havas nur la kolorojn nigro kaj blanko
J-finaĵon kaj N-finaĵon oni metas nur fine de tia frazetvorto: nigrablankaj
fotoj, nigrablankan foton, nigrablankajn fotojn. Sed ofte oni uzas en tiaj ĉi
okazoj anstataŭe kunskribadon (§25.3): nigra-blanka. Tiam oni traktas la du
A-vortojn kiel du memstarajn vortojn, kaj almetas finaĵojn al ambaŭ vortoj:
nigraj-blankaj fotoj, nigran-blankan foton, nigrajn-blankajn fotojn.
Vortigo per verba finaĵo
Oni ankaŭ povas vortigi frazeton per verba finaĵo. Tiam la verba finaĵo re-
prezentas ian kaŝitan agon. Kion la verba finaĵo reprezentas, oni devas lerni
aparte por ĉiu tia vorto:
• per laboro → [ per laboro]-(akiri)-I → perlabori = akiri per laboro. En
perlabori la verba finaĵo reprezentas la kaŝitan ideon “akiri”. Perlabori
neniel devenas de la verbo labori, sed de la frazeto per laboro. En labori
la aga signifo estas simple LABOR. En perlabori la ago estas “akiri”.
• fiŝojn kapti → [ fiŝojn kapti]-(provi)-I → fiŝkapti = provi kapti fiŝojn, fiŝi.
En fiŝkapti la verba finaĵo reprezentas la ideon “provi”. Efektive oni
povas longe fiŝkapti sen kapti eĉ unu fiŝon. Ankaŭ la simpla verbo fiŝi
havas tian signifon. Fiŝkapti diferencas de ekz. leterskribi kaj voĉdoni
(§37.3), kiuj estas kombinoj sen kaŝita ago.
§37.4
581
Vortfaraj principoj
Vortigo per O-finaĵo
Oni povas vortigi frazeton ankaŭ per O-finaĵo. Tiam la O-finaĵo reprezentas
ian kaŝitan ideon. Precize kion la O-finaĵo reprezentas, oni devas lerni aparte
por ĉiu tia vorto. En ordinara O-vorto la O-finaĵo nenion signifas. Ordinara
O-vorto havas simple la signifon de sia radiko (§37.2.1). En frazetvortigo
tamen la O-finaĵo ĉiam reprezentas ian kaŝitan signifon:
• tri anguloj → [ tri anguloj]-(figuro)-O → triangulo = figuro kun tri ang-
uloj
• sub tegmento → [ sub tegmento]-(ĉambro/loko)-O → subtegmento
= ĉambro aŭ loko sub la tegmento (ne *subtegmentejo*, ĉar tio, kio
aperas antaŭ la sufikso EJ, §38.2.10, devas montri ion, kio troviĝas aŭ
okazas en la ejo)
• ĉirkaŭ kolo → [ ĉirkaŭ kolo]-(ĉeno)-O → ĉirkaŭkolo = kolĉeno
• sur vangon → [ sur vangon]-(frapo)-O → survango = frapo sur vangon
• per fortoj → [ per fortoj]-(trudo)-O → perforto = trudado de la propra
volo per fortoj
• unu tago kaj unu nokto → [ unu tago (kaj) unu nokto]-(periodo)-O →
tagnokto = 24-hora periodo, diurno
• kontraŭ veneno → [ kontraŭ veneno]-(rimedo)-O → kontraŭveneno
= rimedo kontraŭ veneno, antidoto
• la pli multaj → [ pli multaj]-(grupo)-O → plimulto = grupo, kiu estas pli
multnombra (ol alia)
• oni diras → [ oni diras]-(afero)-O → onidiro = afero, kion “oni” diras,
famo, klaĉo
• nova jaro → [ nova jaro]-(tago)-O → novjaro = tago, en kiu komenciĝas
nova jaro
• mil jaroj → [ mil jaroj]-(periodo)-O → miljaro = periodo de mil jaroj. La
kombino jarmilo (§37.3) kaj la frazetvorto miljaro havas la saman sig-
nifon. Ambaŭ vortoj estas ĝuste konstruitaj. Ili estas faritaj laŭ du mal-
samaj principoj, sed ambaŭ principoj apartenas al la Esperanta vort-
farado. Kombinoj estas tamen ĝenerale pli oftaj kaj pli bazaj, kaj tial fine
la kombino jarmilo fariĝis pli populara. Sed miljaro estas tute bona alter-
nativo, kiu eĉ troviĝas en la Fundamento: Mil jaroj (aŭ milo da jaroj)
faras miljaron. FE.14
Finaĵoj post vortetoj
Aldono de finaĵo post vorteto ofte povas esti rigardata kiel frazetvortigo.
Vorteto povas ja aperi senfinaĵe en frazo, kaj estas do kiel tuta frazeto en si
mem:
• hodiaŭ → hodiaŭa = okazanta hodiaŭ, apartena al hodiaŭ, tia kiel
hodiaŭ...
• tuj → tuje = tiel kiel tuj, en tuja maniero...
582
§37.4
Vortfaraj principoj
• anstataŭ → anstataŭi = esti anstataŭ io, roli anstataŭ iu
Ankaŭ en tiaj ĉi frazetvortoj finaĵo povas reprezenti kaŝitan ideon:
• tro → [ tro]-(kvanto)-O → troo = kvanto, kiu estas tro granda
• hodiaŭ → [ hodiaŭ]-(tago)-O → hodiaŭo = hodiaŭa tago
• kaŭzo, kial io okazis/estas... → [ kial]-(kaŭzo)-O → kialo = motivo,
kaŭzo
• loko, kie io estas → [ kie]-(loko)-O → kieo = troviĝloko
Frazetvortigoj kiel antaŭelementoj en kombinoj
Oni ankaŭ uzas “vortigitajn” frazetojn kiel antaŭelementojn de kombinoj.
Plej ofte la ĉefelemento estas sufikso:
• la sama ideo → [ sama ideo]-AN-O → samideano = speco de ano, nome
ano de la sama ideo
• surda kaj muta → [ surda (kaj) muta]-UL-O → surd(a) mutulo = speco de
-
ulo, nome ulo, kiu estas kaj surda kaj muta
• altaj montoj → [ altaj montoj]-AR-O → altmontaro = aro de altaj montoj
• sub (la) maro → [ sub maro]-ŜIP-O → submarŝipo = ŝipo, kiu povas iri
sub la mara supraĵo
• en liton → [ en liton]-IG-I → enlitigi = “igi en liton”, meti en liton
• volas scii → scii volas → [ scii volas]-EM-A → scivolema = tia, ke oni
emas voli scii
• arte fari → [ arte fari]-IT-A → artefarita FA2.65 = kreita per arto, malnatura
Rimarku, ke la kunmetaĵo artefarita ne devenas de *artefari*. Tia verbo eĉ