Выбрать главу

Mi estas kontraŭ via opinio (kontraŭ vi). La malo estas por via opinio, por vi.

Se kun malamika signifo miksiĝas ideo de moviĝo, kiu atingas sian celon, oni uzas kontraŭ plus N-finaĵon:

Vi iras kontraŭ min kun glavo, lanco, kaj ŝildo; kaj mi iras kontraŭ vin en la nomo de la Eternulo. Sm117

Ili venis en Laiŝon, kontraŭ la popolon trankvilan kaj senzorgan, kaj

venkobatis ĝin per la glavo. Jĝ18

Li iris milite kontraŭ ĉiujn siajn najbarojn kaj venkis ilin ĉiujn. FA4 72

Forigo aŭ defendo de malbono

Kontraŭ povas montri malbonaĵon, kiam temas pri defendo, forigo aŭ ŝirmo de tiu malbonaĵo:

La Eternulo, kiu savis min kontraŭ leono kaj kontraŭ urso, savos min kontraŭ ĉi tiu Filiŝto. Sm117

Por ŝirmi sin kontraŭ la suno, ŝi havis sur si grandan ĉapelon. FA2 56

Li savis nin kontraŭ la manoj de malamikoj kaj kontraŭ insidantoj ĉe la

8

vojo.

Iafoje oni ankaŭ povas uzi de disde (§12.3.2.1) en tiaj frazoj, sed ofte nur kontraŭ taŭgas:

Vi iru kaj forportu hejmen la grenon, kiun vi aĉetis kontraŭ la mal- sato. Gn42 Nur kontraŭ montras, ke la greno helpu forigi la malsaton. ... (dis) de la malsato estus nekomprenebla.

Laboro [...] estas la plej efika, eble la sola efika higiena rimedo kontraŭ malsanoj de la korpo kaj spirito. M193

Interŝanĝo

Kontraŭ povas montri ion, kion oni donas aŭ ricevas interŝanĝe:

Damasko donadis al vi komerce kontraŭ la multo de viaj faritaĵoj multe da diversaj valoraĵoj, vinon el Ĥelbon, kaj plej blankan lanon. Jfi 27 Okazis interŝanĝo inter vi kaj Damasko. Vi donis viajn faritaĵojn, kaj Damasko donis diversajn valoraĵojn.

Ĝia mastrino proponadis siajn konsilojn, klarigojn kaj rilatojn al tiuj, kiuj ilin postuladis de ŝi, interŝanĝe kontraŭ reciproka servo en formo de mono. M 20

Li renkontis du lernejkamaradojn el pli alta klaso, kiuj aĉetis de li la birdon kontraŭ kelke da spesdekoj. FA1138

Por tiu signifo oni uzas pli ofte por (§12.3.6.9). Ŝajnas bone uzi por, kiam temas klare pri vendo kaj aĉeto, kaj kontraŭ, kiam temas pri alispeca inter- ŝanĝo, sed ofte ne eblas precize distingi.

Kontraŭ povas ĉe la verbo ŝanĝi montri ion, kion oni prenas anstataŭ alia afero:

La ĉifonojn, kiujn li portas sur si, mi ne ŝanĝus kontraŭ la purpuro de reĝoj. Rt35 = ...mi neprenus anstataŭe lapurpuron de reĝoj.

Oni ne povas ŝanĝi ĝin kontraŭ vazoj el pura oro. Ij 28

Ĉe la verbo anstataŭigi oni ne uzas kontraŭ sed per (§12.3.6.7): Ĉiu pli granda magazeno por siaj bezonoj uzas virojn, kaj kiu iam provis anstataŭ- igi ilin per virinoj, havis grandan malprofiton. M 89

Direkto de sento aŭ ago

Kontraŭ povas montri personon aŭ alian aferon, al kiu direktiĝas sento aŭ ago. Kontraŭ estas uzata precipe ĉe malamikaj sentoj kaj agoj, sed ankaŭ ĉe neŭtralaj aŭ eĉ amikaj. Oni ofte ankaŭ povas uzi al (§12.3.5.1):

Tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna. FE13

Asa ekkoleris kontraŭ la antaŭvidisto kaj metis lin en malliberejon. Kl216

Kontraŭ tiu homo, kun kiu ŝi parolis, ŝi sentas ian ĉagrenon. M179

Ankaŭ Amalio estas ne indiferenta kontraŭ li! Rt93 Se oni uzus ĉi tie al, temus pri lia sento pri Amalio. Nun temas pri ŝia sento pri li. Tion kaŭzas la dusenceco de indiferenta, kiu jen montras econ de seninteresaĵo, jen senton ĉe iu, kiu ne interesiĝas pri io.

Estu sinceraj kontraŭ mi. H60

Interkonsentigi ĉiujn opiniojn estas neeble kaj tial ni devas esti indulgaj unu kontraŭ aliaj. OV 531

Por akcenti, ke la sento ekestas, ke temas pri ŝanĝo de stato, oni povas uzi kontraŭ plus N-finaĵon:

Povas ekflami la kolero de la Eternulo, via Dio, kontraŭ vin, kaj Li ek- stermos vin de sur la tero. Re 6

Komparo

Kontraŭ iafoje signifas "kompare kun":

Mi ne forpelos ilin de antaŭ vi en unu jaro, por ke la tero ne fariĝu sen- homa kaj por ke ne multiĝu kontraŭ vi la bestoj de la kampo. Er23 = ...por ke la bestoj ne fariĝu multaj kompare kun vi.

La Eternulo, la Dio de viaj patroj, multigu vin miloble kontraŭ via nuna nombro. Re1

Kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta. PE1190 = Kompare kun tuta kohorto... Oni povas ĉi tie kompreni ankaŭ malamikan agon en kontraŭ: En batalo kontraŭ tuta kohorto...

Germanujo fariĝos respubliko, kontraŭ kiu Romo kaj Sparto estos monahinejoj. Rt17 = ...kompare kun kiu Romo kaj Sparto estos monahin- ejoj.

Vortfarado

Kontraŭa = "tia, ke ĝi estas kontraŭ io": Li ne scias, kiu loĝas en la kon- traŭa domo. FA2134 Ili iris, sed ĝuste en la direkto ĝuste kontraŭa al tiu, en kiu ili devus iri. FA3 89 Eble tio estos kontraŭa al la kristana favorkor- eco? M171

Kontraŭe = 1. "En kontraŭa pozicio aŭ direkto": La reĝo kaj la reĝino sidis sur belega trono, ĝuste kontraŭe de la juĝistoj kaj de la tuta kon- silistaro. FA112 La vento blovas kontraŭe. 2. "Kun kontraŭa volo, senco aŭ intenco": Ili agis kontraŭe al la leĝoj. 3. "Tute alie, tute male" (uzata

kvazaŭ propra frazo): Mi havas nenian plendon kontraŭ li, kontraŭe, mi estas danka al li. M153