Выбрать главу

Francisco Candido Xavier

(Mediumo)

Penso kaj Vivo

Diktita de la Spirito

Emmanuel

1a eldono 2000

El la 1a eldono portugallingva esperantigis: Affonso Borges Gallego Soares

Spirita Eldona Societo F.V. Lorenz Korespondadreso: Caixa Postal 3.133 BR - 20002-970 - Rio de Janeiro-RJ - Brazilo

La Direktoroj kaj Konsilantoj de la Spirita Eldona Societo F. V. Lorenz ne ricevas ajnan honorarion.

La publikigo de ĉi tiu libro celas informi esperantistojn pri la principoj

de la Spiritisma Doktrino kaj la realaĵoj de la transtomba vivo.

Ĉiuj rajtoj por eldoni en Esperanto estis transdonitaj de la Brazila

Spiritisma Federacio al la Spirita Eldona Societo F. V. Lorenz.

El la 1a eldono portugallingva esperantigis Affonso Borges Gallego

Soares.

Kompostado de VIDA Editorajao Eletronica, RJ (Brasil) Presita de Folha Carioca Ltda., Rio de Janeiro, RJ (Brasil)

ISBN 85-86984-13-2

CATALOGAQAO NA FONTE DO

DEPARTAMENTO NACIONAL DO LIVRO

E54p Emmanuel (Espirito)

Penso kaj vivo / diktita de la spirito Emmanuel; [psicografado por] Francisco Candido Xavier. - 1a ed. - Rio de Janeiro: F. V. Lorenz, 2000. ISBN 85-86984-13-2

1. Obras psicografadas. 2. Espiritismo. I. Xavier, Francisco Candido, 1910-.

CDD- 133.93

Eldonis

SPIRITA ELDONA SOCIETO F. V. LORENZ Sidejo: Rua dos Invalidos n° 34 grupo 903 BR - 20231 -040 - Rio de Janeiro (RJ) - Brazilo

TABELO DE LA ENHAVO

Penso kaj Vivo 9

- La spegulo de la vivo 11

- Volo 15

- Kunlaboro 19

- Instruo 23

- Eduko 27

- Fido 31

- Laboro 35

- Asociiĝo 39

- Sugesto 43

- Komprenemo 47

- Lulilo 51

- Familio 55

- Filoj 59

- Korpo 63

- Sano 67

- Alvokiĝo 71

- Profesio 75

- Socio 79

- Prospero 83

- Kutimo 87

- Devo 91

- Kulpo 95

- Helpo 99

- Humileco 103

- Toleremo 107

- Preĝo 111

- Obsedo 115

- Malsano 119

- Morto 123

- Amo 127

Penso kaj Vivo

Amika koro nin demandis, ĉu ni ne havas en la Spirita Mondo iun libron adapteblan al la bezonoj de la surtera homo. Iujn paĝojn, kiuj al la spirito parolus pri la problemoj de la spirito... Ion malpezan kaj tuj kompreneblan, kiu resumus la superajn principojn orientantajn al ni la iradon...

Kaj ni memoris tiucelan, simplan parolgvidilon, kiun ni disponas en niaj servoj al la kamaradoj, sin direktontaj al la lulilo, kaj kiun ni uzas en niaj regeneraj lernejoj inter la morto kaj la renaskiĝo.

Temas ja pri humilaj notoj, kiuj fontas el la cerbo simile al la floroj, kiuj, burĝonante el la grundo, tamen esence apartenas al la ĝardeno, kiu ilin gastigas, ĉar ili efektive naskiĝas el la Boneco de Dio, kiu kunigas la Sunon kaj la teron, la fonton kaj la aeron, la sterkon kaj la venton, por al la floroj havigi koloron kaj formon, belecon kaj parfumon...

Jen do ĉi tie, kiel eble adaptita al la kampo de la homa spertado, nia simpla gvidilo.

"Penso kaj Vivo" ni ĝin nomas en la Spirita Mon- do, kaj kun tiu sama titolo ni ĝin disponigas al niaj fratoj en la vivo-batalado kelkatempe enfermitaj en la fizika sfero, celante ankoraŭfoje instrui, ke nia penso, per la reflektado de nia memo, kreas la vivon, kiun ni serĉas, ĝis ni iam, en la daŭro de la jarmiloj, agordos al la senlima Saĝo kaj al la senlima Amo, kiuj konsistigas la Penson kaj la Vivon de Nia Patro.

Emmanuel

Pedro Leopoldo, la 11-an de Februaro 1958.

1

La spegulo de la vivo

Ĉie la menso montriĝas kiel la spegulo de la vivo.

