• novluno = “tiu aspekto, kiun la luno havas, kiam ĝi estas kvazaŭ nova
(en la unua fazo)”.
• sovaĝbesto = “tia besto, kiu estas karakterizata de sia sovaĝeco”.
Iuj kredas, ke kombinoj, kiuj ne estas klarigeblaj per rolvorteto, estas eraraj.
Tio estas miskompreno. La vorto vaporŝipo FG estas la ĉefa instruekzemplo
de vortkunmetado en la Fundamento, kaj ĝi ne estas tiel klarigebla. Multegaj
tradiciaj, Fundamentaj kaj Zamenhofaj vortoj ne estas klarigeblaj per rol-
vortetoj, sed estas memkompreneble ĝustaj.
Kombinoj ne estas difinoj
En kunmetita vorto povas kaŝiĝi multaj neesprimitaj ideoj. Kombino kon-
sistas el ĉefelemento, kiu donas la bazan signifon, kaj antaŭelemento, kiu
montras ian karakterizaĵon, sed kombino ne estas plena difino de la signifo.
La efektiva signifo de kombino dependas ne nur de la signifo de ĝiaj partoj,
sed ankaŭ de la lingva tradicio:
• Terkulturisto estas “tia isto, kiu okupiĝas ĉefe pri terkulturado”. Kutime
li okupiĝas ankaŭ pri aliaj aferoj, ekz. bestobredado.
• Orfiŝo estas “tia fiŝo, kiu aspektas kvazaŭ ĝi estus el oro”. Sed orfiŝo ne
vere estas el oro.
• Ladskatolo povas teorie esti “skatolo farita el lado” aŭ “skatolo, en kiu
oni havas ladon”. La tradicio decidis tamen, ke ĝi havas nur la unuan sig-
nifon. Ĝi eĉ decidis, ke ladskatolo estas ĝuste tia hermetike fermita
skatolo el lado, en kiu oni konservas manĝaĵon aŭ trinkaĵon.
§37.3
577
Vortfaraj principoj
• Falŝirmilo povas teorie signifi “paraŝuto”, “bastono” aŭ “balustrado”
(kaj eble ankoraŭ ion alian). La tradicio decidis, ke ĝi estas nur paraŝuto.
Tamen pro la dubsenceco de falŝirmilo oni emas pli ofte diri paraŝuto
nuntempe. Tio povas kaŭzi, ke falŝirmilo perdos sian limigitan signifon,
kaj eksignifos “ia ajn ilo por ŝirmi kontraŭ falo”.
Por multaj ideoj ekzistas pluraj teorie same eblaj nomoj. Ofte la tradicio
elektis unu, kiun oni normale uzas, dum la aliaj ne aperas. Ekz. poŝtmarko
povus same bone nomiĝi poŝtosigno, letermarko, afrankmarko aŭ simile, sed
la tradicio elektis ĝuste poŝtmarko.
Noto: Efektive Zamenhof komence uzis marko de poŝto, poŝta signo, signo de poŝto kaj poŝta
marko antaŭ ol li fine elektis poŝtmarko.
Kombino aŭ priskribo?
Ofte oni hezitas inter ekz. lada skatolo kaj ladskatolo, sovaĝa besto kaj
sovaĝbesto, dikfingro kaj dika fingro. Ofte oni povas sendistinge uzi ambaŭ
formojn, sed tamen estas esenca diferenco inter kombinoj kaj tiaj duvortaĵoj
kun A-vorto kaj O-vorto:
Kiam oni faras kombinon, oni kreas vorton por speciala ideo, por certa
speco. Oni nomas ian ideon, kiu ial estas rigardata kiel aparta, kaj kiu
do bezonas propran vorton.
Kiam oni uzas rektan priskribon, oni normale nur montras “okazan” aŭ
“hazardan” econ.
• Lada skatolo estas skatolo de ĉia ajn speco. Tiu skatolo “hazarde” iel ri-
latas al lado. Kiamaniere ĝi rilatas al lado, povas montri nur la kunteksto.
Eble ĝi estas farita el lado, eble ĝi enhavas ladon k.t.p. Ladskatolo tamen
estas certa skatolspeco. La preciza signifo de ladskatolo estas decidita de
la lingva tradicio: “hermetike fermita skatolo el lado, en kiu oni kon-
servas manĝaĵon aŭ trinkaĵon”.
• Sovaĝa besto estas (unuopa) besto, kiu “hazarde” estas sovaĝa. Ĉu tio
estas ĝia normala stato, oni ne scias. Sovaĝbesto estas certa bestospeco,
kiun karakterizas sovaĝeco.
• Alta forno estas ia ajn forno, kiu estas alta. Altforno estas speciala forno,
en kiu oni produktas feron, kaj kies plej grava parto estas tre alta.
• Dikfingro estas certa fingrospeco tiel nomata, ĉar ĝi normale estas pli
dika ol la aliaj fingroj. Dika fingro estas ĉia ajn fingro (dikfingro,
montrofingro, mezfingro, ringfingro aŭ etfingro), kiu “hazarde” estas
dika. Unuopa dikfingro povas esti ĉu dika, ĉu maldika, sed restas
dikfingro.
Preciziga antaŭelemento do montras, kia estas la speco, ne kia estas la
individuo. Priskribo montras normale, kia estas la individuo, sed ĝi povas
ankaŭ montri, kia estas la speco, laŭ la kunteksto. Tial oni povas uzi ankaŭ
priskribojn por nomi specojn. Oni povas diri dika fingro anstataŭ dikfingro.
Oni povas diri vapora ŝipo anstataŭ vaporŝipo. Eblas diri sovaĝa besto
anstataŭ sovaĝbesto. Sed ne eblas fari male, ĉar ne ĉiu dika fingro estas
578
§37.3
Vortfaraj principoj
dikfingro, ne ĉiu vapora ŝipo estas vaporŝipo, kaj ne ĉiu sovaĝa besto estas
sovaĝbesto.
Eca radiko kiel antaŭelemento
Estas ofta miskompreno, ke oni ne povus fari kombinojn, en kiuj la antaŭ-
elemento estas eca radiko. Fakte oni regule faradas tiajn vortojn, ekz.
altlernejo, altforno, dikfingro Jĝ.1, sekvinberoj FA1.79, solinfano M.14, sovaĝbesto,
sanktoleo, kaj multajn aliajn. Ili estas tute regulaj. Sed oni ne povas simple
kunŝovi O-vorton kun A-vorta priskribo, se oni ne celas ion pli specialan.
Oni ne diru belfloro, se oni simple volas diri bela floro. Oni ne diru bluokulo
se oni simple celas blua okulo. Same kiel balenŝipo ne estas ĉia ajn balena
ŝipo (ekz. balensimila ŝipo), ankaŭ altlernejo ne estas simple alta lernejo,
sed certa speciala speco de lernejo, kiun karakterizas alta nivelo. Dikfingro
ne estas ia ajn dika fingro, sed fingrospeco, kiu estas kutime pli dika ol la
aliaj fingroj. Sekvinbero ne estas ia ajn seka vinbero, sed vinbero speciale
preparita per sekigo.
Ekz. belfloro devas do esti certa florspeco, kiun iel karakterizas beleco. Se
ekzistus tia speciala florspeco, ĝi povus nomiĝi belfloro. Bluokulo devas esti
speciala speco de okulo iel karakterizata de bluo (efektive bluokulo povus
bone esti nomo de okulo batita tiel, ke ĉirkaŭ ĝi estas blue nigra kontuzo
= bluringa okulo).