laŭsence tia, ke ĝi povas aŭ ne povas esti direktita al rekta objekto: SID
= sido (estado en certa pozicio, ago laŭsence senobjekta) → sidi (senobjekta
verbo), KUR = kuro (moviĝo, ago laŭsence senobjekta) → kuri (senobjekta
verbo), PAF = pafo (ago laŭsence objekta) → pafi (objekta verbo), POSTUL
= postulo (ago laŭsence objekta) → postuli (objekta verbo).
Kiam oni elektas verban signifon por ne-aga radiko, tiam oni elektas ankaŭ,
ĉu ĝi estu objekta aŭ senobjekta. Nenia regulo decidas pri tio. Legu ankaŭ
pri verboj kun kaj sen IG en §38.2.17, kaj pri objektaj kaj senobjektaj verboj
en §30.
37.3. Precizigaj antaŭelementoj
Oni ofte kunigas radikojn (kaj vortetojn) kreante kunmetitajn vortojn. La
plej ofta speco de vortkunmetaĵo nomiĝas en PMEG kombino. Tia vorto
konsistas el du partoj: ĉefelemento, kiu donas la ĝeneralan signifon de la
vorto, kaj preciziga antaŭelemento, kiu precizigas la ĝeneralan signifon.
El la ĉefelemento ŜIP oni povas fari ekz. la jenajn kombinojn (ĉiam kun
“neŭtrala” O-finaĵo):
• vaporŝipo = speco de ŝipo, nome tiu speco, kiu funkcias per vaporo
• balenŝipo = speco de ŝipo, nome ŝipo speciale konstruita por ĉasi
balenojn
• puŝŝipo = speco de ŝipo, kiu puŝas barĝojn en kanaloj kaj riveroj
• aerŝipo = speco de ŝipo, kiu iras en aero anstataŭ akvo
La baza signifo de tiuj ĉi kombinoj estas ĉiam “ŝipo”. Per diversaj antaŭ-
elementoj oni distingas diversajn specojn de ŝipoj. La antaŭelementoj estas
tre diversecaj. VAPOR montras manieron funkciigi la ŝipospecon, BALEN
§37.3
573
Vortfaraj principoj
montras celon por la uzado de la ŝipospeco, PUŜ montras taskon, AER
montras lokon.
El la ĉefelemento IR, oni povas krei nomojn de diversaj ir-specoj:
• rondiro = tia iro, kiun oni faras ronde, en rondo
• piediro = iro per piedoj
• militiro = iro cele al milito
El la ĉefelemento RUĜ, oni povas krei ekz. la jenajn specojn de ruĝo:
• helruĝo = tia ruĝo, kiu estas pli hela ol normala ruĝo
• sangruĝo = tia ruĝo, kian havas sango
• matenruĝo = ruĝo de la ĉielo en la mateno
Partaj kombinoj
Plej ofte antaŭelementoj distingas diversajn specojn. Iafoje tamen temas ne
pri speco, sed pri parto de la ĉefelemento, ekz.: antaŭbrako = “tiu parto de
brako, kiu troviĝas plej antaŭ la korpo”; Orient-Eŭropo = “la orienta parto
de Eŭropo”.
Kvazaŭ propraj radikoj
Kombino kondutas kiel simpla radiko. Ĝi povas akcepti ĉiun ajn finaĵon:
vaporŝipo, vaporŝipa, vaporŝipe, vaporŝipi; rondiro, rondira, rondire,
rondiri; piediro, piedira, piedire, piediri; helruĝo, helruĝa, helruĝe, helruĝi.
Aldonante finaĵon al kombino oni sekvas la samajn principojn kiel por
simplaj radikoj (§37.2).
Kombinoj el kombinoj
Oni povas el kombinoj fari novajn kombinojn:
• vaporŝipasocio = “asocio, kiu okupiĝas pri vaporŝipoj”. Ĉefelemento
estas la radiko ASOCI. Preciziga antaŭelemento estas la kombino
VAPORŜIP.
• vaporŝipasociano = “ano de vaporŝipasocio”. Ĉefelemento estas la
radiko AN. Antaŭelemento estas la kombino VAPORŜIPASOCI.
• ŝarĝvaporŝipo = “vaporŝipo uzata por transporti ŝarĝojn”. Ĉefelemento
estas la kombino VAPORŜIP. Antaŭelemento estas la radiko ŜARĜ.
Kombino el pluraj radikoj povas teorie esti plursignifa. Neniu gramatika
regulo klarigas, ke ekz. ŝarĝvaporŝipo estas ŝarĝ-vaporŝipo kaj ne
ŝarĝvapor-ŝipo (“ŝipo, kiu iel rilatas al ŝarĝvaporo”, sensencaĵo). Oni devas
simple mem kompreni, kiu el pluraj teorie eblaj analizoj kaj signifoj estas la
ĝusta. Konfuzoj nur malofte okazas en la praktiko. Skribe oni je bezono
povas uzi dividostrekojn por klareco, kiel en ŝarĝ-vaporŝipo. Ĝenerale kom-
binoj kun pli ol tri aŭ kvar radikoj povas esti tro malfacilaj. Anstataŭ
*vaporŝipasocimembrokunvenejo* oni prefere diru ekz. kunvenejo por
membroj de vaporŝipasocio.
574
§37.3
Vortfaraj principoj
Interligaj finaĵoj
Post preciziga antaŭelemento oni povas meti interligan O-finaĵon por faciligi
la elparolon aŭ komprenon de la kombino: puŝoŝipo, aeroŝipo, sangoruĝo
k.t.p. En kelkaj vortoj oni emas uzi tian O-finaĵon ne pro ia vera bezono en
Esperanto, sed ĉar la antaŭelemento finiĝas per O en aliaj lingvoj. Oni uzas
plej ofte ekz. radioelsendo anstataŭ la simpla radielsendo pro tio, ke la vorto
radio ĉiam havas finan “o” en aliaj lingvoj. Kompreneble oni povas ellasi O,
ĉar en Esperanto ĝi ne estas parto de la radiko, sed nura finaĵo.
Oni ne uzas ligfinaĵon en tiaj kombinoj, kie la antaŭelemento plej nature far-
iĝas A-vorto, se oni disigas la kombinon, ekz.: dikfingro Jĝ.1 = “fingrospeco,
kiu kutime estas pli dika ol la aliaj fingroj”. Apenaŭ eblas la signifon klarigi
en natura maniero uzante la vorton diko. Tial oni ne diras *dikofingro*, nek
*dikafingro*, sed je bezono dika fingro. La alternativo al grandmagazeno
estas granda magazeno (ne *grandomagazeno* aŭ *grandamagazeno*), ĉar
la signifo estas “magazenspeco aparte granda”. Anstataŭ Nov-Zelando oni
povas diri Nova Zelando (ne *Novo-Zelando* aŭ *Nova-Zelando*). Simile
estas ĉe agaj vortoj, kie la preciziga antaŭelemento montras econ, kiu re-
zultas el la ago: ruĝfarbi → farbi ruĝa, farbi tiel ke io fariĝas ruĝa;
plenŝtopi → ŝtopi plena; satmanĝi → manĝi ĝis oni estas sata. Ankaŭ en tiaj