Выбрать главу

227

Rolmontriloj

Preskaŭ ĉiam oni uzas U-verbon post por ke (§33.2.7).

Antaŭ I-verbo

Ofte oni metas por antaŭ I-verbo (§27.5): Unu fajrero estas sufiĉa, por ek-

splodigi pulvon. FE.41

12.3.6.10. Pri

Pri montras temon, tion, kion ago traktas aŭ koncernas, k.s.:

Mi parolas pri leono. FE.7 La temo de la parolado estas leono.

Kiel ofte mi pensis pri vi kaj pri la malnova tempo! FA3.91 La pensoj havis

vin kaj la malnovan tempon kiel temojn.

Mi ne kuraĝis demandi vin pri tio, ĉar mi vidis, ke vi penas eviti miajn

demandojn. M.156

Mia Dio! mi aŭdis pri la malfeliĉo, kiu vin trafis. M.95

Mi instruas mian infanon pri Esperanto. LR.98 (= Mi instruas Esperanton

al mia infano. LR.98) La temo de la instruado estas Esperanto.

Mi estas preta [...] vendi al vi tiun ĉashundon, pri kiu vi marĉandis. –

Ne, ne pri hundoj mi nun pensas. – Nu, se vi ne volas, ni interkonsentos

pri alia hundo. Rz.89

Ili estis forte lacaj, pri kio certe neniu miros. FA2.107

Ĉu vi ploras pri mi? FA1.194

Pri kio estas la afero? PE.2087 = Pri kio temas? = Kion koncernas la afero?

Al kio rilatas la afero? Kio estas la temo de la afero?

Ĝenerale pri la aferoj, kiuj koncernas la magazenon, okupas sin mia

edzo. M.84 La edzo okupas sin koncerne tiajn aferojn.

Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sed ŝi mem tute ne

zorgas pri si kaj tute sin ne gardas. FE.18

Mi scias la pentradon tiom, ke mi povus doni instruon pri ĝiaj plej el-

ementaj reguloj. M.33

La scienculoj verkis librojn pri la urbo, pri la palaco kaj pri la ĝardeno,

sed la najtingalon ili ne forgesis, al ĝi estis dediĉita la ĉefa ĉapitro. FA2.24

Ŝi nun opiniis, ke la homoj estas kulpaj pri ŝia senlima mizero. M.201

Kiam pri estas uzata prefiksece en verboj, ĝi ofte havas tute specialan efikon

(§30.10).

12.3.6.11. Pro

Kaŭzo

Plej ofte pro montras kaŭzon:

Ŝiaj dentoj frapadis pro malvarmo. FA1.45 La malvarmo kaŭzis la frap-

adon.

228

§12.3.6.11

Rolmontriloj

En la mezo de la nokto la koboldo vekiĝis pro terura bruo ĉe la fe-

nestraj kovriloj. FA3.53 La bruo vekis lin.

Ĉu vi iam vidis vere malnovmodan ŝrankon, tute nigran pro mal-

juneco. FA2.104 La maljuneco kaŭzis la nigran koloron.

Clemency el surprizo pro tiu ĉi demando preskaŭ renversis la pleton de

teo. BV.70 La demando kaŭzis la surprizon, kiu siavice kaŭzis la renvers-

adon. ( El estas uzata por ne ripeti pro dufoje.)

Iafoje oni uzas por montri kaŭzon anstataŭe de (§12.3.2.1) aŭ el (§12.3.5.2).

Motivo

Pro povas ankaŭ montri motivon aŭ kialon:

Mi ridas pro lia naiveco. FE.29 Mia kialo por ridi estas lia naiveco.

Li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola kaj pro kio ŝi ploras. FE.21

= ...kaj kial ŝi ploras.

Li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco kaj boneco. FE.35

Multe da homoj ne faras malbonon pro timo de mallaŭdo kaj agas bone

pro deziro de laŭdo. M.153

Celo kiel motivo

Pro povas montri ion, kio estas motivo de ago, ĉar oni volas ĝin fari, akiri aŭ

atingi, aŭ ĉar oni volas ĝian bonon:

Vi afable tion ĉi diras pro komplimento. Rz.44 La motivo estas deziro fari

komplimenton.

Ili dancadis pro sia propra plezuro. BV.8 La kialo por danci estas deziro

fari al si plezuron.

Ni batalas pro afero, kiu alportos al la homaro grandegan utilon. FK.266

La motivo por la batalado estas volo efektivigi utilan aferon.

Morti pro la patrujo estas agrable. FE.20 La motivo por morti estas deziro

helpi al la patrujo.

Mi la unuan fojon sola eniris en la mondon, por batali pro mia vivo kaj

la vivo de mia infano. M.156

Ĉi tie motivo kaj celo intermiksiĝas, kaj oni ofte povas egale uzi ĉu pro, ĉu

por (§12.3.6.9). Ĉe Zamenhof pro estis tute kutima en tia ĉi uzo, sed nun-

tempe oni ĝenerale preferas por, kiu ordinare estas pli klara. La eblo pre-

zenti celon kiel motivon de agado, povas tamen esti utila nuanco.

Dankomotivo

Oni uzas pro ankaŭ por montri motivon de danko:

Pro ĉio akceptu mian plej koran kaj sinceran dankon. L1.187 La motivo de

la danko estas ĉiuj bonaj aferoj, kiujn vi faris.

Mi deziras nur vian feliĉon, iam vi dankos min pro tio! FA1.171

§12.3.6.11

229

Rolmontriloj

Ofte oni tamen uzas por en tiaj esprimoj (§12.3.6.9).

Potenco alvokata

Oni uzas pro ĉe alvokoj de ia potenco en ekkrioj, ĵuroj, petegoj kaj similaj

esprimoj. Motiva signifo normale iel ĉeestas:

Pro la tuta fajro de la infero, silentu! Rt.40

Pro la ĉielo, havu kompaton! Rt.57

Vi ne devas ellasi la fraŭlinon, ne, pro ĉio en la mondo vi ne devas tion

ĉi fari, Hermano! Rt.40

Pro kompato, sinjorino, pro favorkoreco sidu iom ĉe la infano. M.198

Oni tiel uzas ankaŭ per (§12.3.6.7) kaj iafoje je (§12.3.1).