Ekzistas eĉ homonimoj (samformaj vortelementoj kun tute senrilataj sig-
nifoj). La homonimoj en Esperanto estas malmultaj kompare kun aliaj
lingvoj, sed ili ja ekzistas, ekz.: AKT (parto de teatraĵo; dokumento), ARTI-
KOL ( la; skribaĵo en gazeto), DEVIZ (principfrazo; pagilo), KUB (sesflanka
objekto; lando), METR (unuo de longo; poezia ritmo). Ĉiuj ekzemploj estas
oficialaj radikoj. Kompreneble oni evitu enkonduki novajn homonimojn, se
ili povus kaŭzi konfuzon, sed tute ne ekzistas ia malpermeso de homonimoj
en Esperanto.
37.2. Vortklasaj finaĵoj
37.2.1. O-finaĵo
La finaĵo O (§4) aldonas nenion al la propra signifo de radiko. O-vorto estas
simple nomo de la afero:
• amiko, tajloro = nomoj de diversaj homoj
• ĉevalo, azeno = nomoj de diversaj bestoj
• krajono, broso = nomoj de diversaj iloj
• diro, faro = nomoj de diversaj agoj
• belo, bono = nomoj de diversaj ecoj
Se radiko havas plurajn signifojn, ankaŭ la O-formo havas plurajn signifojn.
Ekz. KONSTRU estas ago, rezulto de ago, kaj maniero de ago. La vorto
konstruo havas la samajn tri signifojn.
O-finaĵon oni povas forlasi (se ne sekvas J-finaĵo aŭ N-finaĵo). Skribe oni
tiam uzas apostrofon (§10.1) anstataŭ la O-finaĵo:
• amiko = amik’ = AMIK
• belo = bel’ = BEL
• diro = dir’ = DIR
Tia forlasado de O-finaĵo okazas ordinare nur en poezio.
Kvankam O-finaĵo ne aldonas ian signifon, ĝi ja estas grava el gramatika
vidpunkto. O montras, kiel oni povas uzi la vorton en frazo, kaj la aldono de
O enkondukas la distingon inter unu-nombro kaj multe-nombro (§8.2).
Participoj kun O-finaĵo (§28.3) sekvas apartajn regulojn.
37.2.2. A-finaĵo
La finaĵo A (§5) montras, ke oni priskribas ion.
A = “rilata al la afero, tia kiel la afero” k.s.:
• amika = tia kiel amiko, rilata al amiko...
566
§37.2.2
Vortfaraj principoj
• ĉevala = tia kiel ĉevalo, rilata al ĉevalo
• dira = rilata al la ago diro, farata per diro...
• bela = havanta la econ belo
A-vortoj el ecaj radikoj
Kiam la radiko de A-vorto havas ecan signifon, la A-vorto normale montras
econ. Tiaj A-vortoj ne multe varias laŭ la kunteksto:
• bona manĝo = “manĝo karakterizata de boneco”
• rapida aŭto = “aŭto karakterizata de rapideco”
• okazaĵo stranga = “okazaĵo karakterizata de strangeco”
• ruĝa domo = “domo kiu havas ruĝon kiel econ (kiel koloron)”
En maloftaj okazoj A-vorto kun eca radiko povas ricevi iom specialan sig-
nifon:
• stulta demando ≈ “demando farita pro stulteco”. La demando ne estas
stulta en normala senco. Ĝi montras stultecon de la demandanto.
• laŭta ĉambro = “ĉambro plena je laŭtaj sonoj”. La ĉambro ne estas laŭta
en ordinara senco, sed ĝi enhavas laŭtecon.
• ruĝa koloro = “koloro kiu estas ruĝo”. Ĝi ne havas ruĝon kiel koloron,
sed estas mem la koloro ruĝo. Ruĝa ĉi tie ne montras econ, sed ident-
econ.
A-vortoj el ne-ecaj radikoj
Kiam la radiko de A-vorto ne havas ecan signifon, la A-vorto povas montri
diversspecajn priskribojn. Ĝenerale la signifo de tia A-vorto multe varias laŭ
la kunteksto:
• reĝa konduto = “konduto en maniero karakteriza por reĝo, konduto kun
la ecoj de reĝo”
• reĝa persono = “persono kiu estas reĝo, persono de reĝa familio” k.s.
• reĝa palaco = “palaco kiu apartenas al reĝo”
• muzika instrumento = “instrumento uzata por fari muzikon”
• muzika klereco = “klereco pri muziko”
• muzika prezento = “prezento de muziko”
Kiam la radiko de A-vorto havas agan signifon, la A-vorto povas signifi “ri-
lata al la ago”, sed ĝi ankaŭ povas esti simila al ANT-participo aŭ INT-parti-
cipo (§28.1) kun A-finaĵo:
• nutra problemo = “problemo pri nutrado”
• nutra manĝaĵo = “manĝaĵo kiu povas nutri, kiu havas nutrajn ecojn,
nutranta manĝaĵo”
• tima homo = “homo kiu ofte timas, homo karakterizata de timo, timema
homo”
§37.2.2
567
Vortfaraj principoj
• tima krio = “krio pro timo”
• zorga esploro = “esploro farita kun zorgo”
• zorga patrino = “patrino kiu zorgas, zorganta/zorgema patrino”
• morta besto = “ne plu vivanta besto, mortinta besto”
• morta kondamno = “kondamno al morto”
• morta vundo = “vundo kiu povus kaŭzi morton”
Aga radiko sed eca signifo
A-vorto kun aga radiko normale havas ian signifon laŭ la ĉi-antaŭaj klarigoj,
sed iuj tiaj A-vortoj estas uzataj kun signifo pure eca, en kiu la aga signifo de
la radiko plene malaperis. Tia uzo ekzistas de la unuaj tempoj, iaokaze eĉ ĉe
Zamenhof, sed nur ĉe limigita grupo de radikoj. Ne temas pri vortfara prin-
cipo ĝenerale uzebla. Tia uzo estas do esence neregula. Ĝi povas kaŭzi pro-
blemojn kaj miskomprenojn, kaj estas tial evitinda:
• korekti = “senerarigi” → korekta
1. (bona sed malofta uzo) = “rilata al korektado, senerariga”: korektaj
principoj = “principoj pri korektado”, korekta edukado = “edukado, kiu
korektas (kiu forigas erarojn)”.
2. (evitinda sed ofta uzo) = “senerara”: *korekta teksto* = “senerara
teksto”. Ĝi ne estas sufiĉe *korekta*. M.75
• kompliki = “ĝene malsimpligi” → komplika
1. (bona uzo) “rilata al komplikado, komplikanta”: komplika faktoro
= “faktoro, kiu kaŭzas (ĝenan) malsimplecon”.
2. (evitinda sed ofta uzo) = “ĝene malsimpla”: *komplika rezonado*
= “(ĝene) malsimpla rezonado”, *komplikaj reguloj* = “malsimplaj
reguloj”.
• konfuz/i = “malordigi, malklarigi, perpleksigi, intermiksi” → konfuza