Komercaĵo, pagaĵo
Oni uzas pro ankaŭ en tiuj diversaj pagaj, aĉetaj kaj vendaj roloj, kie oni
normale uzas por (§12.3.6.9):
• Kion vi postulas pro la poto? FA2.17 = Kion vi volas por vendi la poton?
• Ŝi loĝas nun en sia propra ĉambro kaj pagas al ni lupagon pro ĝi. FA3.59
• Vi ricevos la sorĉiston pro buŝelo da mono. FA1.18 = ...se vi pagos buŝelon
da mono.
• Ĝi tuj trafu en la gazetojn kaj povu esti vendata pro du spesdekoj ĉe ĉiu
stratangulo. FA3.97
Pro antaŭ ke-frazo
Oni povas uzi pro ankaŭ antaŭ ke-frazo (§33.2.3), sed intermetas helpan tio:
• Ŝi ekploris pro tio, ke ŝi estas tiel malbela. FA1.44 = ...ĉar ŝi estas...
• Vi ne devas kulpigi min pro tio, ke mi ne plenumis vian deziron. M.90
• Pro tio ke = tial ke = ĉar (§33.6).
Pro = anstataŭ
Zamenhof uzis en kelkaj okazoj pro en la signifo de anstataŭ (§12.3.6.1),
verŝajne pro influo de Latino. Oni ne imitu tion: *Niaj infanoj loĝos en la
fortikigitaj urboj pro la loĝantoj de la lando.* Nm.32 = ...anstataŭ la loĝantoj
de la lando.
12.3.6.12. Sen
Sen montras ion, kio forestas, kio mankas. Sen estas la malo de kun
(§12.3.6.4), kaj iafoje la malo de per (§12.3.6.7):
• Anstataŭ kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo. FE.26 Ne estis
kremo en la teo.
• Mi estas malriĉa simpla virino sen familio. FA3.151 = ...virino, kiu ne havas
familion.
230
§12.3.6.12
Rolmontriloj
• Ŝi iras sen celo. M.98 Ŝi iris ne havante celon.
• Li pasis preter mi sen saluto. M.158 = ...ne salutante.
• Li preskaŭ sen vivo estis pelata de la ondoj. FA1.91
• “Vi tute ne estas ĝentila,” diris la feino sen kolero. FE.19
• Per kia rajto vi, sinjoroj, baras la vojon al ni, por kiuj la irado jam sen
tio estas tiel malfacila? M.173 Jam se vi ne barus la vojon, la irado estus
malfacila.
• Via traduko ne estas sen certaj bonaj flankoj. M.135 Sen troviĝas en nea
frazo. La traduko do ja havas certajn bonajn flankojn.
• Ne sen kaŭzo li tion diris. FA2.142
• Nenia ago fariĝas sen pago. PE.1708
• Mi petas vin pri ĝi, – diris Marta sen plej mallonga pripenso. M.179
• Tiu virino ne foriru de ŝi sen ricevo de konsilo kaj helpo. M.59 Ne manku
ricevo de konsilo kaj helpo.
• Sen flugiloj ili sin portadis tra la aero. FA1.105 Ĉi tie eblas diri, ke sen estas
la malo de per (§12.3.6.7).
Sen tio ke
Oni uzas sen ankaŭ antaŭ ke-frazo (§33.2.3), sed normale oni intermetas
helpan tio:
• Via patro neniam povis ekrigardi vin sen tio, ke li batus sin en la
bruston kaj ĝemus. Rt.40
Antaŭ I-verbo
Oni pli kaj pli ofte uzas sen antaŭ I-verbo (§27.5): Ŝi foriris sen diri eĉ unu
vorton.
Vortfarado
• Senigi = “kaŭzi, ke io ne plu havu ion”: Mi senigas min nun je ĉiaj per-
sonaj privilegioj. OV.34 Mi senigis al vi la ĝojojn de via juneco. Rt.43
• Seniĝi = “liberiĝi je io, forigi ion de si”: Li seniĝis je sia vesto.
12.3.7. Rolvortaĵoj
Ofte E-vorto kunlaboras kun rolvorteto aŭ N-finaĵo. La tuto estas kiel unu
rolmontrilo. Ofte povas eĉ ŝajni, kvazaŭ la E-vorto mem estus rolmontrilo.
Oni povas nomi tiajn esprimojn rolvortaĵoj. Ĉi tie aperos nur kelkaj ek-
zemploj, ĉar la rolvortaĵoj estas tre multaj, kaj oni povas libere formi novajn.
La signifo de rolvortaĵo ĉiam estas komprenebla el ĝiaj partoj.
§12.3.7
231
Rolmontriloj
Rolvortaĵoj kun de
Ekzistas tre multaj esprimoj, kiuj konsistas el E-vorto + de (§12.3.2):
• Meze de = “en la mezo de”: Meze de la arbaro apud grupo de laboristoj
staris Valdemaro Doe kun siaj tri filinoj. FA4.79 = En la mezo de la arb-
aro... Similaj estas komence de (= “en la komenco de”), fine de (= “en la
fino de”), ene de (= “en la eno de” = “en”), interne de (= “en la interno
de”) kaj ekstere de (= “ekster”).
• Oriente de = “ĉe la oriento de, ĉe la orienta flanko de”: Ili starigis sian
tendaron en Gilgal, oriente de Jeriĥo. Js.4 = ...ĉe la oriento de Jeriĥo.
Rimarku, ke temas pri loko ekster Jeriĥo. Ne temas pri la orienta parto de
Jeriĥo. Similaj estas okcidente de (= “ĉe la okcidento de, ĉe la okcidenta
flanko de”), norde de, sude de, dekstre de, maldekstre de, flanke de,
ambaŭflanke de supre de kaj sube de. Se oni celas enan parton, oni uzu
en la oriento de, oriente en, en la okcidento de, okcidente en k.t.p.:
Mongulujo estas norde de Ĉinujo, sed Interna Mongolujo estas en la
nordo de Ĉinujo (norde en Ĉinujo). Mongolujo estas sendependa lando,
sed Interna Mongolujo estas parto de Ĉinujo.
• Okaze de = “en okazo de”: Okaze de la festo de Schleyer ni telegrafe