Выбрать главу

11

Lulilo

Escepte de tiuj planoj difinitaj por specialaj verkoj, laŭ kiuj Spiritoj en misio surmetas la fiziologiajn vestojn por konkretigi reflektojn de la Supera Vivo inter la homoj kaj ĉi tiujn instigi al pli alta ascendo, ĉiu nuna lulilo prezentas la forpasintan hieraŭon.

La vojo, kiun ni ekiras en iu ekzistado, estas la kontinuaĵo de la vojoj iritaj en antaŭaj ekzistadoj.

Penegas la scienca esplorado sur la Tero, studante la biologian kontinuecon.

Kromosomaj nukleoj kaj citoplasmaj vehikloj, mediaj faktoroj kaj familiaj genealogioj estas vokitaj de l' genetikistoj por la ekvaciigo de l' problemoj de la origino kaj estas kompreneble, ke el iliaj demandoj aperu rimarkindaj rezultoj, nome tiuj koncernantaj la morfologiajn karakterojn kaj la surprizajn adaptiĝemojn.

Sed la skalpelo de la homa esplorado ĝis nun ne sukcesis transpasi la eksteran flankon de la organa strukturo. Ĝi ankoraŭ restas ĉe la ekzameno de la kompleksio kaj de la staturo, de la pigmentado kaj de la sangogrupo, rilataj al la korpa deveno, ĉar la meandroj de la psika heredeco ankoraŭ restas preskaŭ nesondeblaj por la surtera inteligenteco. Tiel estas ĉar la generaj ĉeloj, estante vivaj semoj, reproduktas niajn konsciencajn kliŝojn ĉe la nepalpebla proceso de la formiĝo de nova korpo.

En la utera kamero, la domina reflekto de nia memeco impresas la fetan plakon aŭ la tutaĵon de la generaj principoj, kiuj formas la fundamentojn de nia nova fizika instrumento, fiksante nian destinitecon por la taskoj, kiujn ni devas plenumi en la mondo dum difinita spaco da tempo. Per tiu aserto ni neniel intencas apologii ian absolutan determinismon, ĉar ja neniu povas forigi la libervolon, per kiu ni kreas la kaŭzojn de sufero aŭ de riparado en niaj destinoj, kadre de tiu relativa determinismo, laŭ kiu ni nin direktas al pli altaj formoj de emocio kaj pensado por la konkero de la absoluta libereco.

Transirinte la fizikan morton, ni revenas en la Pliampleksan Vivon kun kolekto da faroj ne ĉiam konformaj al tiuj, kiujn ni devus plenumi. En multaj okazoj, la imagoj kunportitaj el la karna ekzistado estas timindaj fantomoj, naskitaj de niaj kulpoj mem kaj kiuj, postulante rebonigon kaj elpagon, kreas, por niaj sentumoj, la turmentegan inferon kie kirle miksiĝas niaj plendoj kaj afliktoj.

Sed jen la Fidela Justeco, pro korfavoro, konsentas al ni la revenon, kiel benatan rekomencon. Ni tiel, tra la lulilo, reprenas rektan kontakton kun niaj kreditoroj kaj ŝuldantoj por la likvido de la koncernaj debetoj, kies kontoj jam estas efektive bilancitaj en la Diaj Leĝoj.

Ĉi tiel do ni ordinare renaskiĝas sur la Tero, konforme al niaj ŝuldoj aŭ bezonoj, tiucele asimilante la genan esencon de tiuj, afinantaj al nia esteco kaj kondutmaniero.

Pro tio, la problemoj de heredeco ĝenerale devenas de la al ni propraj mensaj reflektoj.

Vere iafoje abnegaciemaj koroj, kulturante la plantejon de amo per sinoferado, altiras al si malfeliĉajn korojn, provizore gardante en siaj brakoj monstrajn aberaciojn ne harmoniantajn al la alta nivelo, kiun ili jam atingis, sed tiajn esceptojn ni ŝuldas al la rezignemo, per kiu ili igas emerĝi el la infersimilaj regionoj malnovajn korinklinojn el longe pasintaj tempoj, aplikante la dian atributon de la Karitato.

Sed laŭregule nia lulilo en la mondo estas reflekto de niaj bezonoj, pro kio koncernas ĉiun el ni dum la reenkarniĝo honori ĝin per nobla laborado celanta riparon, pliboniĝon aŭ altiĝon, estante certaj pri tio, ke al tiu lulilo ni estas portitaj aŭ altiritaj laŭ la regeneraj aŭ komisi-plenumaj problemoj, kiujn ni bezonas por la reĝustigo de nia destino antaŭ la estonteco.

12

Familio

Inter la homoj, la samsanga familio povas esti komprenata kiel la esenca centro de niaj reflektoj: agrablaj aŭ malagrablaj reflektoj, kiujn la pasinteco resendas al ni.

