• Mi ne donos al vi manĝi, ĝis vi pagos por la antaŭa. Rz.22 = ...por la
antaŭa manĝo.
• Al tiuj niaj abonantoj, kiuj pagis por unu jaro, ni permesas al ni mem-
origi, ke ilia tempo de abonado finiĝis. OV.82 Komparu kun tempa por.
§12.3.6.9
225
Rolmontriloj
• Post du tagoj estos la fikstempo, en kiu mi devas enporti la luan pagon
por la loĝejo kaj la mebloj. M.63
• Por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon. FE.14 = Por tiu laboro,
kiun mi faris hodiaŭ, oni pagis al mi duoble.
Ĉe pago Zamenhof iafoje uzis pro (§12.3.6.11).
Oni povas “pagi” aŭ rekompenci ne nur per mono, sed ankaŭ per danko aŭ
eĉ maldanko aŭ puno:
• Mi dankis lin por la tuja plenumo de mia deziro. FE.31 La plenumo estas
kiel servo aŭ komercaĵo. La danko estas kvazaŭ pago por tio.
• Mi dankas vin por la prunto. FE.14
• – Ŝajnas al mi, ke li eĉ ĵetis vin malsupren de la ŝtuparo. – Por tio mi
enĵetos lin en la inferon. Rt.39
• Ŝia fratino en ĉio estas kulpa; mi pagos al ŝi por tio ĉi! FE.21 Pagi al ŝi ĉi
tie signifas puni ŝin. La frazo estas ironia.
Danki por io estis malprave kritikata. Ĝi estas tute bona esprimo, ĉar la
simileco al pagado estas klara. Sed oni povas ankaŭ uzi la esprimon danki
pro io, kiu nuntempe estas tre ofta (§12.3.6.11). Ambaŭ dirmanieroj estas
same logikaj.
Mono pagata aŭ ricevata
Por povas ankaŭ montri monon, prezon k.s., kiun oni pagas aŭ ricevas por
aĉetaĵo, vendaĵo aŭ laboro:
• La juna vidvino por la iom da spesdekoj [...] aĉetis iom da butero. M.64
• Mi kudrados po dek horoj ĉiutage por dudek spesdekoj. M.109
• Mi [...] disvendis ĉion por plej bagatelaj prezoj. Gm.66
Sufiĉe ofte oni uzas anstataŭe pro (§12.3.6.11). Oni povas ankaŭ uzi kontraŭ
(§12.3.4.8) kaj iafoje per (§12.3.6.7).
Se ĉi tia mona komplemento havas antaŭ si la vorteton po (§12.3.6.8), oni
normale forlasas por (§23.6): Ŝi ricevis iel du lecionojn po dudek spesdekoj
por horo. M.102 = ...du lecionojn por po dudek spesdekoj por horo.
Por estas do uzata egale pri komercaĵo, kiun oni pagas, kaj pri mono, kiun
oni donas por aĉeti komercaĵon, kaj pri mono, kiun oni ricevas pro vendo de
komercaĵo. Por estas ĝenerala rolvorteto por tiaj frazroloj.
Kalkulbazo
Por povas montri kalkulbazon ĉe disdonado, distribuo k.s.:
• Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn. FE.14 Oni obligas kvin frankojn per
la nombro de tagoj. La nombro de tagoj decidas la salajron.
• Por ĉiu aĉetita funto da teo tiu ĉi komercisto aldonas senpage funton da
sukero. FE.31 Se oni aĉetis tri funtojn da teo, oni ricevas tri funtojn da suk-
ero.
226
§12.3.6.9
Rolmontriloj
• Grupoj aŭ societoj povas elekti po unu delegito por ĉiuj 25
membroj. L2.265 La nombro de 25-oj da membroj decidas la nombron de
delegitoj.
• Tio signifas, ke vi ricevus 100, 120, maksimume 150 spesmilojn por
jaro. M.30
Tiu ĉi Zamenhofa uzo klare montras, ke por estas la baza vorto por legi
frakcistrekojn (§23.7): 50 km/h = kvindek kilometroj por horo. Sed iafoje
aliaj alternativoj povas esti pli klaraj.
Erara identeco
Por povas montri eraran identecon k.s., sed preskaŭ nur ĉe preni, kiu kune
kun por povas havi la signifon “erari pri identeco”:
• Unu fojon oni eĉ prenis min por ĉefa militestro. Rz.46
• Tio, kion oni prenis por natura leĝo de ĉiuj lingvoj, estas nur okaza
apartenaĵo de kelkaj lingvoj. LR.63
• Vi akceptas por kontanta mono la vortojn, kiuj vere ne enhavas eĉ plej
malgrandan indon. H.26 Normale: ...kiel kontantan monon...
Tempo
Por povas montri celatan tempodaŭron. Temas aŭ pri tempo, dum kiu daŭras
ago, aŭ pri tempo, dum kiu daŭras la rezulto de ago:
• Por momento ŝi silentiĝis. M.123 = Ŝi silentiĝis, kaj la silento daŭris
momenton.
• Kuzino Marinjo! mi petas vin ĉi tien por unu minuto. M.44
• Li forveturis por unu tago pro tre grava afero. Rz.90
• Tie troviĝu almenaŭ nova freŝa funebra krepo, kiam la maljunulo fermos
por ĉiam siajn okulojn. FA3.146
Ne konfuzu tempan por kun dum (§12.3.6.2). Dum simple montras
tempodaŭron. Por montras celatan tempodaŭron. Mi petas vin ĉi tien dum
unu minuto. La peto daŭras unu minuton. Mi petas vin ĉi tien por unu
minuto. La peto celas, ke la alparolato venu por resti dum unu minuto.
Antaŭ ke-frazo
Oni ofte uzas por antaŭ ke-frazo (§33.2.3):
• Kaj ŝi tuj lavis sian kruĉon kaj ĉerpis akvon en la plej pura loko de la
fonto kaj alportis al la virino, ĉiam subtenante la kruĉon, por ke la vir-
ino povu trinki pli oportune. FE.15
• Jen prenu ankoraŭ du panojn kaj unu ŝinkon, por ke vi ne bezonu mal-
sati! FA2.70
Oni povus intermeti helpan tio, kiel oni faras ĉe aliaj rolvortetoj antaŭ ke-
frazo, sed tio preskaŭ neniam okazas ĉe por. Anstataŭe oni ofte eĉ uzas
simplan ke anstataŭ por (tio), ke (§33.2.3).
§12.3.6.9