.

Tial mi diras al vi, ke vi preĝu - preĝu kaj turnu viajn vizaĝojn al Dio, ke Li en Sia senfina Kompato kaj Favoro helpu kaj subtenu la misgviditojn. Preĝu, ke Li favordonu al ili spiritan komprenon kaj instruu al ili toleremon kaj kompatemon, por ke la okuloj de iliaj mensoj estu malfermitaj kaj por ke estu al ili donita la donaco de la Spirito. Tiam paco kaj amo iros manon ĉe mano tra la landoj, kaj tiuj kompatindaj malfeliĉuloj recivos trankvilon.

Ni klopodu tage kaj nokte por estigi pli bonan staton. Mia koro estas rompita de tiuj teruraĵoj kaj laŭtaj krioj - atingu tiu krio ankaŭ aliajn korojn !

Tiam blinduloj ekvidos, mortintoj leviĝos kaj justeco venos kaj regos sur la tero. Mi petegas vin ĉiujn preĝi per la tuta koro kaj animo, ke tio estu efektivigita.

Ni ne devas senkuraĝiĝi pro malgrandeco de nia nombro.

la 25-an de novembro 1911.

Kiam Kristo aperis, Li konigis sin en Jerusalemo. Li vokis homojn al la Regno de Dio, Li invitis ilin al la Eterna Vivo kaj parolis al ili pri akiro de la homaj perfektecoj. La lumo de gvido estis verŝita de tiu radianta Stelo, kaj fine Li donis Sian Vivon ofere por la homaro.

Dum Sia tuta benita vivo Li suferadis persekutojn kaj malfacilaĵojn, kaj malgraŭ ĉio tio homoj estis Liaj malamikoj.

Ili malkonfesis Lin, malrespektis Lin, maljustis kontraŭ Li kaj malbenis Lin. Ili traktis Lin ne kiel homon - kaj malgraŭ ĉio tio Li estis personigo de kompato kaj de plej alta boneco kaj amo.

Li amis ĉiujn homojn sed ili traktis Lin, kiel malamikon kaj ne sciis taksi Lin. Ili atribuis nenian valoron al Liaj vortoj kaj ne estis lumigitaj per la flamo de Lia amo.

Pli poste ili ekkomprenis, kiu Li estis, ke Li estis Sankta Dia Lumo kaj ke Liaj vortoj entenis la Eternan Vivon.

Lia koro estis plena de amo por la tuta mondo, Lia boneco estis destinita atingi ĉiujn - kaj kiam ili komencis kompreni tion ĉi ili ekpentis - sed Li jam estis krucumita.

Ne multajn jarojn post Lia Ĉieliro ili eksciis, kiu Li estis, sed en la tempo de la Ĉieliro Li havis nur tre malmultajn disĉiplojn, nur relative malgranda anaro kredis Liajn ordonojn kaj sekvis Liajn leĝojn. La ignorantoj diradis : " Kiu estas tiu ĉi individuo, Li havas nur kelkajn disĉiplojn !" Sed la sciantoj diradis : " Li estas la Suno, kiu brilas en Oriento kaj en Okcidento, Li estas la Malkaŝanto, kiu donos vivon al la mondo ".

Kion vidis la unuaj disĉiploj, la mondo ekkomprenis nur pli poste.

Tial vi, kiuj estas en Eŭropo, ne senkuraĝiĝu pro tio, ke vi estas malmultaj, aŭ pro tio, ke homoj kredas, ke via Afero estas sensignifa. Se malmultaj personoj venas al viaj kunvenoj, ne perdu la koron, kaj se oni vin mokas aŭ kontraŭparolas ne estu ĉagrenitaj, ĉar la apostoloj de Kristo devis elporti la samon. Ili estis malrespektataj kaj persutataj, malbenataj kaj malbone traktataj, sed en la fino ili estis venkintoj kaj iliaj malamikoj montriĝis malpravaj.

Se la histono ripetiĝus kaj ĉiuj tiuj aferoj okazus al vi, ne estu malĝojaj, sed plenaj de ĝojo kaj danku Dion, ke estas al vi destinite suferi, kiel suferis sanktuloj en la pasintaj tempoj. Se homoj kontraŭos al vi, estu ĝentilaj por ili, se ili kontraŭparolos, estu firmaj en via kredo, se ili forlasos vin kaj forkuros de vi, elserĉu ilin kaj traktu ilin afable. Faru malbonon al neniu; preĝu por ĉiuj; penu briligi vian lumon en la mondo kaj flirtigu vian standardon alte en la ĉielo. La belaj aromoj de viaj noblaj vivoj penetros en ĉiun lokon. La lumo de la Vero, briligita en viaj koroj, radios al malproksimaj horizontoj !