1. (bona uzo) = “rilata al konfuzado, tia ke ĝi kaŭzas malordon, malklar-
econ aŭ perpleksecon”: konfuzaj demandoj = “demandoj, kiuj konfuzas
(kiuj kaŭzas perpleksecon)”, konfuzaj vortoj OV.319 = “vortoj, kiuj kon-
fuzas (kiuj kaŭzas miskomprenojn)”.
2. (evitinda sed ofta uzo) = “malorda, malklara, perpleksa”: *konfuzaj
pensoj* = “malordaj pensoj”, *konfuza impreso* = “malorda (konfuzita)
impreso”. La distingo inter la bonaj kaj malbonaj uzoj de konfuza povas
esti iom subtila, ĉar tio, kio mem estas malorda ofte pro tio ankaŭ kaŭzas
malordon.
• fuŝi = “malbone fari” → fuŝa
1. (bona uzo) = “rilata al fuŝado, malboniga”: fuŝa agado = “agado, kiu
fuŝas (ion)”.
2 (evitinda uzo) = “malbone farita, fuŝita”: *fuŝa rezulto* = “malbona
rezulto, fuŝita rezulto”.
568
§37.2.2
Vortfaraj principoj
• veki = “interrompi ies dormon” → veka
1. (bona uzo) = ”rilata al vekado, vekanta”: veka signalo = “signalo, kiu
vekas”.
2. (evitinda uzo) = “ne (plu) dormanta”: *Mi estas veka jam de du
horoj.*
• suspekti = “sen pruvo pensi, ke io estas malbona aŭ ke iu estas kulpa” →
suspekta
1. (bona uzo) =“rilata al suspektado, suspektanta”: suspekta mieno
= “mieno, kiu esprimas suspektadon (mieno de suspektanta persono)”.
2. (evitinda uzo) = “tia ke ĝi vekas suspekton, suspektinda”: Mi ne volis
trinki la vinon, ĉar ĝi enhavis en si ian suspektan malklaraĵon. FE.35 Jam
delonge apenaŭ iu uzas la vorton suspekta en tiu stranga maniero. Ansta-
taŭe oni uzas la tute logikan formon suspektinda (ankaŭ eblas suspekt-
iga). Tiun unikan kaj izolitan ekzemplon en la Fundamento oni do
rigardu kiel evitindan arĥaikaĵon.
Ofte tia evitinda A-vorto similas sence al pasiva participo kun AT aŭ IT
(§28.1): *komplika* (“malorda”) ≈ komplikita, *korekta* (“senerara”)
≈ korektita. Sed la sencoj ne estas egalaj. Ĉe la neparticipaj simplaj (kaj evit-
indaj) formoj temas nur pri la eco (la ago eble tute ne okazis). La respondaj
participaj formoj tamen ĉiam montras, ke la ago okazis aŭ okazas.
Evitinda uzo
Se oni uzas tiajn A-vortojn kun nure eca (ne-aga) senco, oni povas doni la
impreson, ke la radikoj mem estas ecaj. Tio povas kaŭzi, ke oni erare
aldonas IG-sufikson (§38.2.17) al la verbaj formoj uzante kaŝigi anstataŭ
kaŝi, vekigi anstataŭ veki, komplikigi anstataŭ kompliki, korektigi anstataŭ
korekti, k.t.p. Tiaj IG-formoj tamen havas aliajn tre specialajn signifojn: kaŝ-
igi = “igi iun kaŝi ion”, vekigi = “igi iun veki iun”, komplikigi = “igi iun
kompliki ion” k.t.p. Tio ankaŭ povas kaŭzi, ke la simplaj verbaj formoj mise
uziĝas kun la signifo “esti tia”. Korekti ne signifas “esti senerara”, sed “igi
senerara”. Kompliki ne signifas “esti malsimpla”, sed “malsimpligi”. Oni do
prefere ne plu uzu tiajn vortojn kiel korekta, komplika k.t.p. en tia nenormala
maniero. Oni uzu korekta nur kun la senco “rilata al korektado”, komplika
nur por “rilata al komplikado” k.t.p. Se oni volas esprimi la ideon “sen-
erara”, oni uzu senerara aŭ ĝusta. Se oni volas esprimi la ideon “mal-
simpla”, oni diru “malsimpla”, k.t.p.
Noto: En la komencaj tempoj la principoj por fari A-vortojn el ne-ecaj radikoj ne estis klare vort-
umitaj. Tial oni iafoje kreis tiajn vortojn intuicie kaj improvize, kaj ne malofte sub influo de similaj
formoj en naciaj lingvoj. Pro tio enkondukiĝis en la lingvon tiaj ĉi A-vortoj kun neregulaj sencoj.
Kvankam oni povas trovi tian uzon ĉe Zamenhof kaj ĉe multaj aliaj gravaj Esperantistoj, kaj en unu
okazo eĉ en la Fundamento, temas klare pri neregulaĵoj. La grava gramatiko PAG mem uzadis
korekta kun la signifo “senerara”, kaj tute ne avertis kontraŭ tia uzo. Kaj la unuaj versioj de PMEG
eĉ provis defendi tian uzon (precipe pro ĝia Zamenhofeco). Sed multaj firme opinias, ke tia uzo
estas malbona kaj evitinda, kaj fakte ili pravas.
Falsi kaj falsa
Iom speciala okazo de A-vorto el aga radiko estas la vorto falsa:
§37.2.2
569
Vortfaraj principoj
• falsi = 1. “trompe ŝanĝi ion farante ĝin malaŭtentika”: falsi dokumenton,
falsi historion, 2. “trompe krei ion malaŭtentikan kiel imiton de io
valora”: falsi monon, falsi subskribon.
• falsa = 1. “karakterizata de falsado”: falsa interpreto, falsa atesto,
2. “malaŭtentika, falsita”: falsa dokumento, falsa mono, falsa subskribo,
falsaj dentoj. La dua signifo estas pli ofta.
Principe tio estas simila al la ĉi-antaŭe montritaj ekzemploj korekti/ korekta,
kompliki/ komplika k.t.p. Sed la uzo de falsa por “malaŭtentika” kaj “falsita”
estas tre ofta kaj firme enradikiĝinta (kaj ankaŭ Zamenhofa), kaj la rilato
inter falsi kaj falsa estas sufiĉe kompleksa. Tial ŝajnas, ke oni devas akcepti
(aŭ almenaŭ toleri), ke la vorto falsa estas tiamaniere uzata. Oni tamen
atentu, ke falsa ne signifas simple “malĝusta/malvera”. Falsa respondo ne
estas nur malĝusta respondo, sed respondo, kiu intence prezentas malveron
por trompi. La respondalternativoj en kvizo do ne estas korektaj kaj falsaj,
sed ĝustaj kaj malĝustaj aŭ pravaj kaj malpravaj.
En la Baza Radikaro Oficiala la Akademio de Esperanto en 1974 akceptis
kaj aprobis tian tradician ecan uzon de falsa, deklarante, ke la radiko FALS