havas du apartajn signifojn, unu agan kaj unu ecan.
Sed tamen oni kompreneble povas kaj rajtas uzi malaŭtentika kaj falsita
anstataŭ falsa, se oni tion preferas.
37.2.3. E-finaĵo
La vortfara uzo de la finaĵo E (§6) tre similas al la uzo de A-finaĵo (§37.2.2).
E = “rilate al la afero, tiel kiel la afero” k.s.:
• tajlore = tiel kiel tajloro, rilate al tajloro
• krajone = tiel kiel krajono, simile al krajono, per krajono
• labore = rilate al laboro, per laboro
• blanke = tiel kiel la koloro blanko
E-vortoj el ecaj radikoj
Kiam la radiko de E-vorto havas ecan signifon, la E-vorto normale montras
manieron. Tiaj E-vortoj ne multe varias laŭ la kunteksto:
• veturi rapide = “veturi kun alta rapideco”
• strange granda = “granda en stranga maniero”
• ruĝe farbita = “farbita per ruĝo”
E-vortoj el ne-ecaj radikoj
Kiam la radiko de E-vorto ne havas ecan signifon, la E-vorto montras
diversajn signifojn depende de la radiko kaj depende de la kunteksto:
• reĝe konduti = “konduti en maniero karakteriza por reĝo”
• reĝe riĉa = “tiel riĉa kiel reĝo, riĉa en reĝa maniero”
570
§37.2.3
Vortfaraj principoj
• loĝi urbe = “loĝi en urbo”
• okazi tage = “okazi en tago”
Se la radiko havas agan signifon, la E-formo povas signifi “rilate al la ago,
karakterizate de la ago” k.s. La signifo ofte estas simila al ANT-participo aŭ
INT-participo kun E-finaĵo (§28.2):
• konduti time = “konduti kun timo, karakterizate de timo, montrante
timon, timante”
• zorge esplori = “esplori kun zorgo, zorgante, zorgeme”
• morte danĝera = “tiel danĝera ke estas risko de morto”
• morte malami = “malami ĝis la morto”
Aga radiko sed eca signifo
Ĉe iuj E-vortoj, la signifo iafoje estas maniera, kvankam la radiko estas aga:
• Mi parolas en ĝi [= la Franca lingvo] sufiĉe korekte kaj facile. M.57
= ...sufiĉe senerare...
Tia uzo estas evitinda. Legu pli detalajn klarigojn pri tiaj vortoj kun A-fin-
aĵo en §37.2.2.
37.2.4. Verbaj finaĵoj
I = “fari certan agon (aŭ esti en certa stato), kiu proksime rilatas al la signifo
de la radiko”.
La finaĵo I reprezentas ĉi tie ĉiujn verbajn finaĵojn (§26): I, AS, IS, OS, US
kaj U.
Verboj el agaj radikoj
Aga radiko kun verba finaĵo havas ĉiam sian propran signifon:
• KUR → kuri = fari la agon “kuro”
• KONSTRU → konstrui = fari la agon “konstruo”
Se unu el la signifoj de plursignifa radiko estas ago, tiu ago estas kompren-
eble la ago de la verba formo. Ekz. KONSTRU havas plurajn signifojn. Unu
el tiuj signifoj estas ago. La verbo konstrui havas tial ĝuste tiun agan sig-
nifon.
§37.2.4
571
Vortfaraj principoj
Verboj el ne-agaj radikoj
Verbo farita el ne-aga radiko montras agon, kiu iel estas proksima al la
radikosignifo. Ofte estas tute evidente, kiu estas tiu ago, sed iafoje oni povas
heziti. Ĉe multaj ne-agaj radikoj la tradicio jam fiksis, kiun agan signifon ili
ricevas kun verba finaĵo, sed iuj radikoj neniam estas uzataj en verba formo,
kaj oni ankoraŭ ne decidis, kiun agan signifon ili havu. Farante verbon el tia
radiko oni devas do mem trovi taŭgan agon. Se estas eble, oni komparu kun
aliaj similaj radikoj. Iafoje nenia ago vere proksime rilatas al la radiko. Tiam
oni eble ne faru verbon el la radiko, ĉar la verbo fariĝus tro malfacile
komprenebla.
Se radiko per si mem montras econ aŭ staton, la verba formo normale sig-
nifas “esti tia” aŭ “agi kun tia eco”:
• RAPID → rapidi = agi rapide
• AKTIV → aktivi = agi aktive, esti aktiva
• PRET → preti = esti preta
• KURAĜ → kuraĝi = esti kuraĝa, agi kuraĝe
Legu ankaŭ pri verbigo de perverba priskribo en §31.1.
Normale ĉi tia verbo ne signifas “iĝi tia” aŭ “igi tia”. Ĉe ecaj kaj stataj
radikoj oni uzas la sufiksojn IĜ (§38.2.18) kaj IG (§38.2.17) por krei tiajn
signifojn.
Se la radiko montras ilon, aparaton aŭ simile, la verbo normale signifas
“uzi tian ilon en ĝia kutima maniero”:
• BROS → brosi = uzi broson (en normala maniero)
• TAMBUR → tamburi = ludi per tamburo, bati tamburon
• FINGR → fingri = tuŝi per fingro
• AŬT → aŭti = iri per aŭto
Se la radiko montras substancon, la verbo normale signifas “provizi per tia
substanco”:
• AKV → akvi = provizi per akvo, verŝi akvon (sur ion)
• OR → ori = kovri per oro
• AER → aeri = plenigi per aero
En ĉi tiaj verboj oni iafoje uzas la sufikson UM (§38.2.31), ofte senbezone,
aŭ la neoficialan sufikson IZ (§39.1.21), plej ofte same senbezone.
Se la radiko montras personon, homon, la radiko normale signifas “agi kiel
tia persono”, “roli kiel tia homo”:
• TAJLOR → tajlori = labori kiel tajloro, kudri kiel tajloro
• GAST → gasti = esti gasto (ĉe iu), loĝi kiel gasto
• REĜ → reĝi = regi kiel reĝo, esti reĝo (super io)
572
§37.2.4
Vortfaraj principoj
Bestaj radikoj kaj diversaj fenomenaj radikoj signifas en verba formo “agi
kiel tia besto aŭ fenomeno”:
• HUND → hundi = agi kiel hundo, vivi kiel hundo
• SERPENT → serpenti = iri kiel serpento
• OND → ondi = fari ondajn movojn
Multaj diversaj radikoj ricevas verban signifon, kiu ne estas klarigebla per
alia regulo ol la tute ĝenerala, ke ili ricevas verban signifon, kiu iel proksime
rilatas al la signifo de la radiko:
• FIŜ → fiŝi = provi kapti fiŝojn, fiŝkapti
• POŜT → poŝti = transdoni (ekz. leteron) al la poŝto
• FIN → fini = meti finon, kaŭzi finon
• ORIENT → orienti = decidi aŭ fiksi la pozicion (de io) rilate al oriento
• REGUL → reguli = gvidi la funkciadon de maŝino k.s. laŭ iaj reguloj
Objektaj kaj senobjektaj verboj
Se la radiko mem montras agon, tiu aga signifo estas jam per si mem