oni povus miskompreni ĝin kiel re-peti (peti denove) kun la prefikso RE.
Multaj (sed ne ĉiuj) vortoj, kiuj internacie finiĝas per “ul” havas en Esper-
anto “ol”, por eviti konfuzon kun la sufikso UL. Multaj (sed ne ĉiuj) vortoj,
kiuj internacie havas la finon “in”, havas en Esperanto la finon “en” por eviti
konfuzon kun IN-sufikso. Por kelkaj vortoj ekzistas duoblaj formoj. Kasedo
kaj kaseto havas ekzakte la saman signifon. Kaseto povus teorie esti mis-
komprenata kiel kas-eto (malgranda privata kaso) kun la sufikso ET. Tre
multaj vortoj tamen retenas radikofinon aŭ radikokomencon, kiu povas ŝajni
kiel afikso aŭ radiko. Jam Zamenhof enkondukis multegajn vortojn kun tia
ŝajnafikso. Ekzistas ekz. en PIV pli ol 150 radikoj kun ŝajna ET-sufikso. 23
el ili aperis jam en la Fundamento, kaj 47 el ili estas radikoj, kiujn oni poste
oficialigis.
Oni ofte aŭdas kritikon kontraŭ unuopaj vortoj, ke ili estas eraraj, ĉar ili en-
havas ŝajnafikson (aŭ alian ŝajnelementon). Tia kritiko povas esti prava, se
la vorto efektive povus kaŭzi konfuzon, sed neniel ekzistas ia regulo, ke
vortoj ne rajtas enhavi ŝajnafikson en Esperanto. Se miskompreno ne povus
estiĝi, tia kritiko estas do malprava.
§37.6
585
Vortfaraj principoj
Eksafiksoj
Speciala tipo de ŝajnafiksoj ekzistas en vortoj, kiuj en sia origina formo, en
alia lingvo, estis kunmetitaj, sed kiujn Esperanto pruntis kiel unu radikon.
Kiam pluraj tiaj Esperantaj radikoj havas similan radikofinon aŭ
radikokomencon (kiu do estis afikso en la origina lingvo), tio povas ŝajni
kiel vera Esperanta afikso. Tian ŝajnafikson oni povas nomi eksafikso (ek-
ssufikso, eksprefikso). Iafoje oni provas uzi tiajn eksafiksojn ankaŭ en pure
Esperantaj vortoj. Ekz. laŭ nekunmetitaj vortoj kiel psikologio, sociologio,
metodologio k.a., oni kreis novajn vortojn kiel esperantologio kaj
birdologio, en kiuj OLOGI estas uzata kiel vera afikso. Tiaj novaĵoj povas
iafoje esti bonaj, sed oni devas atenti, ke konfuzo ne estiĝu.
Multaj tiaj (ŝajnaj) afiksoj estas traktataj kune kun la neoficialaj afiksoj
(§39).
586
§37.6
Afiksoj
38. Afiksoj
En tiu ĉi paragrafo estas klarigoj pri la oficialaj afiksoj, sed ekzistas ankaŭ
neoficialaj afiksoj (§39).
38.1. Kio estas afikso?
Malgranda grupo de radikoj (ĉirkaŭ 40) nomiĝas afiksoj. Ili estas radikoj,
kiujn oni uzas ĉefe en kunmetitaj vortoj. Kelkaj estas sufiksoj (§38.2) –
postafiksoj. Ili aperas post aliaj radikoj. Aliaj estas prefiksoj (§38.3) – antaŭ-
afiksoj. Ili aperas antaŭ aliaj radikoj.
Oni ne uzas unuecan principon por fari distingon inter afiksoj kaj ordinaraj
radikoj. Precipe la tradicio decidis, kiuj radikoj nomiĝas afiksoj. Oni povus
tamen diri, ke afikso estas radiko, por kiu validas specialaj reguloj en la
vortfarado. Se radiko partoprenas en la vortfarado laŭ la ordinaraj reguloj
por kombinoj kaj frazetvortoj, tiam ĝi estas ordinara radiko. Se radiko parto-
prenas en la vortfarado laŭ specialaj reguloj, tiam ĝi estas afikso. Iuj el la
tradiciaj afiksoj estas laŭ tiu difino ordinaraj radikoj. En la ĉi-antaŭaj klar-
igoj de ordinara vortfarado (§37) estis pluraj ekzemploj kun radikoj, kiujn
oni tradicie nomas afiksoj.
