Objekto kiel antaŭelemento
Multaj pensas, ke oni ne povas fari kombinojn, kies ĉefelemento montras
agon, kaj kies antaŭelemento montras objekton de tiu ago, ekz.: leterskribi,
voĉdoni, domkonstrui. Tio tamen ne estas prava. En tiaj kombinoj la antaŭ-
elemento ne estas ordinara objekto, sed montras karakterizaĵon de agospeco.
Tiaj kombinoj signife diferencas de la duvortaĵoj skribi letero(j)n, doni
-
voĉo(j)n k.t.p. En skribi leteron la objekto montras konkretan objekton de la
-
skribado, dum en leterskribi LETER nur karakterizas la specon de skribado.
En iuj okazoj simpla unuradika verbo havas ĝuste tian signifon ( leteri, voĉi),
sed ankaŭ la kombinaj formoj estas tute ĝustaj.
Iaj similaj verboj havas signifonuancon de provado: fiŝkapti = “provi kapti
fiŝojn”. Tiajn verbojn oni devas klarigi kiel frazetvortojn (§37.4).
37.4. Vortigo de frazetoj
Frazeto (ia grupo de kunapartenantaj vortoj) povas kunŝoviĝi en kunmetaĵon
per aldono de ia posta elemento. Tio nomiĝas vortigo de frazeto. La rezulto
estas frazetvorto. En tia vortfarado ne validas la principo de preciziga
antaŭelemento (§37.3).
El la origina frazeto oni retenas nur la plej gravajn elementojn. Finaĵoj kaj
aliaj malpli gravaj elementoj normale forfalas. Por plifaciligi la elparolon aŭ
komprenon oni povas tamen konservi vortklasan finaĵon de la origina fraz-
eto, sed J-finaĵojn kaj N-finaĵojn oni ne konservas.
§37.4
579
Vortfaraj principoj
Ĉe vortigo de citaĵoj (vidu ĉi-poste) oni tamen ja konservas J-finaĵojn kaj N-
finaĵojn, kaj ĉe kunmetaĵoj kun sin (§38.4.3) oni konservas N-finaĵon.
Vortigo per A-finaĵo aŭ E-finaĵo
Ofte oni vortigas frazparton, kiu havas rolvorteton. Tiaj frazetoj povas roli
A-vortece aŭ E-vortece. Estas do logike, ke oni povas ilin transformi en A-
vortojn aŭ E-vortojn. La rolvorteto restas, se ĝi estas necesa por la signifo.
Alie ĝi povas forfali:
• sur tablo → [ sur tablo]-A → surtabla
• sen fortoj → [ sen fortoj]-E → senforte
• inter (la) nacioj → [ inter nacioj]-A → internacia
• dum unu tago → [ unu tago]-A → unutaga
• en la unua tago → [ unua tago]-A → unuataga
• kun blanka ĉapelo → [ blanka ĉapelo]-A → blankĉapela
• de la nova jaro → [ nova jaro]-A → novjara
• kun sia vizaĝo al la tero → [ vizaĝo al tero]-E → vizaĝaltere
• kun multaj branĉoj → [ multaj branĉoj]-A → multbranĉa, multabranĉa
(nepre ne *multajbranĉa*, ĉar J-finaĵoj ĉiam forfalas ene de frazetvortoj)
• sur tiu flanko → [ tiu flanko]-E → tiuflanke
• sur tiu ĉi flanko → [ ĉi flanko]-E → ĉi-flanke ( ĉi ofte uziĝas prefiksece,
§38.4.3)
• de/dum/en... du monatoj → [ du monatoj]-a → dumonata = ekzistanta
jam du monatojn (ekz. dumonata bebo), ekzistanta nur du monatojn
(ekz. dumonata festivalo), aperanta ĉiun duan monaton (ekz. dumonata
gazeto)
• en/de... la dua monato → [ dua monato]-A → duamonata = rilata al la
dua monato
• en tiu maniero → [ tiu maniero]-E → tiumaniere
• en tiu ĉi maniero → [ ĉi maniero]-E → ĉi-maniere
• en tia maniero → [ tia maniero]-E → tiamaniere
Iafoje oni aŭdas formojn kiel *tielmaniere*. Ili estas eraraj. Se oni restarigas
la plenan frazeton, oni vidas, ke nur tiu aŭ tia eblas: en tiu maniero, en tia
maniero, sed ne *en tiel maniero*. Simile oni diru tiutage (= “en tiu tago”),
ne *tiamtage*.
Ankaŭ frazparto kun N-finaĵo povas vortiĝi, se ĝi rolas E-vortece:
• Li staris tutan horon apud la fenestro. FE.26 → Li staris tut(a) hore apud
-
la fenestro.
• Ili alvenis pasintan vendredon. → Ili alvenis pasintvendrede.
580
§37.4
Vortfaraj principoj
Okaze oni uzas A-finaĵon aŭ E-finaĵon por vortigi frazeton kun kvanta vorto
kaj da-esprimo:
• kun multe da kosto → [ multe (da) kosto]-A → multkosta, multekosta
• kun multe da branĉoj → [ multe (da) branĉoj]-A → multbranĉa, multe-
branĉa
Rimarku, ke multbranĉa estas klarigita en du manieroj. Unu maniero ( kun
multaj branĉoj) donas la alternativon multabranĉa, la alia maniero ( kun
multe da branĉoj) donas la alternativon multebranĉa. La ligfinaĵo dependas
de la origina frazeto.
Iafoje oni vortigas kompleksan verbon. Tiam la ĉefverba radiko staru en la
fino:
• povas pagi → pagi povas → [ pagi povas]-A → pagipova = tia, ke oni
povas pagi
• volas scii → scii volas → [ scii volas]-A → scivola = tia, ke oni volas scii
• povas ĉion (fari) → ĉion povas → [ ĉion povas]-A → ĉiopova = tia, ke
oni povas ĉion fari (ne *ĉionpova*, N-finaĵoj forfalas ene de fraz-
etvortoj)
Iafoje oni ĉi tiel vortigas du vortojn, kiuj kune montras unu ideon:
• nigra kaj blanka → [ nigra (kaj) blanka]-A → nigrablanka = tia, ke ĝi