Выбрать главу

ita en 1909 en la Unua Oficiala Aldono al Universala Vortaro.)

domodomaĉo = malbona, kaduka, disfalanta domo

vestovestaĉo = eluzita, malpura vesto

ĉevaloĉevalaĉo = malbona, senvalora ĉevalo

babilibabilaĉi = stulte, malice babili

farifaraĉi = malbone, senzorge fari

molamolaĉa = sen dezirata malmoleco aŭ streĉiteco

Ordinara radiko

aĉa = malbonkvalita, sentaŭga, senvalora

Aĉ! = ekkrio, kiu esprimas malkontentecon pri io malbona (legu pli pri

tia ĉi uzo de nudaj radikoj en §18.2)

38.2.2. AD

AD = “daŭra ago”. Tio, kio staras antaŭ AD, ĉiam ricevas agan kaj daŭrecan

signifon. La aga signifo estas tiu, kiun la radiko havas kun verba finaĵo

(§37.2.4).

Agaj radikoj

Se la radiko jam per si mem montras agon, la AD-formo montras, ke la ago

daŭras longe aŭ okazas ofte:

uzouzado = daŭra, regula uzo

588

§38.2.2

Afiksoj

iroirado = daŭra, longa iro

vizitivizitadi = ofte, regule viziti

estiestadi = daŭre, ripete esti

Klariga AD

Se radiko havas plurajn signifojn, kaj unu el tiuj signifoj estas ago, la AD-

formo montras nur (daŭran) agon, kaj estas uzebla por eviti miskomprenon.

Se oni uzas verban finaĵon, miskompreno ne eblas, kaj AD servas nur por

aldoni daŭran signifon. Se oni uzas ne-verban finaĵon, AD estas iafoje uzata

ankaŭ kiam ne temas pri longa daŭro. AD tiam servas nur por atentigi pri la

aga signifo:

konstruo = la ago konstrui, konstrumaniero, io konstruita → konstruado

= la ago (daŭre) konstrui

danco = la ago danci, dancospeco → dancado = la ago (daŭre) danci

skribo = la ago skribi, skribomaniero, io skribita, verko → skribado = la

ago (daŭre) skribi

Komparu kun klariga AĴ (§38.2.3) kaj klariga EC (§38.2.8).

Ne-agaj radikoj

Se la radiko ne montras agon, AD aldonas agan (daŭran) signifon. La aga

signifo estas ĝuste tiu, kiun la radiko havas kun verba finaĵo:

martelo (ilo) → marteli = bati per martelo → martelado = la ago (daŭre)

marteli

broso (ilo) → brosi = froti per broso → brosado = la ago (daŭre) brosi

reĝo (persono) → reĝi = regi kiel reĝo → reĝado = la ago (daŭre) reĝi

krono (aĵo) → kroni = surmeti kronon sur kapon → kronado

= ceremonio por kroni reĝon

rapido (eco) → rapidi = agi aŭ moviĝi rapide → rapidado = daŭra rap-

ida ago aŭ moviĝo

malfruo (eco) → malfrui = fari ion malfrue → malfruado = la ago (ofte)

fari ion malfrue

Se la verba formo de radiko havas statan signifon (se ĝi signifas “esti tia”),

oni malofte aldonas AD. Se oni tamen uzas AD, la AD-formo montras

daŭran staton:

verdo (koloro) → verdi = esti verda → verdado (malofta formo) = daŭra

stato esti verda

Se oni volas montri, ke temas pri ago, sed ne deziras la daŭran signifon de

AD, oni devas uzi alian agan radikon sen daŭra signifo, aŭ esprimi sin tute

alie:

martelado (daŭra) → martelbato = unu bato per martelo

brosado (daŭra) → brostiro = unu frota tiro per broso

§38.2.2

589

Afiksoj

kronado (daŭra) → surmeto de krono (nedaŭra)

Malnova uzo

En la komenca tempo oni tre multe uzis AD en verboj por montri daŭran

agon:

Li ne zorgadis pri siaj soldatoj, nek pri teatro kaj ĉaso, esceptinte nur se

ili donadis al li okazon montri siajn novajn vestojn. FA1.107 Nun oni

skribus simple zorgis kaj donis. Oni uzas donadis, zorgadis k.s., nur

kiam oni volas aparte emfazi, ke temas pri daŭreco.

Ordinara radiko

ade = daŭre, longe

ad-vorto = vorto kun aga signifo

Praktike oni tre malofte uzas AD kiel ordinaran radikon.

38.2.3. AĴ

AĴ = “(konkreta) afero”. Plej ofte AĴ montras ion konkretan, sed tio ne estas

nepra. En iuj vortoj temas pri afero abstrakta. Komparu kun EC (§38.2.8),

kiu ĉiam montras ion abstraktan (kvaliton aŭ staton). La diferenco inter AĴ

kaj EC tamen ne estas unuavice diferenco inter konkreto kaj abstrakto, sed

inter afero kaj kvalito/stato.

Ecaj radikoj

Plej ofte oni metas AĴ post radiko kun eca signifo (kiu normale estas A-

vorto). La rezulta AĴ-vorto montras aferon karakterizatan de tiu eco:

belabelaĵo = (konkreta) afero aparte bela, konkretiĝo de belo

utilautilaĵo = (konkreta) afero, kiu estas utila

dolĉadolĉaĵo = io karakterizata de dolĉa gusto (bombono k.s.)

nudanudaĵo = nuda parto de io (ekz. de korpo)

novanovaĵo = afero ĵus aperinta, io ĵus okazinta

Multaj AĴ-vortoj havas specialan signifon. Dolĉaĵo ne estas iu ajn dolĉa

afero, sed io aparte farita por gusti dolĉe. Belaĵo ne estas iu ajn bela aĵo, sed

afero, kiu reprezentas belecon, aŭ kiu beligas ion.

Agaj radikoj

Oni ankaŭ povas uzi AĴ ĉe aga radiko (kiu normale estas verbo). Tia AĴ-

vorto montras (konkretan) aferon, kiu rilatas al la ago. La preciza signifo de-

pendas de la speco de ago. Povas esti rezulto de la ago, konkretaĵo kiu faras

la agon, konkretaĵo uzata por la ago, objekto de la ago k.t.p.:

farifaraĵo = io farita, farata aŭ farota

desegnidesegnaĵo = desegnita bildo

draŝidraŝaĵo = draŝita greno

590

§38.2.3

Afiksoj

segisegaĵo = ligneretoj aŭ ligna polvo, kiuj ekestis pro segado

aparteniapartenaĵo = io, kio apartenas al iu