klasan finaĵon.
Kelkaj radikoj montras homojn, personojn, ekz.: AMIK, TAJLOR,
INFAN, PATR, SINJOR, VIR...
§37.1
563
Vortfaraj principoj
Aliaj radikoj montras bestojn, ekz.: ĈEVAL, AZEN, HUND, BOV, FIŜ,
KOK, PORK...
Aliaj estas kreskaĵoj, ekz.: ARB, FLOR, ROZ, HERB, ABI, TRITIK...
Iuj radikoj estas iloj, ekz.: KRAJON, BROS, FORK, MAŜIN, PINGL,
TELEFON...
Multaj radikoj estas nomoj de agoj, ekz.: DIR, FAR, LABOR, MOV,
VEN, FRAP, LUD...
Aliaj radikoj estas nomoj de ecoj aŭ kvalitoj, ekz.: BEL, BON, GRAV,
RUĜ, VARM, ĜUST, PRET...
Ekzistas multaj diversaj grupoj kaj kategorioj, ne nur la ĉi-antaŭaj. Kelkaj
radikoj estas malfacile klaseblaj, iuj havas plurajn signifojn, aliaj havas tre
specialan signifon, sed ĉiuj havas ian signifon.
Kiel eltrovi la propran signifon de radiko?
Ofte la propra signifo de radiko estas pli-malpli evidenta per si mem, sed por
certeco necesas zorga komparo de la diversaj uzoj de la radiko kun diversaj
finaĵoj, en diversaj kunmetaĵoj k.t.p. Decida estas la O-formo de radiko, ĉar
la signifo de la O-formo estas ĉiam identa al la signifo de la radiko mem.
Por eltrovi la propran signifon de radiko oni do kontrolu la signifon de ĝia
O-formo (se tia estas uzata). Multaj radikoj havas pli ol unu signifon. Tiam
ankaŭ la O-formo havas plurajn signifojn. Unu diferenco inter radiko kaj O-
vorto estas tamen, ke radikoj estas neŭtralaj pri nombro (§8.2.1).
La graveco de la radikosignifo
Por ĝuste uzi radikon kun diversaj finaĵoj oni devas koni la propran signifon
de la radiko. La gravecon de la radikosignifo bone montras la klasika ek-
zemplo de la radikoj KOMB kaj BROS.
La du verboj kombi kaj brosi havas tre similajn signifojn. Ili ambaŭ montras
agon, kaj la du agoj estas eĉ tre similaj. Sed se oni ŝanĝas ilin en O-vortojn,
ili subite komplete malsimilas:
• kombo = la ago kombi
• broso = ilo, per kiu oni brosas
La klarigo de tiu ĉi drasta ŝanĝiĝo estas la fakto, ke jam la radikoj havas sig-
nifojn. KOMB estas nomo de certa ago, dum BROS estas nomo de certa ilo.
Kun O-finaĵo ili estas do nomoj de ago kaj ilo respektive – tre malsimilaj
aferoj. Sed kun verba finaĵo ili ambaŭ ricevas agan signifon. KOMB tiam
apenaŭ ŝanĝiĝas, ĉar ĝi estas jam aga per si mem. BROS tamen ŝanĝiĝas, kaj
montras tiun agon, kiun oni kutime faras per broso.
Se oni deziras O-vorton por tiu ago, kiun oni faras per broso, oni devas fari
kunmetaĵon: bros-ad-o. Same, se oni deziras vorton por tiu ilo, per kiu oni
kombas, oni ankaŭ devas fari kunmetaĵon: komb-il-o.
Troviĝas multegaj ĉi tiaj radikparoj, kie la signifo de la verbaj formoj estas
similaj, dum la O-formoj estas malsimilaj. La klarigo estas ĉiam, ke la
564
§37.1
Vortfaraj principoj
radikosignifoj estas malsamaj. Jen kelkaj ekzemploj: bati – marteli, haki –
pioĉi, servi – sklavi, kudri – tajlori, regi – reĝi, kaperi – pirati, viziti – gasti.