Sur la Tero ĝi altiĝas al Dio, sub la egido de la Kristo, simile al la kruda diamanto, kiu, ŝirite el la malluma sino de la grundo, estas alkondukita de la tajlisto al la brilego de la lumo.

Ĉe la primitivaj estaĵoj ĝi aperas sub la gango de la instinkto, ĉe la homaj animoj ĝi vidiĝas inter la iluzioj, kiuj alsaltas la inteligenton, kaj ĉe la Perfektaj Spiritoj ĝi sin montras kiel altvaloran brilianton respegulantan la Dian Gloron.

Ĝin studante de nia spirita pozicio, limigitaj inter la besteco kaj la anĝeleco, ni nepre devas kompreni ĝin kiel la kampon de nia konscienco vekiĝinta ĉe la evolustadio, en kiu la akirita sciado al ni permesas agi.

Difinante ĝin kiel spegulon de la vivo, ni rekonas, ke la koro estas ĝia faco kaj ke la cerbo estas la centro de ĝiaj ondoj generantaj la forton de la penso, kiu ĉion movas, kreante kaj transformante, detruante kaj restarigante por ĉion purigi kaj sublimigi.

Tial en ĉiuj regionoj de la Universo vibras la reciproka influado.

Ĉio moviĝas kaj renoviĝas laŭ la principoj de interdependeco kaj reefiko.

La reago naskas la afekcion.

La afekcio formas la ideon.

La ideo estigas la sintenon kaj la parolon, kiuj re- gas la farojn.

Ĉe tiaj manifestiĝoj, etendiĝas la fadenoj generantaj la kaŭzojn, de kiuj naskiĝas la cirkonstancoj efikantaj sur la vivo kiel obstrukcaj klapoj aŭ kiel liberigaj helpiloj.

Neniu povas improvize translimi la povojn de sia menso, irante tre malproksimen ekster sia agadrondo; sed ni ĉiuj ricevas la influojn, unuj de la aliaj, laŭ nia relativa asimilkapablo.

Neniu restas for de tiu senĉesa interŝanĝado. Ni spiras en la mondo de la imagoj, kiujn ni elsendas kaj ricevas kaj per kiuj aŭ ni haltas sub la fas- cinado de elementoj nin kelkatempe sklavigantaj, aŭ ni akceptas la renovigan influon de la potencoj nin instigantaj al puriĝo kaj al progreso.

La mensa reflekto sidas en la fundamento de la

vivo.

La kreitoj sin reciproke respegulas en la Kreitaro, kiu reflektas la celojn de la Kreinto.

2

Volo

Ni komparu la homan menson - vivantan spegulon de la klarvida konscienco - al granda kontoro, dividita en diversajn servofakojn.

Tie troviĝas la Fako de l' Deziro, kie agas la decidoj kaj aspiroj subtenantaj la impulson al laboro; la Fako de la Inteligento, vastiganta la konkerojn de la evoluo kaj de la kulturo; la Fako de la Imago, kolektanta la riĉaĵojn de la idealo kaj sentemo; la Fako de la Memoro, arkivanta la resumojn de la sperto, kaj ankoraŭ aliaj fakoj difinantaj la investojn de la animo.

Sed super ĉiuj staras la Sekcio de la Volo.

La Volo estas la klera kaj vigla administracio, reganta ĉiujn fakojn de la mensa agado.

La Dia Providenco donis ĝin, kiel luman aŭreolon al la racio, post la multjarmila vojaĝo de la kreito tra la obskuraj regionoj de la instinkto.

Por taksi ĝian gravecon, sufiĉas memori, ke ĝi rudras ĉiuspecajn fortojn alkolektiĝintajn al nia sciado.

Elektro estas dinamika energio.

Magnetismo estas energio statika.

Penso estas elektro-magneta forto.

Penso, elektro, magnetismo kunagas en ĉiuj manifestiĝoj de la Universa Vivo, kreante graviton kaj afinecon, asimilon kaj malasimilon sur la multoblaj kampoj de la formo, kiuj servas al la migrado de la spirito direkte al la Superaj Celoj, difinitaj de la Dia Plano.

La Volo, tamen, estas la decida puŝo.

En ĝi ni disponas potencan prembutonon, kiu decidigas la funkciadon aŭ la inertecon de la maŝino.

La cerbo estas la dinamo, kiu produktas la mensan energion laŭ sia reflektivo, sed en la Volo ni vidas la komandon, kiu direktas la mensan energion sur tiun aŭ tiun alian vojon, starigante kaŭzojn, kiuj difinas la problemojn de la destino.