Выбрать главу

kombinoj oni ne uzas ligfinaĵon. Same en agaj kombinoj, kie la antaŭ-

elemento montras la manieron de la ago, oni kutime ne uzas ligfinaĵon, sed

preferas je bezono disigi la kombinon: laŭtlegilegi laŭte.

Formoj kiel nigra-blanka ne estas kombinoj, sed du apartaj vortoj kunskrib-

itaj por speciala nuanco (§25.3).

Se la antaŭelemento estas vorteto (tia vorto, kiu ne bezonas finaĵon), oni

normale ne uzas ligan finaĵon. Je bezono oni tamen povas uzi ligan E-fin-

aĵon: postsignopostesigno (faciligas la elparolon), postuloposteulo

(faciligas la komprenon). Tio tamen okazas nur tre malofte.

Aliaj finaĵoj ol E povas aperi post vorteta antaŭelemento nur kiam tio

aldonas necesan signifon: unuaeco = “la eco esti unua” ( unueco = “la eco

esti kiel unu”), antaŭeniri = “iri antaŭen” ( antaŭiri = “iri antaŭ io”). La ligon

EN (E + N) oni uzas iafoje ankaŭ post radikaj antaŭelementoj: supreniro,

ĉieleniro (aŭ ĉieliro), hejmenvojaĝo (aŭ hejmvojaĝo).

E kiel ligfinaĵo aperas iafoje, kiam la antaŭelemento estas la radiko MULT:

multe-nombro. La E-vorto multe estas ofte uzata kvazaŭ ĝi estus O-vorto

(§24.3).

En kombinoj el aga radiko plus POV, VOL aŭ DEV, oni normale uzas I kiel

ligfinaĵon: pagipova, vivivola, pagideva. Estas pli bone klarigi tiajn formojn

kiel frazetvortojn (§37.4). Oni povas ankaŭ uzi O en tiaj vortoj: pagopova,

vivovola, pagodeva. Tiam ili estas kombinoj, sed O en tiaj vortoj estas

malpli kutima. Oni povus principe ankaŭ uzi ilin tute sen ligfinaĵo: pagpova,

vivvola, pagdeva, sed tiajn formojn oni apenaŭ uzas en la praktiko.

Se la ĉefelemento estas sufikso, aŭ se la antaŭelemento estas prefikso, tiam

oni ne uzas ligfinaĵon (§38.1).

§37.3

575

Vortfaraj principoj

En alia speco de kunmetaĵo, frazetvortoj (§37.4), oni uzas ligfinaĵojn laŭ

aliaj reguloj.

Vortetoj en kombinoj

Iuj vortetoj estas ofte uzataj kun finaĵoj. Ankaŭ al tiaj vortoj oni povas alm-

eti precizigan antaŭelementon:

milmilojarmilo = milo da jaroj, tia milo kiu konsistas el jaroj (ek-

zistas ankaŭ la samsignifa frazetvorto miljaro, §37.4)

jesjesokapjeso = jeso per la kapo (per kapoklino)

ekstereksterodomekstero = ekstero de domo

Iafoje oni uzas antaŭelementon antaŭ vorteto sen finaĵo. Tiam la tuta kom-

bino restas vorteto. La antaŭelemento de tia kunmetaĵo estas preskaŭ ĉiam

prefikso: maltro, malantaŭ, ekde, disde. Tiaj kunmetaĵoj ne ĉiam estas veraj

kombinoj (§38.1). La kunmetaĵoj antaŭhieraŭ kaj postmorgaŭ (§14.2.4)

estas iasence kombinoj, sed havas iom specialajn signifojn.

Iafoje oni uzas ordinaran radikon, ekz. KELK (§38.4.1), kiel precizigan

antaŭelementon de vorteto sen finaĵo: kelkdek M.199, kelkiom, aliiam, aliiuj.

Tia vortfarado estas tamen tre malofta.

Kunmetado de nombraj vortetoj sekvas specialajn regulojn (§23.1.1): dudek,

tridek, ducent, tricent.

Precizigo de tuta radikvorto

Iafoje preciziga antaŭelemento precizigas jam pretan radikvorton. Ofte tia

kunmetaĵo fariĝus sensenca, aŭ ekhavus tute alian signifon, se oni ŝanĝus

finaĵon. Tiaj kombinoj estas tamen tre maloftaj:

• RAPID → rapidiforrapidi = moviĝi for rapide. *Forrapido*, *for-

rapida**forrapide* ne havas sencon. La preciziga antaŭelemento

FOR havas sencon nur rilate al la aga signifo de rapidi. Se oni forprenas

la verban finaĵon, la aga senco malaperas. Oni povas alternative aldoni

for al la kunmetaĵo RAPID-AD → forrapidado, forrapidadi, forrapid-

ada, forrapidade. Tiam ne estas problemo, ĉar AD ĉiam montras la agan

signifon.

• GLU → gluialglui = fiksi al io per gluo. *Algluo* devus esti speco

de gluo, kiu iel estas karakterizata de la ideo al, sed tio ne donas sencon.

En alglui la elemento al rilatas al la ago fiksi, sed sen verba finaĵo la

ideo “fiksi” malaperas.

• ORANĜ → oranĝaheloranĝa = oranĝkolora en hela maniero.

*Heloranĝo* devus esti speco de oranĝo, iel karakterizata de heleco. Tia

oranĝospeco ne ekzistas (sed povus ekzisti). En heloranĝa HEL karak-

terizas la oranĝkoloron. En *heloranĝo* HEL karakterizas la oranĝon.

Tio ĉi estas pli ofta ĉe prefiksoj (§38.3). Se la prefikso havas sencon nur ri-

late al la tuta origina vorto, oni ne povas libere ŝanĝi finaĵon: malgrasa, mal-

para, malbutoni, ekflori, respeguli, distrumpeti k.a.

576

§37.3

Vortfaraj principoj

Iafoje oni tamen provas uzi ĉi tiajn vortojn kun alia finaĵo (§37.5).

Klarigado de kombinoj

Ofte oni povas klarigi la signifon de kombino per rolvorteto:

aerŝipo = “ŝipo por aero”

lignotablo = “tablo el ligno”

skribtablo = “tablo por skribo”

lumradio = “radio de lumo”

piediro = “iro per piedoj”

ŝlosilo = “ilo por ŝlosi”

pordŝlosilo = “ŝlosilo por pordo(j)”

arbaropromenado = “promenado en/tra arbaro”

Sed ne ĉiuj kombinoj estas tiel klarigeblaj. Iuj bezonas pli ampleksan klar-

igon:

vaporŝipo = “ŝipo, kiu sin movas per vaporo” (“ŝipo de/per... vaporo” ne

donas sencon).

dikfingro Jĝ.1 = “fingro de tiu speco, kiu estas kutime pli dika ol la aliaj

fingroj” (“fingro de diko” estas sensencaĵo).