Memkompreneble ni al ĉi tio ne alkalkulas la ĉampionojn de la evoluado, kiuj, kondukite en la ordinaran medion, ĝin tuj superas, kreante mensan etoson al si esence propran kaj plenumante la renovigan programon kies portantoj ili estas.

Ni do pritraktas nian pozicion sur la ordinara batalkampo.

Ĉiu kreito estas provizore alkonformigita al la limoj de la agado, kiun li kapablas plenumi, aŭ, pli klare, ĉiu el ni nur iom post iom transpasos la horizonton, kiun li jam atingis per siaj propraj reflektoj.

La primitivulo ne foriĝas senprepare de sia naskiĝejo sed tie ja multfoje renaskiĝas, kaj la relative civilizita homo longe restadas ĉe la rasa medio, en kiu li asimilas la necesajn spertojn tiel longe ĝis la tutaĵo de liaj akiroj rekomendos lin por novspecaj realigoj.

Jen kial, ĉe la sfero de la samsangeco, la enkarniĝinta Spirito iras renkonte al la korligoj, kiujn li mem teksis al si, konforme al tiu mensa linio karakterizanta liajn tendencojn.

Pro tio, la tiel nomata psikologia heredeco estas iasence la natura kuniĝo de spiritoj inter si afinantaj pro altiriĝemo al samaj aktivecoj kaj inklinoj.

Granda artisto aŭ eminenta heroo povas naskiĝi en sfero fremda al la sentoj, per kiuj ili elstaras. Tio estas la manifestiĝo de la genio, pacience ellaboriĝinta en la kuro de la jarmiloj kaj transsendanta la reflektojn de sia individueco per giganta konstrulaboro.

Sed, sur la ordinaraj reloj, en la hejma templo kolektiĝas tiuj, sin respegulantaj, unuj en la aliaj.

Familio el muzikistoj pli facile akceptos en sian idaron praktikantojn de la dia arto, ĉar ofte la Spiritoj okupantaj ĉe ili, per la reenkarniĝo, la pozicion de filoj, estas tiuj samaj amikoj, kiuj, ankoraŭ en la spirita regiono, jam stimulis ilian muzikan kleriĝon, kaj ĉiuj sin reciproke respegulas en la kontinua aktiveco, al kiu ili sin donas tra multenombraj jarcentoj.

Samkiale skulptistoj kaj poetoj, politikistoj kaj kuracistoj, komercistoj kaj terkulturistoj preskaŭ ĉiam donas al si la manojn, unuj al aliaj, ĉe la kulto al la plej bonaj korligaj valoroj, sin reciproke kontinuigante en la familia genotipo kaj antaŭgardante por si mem, per la komuna laborado kaj laŭ la leĝo de renaskiĝo, la evoluan heredan propraĵon, per kiu ili sin esprimas en la spaco kaj en la tempo.

Ankaŭ tial, laŭ la sama principo de altiriĝemo, ni vidas dipsomaniulojn kaj kleptomaniulojn, krimulojn kaj promoralajn malsanulojn naskiĝi de tiuj, kiuj al ili spirite agordiĝas per samaj difektoj kaj elprovoj, ĉar multaj malvirtiĝintaj inteligentoj alkonformiĝas al la genetika kampo de tiuj, altirantaj ilian kunecon, pro la malnoblaj sentoj aŭ bedaŭrindaj faroj, per kiuj ili ŝuldiĝis kontraŭ la Leĝo.

La familia morala difekto do rezultas el ŝuldo- kuniĝo kaj nin lokas en la genetika sfero, kiun ni meritas laŭ niaj ŝuldiĝoj kontraŭ la mondo kaj la vivo. Tiakaŭze ni estas devigitaj sperti la refrapon de niaj toksaj reflektoj tra iuj anoj de nia parencaro, kiuj al ni resendas tiujn reflektojn pere de afliktaj procesoj de suferado.

Ni do renkontas en la hejma grupo ne nur tiujn ligilojn el nobleco kaj ĝojo, kiujn ni jam sukcesis teksi per amo laŭdinde praktikata, sed ankaŭ la katenojn el honto kaj antipatio, per kiuj ni rikoltas la maltrankviligajn kliŝojn, kiujn ni mem stampis sur la memoro de l' destino kaj kiujn ni bezonas estingi per laboro kaj sinofero, pacienco kaj humileco, nome novaj rimedoj, per kiuj ni estigos novajn spiritajn reflektojn povantajn nuligi la efikojn de nia pasinta, tumulta kaj malfeliĉa konduto.

13

Filoj

Naskiĝas la infano, portante kun si la moralan heredaĵon, kiu, jam antaŭ la renaskiĝo en la fizika regiono, karakterizas lian memecon. Li tamen ricevos la reflektojn de la gepatroj kaj instruistoj, kiuj stampos sur lia nova cerba aparato la imagojn lin multfoje influontajn dum la tuta ekzistado.