Выбрать главу

emfazon. En ekz. la vorto mia la du vokaloj I kaj A sekve estas elparol-

ataj ambaŭ sufiĉe mallonge, kaj apenaŭ eblas aŭdi akcenton ĉe I. Se oni

parolas tre rapide, eĉ povas esti, ke la I de mia sonas pli-malpli kiel J:

“mja” .

Rózo estas flóro kaj kolómbo estas bírdo. FE.5 En tiaj ĉi frazoj oni ordin-

are elparolas la verbon estas sufiĉe malforte kaj rapide, kaj sen klare

aŭdebla akcento, ĉar la aliaj vortoj estas pli gravaj kaj esprimas la

plejparton de la senco. Eĉ povas esti, ke la unua vokalo de estas, E, kiu

teorie devus esti akcentata, praktike preskaŭ forfalas: “Rozo ’stas floro

kaj kolombo ’stas birdo.” Tia elparolo estas principe malĝusta, sed tamen

ofte aperas en rapida parolado.

La ĉi-antaŭe montrataj elparolmanieroj ne estas la solaj eblaj, sed ili estas

sufiĉe verŝajnaj. En ambaŭ ekzemploj oni povas uzi tute aliajn frazajn

emfazojn, se oni volas. Tio tute dependas de la kunteksto, kaj de la nuancoj,

kiujn la parolanto volas esprimi.

Duoblaj literoj

Du sinsekvajn identajn literojn oni elparolu duoble.

Duoblaj vokaloj estas oftaj. Oni devas elparoli ambaŭ vokalojn: opinii

= opiní-i, ĝuu = ĝú-u, treege = tre-ége, metroo = metró-o, praa = prá-a, maato = ma-áto k.t.p. Duobla vokalo ne egalas al duoble longa vokalo. Ĉiu

el la du vokaloj devas esti aparte elparolata.

Duoblaj konsonantoj ekzistas en kunmetitaj vortoj kaj en kelkaj malmultaj

radikoj, ĉefe propraj nomoj. Oni devas elparoli ambaŭ konsonantojn.

Ĉe duoblaj eksplodaj sonoj oni devas aŭdigi du eksplodojn, ekz.: ekkoni

= ek-koni (du apartaj K-sonoj), tualettablo = tualet-tablo (du apartaj T-

sonoj). Komparu kun ekz. KP aŭ PT ( ekpensi, kapti... ), kie ambaŭ eksplodaj

konsonantoj estu plene elparolataj.

Multaj tamen simpligas la elparolon de duoblaj eksplodaj konsonantoj. Ĉe

ekz. duobla T ili ne eksplodigas la unuan T-sonon, sed elparolas unu longan

T (ili tenas la baron de la aerfluo pli longe). Ĉe rapida aŭ ne aparte zorga el-

parolo tia simpligo estas tolerebla, sed ĉe zorga elparolo oni devas ĉiun

konsonanton elparoli.

34

§2.2

Elparolo

Ankaŭ ĉe duoblaj seneksplodaj konsonantoj oni devas elparoli ambaŭ

sonojn plene. Sed tiaj konsonantoj ne enhavas ian paŭzon. Ĉe ekz. NN, LL,

SS, FF k.s. oni ne bezonas fari distingan paŭzon inter la du konsonantoj,

ekz.: sennoma, ennaĝi, Anno FE.36, Finno, mallonga, Pollando, ellerni, Ŝill-

ero FG. En kunmetitaj vortoj povas tamen esti nature fari paŭzeton ( mal-

longa, Pol-lando, en-naĝi, huf-fero), sed tio ne estas deviga.

Duoblaj konsonantoj ene de radikoj

Duoblaj konsonantoj ene de radikoj estas maloftaj kaj fremdaj en Esperanto,

sed tute ne malpermesitaj. Jam en la Fundamento troviĝas la nomoj

Anno FE.36 kaj Ŝillero FG. Ili havas duoblajn seneksplodajn konsonantojn, kiuj

estas ne tro malfacile elparoleblaj.

Ekzistas ankaŭ kelkaj malmultaj radikoj kun duoblaj eksplodaj konsonantoj:

nette, vatto, Mekko k.a. Se oni uzas tian vorton, oni devas ĝin elparoli laŭ la

ĉi-antaŭaj reguloj, sed ĉiam eblas trovi alternativon pli facile elparoleblan:

nete, vato, Mekao° k.s.

Estas rekomendinde uzi duoblajn konsonantojn nur en kunmetitaj vortoj kaj

en propraj nomoj. Krome oni uzu en propraj nomoj prefere nur sen-

eksplodajn duoblajn konsonantojn laŭ la modelo de la Fundamentaj Anno

kaj Ŝillero. La popolnomo Finno ne estas propra nomo, sed popolnomoj

estas similaj al propraj nomoj. En zorga elparolo oni distingu klare inter

Finno kaj fino, kaj la kunmetaĵon Finnlando oni ne konfuzu kun fin-lando.

TC, TĈ, DĜ

Similaj al duoblaj konsonantoj estas la maloftaj sinsekvoj TC, TĈ kaj DĜ. Ili

devas esti plene elparolataj: budĝeto = bud-ĝeto, matĉo = mat-ĉo. Ankaŭ por

tiaj malfacile elparoleblaj vortoj eblas trovi pli facilajn alternativojn, ekz.:

buĝeto, maĉo.

Elparolo de mallongigoj

Mallongigojn oni povas elparoli per la nomoj de la literoj (§1.1). Ĉiu litero

tiam elparoliĝas kiel aparta vorto. Iajn mallongigojn oni povas elparoli kiel

vortojn. Oni ankaŭ povas ĉiam elparoli per la plena ne mallongigita formo.

ILEI povas esti elparolata en tri manieroj:

iléi (kiel unu vorto, ofta elparolo)

i lo e i (per la liternomoj, kiel kvar apartaj vortoj, malofta elparolo)

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (plene)

OkSEJT povas esti elparolata en tri manieroj:

o ko so e jo to (per la liternomoj, kiel ses apartaj vortoj)

okséjt (oni ofte akcentas la lastan vokalon en unuvorta elparolo, se la

mallongigo finiĝas per konsonanto – komparu kun akcentado de

fremdaj vortoj, §2.3)

Okcidenta Somera Esperantista Junulara Tendaro (plene)

§2.2

35

Elparolo

k.t.p. povas esti elparolata en du manieroj:

ko to po (per la liternomoj, kiel tri apartaj vortoj)

kaj tiel plu (plene)

IJK povas esti elparolata en du manieroj:

i jo ko (per la liternomoj, kiel tri apartaj vortoj)

Internacia Junulara Kongreso (plene)

Kiam oni elparolas per la liternomoj, oni ordinare iom pli emfazas la lastan

liternomon (ekz. “i jo kó”), sed oni ne kunŝovu la liternomojn en unu vorton

(kvankam mallongigoj normale estas skribataj unuvortece). Se oni elparolus

unuvorte, oni devus akcenti la antaŭlastan vokalon, *kotópo*, *ijóko*. Tia

elparolo iafoje aperas, sed ĝi ne estas normala, nek konsilinda.

2.3. Ne-Esperantaj vortoj – elparolo