Same oni povas trovi parojn, kie la A-formoj similas, sed la O-formoj mal-
similas, ekz.: eleganta – danda, nobla – nobela, lerta – majstra, kuraĝa –
heroa, proksima – najbara, dolĉa – miela. Kontrolu mem la signifon de la
respondaj O-formoj en vortaro.
Multaj preferas diri, ke temas pri diversaj bazaj vortoj, de kiuj oni deiras en
la vortfarado. Ili preferas diri, ke ĉe BROS oni deiras de la baza vorto broso,
kiu estas nomo de ilo, kaj formas el ĝi la verbon brosi (per anstataŭigo de O
per I). Ĉe KOMB tamen, laŭ tia klarigomaniero, la baza vorto estas kombi
(kiu kompreneble nomas agon). El kombi oni povas fari la agan O-vorton
kombo (per anstataŭigo de I per O), kaj la vorton por la ilo, kiun oni normale
uzas por kombi, kombilo (per aldono de la sufikso IL kaj O-finaĵo). Pro tio,
ke la baza formo en unu okazo estas O-vorto, sed en la alia okazo estas
verbo, la vortfarado rezultigas diversspecajn vortojn. Tia klarigomaniero
estas tute bona, kaj verŝajne por multaj pli natura. Tia parolo pri bazformoj
esence estas la sama afero, kiel parolado pri propra signifo de radikoj. Se
radiko estas laŭ sia signifo aga, tiam oni nature vidas por ĝi la verban
formon kiel bazan. Se radiko estas eca, tiam oni nature vidas la A-finaĵan
formon kiel bazan. Se radiko signife estas nek aga, nek eca, tiam oni nature
rigardas ĝian O-formon kiel bazan. Ankaŭ ĉi-poste en PMEG multaj vort-
faraj fenomenoj estas prezentataj tiel, ke oni faras unu vorton el alia vorto
ekz. per anstataŭigo de la finaĵo.
Radikoj en vortaroj
Agaj radikoj estas ofte nomataj verbaj aŭ verbkarakteraj, ĉar ĉe ili oni
nature vidas la verbon kiel bazan formon. Tial agaj radikoj normale aperas
en vortaroj en verba formo aŭ en artikolo kun verba kapvorto.
Ecaj radikoj estas ofte nomataj A-vortaj aŭ A-karakteraj, ĉar ĉe ili oni
vidas la A-finaĵan formon kiel bazan. Tial ecaj radikoj estas do normale pre-
zentataj kiel A-vortoj en vortaroj. Ankaŭ radikoj, kiuj plej ofte aperas kun E-
finaĵo, estas tradicie nomataj A-karakteraj.
Radikoj nek ecaj, nek agaj estas ofte nomataj O-vortaj aŭ O-karakteraj.
Ili estas normale prezentataj kiel O-vortoj en vortaroj.
Bedaŭrinde multaj vortaristoj ne vere kontrolis la signifon de ĉiuj radikoj.
Tial oni iafoje erare prezentas ekz. agan radikon kiel O-vorton, aŭ aĵan
radikon kiel verbon.
Noto: Ankaŭ la grava vortaro PIV prezentas iujn radikojn nekonsekvence. Jen ekzemploj:
DEMONSTRACI aperas kiel O-vorto, sed DEMONSTR kiel verbo, kvankam demonstracio kaj de-
monstro ambaŭ estas agaj kaj preskaŭ samsignifaj. KONKURENC aperas kiel O-vorto, sed
KONKUR kiel verbo, kvankam ambaŭ estas agaj.
PMEG tamen ne uzas tian dividon en verbaj, A-vortaj kaj O-vortaj radikoj,
sed preferas paroli pri la propra signifo de radiko.
§37.1
565
Vortfaraj principoj
Mito pri unusignifaj vortelementoj
Multaj pensas, ke vortelementoj havas (aŭ havu) en Esperanto nur po unu
signifon. Tiel neniam estis, kaj tiel neniam povus esti. Sufiĉas malfermi vort-
aron por nuligi tiun ideon.