per la manio fariĝi granda homo? Rt.85 ≈ Ĉu la manio fariĝi granda
homo infektis vin?
• La sango elfluis per grandaj gutoj. FA3.2 Grandaj sangogutoj elfluis.
• La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo,
ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon. FE.11 Ŝia karaktero
kaj vizaĝo estas similaj al la karaktero kaj vizaĝo de la patrino. Ŝia
karaktero kaj vizaĝo estis la kaŭzo de la simileco.
• La vintra ĉielo brilis per la plej pura lazuro. M.116 Plej pura lazuro brilis.
La lazuro estis la kaŭzo de la brilo.
Ĉe iaj IĜ-verboj nepersona aganto aŭ kaŭzanto povas aperi kiel per-komple-
mento. Se oni forigas IĜ, la per-komplemento povas fariĝi subjekto:
• La remparo fortikiĝis kaj baldaŭ kovriĝis per abunda herbo. FA2.116
Abunda herbo kovris la remparon.
• Li vekiĝis per tio, ke iu lin skuis. FA1.217 Tio, ke iu lin skuis, vekis lin. La
skuado vekis lin.
• Ŝi ne havis piedojn, la korpo finiĝis per fiŝa vosto. FA1.82 Fiŝa vosto finis la
korpon. Oni povus eble uzi je anstataŭ per, sed per estas pli bona.
Ago
Iafoje per-komplemento ripetas la agon de la ĉefverbo kun aldonaj informoj:
• Mia onklo ne mortis per natura morto. FE.39 = Mia onklo ne mortis
nature.
• Ŝi ankaŭ flugis rekte en la fornon, al la stana soldato, ekflamis per hela
flamo kaj malaperis. FA1.158 = ...ekflamis hele...
§12.3.6.7
219
Rolmontriloj
• Ŝi sidiĝis sur la planko apud la patrino, kuŝiĝis sur ŝiaj genuoj kaj ek-
dormis per dormo malfacila kaj longa. M.182 = ...ekdormis malfacile kaj
longe.
Ĉe iuj verboj oni simile uzas objekton, kiu ripetas la agon de la ĉefverbo
(§30.2).
Per si (mem)
La esprimo per si (mem) (§11.6.3) signifas “per propra efiko, sen ia
rimedo”:
• La rideto nun elnaĝis per si mem kaj sen perforteco el la brusto de la
juna patrino. M.71
• Ĉiuj prepozicioj [= rolvortetoj] per si mem postulas ĉiam nur la
nominativon [= formon sen N-finaĵo] . FE.28
• Esperanto estas plena je harmonio kaj estetiko kaj memorigas per si la
lingvon italan. FK.284
Mezuro
Per estas iafoje uzata por montri mezuron:
• Ĉiu sciigo, ho ve, alproksimigas min per unu paŝo al la tombo! Rt.6
• Kiam ekparolas kun mi persono, kiu havas rangon per unu grado pli
altan, mia animo tuj forkuras kaj mia lango engluiĝas en koton. Rz.56
Sed normale oni uzas N-finaĵon (§12.2.3) aŭ je (§12.3.1) por montri mez-
uron.
Potenco alvokata
Oni uzas per ĉe alvokoj de ia potenco en ekkrioj, ĵuroj kaj similaj esprimoj.
Per tiam montras rimedon por iel akiri fortojn aŭ simile:
• Per Dio! Mi ne povus tion kredi, se mi ne vidus ĝin per miaj propraj
okuloj. H.5
• Per ĉiuj diabloj! mi elgratos al li per la ungoj la okulojn. Rt.40
• Mi ĵuras per mia honoro. Rt.13
Oni tiel uzas ankaŭ pro (§12.3.6.11) kaj iafoje je (§12.3.1). Oni ankaŭ uzas
similajn ekkriojn tute sen rolmontrilo. Oni povus diri, ke tiam temas pri la
frazrolo alvoko (§12.1.2).
Per kaj de
En pasivaj frazoj (§29) oni povas iafoje heziti, ĉu uzi per aŭ de (§12.3.2.4).
Tiaj hezitoj ekestas ĉe verboj, kiuj povas havi aŭ aganton aŭ ilon kiel sub-
jekton. Oni povas diri ekz. la botelo estis ŝtopita per korko, se oni pensas:
Iu ŝtopis ĝin per korko. Sed oni ankaŭ povas diri: la botelo estis ŝtopita de
korko, se oni pensas: Korko ŝtopis la botelon. Aliaj tiaj verboj estas ekz.
kovri (§30.7), bari, garni, ilustri, komenci, trafi, vundi kaj legitimi.
220
§12.3.6.7
Rolmontriloj
Vortfarado
• Pera = “nerekta, uzanta interan rimedon”: Mi instruas Esperanton laŭ
pera metodo. (= laŭ nerekta metodo [kiu uzas nacian lingvon]).
• Pere = “nerekte, uzante interan rimedon”: Ni interparolis pere de inter-
pretisto. Vidu pli da ekzemploj en la klarigoj pri la rolvortaĵo pere de
(§12.3.7).
• Senpere = “rekte, sen interaĵo, tuj (en loka signifo)”: Knut staris senpere
ĉe la pordeto de la kaleŝo. FA3.65 Mi eksciis tion senpere. (= ...rekte de la
fonto. )
• Peri = “interhelpi, havigi ion interhelpe”: Ni povas peri abonojn de ĉiaj
Esperantaj gazetoj. / Mi estas peranto de UEA.
• Pero = “la ago peri ion, perado”: Nenia voĉdonado de la L.K-anoj povas
esti farata sen la pero de la prezidanto. OV.565 (L.K. = la Lingva Komit-
ato.)
Ĉiuj tiuj per-vortoj enhavas komunan bazan agosignifon, kiu estas simila,
sed ne identa al la signifo de la rolvorteto per. Tial iuj preferas diri, ke temas
pri aparta aga radiko.
• Perlabori = “akiri per laboro”: Mi perlaboras du mil eŭrojn en monato. /
Duoblan pagon de dungito li perlaboris ĉe vi dum ses jaroj. Re.15 La vorto
perlabori estas ekzemplo de vortigo de frazeto per verba finaĵo (§37.4).
Simile: perflati = “akiri per flatado”, perludi, perŝviti k.a.