Выбрать главу

La mallongigon PMEG multaj elparolas kiel "pomego".

PMEG provas klarigi la lingvon en facila maniero. Ĝi tial uzas netradiciajn gramatikajn esprimojn (§44), kiuj estas espereble pli facilaj ol la tradiciaj vortoj. Eĉ tiaj kutimaj vortoj kiel akuzativo, substantive kaj prepozicio for- estas. Anstataŭe PMEG parolas pri N-finaĵo, O-vorto kaj rolvorteto. Tio ne signifas, ke la tradiciaj vortoj estas malbonaj. Ili nur ne estas bezonataj en PMEG. Pri la kialoj, ke mi uzas tiajn netradiciajn terminojn, mi parolas aparte en la aldono Pri la gramatikaj terminoj en PMEG (§45).

PMEG klarigas kaj la plej bazajn aferojn, kaj tre specialajn detalojn. Ĝi provas forlasi la kutiman Eŭropan perspektivon de multaj lernolibroj. Tial PMEG enhavas detalajn klarigojn de multaj aferoj, kiuj por iuj Eŭropanoj eble ŝajnas memkompreneblaj.

PMEG traktas kaj modernan kaj klasikan lingvouzon. Ĝi uzas por helpi al la klarigoj abundon da ekzemploj, inter kiuj estas multege da ekzemploj el la Fundamento kaj la verkaro de Zamenhof. Ĉe ĉiu tia ekzemplo la preciza fontloko estas montrata per mallongigo. Vidu tiurilate precipe la liston de literaturo (§46).

Esence PMEG estas konservema verko, kiu multloke defendas la Fun- damentan kaj Zamenhofan lingvaĵon kontraŭ diversaj reformemaj ideoj kaj uzoj.

La Interreta versio de PMEG troviĝas ĉe la adreso

<http://bertilow.com/pmeg/>.

Pri la enhavo de PMEG respondecas nur mi sola, sed helpis min multaj per- sonoj. Precipe kontribuis per valoregaj konsiloj Jorge Camacho, Marcos Cramer, Birke Dockhorn, Nikolao Killing-Gtinkel, Hosomi Kazuyuki, Alen Kris, Jouko Lindstedt, Francisko Lorrain, Ken Miner kaj Rob Moerbeek. Pri matematikaj terminoj konsilis profesoro Christer Kiselman. Krome kontri­buis multaj Interretanoj per nemalhaveblaj kritiko kaj proponoj. Pri la el- laborado de la unua HTML-a versio ege helpis min Stellan Lagerstrom kaj Per Aarne Fritzon. Al ĉiuj mi kore dankas.

Fine mi volas aparte danki al Esperanto-USA (antaŭe la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko - ELNA), kiu realigis la paperlibran eldonon de PMEG.

Versio 15.0.2

Versio 15.0.2 de PMEG, publikigita la 3an de Majo 2018, estas provizora versio survoje al dua eldono kiel papera libro, ĉar intertempe la unua eldono elĉerpiĝis. Post la publikigo de la unua eldono de la papera libro mi faris tre multe da korektoj, kompletigoj kaj ĝisdatigoj. Ne estas eble listigi ĉiujn ŝanĝojn, sed jen kelkaj el la plej atentindaj:

Ĝenerale

Mi aldonis pli da Zamenhofaj ekzemploj. En multaj lokoj mi anstataŭ- igis elpensitajn ekzemplojn per aŭtentikaj Zamenhofaĵoj.

Mi tute refaris la alfabetan indekson. Ĝi estas nun pli kompleta kaj pli preciza.

Parto 1 — Skribo kaj elparolo

Ĉefakcenton nun montras dekstrakornaj supersignoj (§2.1) (antaŭe mi uzis majusklajn vokalojn). Kromakcenton nun montras mal- dekstrakornaj supersignoj (§2.2) (antaŭe mi uzis dekstrakornajn supersignojn).

Mi aldonis klarigojn pri Silaboj kaj silabolimoj (§2.2) kaj pri Foresto de akcento (§2.2).

Mi plibonigis la klarigojn pri uzo de komo (§1.2) kaj dupunkto (§1.2).

Parto 2 — Gramatiko

La klarigoj pri Uzo de O-vortaj frazpartoj, kiuj antaŭe estis en Fraz­partoj (§7), estas nun en Uzo de O-vortoj (§4.2). (Mi pripensis tute forigi la paragrafon Frazpartoj, movante ties tutan enhavon al la re- spektivaj klarigoj de O-vortoj §4, A-vortoj §5 kaj E-vortoj §6, sed tiam ŝanĝiĝus la numerado de ĉiuj paragrafoj post numero 7, kaj tion mi volis eviti.)

La bazaj difinoj de O-vortoj (§4.1), A-vortoj (§5.1) kaj E-vortoj (§6.1) estas reverkitaj por pli klare montri, ke tiuj vortklasoj distingiĝas precipe laŭ la maniero, en kiu ili uziĝas en frazoj, ne laŭ la signifo.

En la sekcio La ĉe propraj nomoj (§9.1.6) mi aldonis klarigojn pri uzo de la ĉe la nomoj de klasikaj religiaj verkoj, kaj plibonigis la klarigojn pri titoloj.

La klarigojn pri posedaj pronomoj kiel difiniloj (§9.2) mi prilaboris kaj nuancigis.

Mi prilaboris la klarigojn pri Si en kompleksaj frazoj (§11.6.2), pre­cipe la parton pri Aga O-vorto (§11.6.2). Mi krome aldonis parton pri IG-verbo - du agoj en unu verbo (§11.6.2).

En N por direkto (§12.2.5) la klarigoj pri N kun loka rolvorteto estas reverkitaj. La antaŭaj klarigoj tro forte apartigis la tri rolvortetojn en, sur kaj sub disde la ceteraj lokaj rolvortetoj. Pro tio ankaŭ la teksto pri Trans + direktaj rolmontriloj (§12.3.4.15) estas ŝanĝita.

La klarigojn pri rolvortaĵoj kun de (§12.3.7) mi kompletigis per tra- ktado de esprimoj kun oriente de, norde de, dekstre de k.s

En la klarigoj pri la tabelvortoj (§13) mi aldonis efektivan tabelan prezenton (§13.1).

Mi reverkis kaj kompletigis la klarigojn pri jam ne kaj ne jam (§14.2.5).

Mi reverkis kaj grave kompletigis la klarigojn pri neataplu (§14.2.8).

Mi reverkis la klarigojn pri postmetita ankaŭ (§14.3.6).

La klarigojn pri la diferenco inter apenaŭ kaj preskaŭ (§14.3.7) mi re­verkis por distingi inter uzo ĉe kvantesprimoj kaj uzo ĉe agoj.

Mi aldonis klarigojn pri tabelvortoj je O kun J-finaĵo (§15.2).

Mi prilaboris, kompletigis kaj vastigis la sekcion pri komparaj esprimoj kun kiel kaj ol (§20.1).

En Demandoj kaj respondoj (§22) la antaŭaj klarigoj sub Forlaso de ĉu fariĝis Demandoj sen demandovorto (§22.3) kun pli kompleta en- havo.

En la klarigoj pri Perverba priskribo de objekto (§25.1.2) mi faris plurajn kompletigojn kaj plibonigojn.