Plej multaj el la sufiksoj funkcias kiel ĉefelemento de kombino. Tio, kio
staras antaŭ la sufikso, estas preciziga antaŭelemento. Sed por plej multaj
sufiksoj ekzistas ia speciala regulo, kiu limigas la eblajn rilatojn inter la ĉef-
elemento kaj la antaŭelemento. Por ordinaraj radikoj ne ekzistas tiaj limigoj.
La sufiksoj AĈ, ĈJ, EG, ET, IN, NJ kaj UM tamen tute ne kondutas tiel.
Vortoj faritaj per tiuj sufiksoj estas nek kombinoj nek frazetvortoj. Tiuj su-
fiksoj do estas veraj afiksoj.
Plej multaj el la prefiksoj funkcias kiel preciziga antaŭelemento de kombino.
Tio, kio staras post la prefikso estas ĉefelemento, kies signifo iel preciziĝas
per la prefikso. Sed ekzistas normale ia speciala regulo, kiu limigas la eblajn
rilatojn inter la prefikso kaj la ĉefelemento.
La prefiksoj GE kaj MAL tamen ne kondutas tiel. GE kaj MAL tiom ŝanĝas
la signifon de la posta elemento, ke oni ne povas klarigi tion kiel ordinaran
kombinon (nek kiel frazetvorton). GE kaj MAL do estas veraj afiksoj.
La demando, kiuj el la tradiciaj afiksoj vere estas afiksoj, estas teoria de-
mando sen tre multe da praktika valoro. El praktika vidpunkto sufiĉas scii
la eventualajn specialajn regulojn, kiuj validas por la diversaj afiksoj.
Unu speciala principo tamen validas por ĉiu tradicia afikso. Ĉe afikso oni
normale ne uzas interligan finaĵon (§37.3) – kiel en dormoĉambro kaj
multekosta. Oni ne diras ekz. *ekokuri*, *eksosekretario*, *ŝipoestro*. Ĉe
ordinaraj radikoj oni ĉiam povas uzi tian ligfinaĵon, eĉ kiam tio estas tute
superflua. Ĉe afiksoj oni tion ne faras, eĉ kiam ligfinaĵo faciligus la el-
parolon. Ligfinaĵon oni uzas ĉe afikso nur kiam tio estas pli-malpli nepra por
la signifo aŭ kompreno, ekz. unuaeco, antaŭenigi, posteulo. Oni provis en
kelkaj okazoj uzi nenormalan ligfinaĵon por montri, ke vorto ne obeas al ia
§38.1
587
Afiksoj
speciala afiksa regulo, ekz. prezoinda (§38.2.21). Tiaj provoj tamen ankoraŭ
restas eksperimentoj, kiuj ne apartenas al la normala lingvo.
En la sekcioj pri sufiksoj (§38.2) kaj pri prefiksoj (§38.3) estas klarigoj de
ĉiuj oficialaj afiksoj laŭ la tradicia klasado. Por ĉiu afikso ĝiaj eventualaj
specialaj reguloj estas klarigitaj.
Aparte klarigitaj estas la participaj sufiksoj (§28.1) ANT, INT, ONT, AT, IT
kaj OT. Legu ankaŭ pri afikseca uzo de ordinaraj radikoj, vortoj kaj kun-
metaĵoj en §38.4, kaj pri neoficialaj afiksoj en §39.
PMEG sekvas tiun klasadon de la oficialaj prefiksoj kaj sufiksoj, kiu trov-
iĝas en la Baza Radikaro Oficiala de la Akademio de Esperanto ( Aktoj de la
Akademio II, p. 28 – 54). Efektive la tradicia klasado varias en nur du
okazoj: la prefikso ĈEF (§38.3.2), kiu iafoje estas klasata kiel ordinara
radiko, kaj la ekkria vorteto fi (§38.4.3), kiu iafoje estas klasata kiel pre-
fikso.
38.2. Sufiksoj
38.2.1. AĈ
AĈ = “malbona kvalito, sentaŭgeco, senvaloreco”. AĈ ne ŝanĝas la bazan
signifon de vorto, sed nur aldonas nuancon de malboneco. Komparu kun
MIS (§38.3.8), kaj kun prefikseca fi (§38.4.3). (La sufikso AĈ estis oficialig-