ne ekzistas (neniam uziĝas). Artefarita devenas de la duvortaĵo arte fari.
Ĉefelemento estas IT. Preciziga antaŭelemento estas arte fari. Similaj vortoj
estas la Zamenhofaj desegnekovrita M.97 (de desegne kovri), larmelacigita M.16
(de larme lacigi) kaj plejamato FA2.105 (de plej ami).
Dusignifaj formoj
Iafoje apud frazetvorto, kiu komenciĝas per rolvorteto, ekzistas samforma
kombino kun tute alia signifo. Tia kolizio okazas normale nur kiam temas
pri A-vorto aŭ E-vorto:
• antaŭĝardena (frazetvorto) = “tia, ke ĝi troviĝas antaŭ ĝardeno”
• antaŭĝardena (kombino) = “rilata al antaŭĝardeno (tia ĝardeno, kiu trov-
iĝas antaŭ io)”
• antaŭpage (frazetvorto) = “antaŭ (la) pago”
• antaŭpage (kombino) = “per antaŭpago”
• suboficira (frazetvorto) = “(troviĝanta) sub oficiro”
• suboficira (kombino) = “rilata al suboficiro(j)”
Legu pli pri rolvortetoj en frazetvortoj kaj kombinoj en §38.4.2.
§37.4
583
Vortfaraj principoj
Vortigo de citaĵoj
Pli ekstrema kaj pli malofta formo de kunmetado estas vortigo de citaĵoj. En
tia vortfarado, kiu estas speco de frazetvortigo, oni faras vorton el tuta eldiro
(efektiva aŭ imaga). Oni tiam konservas ĉiam la plenajn vortojn de la origina
citaĵo kune kun ĉiuj finaĵoj:
• “Vivu!” → [ vivu]-(krii)-I → vivui = krii “vivu!”, saluti iun per la krio
“vivu!”. Rimarku, ke la U-finaĵo restas. Ordinaraj vortoj ne povas havi
du vortklasajn finaĵojn unu post la alia. Sed vivui ne estas ordinara vorto.
Ĝi estas vortigo de citaĵo, kaj la U-finaĵo estas nepre necesa por la sig-
nifo. Oni ankaŭ povas formi vivuo (salutkrio per “vivu!”), vivua (rilata al
vivu-kriado), k.t.p.
• “Ne forgesu min!” → [ ne forgesu min]-(floro)-O → neforgesumino = la
florspeco miozoto (la nomon kaŭzis la blua koloro de la miozotoj, kiu
estas simbolo de ama fideleco)
• “Kiel vi fartas?” → [ kiel vi fartas]-UL-O → kiel-vi-fartas-ulo = tia
Esperantisto, kiu neniam lernis diri pli ol “kiel vi fartas?” (= eterna
komencanto)
37.5. Streĉitaj formoj
Streĉitaj formoj estas kunmetaĵoj, al kiuj oni donas signifon, kiu principe ne
devus esti ebla, ĉar mankas la plej grava elemento. Oni streĉis la eblojn de
vortfarado.
Frazetvortigo (§37.4) per verba finaĵo aŭ per O-finaĵo estas la ĉefa speco de
streĉita vortfarado. Ordinare oni devas lerni tiajn vortojn aparte: triangulo,
subtegmento, survango, perforto, perlabori, vivui.
Iafoje preciziga antaŭelemento (§37.3) rilatas al tuta vorto kun finaĵo, kaj
povas esti neeble ŝanĝi finaĵon. Tio okazas ofte kiam la antaŭelemento estas
prefikso. Iafoje oni provas tamen ŝanĝi finaĵon:
• FORM → formi → reformi → reformo = la ago reformi. Nenio en la
vorto reformo esprimas agon. Principe reformo devus esti speco de
formo iel karakterizata de RE, sed tio ne havas sencon. La prefikso RE
estas tamen ĉiam uzata nur antaŭ agaj vortoj, kaj tial la vorto malgraŭ ĉio
kompreniĝas age.
• FLOR → flori → ekflori → ekfloro = ekflorado. Ekfloro devus esti
“speco de floro karakterizata de EK”, sed tio ne havas sencon. Ekfloro
fariĝas komprenebla kun aga signifo pro la ĉeesto de la prefikso EK. Tiu
prefikso havas sencon nur rilate al ago, kaj tial ekfloro devas, malgraŭ
ĉio, esti aga vorto.
Iafoje oni kreas strangajn kunmetitajn O-vortojn aldonante al jam ekzistanta
O-vorto gravan signifon, kiun oni tamen tute ne esprimas. Oni povus diri, ke
temas pri frazetvortigo per O-finaĵo:
• piedpilko = speco de pilko → [ piedpilko]-(ludo)-O → piedpilko = ludo
per piedpilko, futbalo
584
§37.5
Vortfaraj principoj
Piedpilko devas laŭ la normalaj reguloj de vortfarado esti speco de pilko.
Tamen oni ofte uzas tiun vorton ankaŭ por nomi ludon per piedpilko. Nenio
tamen montras agon en la vorto piedpilko, kaj nenio iel komprenigas (krom
la kunteksto), ke temas pri ago. Estas tre strange nomi kaj la pilkon kaj la
ludon per la sama vorto. Tio estas kvazaŭ oni dirus martelo por martelado
aŭ viro por vireco. Prefere oni nomu la ludon piedpilkado (aŭ futbalo).
Simile estas pri manpilkado, bazpilkado, akvopilkado, korbopilkado,
flugpilkado k.a.
Noto: Oni kritikis la vorton futbalo kiel tro naturalisman, sed fakte piedpilko por la ludo estas multe
pli naturalisma. Oni simple senpense kopiis nelogikan uzon de nacilingva vorto. Piedpilkado tamen
estas vere skemisma kaj Esperanteca vorto.
Iafoje streĉitaj formoj estas bonaj kaj akcepteblaj, precipe se ili estas tradi-
ciaj kaj sufiĉe facile kompreneblaj, sed oni ne kreu novajn streĉitajn formojn
sen grava motivo.
37.6. Ŝajnaj kunmetaĵoj
Multaj vortoj aspektas kvazaŭ ili estus kunmetitaj, kvankam ili ne estas. Kol-
ego (samprofesiano) povus esti miskomprenata kiel kol-ego (longa kolo),
okulo (vidorgano) povus esti miskomprenata kiel ok-ulo (persono karakteriz-
ata de la nombro 8), lumbriko (speco de vermo) kiel lum-briko (briko el
lumo), haringo (speco de fiŝo) kiel har-ingo (ingo de haroj). Aliaj ekzemploj
estas kol-oro, vesp-ero, voj-aĝo, maŝ-ino, mis-ilo k.s. Kiam vorto ŝajnas en-
havi afikson, oni parolas pri “ŝajnafikso”. Efektive ekzistas tre multe da tiaj
vortoj. Ili estas bona materialo por vortludoj kaj ŝercoj, sed ili ankaŭ povas
kaŭzi problemojn, precipe por komencantoj.
Ofte oni provis eviti ŝajnafiksojn. Ekz la vorto planedo havas “d”, kvankam
plej multaj lingvoj havas “t” en tiu vorto, por eviti konfuzon kun planeto
(kun ET-sufikso) = “malgranda plano”. La vorto ripeti komenciĝas per “ri”,
kvankam multaj lingvoj havas “re” en tiu vorto. Se la vorto estus *repeti*